Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

REKONSTRUADO DE LA DEKSTRO, NOVA POLITIKA CIKLO

La ideologiaj receptoj de la franca prezidanto Sarkozy

Per pli ol du milionoj da voĉoj pli ol lia socialista rivalino, s-ro Sarkozy elektiĝis prezidanto de la Franca Respubliko, la 6-an de majo 2007. Tiu rezulto, akirita per tre alta elekta partopren-kvoto (83,97%), kontraŭdiras la “regulon” laŭ kiu eliranta plimulto batiĝas en la sekvaj elektoj. Sed la nova ŝtatestro bone distingiĝis de sia antaŭulo, s-ro Jacques Chirac, per ripeta signado de sia deziro “rompi” kun tio kion li asimilas kun kvaronjarcento da “politike ĝusta”. La unuaj ekonomiaj kaj sociaj disponoj planitaj de sia registaro (nuligo de la regulo, laŭ kiu infano devas frekventi difinitan lernejon en la proksimeco[1], atako al la laborkontrakto kaj al la striko-rajto, malaltigo de la imposto por tre altaj enspezoj) donas al tiu rompo signifon. Profitante la konfuzegon de la maldekstro, s-ro Sarkozy tamen akiris la aliĝon al lia programo de pluraj respondeculoj de la centro kaj de la Socialista Partio. Kun ilia helpo li antaŭkalkulas profunde modifi la politikan ekvilibron de la lando kaj daŭre afiŝi siajn dekstrajn konvinkojn. En tio li memorigas la transformojn kiuj okazis aliloke. En Hispanio, en Italio, sed ĉefe en Usono.

EN FRANCIO, dekstrulo ĵus postsekvis prezidinton kiu fariĝis malpopulara en sia propra tendaro, kaj li atingis sian celon batante maldekstrulinon. Ŝajnas ke tia historio iomete rekuraĝigas la respublikanajn kandidatojn por la postsekvo de s-ro George W. Bush. Ĉefe se ili antaŭvidas ke en novembro 2008 ili alfrontos la demokratinon Hillary Clinton.

Tamen estus paradokse vidi la usonan dekstron morgaŭ inspiriĝi de la politika strategio de la nova prezidanto de la Franca Respubliko. Ĉu oni imitas sian propran reflekton en la spegulo? Nu, pri elekto-strategio, s-ro Nocolas Sarkozy estis pli lernanto, lerta, de la politikaj teĥnikoj uzataj en Usono de pli ol kvardek jaroj ol inspiranto de nova alĥemio destinita por eksporto. Insisto pri la temo de la nacia malfortiĝo, de la morala dekadenco, por prepari la mensojn al liberala ŝok-terapio (la “rompo”); batalo kontraŭ “unueca maldekstra pensado” kiun oni akuzas esti kanceriginta la ekonomion kaj paralizinta la publikan debaton; “Gramsci-a” intelekta rearmado de dekstro sufiĉe “malkompleksiĝinta” por eksponi siajn miliardulajn amikojn (kaj ties jaĥtojn); redifino de la sociala demando tiel ke la dislima linio ne plu kontraŭmetu la riĉulojn kaj malriĉulojn, kapitalon kaj laboron, sed du frakciojn de la “proletaro” inter si, tiun kiu “klopodas per ĉiuj siaj fortoj” kaj la “respublikon de helpatoj”; mobilizado de konservativa popoleto de kiu oni pretendas esti la valora kaj persekutata esprimiĝo; politika volismo, fine, fronte al reganta elito kiu rezignis agi: la usona dekstro tute ne bezonas transiri la Atlantikon por ke s-ro Sarkozy instruu al ĝi tiajn receptojn. Tiuj estas iliaj ekde Richard Nixon.* Kvankam spicante sian diskurson per referencoj al Jean Jaurès, Léon Blum kaj Guy Moquet, s-ro Sarkozy efektive klopodis apliki la plej efikajn temojn de la lastaj respublikanaj prezidantoj.

