Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kiam krimado estas pli bone organizata ol la ŝtato

Brazilaj prizonoj, de socia katastrofo al mafiismo

La reelekto de Luiz Inácio Lula da Silva al la ofico de prezidanto de Brazilo je la 29a de oktobro 2006 ebligis, ke la lando plu ludu ĉefrolon en la strebo al pli densa integriĝo de Sudameriko. Aldone, estas alia defio por la prezidanto Lula: ataki la radikojn de malriĉeco. Ĉar, malgraŭ la socialaj programoj kiuj gajnis por li la subtenon de la malriĉuloj, la lando ankoraŭ alfrontas grandegajn malfacilaĵojn.

La atakoj estis lanĉitaj en la nokto fare de tri ondoj da armitoj. Brulboteloj kaj memfaritaj bomboj trafis policejojn kaj publikajn konstruaĵojn, bankofiliojn kaj superbazarojn. Pli ol cent urbaj aŭtobusoj bruligitaj... Entute, la krima organizaĵo Primeiro Comando da Capital (Unua Komandejo de la Ĉefurbo), aŭ PCC, faris pli ol mil atakojn en San-Paŭlo en majo, julio kaj aŭgusto 2006. Ili estis de tiel granda skalo, ke je iuj tagoj, ili paralizis urbegon kiu estas la ekonomia kaj financa koro de Brazilo, unu el la plej dense loĝataj urbegoj de la mondo kun dudek milionoj da enloĝantoj. Entreprenoj fermiĝis, la trafiko haltis, kinejoj, teatroj, restoracioj kaj drinkejoj ŝlosis siajn pordojn. En julio, du milionoj da homoj subite trovis sin sen publikaj transportiloj*. Terurigite, la loĝantoj ne kuraĝis deiri de siaj hejmoj.

* La perdoj de dek du lokaj kompanioj sume estis proksimume 4 milionoj da eŭroj.

La oficiala nombro da mortintoj el la tri sinsekvaj ondoj da atakoj estis tridek kvar policistoj kaj dek unu prizonaj gardistoj, plus cent dudek tri civiluloj mortigitaj venĝe de mortoskadroj kun ligoj al la san-paŭla polico*.

* Amnestio Internacia. Brésil. Nouvelles attaques criminelles à San-Paulo, AMR 19/025/2006, EFAI, Parizo, la 14-an de julio 2006.

Tio estis senprecedente sanga epizodo en senkaŝa milito dum la lastaj dek jaroj inter la aŭtoritatuloj de la ŝtato San-Paŭlo kaj la PCC — aŭ “la partio”, kiel ĝiaj membroj nomas ĝin — kiu aktuale superregas cent tridek el la cent kvardek kvar prizonoj en tiu ŝtato.

La PCC naskiĝis en aŭgusto 1993 en la prizono de urbo Taubaté en la interno de la ŝtato San-Paŭlo. Tie regis reĝimo de ekstrema strikteco: unuopulaj ĉeloj, apenaŭ du horojn ĉiutage da korpa ekzercado subĉiele, malpermeso de radioriceviloj, televidiloj, ĵurnaloj, revuoj, libroj kaj privataj vizitantoj; malvarmaj banoj, malplenigo de la necesejoj fare de gardistoj de ekstere, kiuj tion faris nur post kiam la aero fariĝis jam nespirebla; manĝoj kiuj ne meritis sian nomon ĉar garnitaj per vivaj blatoj... Se prizonuloj tro laŭte protestis, oni batis ilin per feraj tuboj.

Tio komenciĝis per pakto

La direktoro de tiu punejo, José Ismael Pedrosa, ignoris la mistraktojn fare de la gardistoj. Li jam estis konata kiel la administristo de la sanpaŭla prizono de Carandiru en 1992 kiam sturmtaĉmento de ĝendarmoj buĉis cent dek unu prizonulojn. (Dek tri jarojn poste, en oktobro 2005, Pedrosa estis mortigita en embusko atribuita al la PCC).

