Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Feliĉan datrevenon, TF1!

Dudek-dua monda grupo pri komunikado laŭ la enspezoj — Time Warner kaj News Corporation (Murdoch) estas la unuaj du —, dua franca grupo (post Vivendi), TF1* havas elstaran lokon en la franca televida sfero: pli ol 30% de la merkato kaj precipe pli ol duono de la reklamaj enspezoj de la sektoro. Tiu potenco kaj ĝia kontrolo de aliaj kanaloj (ĉefe LCI*) ebligis al ĝi ŝirmi sin kontraŭ la malagrablaj rimarkigoj pro sia komercisma konduto far politikaj, artaj kaj komunikilaj responsuloj — ĉiuj ili deziras konigi siajn agadojn kaj gazetojn (pluraj parizaj gazetoj disponas elsendaĵon ĉe LCI), siajn spektaklojn aŭ librojn.

* Télévision française 1 (Televido Franca Unua). -xd
* La Chaine de l’info (La Kanalo de Informado), kreita de TF1. -xd

Kiam la televidkanalon deŝtatigis dekstra registaro antaŭ 20jaroj (neniam maldekstra registaro realŝtatigis ĝin), ĝiaj privataj responsuloj devontigis sin produkti “kulturan plibonon” kontraŭ tiu donita koncesio. Nelonge post la deŝtatigo, Francis Bouygues* tamen deklaris: “Ni estas privataj. Ni kompreneble estas komerca kanalo. Plurajn aferojn ni ne deziras fari, ekzemple: programojn kulturajn, politikajn, edukajn.”

* S-ro Bouygues estis la prezidanto de la grupo Bouygues, kiu aĉetis TF1’n okaze de ĝia deŝtatigo. -xd

Kelkajn jarojn poste, la celon de TF1 eĉ pli precize difinis ĝia nova prezidanto, s-ro Patrick Le Lay: “Niaj programoj celas igi [la cerbon] disponebla: tio estas distri ĝin, malstreĉi ĝin por prepari ĝin inter du mesaĝoj. Kion ni vendas al Coca-Cola, tio estas tempo da homcerba disponebleco.”

Publikigita en verkaĵo por altrangaj firmaestroj, la nun fame konata citaĵo neniel kompromitis la kanalon, kiu en 2005, laŭ la Supera Konsilio pri Aŭdvidaj Komunikiloj*, dediĉis 814horojn kaj 6minutojn da elsendo al reklamaj mesaĝoj. Tio estas 34tagnoktoj...

* Conseil supérieur de l’audiovisuel: ŝtata institucio, kiu reguligas kaj kontrolas la farojn de la radistacioj kaj televidkanaloj. -xd

Tiu abrupta senartifikeco de s-ro Le Lay ĉiuokaze ne tuj havis sekvojn. Ĝis freŝa dato, ŝajnis malkonvene riproĉi la familion Bouygues (la 12a plej riĉa familio el Francio en 2005, kun 2,7miliardoj da eŭroj, kaj la 258a plej riĉa el la mondo), kaj eĉ pli malkonvene priminaci ĝiajn diversajn posedaĵojn. La “nova feŭdismo”, kiun pri Italio elvokis s-ro Antonio Di Pietro (la homo, kiu kondukis la operacion “Puraj Manoj” en sia lando), ŝajne transpasis la landlimon; ĝin karakterizas la ekzisto de “grupoj, kiuj tenas grandajn potencojn en ekonomio kaj amaskomunikiloj, kaj kiuj utiligas ilin por loki siajn favoratojn en la kapon de la ŝtato”.