* Vd Le Grand Bond en arrière. Comment l’ordre libéral s’esti imposé au monde[La Granda Salto Antaŭen. Kiel la liberala ordo trudiĝis al la monde], aparte la ĉapitron IV, “La droite américaine dans un théâtre en feu [La usona dekstro en brulanta teatro]”, Fayard, Parizo, reeldono 2006.

Ofte la bildo de la malfortiĝo venas ĝuste. La urĝo de admono al ordo trudiĝas pli nature kiam la malordo regas en la malnova domo. En 1968, la dekstra kandidato Nixon poluras sian diskurson glorante “silentan plimulton” kiu jam ne akceptas vidi sian landon ĥaosiĝi. Ĵus okazis du politikaj murdoj (Martin Luther King kaj Robert Kennedy), kaj la Têt-ofensivo de la vjetnamaj komunistoj signifis ke Usono jam perdis la militon. Nixon tiam invitas siajn samlandanojn aŭskulti “voĉon trankvilan en la tumulto de krioj. Estas la voĉo de la granda plimulto de usonanoj, la usonanoj forgesitaj, tiuj kiuj ne krias, tiuj kiuj ne manifestacias. Ili estas nek rasismaj nek malsanaj. Ili ne kulpas pri la plagoj kiuj invadas nian landon.”*

* Parolado antaŭ la konvencio de la Respublikana Partio, Miamo, 8-an de aŭgusto 1968.

S-ro Sarkozy profitis la ribelojn de la francaj antaŭurboj (oktobro-novembro 2005), de malfacile komparebla drameca atingopovo, por alproprigi tiun registron de ŝtormaj tempoj. La 18-an de decembro 2006, en Charleville-Mézières, en la Ardenoj, li celebras la “Francion kiu kredas la meriton kaj la klopodadon, la Francion akre penantan, la Francion pri kiu oni parolas neniam ĉar ĝi ne plendas, ĉar ĝi ne bruligas aŭtomobilojn — tio ne fariĝas ĉi tie rompi kion oni pagis tiel multekoste-, ĉar ĝi ne blokas trajnojn. La Francio kiu tediĝas ke oni parolas en ĝia nomo.” Kvar monatojn poste, li instigas marsejlan homamason leviĝi por “esprimi la senton de tiu silenta plimulto”.

Kiel Nixon, Ronald Reagan kaj s-ro Bush antaŭ li, s-ro Sarkozy taksas ke neniu kampanjo mobilizas se ĝi resumiĝas al litanio de piaj intencoj, interkonsentaj kaj tedaj. Li do uzas batal-vortojn. La usona dekstro ankaŭ faris sian rikolton el la banaliĝo de la demokrata diskurso kiu, ekde la 1950-aj jaroj, forĵuris la repertuaron de socia polarizado de William Jennings Bryan (1860-1925) kaj de Franklin Delano Roosevelt. La posteuloj de Harry Truman ankoraŭ ne diris “ĉiu gajnas”, sed tio estis jam ilia ideo. Ilia formulo estintus pli ĝuste: la kontraŭulo, jen la malamiko!

Por la Demokrata Partio, la timo timigi, do envere tiu esti vere maldekstra, fariĝis tia ke ĝi fine riproĉis al la respublikanoj esti “popolismaj”, kaj preferis rezervi por si la pli kvietigan nomon ... “konservativuloj”. “La stranga alĥemio de la tempo, tiel klarigis ĝia kandidato Adlai Stevenson en oktobro 1952, iel konvertis la demokratojn al vera konservativa partio de tiu ĉi lando — la partio sindonema por konservi ĉion plej bonan por konstrui, solide kaj trankvile, sur tiuj ĉi fundamentoj. La respublikanoj, male, kondutas kiel radikala partio kiu dediĉas sin al malmuntado de la institucioj kiujn ni solide ankris en nian socian teksaĵon.”*

* Adlai Stevenson, parolado de la 3-a de oktobro 1952, citita de John Gerring en Party Ideologies in America 1828-1996, Cambridge University Press, 2001, p. 249.