En aŭgusto 1993, tamen, rifuzinte dum unu jaro, Pedrosa fine permesis futbalan ĉampionecon inter la prizonuloj de Taubaté. Matĉo estis aranĝita inter la Komando Caipira — teamo de prizonuloj el kamparaj lokoj de la ŝtato San-Paŭlo — kaj la PCC, nomo adoptita kiel defio al tiu de iliaj oponantoj. Sed la ludo ne okazis. Post kiam la du teamoj renkontiĝis ĉe la enirejo de la korto kie la ludo estis okazonta, prizonulo nomata Jose Márcio Felicio, kromnomata “Geleiao” (“Gelatenulo”), kun staturo de unu metro naŭdek kaj pezo de cent tridek kilogramoj, ekprenis la kapon de rivalo per ambaŭ manoj kaj tordis ĝin, rompante lian kolon kaj tuj mortigante lin. La sekvanta ĝenerala interbatiĝo ne finiĝis ĝis post la mortigo de alia prizonulo, ankaŭ fare de Geleiao.

Estis post tio ke, konsciante ke ili estas submetotaj al reprezalioj, “Geleiao” kaj sep aliaj prizonuloj sigelis pakton: “Tiu, kiu atakos unu el ni, atakos ĉiujn el ni — ni estas la teamo de la PCC, la fondintoj de la Unua Komandejo de la Ĉefurbo.” Ĉi tiu “ideologio de frateco” baldaŭ disvastiĝis al ĉiuj aliaj prizonoj. “Geleiao”, “Cesinha” (César Augusto Roriz da Silva) kaj “Mizael” (Mizael Aparecido da Silva) estis la unuaj gvidantoj de la PCC, precipe “Cesinha”, konata pro sia koleregiĝemo, kaj “Mizael”, la cerbo de la grupo, kiu ricevis la taskon formuli por la nove naskita organizaĵo statuton. Ĝi konsistis el dek ses artikoloj kiujn ĉiu “asociito” devas strikte obei. La unua artikolo postulas “lojalecon, respekton kaj solidarecon, antaŭ ĉio rilate al la partio”. La aliaj artikoloj temas pri “unueco kontraŭ maljustaĵoj en prizonoj”, kontribuaĵoj de liberigitoj al iliaj “fratoj” en la prizonoj kaj pri respekto kaj solidareco inter prizonuloj. Ili ankaŭ kondamnas ŝteladon, seksperfortadon kaj eldevigadon kontraŭ kunprizonuloj, kaj specifas, ke la puno por malobservo de la leĝoj povas esti morto. La dokumento finiĝas per jena admono: “Ni scias nian forton kaj tiun de niaj malamikoj. Ili estas potencaj, sed ni estas pretaj, unuiĝintaj; kaj unuiĝinta popolo neniam estos venkita. Libereco, justeco kaj paco!

Inicite de unu el la fondintoj de la “partio”, novaj membroj ricevis siajn ordonojn rekte de ĝi. La organizaĵo rapide disvastiĝis. Post malpli ol tri jaroj, ĝi jam havis armeon da “generaloj” kiu diskonigis la leĝaron, organizis la prizonularon kadre de la fratularo, kaj punis oponantojn per morto. Ekde sia inico, novaj membroj povis promociiĝi al la rango de “piloto de spokoj” (t.e. aloj de la konstruaĵoj en kiuj troviĝas prizonĉeloj). La “pilotoj”, siavice, inicis aliajn prizonulojn kiuj nomiĝis “fratoj”. Neniu estis devigita aparteni al la organizaĵo. Simplajn simpatiantojn oni nomis “kuzoj”.

Nur en la ŝtato San-Paŭlo estas cent kvardek unu mil enkarceritoj, la frukto de la subpremaj politikoj de la lastaj dek jaroj: pli longaj daŭroj de malliberigo, kriminaligo de deliktoj, redukto de la rajtoj de juĝatoj. Cent dudek kvar mil estas en prizonoj — 35% el ili atende de juĝo — kaj dek sep mil en policejaj ĉeloj en San-Paŭlo kaj kamparaj lokoj de la ŝtato. Entute, la nombro da prizonuloj estas duoble pli ol tiu, por kiu la prizona sistemo estis destinita*.

* Vd Mario Osava, “La situation explosive des prisons du Brésil [La eksploda situacio en brazilaj prizonoj]”, InfoSud, Ĝenevo, la 17-an de julio 2006; kaj “La prizonoj estas plenigitaj ĝis 132% de sia kapacito”, El País, Madrido, la 30-an de septembro, 2006.

