Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dum pludaŭras la ĉina rapida ekonomia kresko, la protestmovadoj ne malfortiĝas, malgraŭ tre malmilda subpremo kontraŭ ili. Tiuj manifestiĝoj okazas ofte sur la kamparo, aparte por protesti kontraŭ elpelo de kamparanoj. Kvankam agrokulturon plej ofte ne trafis la kapitalisma modernigo, la alurba migra fluso estas granda. Ĝis nun ignorinte la malbonegajn vivkondiĉojn de tiuj migruloj, la regantoj ĵus ellaboris novan socialan politikon. Ne sen skuoj.
Ĉu la laboristaro estas fariĝanta la “Troja ĉevalo” de la nova “flava danĝero”?* Oni povas tion imagi, se rigardi la analizojn montrantajn Ĉinion kiel “la mond-laborejon”, “nian inkubsonĝon” aŭ “nian estonton”. La “ĉina laboro” fariĝis temo de ĉiuj imagoj, tiu de senlaboreco kaŭzata de la translokadoj, tiu de reiro al la “kapitalisma infero” en Ĉinio kaj eble ankaŭ por la tuta homaro. Tiu analizo paralele subkomprenas ekziston de tutmondigita “povo”, kiu esprimiĝas en la mezoimperio en “kapitalismo-komunisma” formo, adiciante “maldekstran” aŭtoritateman reĝimon kaj kapitalisman ekspluatadon.
Sed la realo ne povas reduktiĝi al frapfrazo aŭ al kultura specifeco, laŭ kiu la ĉinoj estus nature laboremaj. Ne necesas ekvilibrigi la malbonajn flankojn de la ĉina kapitalismo kun la bonaj, sed necesas ja konsideri ĝin kiel malhomogenan aron, foje kontraŭdiran, de ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj eroj. La labordensaj industrioj kaj ilia ekspluatado similtipa al okcidenta “industria revolucio” koncernas nur malgrandan popoltavolon. Estas la videbla parto de glacimonto, tiu kiu ebligas funkciigi la sistemon. Sed ĝi povas taŭge funkcii nur akompane de aliaj labortipoj.
La sola sfero, kiun plejparte ne trafis kapitalisma transformado estas agrikulturo. La laborforto tie ne estas “varigita”. Nek la reveno al la eta familia bieno, nek la eniro en la Monda Organizo pri Komerco (MOK) rezultigis novajn formojn de laborekspluatado. La pluteno de la kolektiva posedo de grundo, eĉ se ŝanĝita pro ekekzisto de merkato de la “ekspluatorajtoj”* bone esprimas per si mem tiun “konservo”-zorgon de la ĉinaj regantoj.
Ekster la konsidero pri nutraĵ-sekureco, la funkcio de agrikultura laboro estas politika: ĝi ebligas fiksadon de loĝantaro, kiu, se ĝi estus senigita de siaj produktorimedoj kaj de la propra socia medio, invadus la urbojn. La celo ne estas malhelpi migradon, sed reguligi ĝin, ĉiam ajn permesi revenon al la hejmlando se la ekonomia situacio turniĝas kaj eviti tro abruptan urbaniĝon. Al tiu strategio respondas konverĝaj praktikoj. Plej granda parto de la migrantoj ne travivas sian foriron kiel trarompon, sed kiel multforman sperton, miksantan plurajn tempojn kaj spacojn. La agrospaco estas tenata kiel “revenejo”; la socia medio samtempe strukturigas la translokiĝojn, ĉar la plejgranda parto de migruloj estas enkondukitaj ĉe la dungantoj de amikoj aŭ familianoj.
