Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ne eblas por la francaj prezidant-kandidatoj, kia ajn estas ilia etikedo, ignori la socian demandon. La oficialaj donitaĵoj pri senlaboreco kontraŭdiras la triumfajn deklarojn de la registaro (el kiu venas unu el la kandidatoj) tiom ke ili ne estis publikigitaj antaŭ la elekto. Kaj la planoj de dungonuligoj, kiun oni misuze nomas “socialplanoj”, multiĝas, kiel ekzemple en la franc-usona grupo Alcatel-Lucent aŭ en la aviada grupo Airbus. Sen paroli pri la viclaboraj dungitoj... Jen salajruloj kiuj ŝatus labori pli. Fakte, kun la flekseblo, la subpago de kromhoroj, la pli malfrua pensiiĝo (per altigo de la necesaj laborjaroj), la salajruloj laboros pli kaj gajnos malpli, dum Francio estas jam lando de malaltaj salajroj. Ĝi ne estas sola en tiu situacio socie neeltenebla kaj ekonomie danĝera: oni nombras dek-ses milionojn da malaltaj salajroj en la Eŭropa Unio. Stranga maniero defendi la “valoron laboro”.
UNU PERSONO SEN fiksa loĝejo el tri havas laboron.* Tiu ŝoka statistiko pri la pariza urbaro prilumis la ekziston de nova kategorio de individuoj: la malriĉaj laboristoj. La fenomeno, kiu ne estas propra al Francio, ĉar la malaltaj salajroj* koncernas preskaŭ unu salajrulon el ses en Eŭropo, estas la rezulto de malboniĝa procezo kiu komencis antaŭ pli ol dudek-kvin jaroj.
Ne eblas disigi la amplekson de la malaltaj salajroj de la evoluo de la divido de la plusvaloro. Dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, la salajroj reprezentis proksimume tri kvaronojn de la malneta interna produkto (MIP) en Eŭropo. Ekde la 1980-aj jaroj, tiu parto praktike senĉese malaltiĝis, por atingi 66,2% en 2006.* La perdo valoras mezume sep poentojn da MIP kompare kun 1983.
Tiu malaltiĝo ilustras veran reĝimŝanĝon: ĝis la krizo meze de la 1970-aj jaroj, la aĉetpovo de la salajro estis indeksata laŭ la laborproduktivo, ĉar la salajra parto estis proksimume konstanta kaj la malegalecoj tendencis reduktiĝi. Sub la premo de senlaboreco, tiu ligo estis por la daŭro rompita, en la sama tempo kiam evoluis la diversaj formoj de provizoreco asociitaj kun malaltaj salajroj. En Francio, la laborenspezoj sumiĝis jam nur 53% de la enspezo disponebla de la hejm-mastrumoj en 2003 kontraŭ 67% en 1978, dum la proporcio de la salajruloj altiĝis intertempe je 83,6% de la aktiva loĝantaro laboranta je 91,4%.
Fakte, “la kvazaŭ seninterrompa tendenco malsupren de la salajraj malegalecoj estis haltigita ekde meze de la 1980-aj jaroj, substrekas la ekonomikisto Pierre Concialdi. La gamo remalfermiĝis en la dua duono de la jardeko”.* La proporcio de malaltaj salajroj pasis de 11,4% en 1983 al 16,6% en 2001. Oni trovas la saman profilon sur eŭropa nivelo, kun relativa stabiliĝo de la salajraj malegalecoj dum la 1990-aj jaroj. Sed tiu ĉi okazas sur alta nivelo, kaj la disponeblaj indikiloj malfacile kaptas la altiĝon de la malalte pagataj provizoraj dungoformoj. En 1996 — la lastaj konataj komparaj datenoj, kio montras la interesiĝon pri la temo...-, la parto de la malaltaj salajroj en Eŭropo atingis 15%, mezume*, de 6% en Portugalio ĝis 21% en Britio, dum Francio situis iomete sub la mezo.
En la liberala logiko, la malegalecoj de enspezoj klariĝas, eĉ praviĝas, per la gamo pli aŭ malpli granda de la kvalifikoj, supozataj reflekti tiun de la individuaj produktivoj. Ĉia publika politiko — eĉ bonintenca-, kiu volus korekti la salajro-hierarĥiojn, estus fonto de senlaboreco.