Ekde decembro 2005, aŭdacigita de la konfuzego kiun ŝajnis veki ĉiu de liaj proponoj (kaj provokoj), s-ro Sarkozy memorigis ke lia strategio ludas ankaŭ per ŝanĝitaj frontoj: “Estos nia fiero esti la partio de la moviĝo. La socialistoj fariĝis konservativuloj.”* Poste li komencis nomi la malamikon.* Li celis la 1960-ajn jarojn. Nixon, poste Reagan, faris tion antaŭ li, sed en alia epoko, pli proksima de la eventoj kiujn ili kondamnis.

* Parolado antaŭ la konvencio de la Union pour un mouvement populaire (UMP) pri la maljustaĵoj, 30-an de novembro 2005, citita de Eric Dupin en A droite toute, Parizo, Fayard, 2007, p. 143.
* Praktiko kiun forlasis eĉ la radikala maldekstro. VdNommer l’ennemi [Nomi la malamikon]”, Le Plan B, n-ro 6, Parizo, februaro 2007.
Kontraŭmeti al la maldekstro ties mankon de volo

LA MALAMIKO estis tiuj kiuj “proklamis ke ĉio estas permesita, ke la aŭtoritato finiĝis, ke la ĝentileco finiĝis, ke la respekto finiĝis, ke jam ne ekzistas io sankta, nek io admirinda, plu neniu regulo, neniu normo, neniu malpermeso”. Mil mejlojn for de la kunigaj kaj meĥanikaj diskursoj de la prezidanto Chirac, sed ankaŭ same malproksima de la kompatema kaj “partopreniga” ĵargonaĵo de s-ino Ségolène Royal, pecverko de malkoheraj kaj rapide forgesitaj diroj, s-ro Sarkozy stampis la mensojn. Li asertis ke la maldekstro “heredinto de Majo 68” samtempe “likvidis la lernejon de Jules Ferry”, kaŭzis la “krizon de la laboro” kaj senbridigis la “malamon kontraŭ la familio, la socio, la ŝtato, la nacio, la Respubliko”. Li precizigis ankaŭ — ĉar kial halti en tiom bona vojo? — ke ĝi “preparis la triumfon de la predisto super la entreprenisto, de la spekulisto kontraŭ la laboristo” kaj ke ĝi ne ĉesas serĉi “senkulpigojn por la friponoj”.

Tio estas malnova recepto de la dekstro: por ne devi esprimi sin pri la demando de la interesoj (ekonomiaj), kio estas saĝa kiam oni defendas tiujn de malplimulto de la loĝantaro, necesas montriĝi abunda pri la demando de la valoroj: ordo, respekto, merito, religio. La manovro ankoraŭ pli facilas kiam la maldekstro rifuzas montri siajn kontraŭulojn, se entute ĝi ankoraŭ havas ilin. Iun tagon, al s-ro François Hollande elglitis la vortoj ke la socialistoj eble atakos la “riĉulojn”. Li gardis sin ripeti tion pro la sekvanta tumultbruego. Restas la valoroj. Paroli pri ili ebligas ankaŭ al la konservativuloj instali malpacon inter la popolaj kategorioj, ĝenerale pli disaj en temoj de moralo kaj disciplino ol pri la neceso de bona salajro.

Tamen, nek en Usono nek en Francio la dekstro atribuis la supozatan “malfortiĝon” de la lando al ekskluzive moralaj aŭ kulturaj motivoj. Laŭ ĝi, precizaj ekonomiaj politikoj atakis plenfrape la “valoron laboro” (aŭ work ethic en la usona kazo). Laŭ ili, la demokratoj kreis la senlaborecon per altigo de la impostoj; la socialistoj malkuraĝigis la klopodon (kaj premis la salajrojn) per reduktado de la labordaŭro. Por la dekstro ne penseblis tiaj eraroj atendante la helpon de la bonŝanco aŭ tiun de la nevidebla mano (de la merkato).