Tiuj migradoj reeĥas tre diversajn formojn de laborekspluatado. La laboristoj trafotaj de “sovaĝa” kapitalisma ekspluatado estas nur parto de la cent dudek aŭ cent kvindek milionoj da migrintaj kamparanoj. Iom pli ol la duono de tiuj kamparano-laboristoj (mingong) estas dungataj en industrio kaj konstruo. La ceteraj laboras ĉefe en restoracioj, hoteloj, komerco, gardado aŭ eĉ en “sendependaj” aktivaĵoj, kiel reutiligado de rubaĵoj*. Krome, indas precizigi ke 80% de la migruloj forlasas agrokultivadon sen forlasi kamparon — dungataj en lokaj industrioj-, kaj ke duono de ili ne eliras el sia hejmprovinco. Ilin plejparte ne trafos la “mondo-laborejoj”, tiuj famaj sweat shops de la marbordo. Iliaj viv- kaj laborkondiĉoj ne nepre estas pli bonaj ol tiuj de la tieaj dungitoj, sed ili ne elvokas la konatajn bildojn de la “kapitalisma infero”, krom en la minejoj, kie la laborkondiĉoj estas teruraj.
Cetere, okazis profunda ŝanĝo en la percepto de tiuj migradoj ĉe la regantoj. La 1980-ajn jarojn kaj la komencon de la sekva jardeko karakterizis plena ignoro de la sociala demando akompananta la migradon; tiu ignoro originis samtempe el iu liberala utopio pri la laborforto-administrado, kaj en la certeco ke tiuj migrofluoj estos nek amasaj nek definitivaj. La lastatempaj evoluoj kaj la politikaj decidoj — aparte la eniro en MOK — akute starigis la demandon pri kamparana laboro. La agrokultura stagno same kiel la grava kontribuo de la malmulte kapitalismaj sektoroj kaj de la konstrusektoro por la kresko, rezultigis strategian gravecon de tiuj migrofluoj. Esploristoj kaj ŝtatfunkciuloj antaŭvidas nun iompostioman urbaniĝon de granda parto de tiuj homoj, iuj eĉ deziras plibonigon de ilia vivnivelo por relanĉi la paneantan internan postulon. La regantoj nun ekkonsideras la “politikan ekonomion” de migrofluoj. Kiel loĝigi la migrulojn en urboj, kie la terena spekulado dekomence ilin ekskludas? Kiel zorgi pri publika sano se la loĝantoj ne posedas socian asekuron? Kiel eduki la migrulinfanojn, kiuj plejparte ne povas eniri la urban eduksistemon? Kiel devigi la dungantojn, ne nur la liberalkapitalismajn, sed ankaŭ la estrojn de la publikaj konstrufirmaoj, ... pagi la laboristojn? Temas nek pri filozofiaj principoj, nek pri eksteraj premoj por “civilizigi” la ĉinan malordon. Temas pri la necesaj kondiĉoj por plu kreskigi la ekonomion en etoso de relativa socia stabileco.
Inverse, oni ne konsideru la nunajn diskutojn kaj debatojn de la ĉina socio pri la loko de migruloj kiel nuran konsekvencon de reganta utilismo.
Ja aperas opinifluo kiun oni povus nomi “socialkapitalisma”, kiu konsistas el sociologoj, ĵurnalistoj, deputitoj, ŝtatfunkciuloj kaj membroj de la ĉina komunista partio (ĈKP), ĉirkaŭ la ideo, ke, kapitalismo ja estas bona, sed ĝi ne povas funkcii sen socialaj politikoj. Enkonduki mekanismon por redistribui la riĉaĵojn ŝajnas al ili nepra; revalorigo de la malaltaj salajroj laŭ ili relanĉus la nesufiĉan internan postulon kaj sekve igus Ĉinion malpli dependa de la ekstera postulo. La samaj homoj ofte preskribas “mezklasigon” de la ĉina socio, nura remparo kontraŭ klasbatalo inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kaj opinias ke almenaŭ parto de la migrantaro devas aliri tiun novan mezan tavolon. Tiu opinifluo batalas, foje akre sed pli ofte en mola maniero, kontraŭ la grupo de “liberaluloj” ne emaj aŭskulti la voĉon de sociala zorgo.