Post iom da tempo, preskaŭ la tuta prizonularo membris en la PCC aŭ havis ligojn al ĝi. Por regi sian disvastiĝintan membraron, “Cesinha” kaj “Geleiao” kreis la unuajn “telefoncentralojn” de la krima organizaĵo, uzante poŝtelefonojn. Tra la tuta ŝtato, estis almenaŭ mil kvincent centraloj, funkciantaj dudek kvar horojn tage, kaj sufiĉe altgradaj por organizi telekonferencojn inter la malliberigitaj “aktivuloj” kaj tiuj ekster la muroj*.

* Post la lastatempaj insurekcioj, ĉi tiu sistemo de komunikado estis forlasita kiam la polico komencis uzi subaŭskultilojn. Ordonoj nun estas komunikataj de proksimaj parencoj de la prizonuloj kaj eĉ, iuj asertas, de advokatoj.

La registaro de la ŝtato San-Paŭlo ne konstatis la gravecon de la poŝtelefono ĝis 2001. La tuta lando miregis kiam ekflamis masiva insurekcio kaŭzita de la translokado de iuj prizonuloj al la timata punejo de Taubaté. Tiu transigo rompis unu el la implicaj interkonsentoj inter la gvidantoj de la PCC kaj la aŭtoritatoj de la ŝtato. Por eviti insurekciojn, kiuj povus riveli la mezepokajn kondiĉojn en superplenaj prizonoj, la registaro cedis iujn avantaĝojn al la prizonuloj, implicite agnoskante, ke ĉiuj malliberejoj estas regataj de la “partio”.

La translokado de ĉi tiu grupo de prizonuloj ŝanĝis la regulojn de la ludo, kaj la ordono por insurekcio estis elsendita poŝtelefone al la “pilotoj” en la prizonoj. Tre rapide, tridek mil prizonuloj lanĉis ribelon en dudek naŭ prizonoj de San-Paŭlo kaj dek naŭ aliaj urboj. Dank’ al dramecaj rektaj televid-elsendoj, la ribelo definitive famigis la PCC-on kaj malkovris la putron en la prizona sistemo. La “partio” tiel akiris tion, kion ĝi volis: esti la ĉeftitoloj de la brazila kaj eksterlanda gazetaro.

La dispozicioj faritaj de la registaro por eviti novan ribelon montriĝis katastrofaj. La distribuo de la gvidantoj de la PCC inter apartaj prizonoj ne nur ne malfortigis ilin, ĝi ilin transformis en propagandistojn de la “avantaĝoj” por la prizonuloj aliĝi al la “partio”. Membroj multobliĝis. Hodiaŭ oni taksas la nombron nur de la “asociitoj” je kvindek mil.

La pravigebla lukto kontraŭ subpremo interne de la prizonsistemo de la ŝtato ankaŭ, tamen, servas kiel kovro por profita komerco: ŝakrado per narkotikoj kun taksita spezo de 300 milionoj da dolaroj jare nur en la “merkato” de San-Paŭlo. Por protekti sian tranĉaĵon de la kuko el interne de la prizonoj, la PCC dividis la ŝtaton en regionojn, kiujn ĝi konfidis al “strataj pilotoj”. La “pilotoj” negocas kun reto de meznivelaj ŝakristoj en la servo de la “manaĝeroj” de la patronoj*.

* Krom sia alfrontiĝo kun la aŭtoritatuloj, la PCC militas kontraŭ rivala grupo, la Ruĝa Komandejo. La du organizaĵoj interluktas por la regado kaj de la prizonoj kaj de la deliktaj agadoj, ĉefe la drogokomerco en San-Paŭlo.

“Tiuj patronoj kondutas kiel la gangsteraj ĉefoj de filmoj” diras polickomisaro Cosmos Stikovitz Filho de la fako de enketoj pri narkotaĵoj. “Ili nur ordonas, sen rekte partopreni. Ili estas homoj en altaj pozicioj de la socio kiuj veturas en aŭtoj BMW kaj Mercedes, personoj tute nesuspekteblaj. Se mi sciigus al vi la nomojn de iuj el ili, la ŝoko faligus vin...”

