Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
LABORI PLI POR GAJNI PLI. Tio simplas kiel elektokampanja slogano, kiu, cetere ege kontraŭvole, sonas kvazaŭ rekono de la franca realo: la aĉetpovo de la malalte pagataj salajruloj, sed ankaŭ de granda parto de la mezaj tavoloj, estas tutevidente nesufiĉa.
La ideo vane sonas kiel evidentaĵo, ĝi estas tamen malĝusta kaj malrealisma. Oni devas ĉion ignori de la entrepren-mondo por kredi (aŭ kredigi) ke sufiĉas ke laboristo decidu, iun matenon, fari kromlaborajn horojn por ke li povu realigi ilin: estas la entrepren-ĉefoj kiuj disponas pri la mastrumado de la tempo de la dungitoj, kun kelkaj esceptoj gajnitaj per akraj bataloj.
Eĉ kiam la salajrulo povus labori pli longe, li tamen ne estas certa gajni pli. Efektive, en multaj societoj, la salajruloj povas labori ĝis 44 horojn (eĉ 46 horojn) dum pluraj semajnoj kaj... 16 horojn aŭ malpli dum pluraj pliaj semajnoj, sen ke ili povu decidi pri kromlaboraj periodoj (aŭ sublaboraj). La ĉefa afero estas ke jarfine ili havu sume 1.607 horojn. Tiel, la kromlaboro ne plu okazigas krompagon; jen kio kaŭzis falon de la aĉetpovo, aparte senteblan ĉe la laboristoj kaj teĥnikistoj de la industrio same kiel ĉe la dungitoj de la komerco.
Tiu sistemo, nomata “jarigo de la labortempo”, aperis komence de la 1990-aj jaroj, antaŭ ol ĝeneraliĝi per la leĝoj nomataj Aubry de 1998 kaj 2000 pri redukto de la labortempo (RLT). Ne mirige ke la realigo de la 35-hora semajno senteblas ĉe la salajruloj kiel regreso. Des pli ke ili perdis, preterpase, tempon de paŭzo kaj/aŭ de alivestiĝo... Finkalkule, ili laboras apenaŭ malpli ol antaŭe, sed ili ricevas multe malpli, kaj taksas sin malpli decidpovaj pri sia horaro. Totala sukceso. Tamen, kontraste al tio kion oni ofte aŭdas, kritikata ne estas la redukto de la labortempo, sed ĝia aplikado. La simpla forlaso de la fia laŭjara sistemo redonus iom da spiro al la salajruloj, aparte por tiuj ĉe la malalta parto de la skalo.
Kun plenumo de tiuj 1.607 jaraj horoj, kun la postulata flekseblo, la entreprenestroj povas trudi al ĉiu dungito 220 kromajn horojn jare, danke al la leĝo Fillon de 2003. Jen apenaŭ vualita maniero reveni al la semajno de... 39 horoj. Certe, necesas pagi kromaĵon, teorie fiksitan je 25% por la societoj kun pli ol dudek salajruloj, escepte de entreprena akordo kiu permesas malaltigi ĝin al 10%. Se oni konas la ĉantaĝon pri dungo kaj la sindikatajn fortrilatojn, oni bone imagas la staton surloke. En la entreprenoj kun malpli ol dudek homoj, validas tuj la 10%. Do, salajrulo pagata je la minimuma salajro (smic) kiu laboras 39 horojn ricevas kromaĵon de... 3,30 eŭroj semajne (malpli la socialajn kotizojn).* Revigi pri la tiel enpoŝigota kromaĵo signifas do almenaŭ intelektan friponadon, aŭ eĉ cinismon.
FAKTE, TIUJ PROPONOJ celas akceptigi ŝancelon de la RLT. Surpapere, la baro restas fiksita je 35 horoj. Reale, temas pri reveno al la 39 horoj, kun krome la fleksivo kaj laborintensigo, ĉar la mastraro postulas la konservadon de la akiritaj avantaĝoj, kiam temas pri iliaj.
La forigo de la socialaj kotizoj pri tiuj kromhoroj estas plia ĵonglaĵo. Unuflanke, la kotizoj nomataj mastraj estas jam reduktitaj por ĉiuj salajruloj kun 1,6-oble, aŭ malpli, de la minimuma salajro (do 1.576 eŭroj, kio koncernas proksimume unu salajrulon el du!). La gajno ne evidentas. Aliflanke, tiuj de la salajrulo irus rekte en lian poŝon anstataŭ provizi la kasojn de la malsan-asekuro, de senlaboreco kaj de pensio. Alidire, li pagus sian propran salajro-altigon, surkoste de tio kion li ricevus pensie aŭ malsane aŭ senlabore. Oni postulas ke li hipoteku sian propran estonton. Finkalkule, la salajrulo havus nenian gajnon. La ekonomio ankaŭ ne. Ĉar estas la kotizoj de la aktivaj laboruloj kiuj servas por pagi tiujn kiuj, en la sama momento, estas ekster laboro (malsanaj, senlaboraj aŭ pensiaj). Se estas malpli da eniraj resursoj, estas malpli por disdoni... kaj malpli por elspezi. Senutile diri ke estos nenia kreado de laborpostenoj (vidu la artikolon de Michel Husson, Okultrompa franca elektokampanjo — Labori pli por gajni malpli). Oni senvestigas Petron por vesti Paŭlon, la kundivido fariĝas inter tiuj kiuj estas en diversaj gradoj malriĉaj.
LA POSEDANTOJ DE KAPITALO, siavice, neniam enkasigis tiom. Inter 1991 kaj 2005, la dividendoj elŝutitaj al la akciuloj de ĉiuj ne financaj entreprenoj (ekster bankoj kaj asekuroj) obliĝis per 2,25, la meza salajro altiĝis je 6,6%.* Trudiĝas unua reekvilibrado kiu ne fariĝos tute sole. La ŝtato kaj la salajruloj devas instigi al ĝi. Eblas jenaj vojoj: kondiĉi la helpojn (19,8 miliardoj en 2005 nome de la dungo); moduli la kotizojn laŭ la sociaj bilancoj; reformi la impostojn[Vd Frédéric Lordon, “Fine dispono kontraŭ la eksceso de la financo — la SLAM!”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2007.... Distribuante la riĉaĵojn pli egalece, eblus ankaŭ produkti pli kaj alie, ĉar, bremsante la vetkuron al tuja profito, la longtempaj projektoj (de investo, de esplorado, de kvalifikado)*, hodiaŭ forlasitaj, fariĝus eblaj kaj vivkapablaj.
Martine BULARD.