Tiu pseŭdo-racieco, fundamenta postulato de la dominanta ekonomiko, signifas asimili la laboron al ajna varo kaj fondas socian filozofion kiu pravigas la malegalecojn en la nomo de la efikeco.
Tamen, neniu studaĵo permesas subteni tiun hipotezon. La internaciaj kompanioj montras ke ne ekzistas interrilato inter la malegaleco de la kvalifikoj kaj tiu de la laborenspezoj, escepte ĉe la anglosaksaj landoj. Ankaŭ ne troveblas inversa ligo inter malegaleco de enspezoj kaj senlaboreco-kvoto: “La salajra malaltiĝo do ŝajnas ne esti la ĉefa fonto de la dungoproblemoj en Eŭropo”, notas la esploristoj David Howell kaj Friedrich Huebler.* Eĉ la Organizo pri Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD) konfesas havi “multan penon por precizigi la nombron da perditaj dungoj konsidere la nivelojn sur kiuj nun situas la minimumaj salajroj en diversaj landoj, dum certaj studaĵoj montras signifajn datenojn dum aliaj detektas neniun”.* Ne ekzistas do universala ekonomia leĝo kiu fiksus la plej bonan malfermon de la salajra gamo, sed sociaj modeloj kiuj donas varian gravecon al certa salajra “justeco”.
La salajraj malegalecoj dependas samtempe de la hora kompensaĵo kaj de la labortempo, kiujn la landoj diverse kombinas. Tiel, ekzistas relative pli da laboristoj kun malalta horsalajro en Britio kaj relative malpli en Nederlando ol en la eŭropa mezumo. Sed la mallongdaŭraj dungoj estas tiom oftaj en tiuj du landoj kaj koncernas tiom da laboristoj ke sume la proporcio de malaltaj salajroj estas tie pli alta ol la mezumo. Tiu ekzemplo montras ke la revalorigo de la laborkompensaĵoj pasas tra batalo kontraŭ la parta labortempo kaj, ĝenerale, kontraŭ la provizoreco. En ĉiuj landoj, la risko esti malalte salajrata estas efektive pli forta por la salajruloj kies kontrakto estas je determinita daŭro.
TIU PROBLEMO estis aparte prilumita de la lasta raporto de la Konsilio pri Dungoj, Enspezoj kaj Socia Kohero (CERC laŭ la franca).* Argumentante per la ricevita jara salajro (kaj jam ne per la hora salajro), la studaĵo precizigas: “La precipa faktoro de malegaleco estas la jara dungodaŭro”, kiu mem dependas de la apliko de partotempa laboro kaj de la nombro da tralaboritaj semajnoj. La malaltaj salajroj estas unue provizoraj dungoj. Kaj, en Francio, ili estas multaj (vidu la suban tabelon “Malegalecoj kaj laborkosto en Francio”).
Tiel kiel ĝi funkcias, la labormerkato tendencas reprodukti alon de malalte pagataj dungoj. Tion ĵus ilustris oficiala raporto pri la prospektivo de la metioj por la periodo 2005-2015.* El la antaŭviditaj netaj kreotaj dungoj, pli ol kvarono (kvarcent mil) okazos en la sektoro de la servoj al privatuloj (helpo al altaĝaj aŭ dependaj personoj, infangardoj, ktp.), nomataj “servoj al persono”, inter ili okdek mil postenoj de servistoj. La kresko de tia dungo estas por iuj eleganta solvo de la senlaborec-problemo, ĉar sufiĉus “ke ĉiu franca mastrumejo konsumu, mezume, tri horojn da tiuj servoj semajne por krei du milionojn da dungoj”, laŭ s-ino Michèle Debonneuil, konsilisto de la ministro pri dungo, socia kohero kaj loĝado Jean-Louis Borloo.*
La tendenco ne estas nova: la dungoj de patrinhelpantoj kaj de servistoj kreskis je pli ol 80% inter 1990 kaj 2002. Okazas ke ili estas okupataj ĉefe de virinoj, kies kvalifiko ne estas rekonata, kaj kiuj laboras, plejmulte, partotempe. Ilia “monata kompensaĵo estas en pli ol naŭ kazoj el dek malpli alta ol aŭ same alta kiel 1,3 smic [kreska interprofesia minimuma salajro] de plena tempo”.* Tiu dungo-rezervo estas do ankaŭ rezervoj de malaltaj salajroj: la malneta minimumo por patrinhelpantoj, ekzemple, estas 2,32 eŭroj hore...