La granda sedativo de la prizonulo

Restariginte ordon en iuj kvartaloj, kie ĝi ĉesigis nenombreblajn batalojn inter multegaj bandoj da krimuloj, la PCC povis facile allogi multajn junulojn, etskalajn drogokomercantojn kiuj luktis por supervivi meze de malriĉeco. Ili ĝojis alliĝi, eĉ je la plej malalta rango, al organizaĵo kun tia prestiĝo,

La drogkomerco fariĝas ankaŭ en la prizonoj. Prizonulo en Hortolandia klarigas: “Ĉiuj prizonestroj scias, ke ‘maconha’ [kanabo] estas la granda sedativo de la prizonulo; ĝi ebligas al li “vojaĝi“ kaj konstrui kastelojn en aero. Kiam ĝi mankas, perfortaĵoj pliiĝas. Sekve, oni toleras ĝian uzon.”

Alia prizonulo parolas laŭde pri la PCC: “La nombro da mortigoj estas falinta ĉar ĝi kontrolas la prizonulojn. Neniu mortigas sen ĝia rajtigo. Poŝtelefonoj kaj drogoj eniras dank’ al korupto kaj vizitantoj. Kaj la PCC helpas tiujn, kiuj estas malpli bonhavaj: ĝi provizas iliajn bezonojn, ĝi pagas la aŭtobusajn veturoprezojn por vizitantoj kiuj venas de malproksime, ĝi organizas lotumadojn pri pilkoj kaj bicikloj por la infanotago. Kiu alia faras tiom? Sole la partio!”

Li tamen forgesas mencii, ke ĉiu “asociiĝinto“ devas pagi monatan kotizon. Tio validas kaj por liberigitoj kaj por la familioj de prizonuloj. Se iu neglektas pagi, la puno povas esti morto. Ne gravas, ke iliaj raboj kaj drognegocoj ne sukcesis, kaj ke ili ne povis kolekti sufiĉan sumon. ”La PCC ĉieas“, laŭ la prokuroro Márcio Christino. ”Ĝi komandas en la prizonoj. Ĝi organizas eskapojn. Ĝi mortigas siajn malamikojn aŭ devigas ilin mortigi sin mem. Ĝi faras bombatencojn. Ĝi koruptas ŝtatoficistojn. Ĝi spitas la aŭtoritatojn.

Unu nomo fariĝis legendo ĉe la krimularo, ĉe la policistaro kaj en la amaskomunikiloj: “Marcola”, alinome Marco Williams Herbas Camacho, bankrabisto, kondamnita al tridek naŭ jaroj da malliberejo — el kiuj li jam plenumis dek naŭ — kaj, oni suspektas, planinto de la mortigo de distrikta juĝisto* en 2003. Li kondutas diskrete — li neniam donis intervjuon al la gazetaro-, kaj estas konsiderata klerulo (la legendo asertas, ke li jam legis pli ol du mil librojn). La ĵurnaloj havas malmultajn fotojn de li, kaj oni scias pri li nur tion, kion li elektas diri kiam, alkondukite por esti pridemandata, li emas respondi demandojn.

* La juĝa aŭtoritato por la kontrolado de justicaj eraroj.

Kaj la polico kaj la oficejo de la ĉefprokuroro rigardas “Marcola” kiel la cerbon de la organizaĵo. Siaflanke, li insistas, ke “ne estas pruvo de mia membreco en la PCC. Tiuj, kiuj asertas tion, estas la gazetaro kaj eĉ la prizonuloj. Mi estas la ĉefo de nenio ajn. Mi batalas por miaj rajtoj. Se la plimulto de la aliaj prizonuloj aliĝas al mia lukto, mi povas fari nenion pri tio.”

Kun aŭ sen pruvoj, li vivas sub reĝimo de speciala disciplino: unuhoma ĉelo el ses kvadrataj metroj kun luketo por aero, betona lito, neceseja sitelo kaj malvarmakva duŝilo. Somere, la temperaturo superas 40 °C. Du horojn ĉiutage da suno kaj du horojn por semajnaj vizitoj de du personoj, sen korpa kontakto, apartigataj de bariloj, kurtenoj aŭ vitroj. Legaĵoj permesatas, sed nek radio nek televido.