Ĝuste pri tiu temo oni faras ofte bedaŭrindan miskomprenon pri la novliberalismo. Ĉar ĝia kuranta praktiko tute ne estas la pasiva “lasi fari, lasi pasi”. Tiel Reagan kiel s-ro Bush ne ĉesis interveni por favori la interesojn de la entrepren-ĉefoj kaj tiujn de la kapital-havantoj, kiuj, el ilia vidpunkto, estas nedisigeblaj de la nacia intereso. En la sama jaro de la enoficiĝo de la unua, en 1981, li faris tri gravegajn decidojn: tiun rompi la strikon de la aer-kontrolistoj per maldungo de la dek-du mil salajruloj kiuj estis partoprenintaj en ĝi kaj per detruado de ilia sindikato; tiun “frostigi” la minimuman salajron (kiu eĉ ne unufoje altiĝis dum la du mandatoj de Reagan); tiun, fine, brutale redukti la impostojn por la plej supera parto de la enspezoj (impostata je 70% en 1981, sed en 1987 jam nur je 28%).

Tiuj tri orientiĝoj, impulsitaj de la Blanka Domo kaj ne de la “merkato”, kunefikis. La disrompo de la sindikatismo favoris, ekzemple, la transigon de parto de la riĉaĵo, de la laboro al la kapitalo, de la salajro al la dividendo. Ĝi cetere konsistigas ofte ties antaŭkondiĉon. Do ĉu estas vere hazardo se partizanoj de s-ro Sarkozy deziras ke li siavice provoku fortoprovon kun la sindikatoj por ke, kiel Reagan en 1981, kiel s-ino Margaret Thatcher en 1984-1985 fronte al la britaj ministoj, li stampu la “rompon” per rimarkinda bato? La promeso restrikti la strikorajton en la publikaj servoj (transportoj kaj lernejoj) donas okazon bone kompreni ke, en la menso de s-ro Sarkozy, estas la entrepren-ĉefoj, ne la salajruloj, kiuj regas la “valoron laboro”.

En januaro 1978, apenaŭ jaron post sia eniro en la Blankan Domon, la demokrata prezidanto James Carter postulas de siaj kuncivitanoj “paciencon kaj bonan volon”. Li faras al ili jenan diskurson: “Estas limoj por kion la ŝtato povas fari. Ĝi ne povas solvi niajn problemojn. Ĝi ne povas decidi niajn celojn. Ĝi ne povas difini nian vizion. Ĝi ne povas elimini la malriĉecon aŭ certigi la abundecon aŭ redukti la inflacion. Ĝi ne povas savi niajn urbojn, lukti kontraŭ la analfabetismo aŭ provizi nin per energio.”*

* Parolado pri la stato de la Unio, 19-an de januaro 1978.

Ekde julio 1980, dum li preparas sin por alfronti prezidanton akuzitan pri “nedecidemo” antaŭ la energi-krizo kaj “unuflanka malarmado” fronte al Irano kaj al Sovetio, la “liberala” Reagan kontraŭmetas sian volismon kontraŭ la ŝajna neŭrastenio de sia kontraŭulo, kies “malfortecon” li vipas, kaj lian “mezkvaliton”, lian “malkompetenton”. Li indikas: “Eble ja estas maristo ĉe la stirilo de la lando, sed la ŝtatoŝipo ne havas direktilon. (...) Niaj problemoj kaŭzas suferojn kaj detruas la moralan fibron de vere realaj homoj, kiuj krome ne devus suferi la malindecon aŭdi sian registaron klarigi al ili ke ĉio estas ilia eraro.”* Kompreneble, Reagan neniam dirintus, kiel faris [la franca prezidanto] s-ro Sarkozy: “Se ni volas justan socion, necesas unue forta ŝtato.”* Sed aserti ke la volisma diskurso de la franca prezidanto distingas lin fundamente de la liberalismo de la usona dekstro estas absoluta eraro.