Aŭ almenaŭ por provi loki siajn favoratojn — la sukceso ne certas, kion mezuris en 1995 s-roj Édouard Balladur kaj Nicolas Sarkozy, tiam subtenataj de TF1* — kaj, pli certe, por kreskigi siajn interesojn. Ekzemple, lastatempe Bouygues akiris 25% de la kapitalo de Alstom, firmao restarigita de la ŝtato, kiam s-ro Sarkozy estis la ministro pri ekonomio kaj financo, kaj poste vendita al la grupo Bouygues. Ĝi konkuras kun SNCF*, okulumas al Areva* kaj la atomelektrejoj. Ofte la informo de la ĵurnaloj de TF1 pri la agadoj de la grupo-proprietulo de la kanalo similas plie reklamon, ol enketon. Bedaŭrinde la temon oni ne emas pritrakti alikanale. Cetere tio estas kvazaŭ regulo: la ĉefa franca kanalo estas plie modelo ol pafcelo por multaj redakcioj, inkluzive tiujn de la ŝtata televido. Imitiĝis ĝia sekurisma varbado kaj ĝia malestimo pri la internaciaj novaĵoj*.

* En 1995 la dekstra ĉefministro Balladur, subtenata de ministro Sarkozy, malvenkis la prezidantbaloton kontraŭ s-roj Chirac kaj Jospin. -xd
* Société nationale des chemins de fer français (Franca Fervoja Societo). -xd
* Areva estas grava franca grupo pri atomenergio. -xd
* S-ro Jean-Pierre Pernaut, parolisto de la 13a-hora ĵurnalo de TF1, iam klarigis: “La 13a-hora estas la ĵurnalo de la francoj, kiu unuavice celas la francojn, kaj kiu unuavice donas francajn informojn. Ĉu vi volas novaĵojn pri Venezuelo? Spektu la venezuelan kanalon. Ĉu pri Sudano? Spektu la afrikajn kanalojn. La 13a-hora ĵurnalo estas la ĵurnalo de la francoj.” (Télérama, 9. Dec. 1998)

Kia estonteco por TF1? La demandon oni preskaŭ neniam starigis antaŭe, ĉar oni tiom rigardis tiun estontecon kiel la pliintensiĝon de la estanteco; sed ĝi aperis en la nuna balotkampanjo pri la prezidanteco. De la centra partio UDF de s-ro François Bayrou — kiu proponas malpermesi “la rektan aŭ nerektan posedon de super 3% de la kapitalo aŭ voĉdonrajtoj de gazeto, de radistacio aŭ de televid-kanalo aŭ -servo far unu jura aŭ natura persono, kies okupiĝo dependas de publikaj mendoj laŭ proporcio supera al 20% de la enspezaro de la pasinta kontjaro” — ĝis la ekstrema maldekstro, inkluzive de ATTAC, la Komunista Partio, la Socialista Partio kaj la Verduloj, ĉiu devontigis sin ŝanceli tiun nunan staton*.

* La propono n-ro 102 de la Alimondisma Manifesto de ATTAC (2007) samtempe postulas “drastajn kontraŭtrustajn decidojn”, “malpermeson de partopreno en la kapitalo de privataj televidkanaloj kaj radistacioj far firmaoj, kiuj profitas publikajn mendojn” kaj “la malprivatigon de TF1 per nerenovigo de ĝia radia koncesio”. Vidu la opiniojn de la Socialista Partio, de la Komunista Partio, de la Revolucia Komunista Ligo kaj de la Verduloj. Siaflanke s-ro Sarkozy male taksis: “Nia komunikila industrio bezonas fortikajn grupojn, kiuj strukturu kaj plifortigu ĝin. Tial la ekvilibro konstante celu la kreskon de la francaj grupoj, dum ĝi gardu la plurecon kaj sendependecon de la sektoro. Kontentiga en siaj ĉefaj elementoj, la nuna situacio ne ekskludas adaptojn.” (L’Express, 15. Feb. 2007)

La proponoj, kiujn oni faris por atingi tion, estas tiel gravaj, ke oni povas bedaŭri, ke ili preskaŭ neniam aperas en la perkomunikila kampanjo de siaj kandidatoj-proponantoj. Jen troa singardo, kiu iel atestas la potencon de la grupo TF1.

Serge HALIMI.