Tiuj du grupoj tamen ne formiĝis laŭ fendo reformistoj / konservativuloj. Inter la “socialkapitalisma”, iuj havas tre nacian koncepton pri kapitalismo, revante pri publikaj multlandaj entreprenoj kapablaj regi la mondon, aliaj preferas iom pli “merkatigitan” kapitalismon. Kaj la liberalistoj ne estas pli unuecaj: iuj estas ekstremaj, aliaj iomete socialaj. La politikaj konvinkoj estas same diversaj. Iu malmola liberalulo pri ekonomio, povas montriĝi tute kontraŭdemokratulo — konsideranta, ke nur forta registaro povas trudi merkatekonomion — eble eĉ militema se temas pri internaciaj rilatoj. Resume la labordemando estas parto de ĝenerala opinidiversiĝo interne de limigita elito, enhavanta ne nur la ĈKP-estrojn kaj la altajn funkciulojn, sed ankaŭ la “elektitojn” la respondeculojn de la amasmovadoj kaj la intelektularon.
Malgraŭ ĉio, starigo de socialaj politikoj favore al la migruloj restas problema pro financaj kialoj, sed ankaŭ pro la efiko de tiaj “donacoj” al la daŭrigo de la ĉina “miraklo”. Multaj respondeculoj sin demandas, ĉu la plikostiĝo de la laboro kaj la disponigo de socialaj avantaĝoj ne ŝancelos la konkurenckapablon? Iuj emfazas novan fenomenon: manko de senkvalifikaj laboristoj en Guandong-provinco. Ĉu rifuzo de la malbonaj labor- kaj salajrokondiĉoj en la “mondlaborejoj”, ĉu konsekvenco de la amasaj investoj por malenklavigi Ĉini-Okcidenton, kiuj ofertas novajn dungeblecojn, ĉu simpla rezulto de la unuinfana demografia politiko*? Verŝajne pro ĉiuj tiuj kialoj.
Estas tamen evidente, ke plialtigo de salajroj kaj socialaj avantaĝoj, aparte en Ŝanhajo kaj en Fujian-provinco — kie la dungantoj ne, aŭ malpli, plendas pro manko de laboristoj — instigas la migrulojn forlasi Guandong-provincon por iri norden. Povas esti rezulto de la pli bona kono de la merkato, inter la kamparanoj. Same, la anoncita 23%-altigo de la minimuma salajro en Shenzhen-urbo pruvas, ke la enspezonivelo de la nova laborista klaso fariĝis ĉefa zorgo. Male, la grandnombra reveno de migrintoj al la kamparo estas dubinda. Unuflanke enketoj montras, ke multaj kamparanoj konsideras, ke ilia estonto estas enurba. Aliflanke, la disvolvado de la Okcidento estas nur komencanta.
Eble okazas ankaŭ geografia diversiĝo pro ŝanĝo de produkto-tipo en la marbordaj regionoj. Ŝajnas ke la industrioj bezonantaj multan laborforton translokiĝas al la centraj regionoj, lasante la orientajn provincojn koncentriĝi pri la pli valorigaj industrioj. Tiu ŝanĝo de ekvilibro eble estas kialo de tiuj aperantaj lokaj iniciatoj pri socia protekto: la marbordo-entreprenoj bezonas pli kvalifikitan kaj pli stabilan laboristaron.
Sed la “mondlaborejo” estas ankaŭ loko de senlaboreco. Oni memorigu tion ĝuste nun, kiam Ĉinio estas konsiderata kiel “laboro-imperio”. La oficiala senlaboreca nombro ja estas tre malalta (4,1% de urba loĝantaro fine de 2006). Sed ĝi enkalkulas nek la senlaborajn migrulojn, nek la senlaborulojn, kiuj ankoraŭ dependas de sia eksdunginto, aŭ de ĝia socialprotekta sistemo (la famaj xiagang zhigong*, nek la senlaborulojn, kiuj atingis la finon de sia senlaborsubvencio, nek la junulojn, kiuj neniam estis kotizantoj, kiuj rajtas neniun helpon.