* Ronald Reagan, parolado de la 17-a de julio 1980 antaŭ la respublikana konvencio de Detrojto.
* Nicolas Sarkozy, konvencio de la UMP pri la maljustaĵoj, 30-an de novembro 2005.

Kiel Reagan, s-ro Sarkozy neniam hezitis kontraŭmeti sian propran energion, sian gvidantecon, kontraŭ la “inerto”, la “senmovismo” de siaj antaŭuloj. Kontemplante s-ron Chirac, ties tiama ministro pri internaj aferoj pensis, la 14-an de julio 2005, eĉ pri “Louis 16-a munti siajn serurojn en Versajlo dum Francio grumblas”. Nu, sur tiu kampo de publika neglekto, la socialistoj ne estis senriproĉaj. Pro rezignado, pro pledado ke ĉio problemo estas kompleksa kaj postulas traktadon de eŭropaj instancoj, pro proklamado ke “la ŝtato ne povas fari ĉion”, pro atribuado de sia etanimeco al la ekzisto de popola elektantaro de nun “stampita de la tutmondiĝo, de fatalismo, de rezignacio”*, ili provokis tiun kontraŭatakon de la dekstra kandidato: “Oni provis ĉion, diris Mitterrand! Sed ne, kontraŭ la senlaboreco oni ne provis ĉion! (...) Mi memoras ke Lionel Jospin deklaris dum sia prezidant-elekta kampanjo: “Respondeca politikisto ne parolas pri mono.” Por mi, diri tion estas senrespondeca! Ne ekzistas lando en la mondo kie la mono ne estas instrumento de ekonomia politiko.”*

* François Hollande, “France Europe Express”, France 3, 13-a de majo 2007.
* Nicolas Sarkozy, parolado “Por la Francio de laboro”, Agen, 22-a de junio 2006.

Aparte aprezata en krizaj industri-regionoj, volisma homelio insistis pri tiu trajto: “Mi ne ŝatas la politikon kiu kontentiĝas mastrumi. Mi ne ŝatas la politikon kiu kredas ke nenio ŝanĝeblas. Mi ne ŝatas la politikon kiu pretendus ke la mondo estas tia kia ĝi devas esti. Mi ne ŝatas la politikon kiam ĝi diras: ni provis ĉion. Mi ne ŝatas tian politikon! Mi ne kredas je tia politiko!”* En Saint-Etienne, s-ro Sarkozy aldonis eĉ: “La politiko estas senpova kiam ĝi nenion volas. Kiam oni nenion volas, oni volas nenion! Mi volas multon, kaj ni povos multon!”* Tutcerte, s-ro Chirac jam faris tiajn eldirojn antaŭ dek-du jaroj. Kaj li estis elektita... Ĉiukaze, ni estu certaj, jam pro Eŭropo, ankaŭ la nova prezidanto ne povos ĉion fari. Kaj ĉefe ne ĉagrenon al siaj miliardulaj amikoj: “Ili diras: ni igu la kapitalon pagi! Sed se la kapitalo pagas tro, ĝi foriras.”* Iun gajan vesperon, Johnny Hallyday promesis reveni el Svislando [al Francio] tuj kiam la registaro estos senimpostiginta la heredojn. Ĉar tion la ŝtato ja faros.*

* Nicolas Sarkozy, parolado de Marsejlo, 19-a de aprilo 2007.
* Nicolas Sarkozy, parolado de Saint-Etienne, 9-a de novembro 2006. La elsendo de la radistacio France Inter, “Là-bas si j’y suis” de la 2-a de majo 2007, kiu reelsendis tiujn eltiraĵojn, donis la parolon al la lingvistika esploristo Damon Mayaffre. Komparante la paroladojn de s-ro Sarkozy kaj de s-ino Royal, li malkovris, ekzemple, ke inter la 1-a de januaro 2007 kaj fine de aprilo, la vorto “dividendo” estis uzata nur unu fojon (de s-ino Royal).
* Nicolas Sarkozy, parolado de la 22-a de junio 2006, verko cit.
* La 6-an de majo, elirante el la luksa pariza restoracio Le Fouquet, kie la elektita prezidanto festis sian venkon, Johnny Hallyday deklaris: “Mi scias ke li plenumos la promesojn kiujn li faris. Nicolas Sarkozy tenas sian promeson.”