Kiam federaciaj deputitoj de la parlamenta enketokomisiono pri la ŝakrado de armiloj pridemandis lin, “Marcola” respondis, laŭ unu el ili: “Ĉu vi volas kontraŭbatali krimadon ĉi tie? Sed ĝi estas ekstere! Kontraŭbatalu krimadon fare de oficistoj. Mi ne volas esti malĝentila, sed mi pagas pro miaj faraĵoj, kaj pro tio, kion iuj diris, ke mi faris. Sed kion pri sangosuĉantaj deputitoj kiuj estas finance kompensitaj kaj senkulpigitaj? Politikistoj neniam respondecas pri siaj eraroj, siaj mankoj, malkiel mi kiu devas respondi pri ili.”

La sekvaĵoj de la eventoj en San-Paŭlo igis la federacian registaron en Braziljo proponi helpon*. Ĝi eĉ konsideris sendi trupojn. La guberniestro, s-ro Cláudio Lembo, membro de la Partio de la Liberala Fronto (PFL) kiu kontraŭas la prezidanton Luiz Inácio Lula da Silva, deklaris la situacion regata kaj rifuzis la proponon. La unua baloto de prezidant-elekto estis okazonta je la 1-a de oktobro 2006, post nur kelkaj monatoj. Tial, akcepti la registaran proponon farus impreson de malsukceso fare de la polico kiu, kun cent kvindek mil homoj, estas ofte propagandata kiel la plej bone preparita polico de Brazilo. Des pli ke la kontraŭulo de la prezidanto Lula estis neniu alia ol s-ro Geraldo Alckmin, eksguberniestro de San-Paŭlo...

* Precipe disponigon de 40 milionoj da eŭroj parte destinitaj por la rekonstruo de prizonoj detruitaj dum la ribeloj.
Perforto, furiozo kaj venĝemo

S-ro Lembo ne ŝangis sian sintenon eĉ post kiam reportero (Ghillerme Poetanova) kaj teknikisto (Alexandre Calado) de ‘Globo’, la plej potenca televidoĉeno de la lando, estis forkaptitaj je la 12-a de aŭgusto 2006. Interŝanĝe por ilia liberigo, la PCC postulis, ke la televido elsendu videofilmon en kiu unu el ĝiaj membroj, kaŝvestita per kapuĉo, legos manifeston petantan “decan traktadon de kaptitoj, konforme al la leĝo pri la plenumado de kondamnoj”.

Spitante la konsilon de la polico, la televidoĉeno konsentis. La videofilmo estis elsendita; la ĵurnalisto kaj la teknikisto reaperis kelkajn horojn poste. Sed unu demando restas: kiam kaj kiel ĉi tiu milito finiĝos? Neniu aŭdacas proponi respondon.

La malobservoj de homaj rajtoj, la hontigoj kaj la multaj kazoj de fitrakto, regule denuncataj de la familioj de enkarcerigitoj, ebligas al la krimularoj reprezenti sin kiel defendantojn de la prizonuloj. “Se oni ne diskutos la fundamentajn problemojn”, asertas la sociologo Vera Malaguti Batista, “la problemo eble reguliĝos per sangoverŝo, sed ĝi reaperos post unu monato aŭ unu jaro. La polico timas, la publiko timas, kaj prave ili timas. Sed se oni daŭrigos la nunan stultan manieron pritrakti la problemon, ĝi plimalboniĝos. Perforto, furiozo kaj venĝemo daŭre kreskos. (...) La publiko devas scii, kiuj estas la prizonularo, kaj kia estas la vivo interne de la prizonoj.”*

* Pagina 12, Bonaero, la 16-an de majo 2006.

En majo 2006, dum la ribeloj, la prezidanto Lula estis en Vieno por ĉeesti la pintokunvenon inter la Eŭropa Unio kaj Latinameriko kaj Karibio. Li tie deklaris, ke la fundamenta kaŭzo de la eventoj estas la manko de elspezoj por socialaj aferoj, aldonante: “Malpli kostas havi junulon en lernejo kaj universitato ol en prizono.”* Restas vidote, ĉu la realigo de tiu saĝa maksimo estos unu el la celoj de lia dua mandato.

* El País, Madrido, la 15-an de majo 2006.

João DE BARROS.