Same, estas anoncata grava altiĝo de la dungofertoj ekde 2004, sed tiuj plejmulte koncernas “neformalajn postenojn” (feizhengui) sen kontrakto kaj sen sociala protekto. Onidire la proporcio de “formalaj” postenoj iĝis malpli ol duono en urbaj areoj*. Multaj eksdungitoj de publikaj entreprenoj restas senlaboraj, aŭ ricevas laboron en la nekomerca sektoro, ekz. kiel polico-helpanto por la trafiko (trafik-help-policisto, gardistoj, ktp...*)
La lastaj taksoj montras tre streĉan situacion. En 2006, Ĉinio estus devinta provizi 25 milionojn da laborpostenoj al la urba loĝantaro, el kiuj 9 milionojn por la junaj novaj postulantoj, 3 milionojn por la migruloj — mencio de tiu kategorio bone montras la ŝanĝon de la oficiala pozicio — kaj 13 milionojn por tiuj, kiuj perdis sian laborpostenon, aparte pro la plua restrukturado de la publika sektoro. Nur 11,84 milionoj da kontraktaj postenoj kun sociala asekuro reale kreiĝis en 2006*. En 2007 anonciĝas 24 milionoj da novaj enirantoj en la labormerkato, sed nur 12 milionoj da netaj novaj postenoj (konsiderinte la ekemeritiĝojn)*. Kiel kutime la diferencon plenigos la neformalaj dungofertoj.
Dum la vasta industria restrukturado de la dua duono de la 90-aj jaroj (kiu estigis maldungon de dekoj da milionoj da laboristoj) ankoraŭ ne finefikis*, la risko de urba senlaboreco ne plu tuŝas nur la generaciojn de laboristoj de la “fera rizbovlo”. La diroj kaj praktikoj celantaj forigi ilin baziĝis sur tiu demografia analizo: ne kapablaj adaptiĝi, tiuj “troaj” generacioj malaperos kaj lasos lokon por pli edukitaj junuloj, adaptitaj al la labormerkato. Sed enketo farita en 2005 en kvar urboj — Dalian, Tianjin, Changsha, kaj Liuzhou — montris, ke senlaboreco de junuloj (15-29-jaraj) atingas 9%, kontraŭ 6,2% por la urba loĝantaro. Krome, laŭ la sociologo Shen Jie, “Plejparto de la junulaj dungofertoj estas sen sociala asekuro kaj sen stabileco; ili laboras multe por malaltaj salajroj*. Temas ĉefe pri nekvalifikitaj junuloj kiuj eliras el la eduksistemo kun abiturienta nivelo. Ili do ne intencas konkurenci la migrulojn pri la pezaj “laboraĉoj”, kaj ili ne havas la necesan edukan kompetenton por dungiĝi en la novaj sektoroj. Reaperas la “laboratendaj junuloj”, pli-malpli subtenataj de la “loĝanto-komitatoj” aŭ “strato-komitatoj” (la plej malalta nivelo de administracio). Ili plenumas taskojn ofte nedaŭrajn en la nemerkata komunuma sektoro (gardado, prizorgado) aŭ okupas malaltnivelajn postenojn en la novaj komercaj aktivaĵoj, kiuj disvolviĝas en la urbaj kvartaloj (hoteloj, grandaj restoracioj kaj magazenoj). Postenoj estas por ili rezervataj, malaltaj sed pli bone pagataj kaj konsiderataj ol tiuj de la migruloj. Tiuj junuloj iom post iom konsistigas socialhelpatan “proletaron” inter la meza klaso kaj la migruloj: tiuj, kiuj rifuzas tiujn malprestiĝajn postenojn, vivas koste de siaj gepatroj, inter kiuj la plej riĉaj sendas la idojn eksterlanden por akiri diplomon ĉe duaranga komerca altlernejo, aŭ hotel-lernejo — Francio estas unu el la plej celataj lokoj.
Sed senlaboreco ankaŭ diplomitojn trafas. La nombro de universitataj diplomitoj, kiu estis 1,07 miliono en 2000, iĝis 4,13 milionoj en 2006, do 13% de aĝklaso*. En 2010 la proporcio estos verŝajne 23%*. La ĉina ekonomio malfacile povas sorbi tiun kvanton, kiu respondas al preskaŭ la duono de la 9 milionoj da “enirantoj” sur la labormerkato en 2006, kiuj esperas dungiĝi en la “nova sektoro”*. Oni taksas, ke 60% de la 2006-diplomitoj ne trovis dungiĝon tiun jaron. Tamen estas paradokso. Unuflanke la grandaj ĉinaj kaj eksterlandaj firmaoj plendas ke ili ne disponas alte edukitajn teknikistojn; aliflanke, junaj diplomitoj travivas dramajn situaciojn (vidu Jean-Louis Rocca, “Laŭ via universitato...” .