Afiŝi volon de rompo, tio trudas batalon pri la ideoj. Pri tiu temo, la dekstro neniam estis tiom stulta kiom imagas la maldekstro, ja sternita de la peticioj de intelektuloj kaj artistoj kiuj esprimas sin je ĝia favoro sen veki ĝenerale aliajn reagojn ol sarkasmon aŭ indiferenton. Kandidato pli-malpli certa pri sia tendaro ekde 2003, s-ro Sarkozy, kiel la usonaj konservativuloj antaŭ li, konstruas sian politikan korpuson kiu ebligas al li rompi kun tio kion li nomas la “socialdemokratan lavpredikon” kaj anstataŭigi ĝin per “ĉio kion la respublikana dekstro ne plu kuraĝis fari ĉar ĝi hontis esti la dekstro”.* Poste li poluris — kaj korektis — tiun programon semajnon post semajno.

* Nicolas Sarkozy, parolado de Tuluzo, 12-a de aprilo 2007.

“Por ke ideo akceptiĝu en la lando, klarigis li, laŭ citaĵo, ĝi devas infuziĝi en la mensojn dum proksimume jaro.”* Unu jaro, tio estas malmulta, sed la elektito ĝuis la helpon de la komunikiloj, de la mastraro, de la ministrejoj; li profitis la multflanke disvastigitajn rezonaĉojn de Nicolas Baverez kaj de liaj multaj epigonoj pri “la Francio falanta” pro “politiko de eŭtanazio de la laboro”*; li apogis sin sur la opinio (kiun li petis) de la raporto Camdessus el la sama ideologia faruno kiel la pamfletoj de Baverez, sed malpli karikaturecaj.* Lia “irado tra la dezerto” similis do al sinsekvo de oazoj. Kaj la milito de kultura pozicio transformiĝis al fulmmilito. Cetere, kie estis la malamiko? “Mi ŝatus, kruele ironiis s-ro Sarkozy, esti komparata kun la gvidanto de la unua partio de opozicio de Francio. Kiuj estas la novaj ideoj kiujn lanĉis François Hollande de kvar jaroj?”*

* Nicolas Sarkozy citita de Carl Meeus, “PS: le choc des ambitions [S(ocialista) P(artio): la kolizio de la ambicioj]”, Le Point, Parizo, 17-a de majo 2007.
* Nicolas Baverez, La France qui tombe [Francio falanta], Perrin, Parizo, 2003, p. 83.
* Pledante favore al la “valoro laboro”, Baverez klarigis: “Por la plej modestaj tavoloj, la libertempo estas alkoholismo, disvolvo de perforto, delikteco”, 20 Minutes, Parizo, 16-a de oktobro 2003.
* S-ro Nicolas Sarkozy, L’Express, Parizo, 17-a de novembro 2005.

Du grandaj praktikistoj de la ideo-batalo devis elteni pli krutan vojon: la ultraliberala pensisto Friedrich Hayek (1899-1992), kiu “pensis la nepenseblon”[Vd “Kiam la usona dekstro pensis la nepenseblon”, Le Monde diplomatique en Esperanto, januaro 2002], atendis pli ol tridek jarojn antaŭ ol unuarangaj politikaj gvidantoj (s-ino Thatcher, s-ro Reagan, Augusto Pinochet) troviĝis en situacio por transformi liajn analizojn en agojn; la itala komunista gvidanto Antonio Gramsci mortis kiam Benito Mussolini daŭre regis. Sed tiuj du grandaj intelektuloj vere rompis kun la dominanta ideologio de sia epoko. Kaj ili disponis nek pri televidĉeno kiel TF1, nek pri gazeto kiel Le Point nek pri Europe 1 kiel permanentaj reklamiloj.