Antaŭ preskaŭ dudek jaroj, André Gorz kritikis jam la fundamentan malegalecon de tiu “triasektora kontraŭekonomio” kiu provas krei subpagatajn dungojn prefere ol disvolvi sociajn servojn. “Ne temas plu, skribis li, pri sociigi la mastrumajn taskojn por ke ili sorbu malpli da tempo je skalo de la socio; temas, male, pri tio ke tiuj taskoj okupu kiom eble plej da homoj kaj sorbu kiom eble plej da tempo, sed en la formo, ĉi-foje, de varaj servoj. La disvolvado de personaj servoj do eblas nur en kunteksto de kreskanta socia malegaleco, kie parto de la loĝantaro akaparas la bone pagatajn aktivecojn kaj trudas alian parton al la rolo de servisto.”*
Antaŭ la amplekso de la malaltaj kompensaĵoj, la akcento estas metita sur la diseco inter la ricevata salajro de la dungito kaj la laborkosto de la dungisto, nomata “impost-kojno”. Por pacigi la postulon de deca salajro kaj de konkurenciva laborkosto, la Eŭropa Komisiono kaj la OEKD pledas favore al malaltigo de la sociaj kotizoj, aparte por la malplej kvalifikitoj, kaj al “sekureco-retoj” prizorgotaj de la publika potenco. Sendube en Francio tiuj receptoj estas plej skrupule aplikataj. Ekde 1993, la sinsekvaj registaroj malaltigis la kotizojn por la malaltaj salajroj; tiu malaltigo etendiĝas aktuale ĝis 1,6-oble la minimuma salajro (smic).
Se la efiko de tiuj disponoj sur la dungo estas pridisputata, iliaj efikoj sur la salajrostrukturo estas facile detekteblaj. La plej grava estas ĝenerala sinko: la parto de la salajroj sub 1,3 smic tiel pasis de 30% komence de la 1990-aj jaroj al 39% en 2002. La altigoj de la smic, kiuj koncernis 8 aŭ 9% de la laboristoj komence de la 1990-aj jaroj, tuŝis 17% da ili en 2005.* Samtempe, tiuj altigoj malpli ol antaŭe reeĥas sur la tutaĵo de la salajroj, kaj per tio malrapidigis la salajran progresadon en la entreprenoj. La politiko de kotiz-redukto tiel kontribuis al formado de “malmola kerno” de malaltaj salajroj.
Sur la nivelo de la luktado kontraŭ la malriĉeco, la liberaluloj argumentas ke la altigo de la minimuma salajro ne estas nepre la plej taŭga instrumento, ĉar malaltaj salajroj (individuaj) kaj malriĉeco (de la hejmaj mastrumadoj) ne kovriĝas. Efektive, laŭ la oficiala difino, malalte kompensata laboristo povas ne esti konsiderata kiel malriĉa se li apartenas al mastrumejo kies enspezoj superas la sojlon de malriĉeco. La du kategorioj distingiĝas: 19% de la aktivuloj ricevas enspezon malpli ol 75% de la smic, sed nur kvarono da tiuj personoj troviĝas en situacio de mona malriĉeco.* “Se, kiel notas Pierre Concialdi, la grupo de malriĉaj laboristoj estas plimulte vira (je pli ol 60%), tiu de laboristoj kun malalta salajro estas preskaŭ je 80% ina”.* Ĉu oni tamen rajtas argumenti sur la nivelo de la mastrumejo? Tio riskas “bagateligi la malsuperecon en kiu la virinoj estas tenataj sur la labormerkato”*, akcepti la skemon de la kunulina salajro kiel “aldona salajro” kaj kaŝi la situacion de la solaj virinoj kun partotempa laboro.