La dungantoj parolas pri edukado neadaptita al la bezonoj, pri mankanta translokiĝemo de la dungotoj. Sed vere oni tuŝas la limojn de ekonomia evoluo bazita sur industrioj dense uzantaj nekvalifikitan laboristaron. Cetere la salajronivelo de la unua laborkontrakto restas averaĝe malalta. Laŭ enketo en 2005 pli ol unu diplomito el 5 (20,3%) perlaboras malpli ol 1000 juanojn (100 eŭrojn) monate, kaj du trionoj (65,4%) ricevas inter 1000 kaj 2000 juanojn*. Tio malfacile akordiĝas kun la projekto de “mezklasigo” de la ĉina socio.
Fronte al la graveco de la situacio, la Nacia Asembleo lastsesie diskutis leĝon pri antaŭenigo de dungofertoj. Ĝi enhavas kelkajn ĉefcelojn: plibonigi kunordigon inter urboj kaj kamparoj, senpagecon de la servoj de dungagentejoj, forigon de ĉia diskriminacio ĉe dungiĝo, apartan atenton al la sendiplomaj (universitataj aŭ mezgradaj) junuloj, disvolvon de profesia trejnado, kaj fine pli da helpo al la junaj diplomitoj por trovi la unuan laboron. La efiko de tiuj celoj dependos de la konkretaj paŝoj farotaj de la naciaj kaj lokaj registaroj.
Fakte, la laboro-sfero en Ĉinio restas malmulte konata. Enketoj estas maloftaj kaj nekompletaj, la uzataj kategorioj de la oficiala statistiko estas plejofte nefidindaj. Tamen videblas, ke la formodiverseco de uzo de la laborfortoj estas laŭ la logiko de politika ekonomio ĉefe zorgema pri stabileco. Ekzisto de “ŝtathelpata sektoro” limigas la konkurencon inter la urbaj laboristoj kaj la migruloj; la pluteno de “tradicia sektoro” en la kamparo ebligas fiksi parton de la eble migronta loĝantaro, kaj liberigi alian parton, kiu alvenu en la urbon ne sen helpkontakto. Samtempe, la kvalifikita laboro, kiu disvolviĝas en la novaj sektoroj (telekomunikado, financo, reklamado) ebligas asimili supren parton de la gefiloj de la ŝtatlaboristoj senpostenigitaj de la publikekonomia restrukturado, kaj provizi por la bezonoj de estonta (aŭ jam komencita) transformo al pli altteknologiaj produktoj.
Tamen tia organizado ne povas funkcii en kadro de centraligita kaj ĉioscia administrado de la laboro, kiu frontus pli kaj pli grandan socian agitadon. Tiel, la polica sinteno al la migruloj estas tre malsama de tiu de la respondeculoj de ekonomia politiko, aŭ de mastrumado de sociala protekto, se ne paroli pri la opinio de la respondeculoj de ideologio aŭ de la oficialaj sindikatoj. Tiuj diverĝoj donas agadeblecojn al ekzemple asoci-respondeculoj defendantaj la rajtojn de migruloj. Tiuj asocioj povas klarigi, ke la plej bona strategio estas demonstri al la lokaj regantoj kaj al la laborestroj, ke bone traktata laboristaro estas samtempe pli efika kaj pli stabila. Sur tiu kampo, ili estas subtenataj de iuj sindikatistoj, esperantaj, ke konfliktoj inter laboristoj kaj privataj mastroj donos al ili novan legitimecon. Kiel klarigas unu el ili, “agi kontraŭ la neleĝajn agojn de kapitalistoj, tio ne estas agi kontraŭ registara politiko, sed tute male, defendi la leĝon”.
Jean-Louis ROCCA.