Tiaj malegalecoj ŝajnas apenaŭ zorgigi la liberalulojn, kiuj proponas kompensi la malaltajn salajrojn per pli bone direktitaj socialaj helpoj per disponoj kiel la premio por dungo en Francio, supozata instigi al reveno al la laboro. Tiu estas pagata al homoj kiuj reprenis profesian aktivecon, sub kondiĉo de resursoj.
Fakte, tiuj disponoj konsistigas verajn “klapkaptilojn”: ili signifas akcepti la malaltajn salajrojn, dum la malaltigoj de kotizoj direktitaj al tiu speco de laborpago funkcias kiel instigo al malaltigo de la tuta salajra gamo. Sub preteksto helpi la plej senhavajn homojn, ili subtenas ĝeneraligitan procezon de salajra malaltigo.
Same okazas kun la fleksebleco de la labormerkato: “La statistika konstato estas senambigua, sed ankaŭ sen granda surprizo: ju pli oni malproksimiĝas de la stabila laboro por proksimiĝi al la zonoj de provizora kaj fleksebla dungo aŭ al la alternadoj de senlaboreco, dungo kaj senaktiveco, des pli kreskas la risko de malriĉeco.”* Kaj la CERC enrompas malfermitajn pordojn malkovrante ke “la altkvalita dungo restas do la unua ŝirmo kontraŭ la malriĉeco”.
Por inversigi la tendencon, necesus revalorigi la salajro-parton kaj cedigi la formojn de provizora dungo. La plivalorigo de malaltaj salajroj estas efektive la sola rimedo iri al la radiko de la fenomeno de malriĉeco, sen distingi la sekson de la salajrulo kaj la konsiston de lia mastrumejo. La garantio de deca salajro estas la plej bona maniero “fari ke la laboro penindas” make work pay.
Sur tiu vojo, la kreado de eŭropa minimuma salajro estus grava etapo; tiu perspektivo estas sur la tagordo. Post Britio, kiu instalis ĝin en 1999, kaj Irlando en 2000, la debato pri la minimuma salajro estas malfermita en Germanio, en Aŭstrio kaj en Svislando.* La eniro en la Eŭropan Union de landoj, kie la salajronivelo estas malpli alta ol la meza, igas tiun debaton des pli nepra. Por la momento ŝajnas ke, en pluraj de tiuj ŝtatoj, la altigo de la minimumoj kontribuas al movado de salajra nivelatingo, sed tiu evoluo fortigeblus per starigo de eŭropa sistemo de minimuma salajroj.
Konsidere al la malegalecoj, ne povus temi pri fiksado de sola nivelo por ĉiuj. Eblas tamen koncepti normon ĝeneralan sed adaptitan al la naciaj realaĵoj, ekzemple fiksante la minimuman salajron je 60% de la meza salajro de ĉiu lando, kiel estas la kazo en Francio.* Germanio okupas ĉi tie centran lokon, ĉar la ideo de minimuma salajro tie naskiĝis ĝuste pro la sociaj detruoj kaŭzitaj de la reformoj de la labormerkato: la parto de la laboristoj kun malaltaj salajroj pasis tie de 14,3% al 15,7% inter 1995 kaj 2000, por atingi la saman nivelon kiel en Francio.* Se leĝa minimuma salajro estus tie adoptita, la demando de ĝia etendo al eŭropa skalo estus tiam levita, kaj la eŭropa minimuma salajro povus esti “por la socia sfero kio estas la eŭro por la mona sfero”.*
En realo, ĉu la plej simpla maniero defendi la “valoron laboro”, lastatempe tre favorata, ne estus... altigi la salajrojn, kaj tute aparte la malaltajn de ili? Tia dispono, obĵetas oni, kondukus rekte al altigo de senlaboreco: niaj produktoj perdus konkurencivon; la malmulte kvalifikitaj salajruloj ĉesus esti dungeblaj ekde la momento en kiu ili kostus pli multe por la entreprenoj ol kion ili profitigas en formo de produktivo.
Observado de la faktoj montras ke tiu argumento estas senbaza: ne estas la landoj kiuj plej “moderigis” la salajrojn kiuj generis la plej multajn dungojn. La malaltigo de sociaj kotizoj por la entreprenoj ankaŭ ne ebligis krei ilin. Ankaŭ tie, la germana kontraŭekzemplo meditindas: la blokado de la salajroj certe kontribuis dopi la eksportojn, sed ĝi ankaŭ bremsis la konsumadon de la salajruloj. El tiuj du efikoj, la dua estis decida, kondukante al altigo je tri poentoj de la senlaboreco-kvoto inter 1995 kaj 2005.
La liberala biblio kuŝas sur du diskuteblaj postulatoj. La unua estas tiu de la ĝeneraligita konkurenco ene de Eŭropo. Se veras ke lando kiu limigas la progreson de la salajroj povas gajni partojn de la merkato koste de siaj najbaroj, la ĝeneraligo de tiu falsa bona ideo kondukas al malvigleco de la dungo ekde kiam ĉiuj landoj faras la saman politikon. Jen precize kio okazas en la Eŭropa Unio.
La dua postulato konsistas en diri ke oni ne povas tuŝi la distribuadon de la enspezoj. Nu, la dividendoj estas, same kiel la salajroj, elemento de la prez-formado: altigo de la salajroj perfekte kompenseblas per malaltigo de la financaj profitoj, tiel ke la konkurencivo restus senŝanĝa. Alia salajro-politiko estas do ebla, kondiĉe ke ĝi estu kunordigita je eŭropa nivelo kaj ke ĝi estu akompanata de transigo de financaj enspezoj al la salajroj, kontraste al kio okazas de pli ol du jardekoj.
La slogano labori pli longe por gajni pli, estas ankaŭ apenaŭ kohera (vidu Martine Bulard, “Por 3.30 eŭroj pli”). La longigo de la labortempo kontraŭiras novajn dungo-kreadojn kaj ne povas sole generi kreskon de aktiveco se la distribuado de la enspezoj restas sama. Multaj lastatempaj entreprenaj akordoj montras ke, sub preteksto de “libera elekto”, temas en realo pri malaltigi la horan salajron kaj ne pri altigi ĝin. Tiu orientiĝo, kiu invokas la premon de la sojlolandoj, estas sakstrato. Por adaptiĝi al iliaj salajrokostoj, necesus malaltigoj de salajro tiomaj ke la eŭropa ekonomio estus konkurenciva, sed morta.
Fine, la propono, komuna al la francaj prezidant-kandidatoj Nicolas Sarkozy kaj François Bayrou, pliigi la kromhorojn kaj samtempe sendevigi ilin de sociaj kotizoj, kondukus al likvidado de la nocio laŭleĝa labordaŭro kaj al iomete plia redukto de la resursoj de la Socia Sekureco.
Michel HUSSON.
En 2002, duono de la salajruloj (escepte la ŝtatajn salajrulojn) gajnis malpli ol 1.220 eŭrojn nete monate. Tion oni nomas la mezan salajron.
‣ Tiu meza neta salajro estis 1.360 eŭroj monate por la viroj kaj 1.054 eŭroj por la virinoj, do diferenco de 22,5%.
‣ Triono de la salajruloj gajnis malpli ol la netan monatan smic (minimuman salajron: 936 eŭroj).
‣ 10% de la salajruloj gajnis malpli ol 182 eŭroj monate.
‣ 20% malpli ol 512 eŭroj.
‣ 30% malpli ol 869 eŭroj.
‣ 40% malpli ol 1.064 eŭroj.
En 2005, la laborkosto en la industrio estas iomete pli malalta en Francio ol en Britio (- 4%) aŭ en Belgio (- 2%), kaj iomete pli alta ol en Nederladno (+ 2%) aŭ en Germanio (+ 4%). Francio situas proksime de la eŭropaj landoj kies evolunivelo estas komparebla.
M.H.
Fontoj: Conseil de l’emploi, des revenus et de la cohésion sociale (CERC), La France en transition 1993-2005, La Documentation française, Parizo, 2006; Office statistique des Communautés européennes — Eurostat.