“Mi alproprigis la analizon de Gramsci”

FIDELA AL SIA STRATEGIO citi la plej neatenditajn aŭtorojn, s-ro Sarkozy preferis situi sian iradon en la heredaĵon de la itala komunisto ol en tiun de la aŭstra-usona ultraliberalulo. “Envere, indikis li ĝuste antaŭ sia elekto, mi alproprigis la analizon de Gramsci: la potenco gajneblas per la ideoj. Estas la unua fojo ke dekstrulo prenas sur sin tiun batalon. En 2002, du semajnojn post mia enposteniĝo kiel ministro pri interno, certa gazetaro komencis ataki min pri la temo: “Sarkozy militas kontraŭ la malriĉuloj”. Mi diris al mi: aŭ mi cedas kaj mi povos plu nenion fari, aŭ mi faras la ideologian batalon pruvante ke la sekureco estas antaŭ ĉio en la servo de la plej malriĉaj. Ekde 2002, mi do batalis por la regado de la ideo-debato. Ĉiuvespere mi parolas pri la lernejo, denuncante la heredaĵon de 1968. Mi denuncas la relativismon intelektan, kulturan, moralan... Kaj la violento de la maldekstro kontraŭ mi venas de la fakto ke ĝi komprenis pri kio temas.”*

* Le Figaro, Parizo, 17-a de aprilo 2007.

Privilegiante ekde la 1960-aj jaroj “la viglajn kolorojn al la pastelaj nuancoj”, Reagan antaŭis s-ron Sarkozy kaj kontraŭdiris ĉiujn politologojn kiuj konceptas la potencakiron nur kiel eternan alkuron al la centro. Li efektive proponis “elekton, ne eĥon”.* Sed, en lia kazo, riski esti juĝata ekstremisto enhavas prezon: tiun devi sinsekve fari, inter 1954 kaj 1962, centojn da paroladoj glorantaj la kapitalismon, kiel vojaĝanta proparolanto de General Electric.* Tiun devi atendi preskaŭ dek-kvin jarojn antaŭ ol trudiĝi en la Respublikana Partio kaj atingi la Blankan Domon. Estante prezidanto, li citis ofte kaj emocie la nomon de John Kennedy, forgesante ke en 1960 li kontraŭbatalis la kandidatecon de la demokrato skribante al Nixon: “Sub lia juneca aspekto kaŝiĝas la malnovaj ideoj de Karlo Markso. Estas nenio nova en la koncepto [de Kennedy] de ĉiopova ŝtato. Hitlero nomis la sian naci-socialisma.”* La estontaj decidoj de s-ro Sarkozy ebligos al ni sufiĉe rapide mezuri ĉu li nun aprezas Jaurès-on same kiel Reagan adoris Kennedy.

* Formulo de Barry Goldwater, “patro” de la moderna usona konservatismo kaj kandidato de la Respublikana Partio en la prezidant-elektoj de 1964 (li estis ege venkita).
* Vd la dosieron de Le Monde diplomatique pri General Electric, novembro 2006.
* “Text of Reagan letter”, The New York Times, 27-a de oktobro 1984.

La demando de sincero estas regule metata. Ĉu eblas aserti, ekzemple, esti persekutata de la “politike ĝusta” kiam oni estis ŝtatministro dum kvar el la kvin lastaj jaroj kaj oni permanente disponis pri la kompakta apogo de la mastraro kaj de la plej multaj komunikiloj? Ankaŭ en tio, certaj usonaj precedencoj permesas respondi. En 1961, la eseisto kaj romanverkistino Ayn Rand, elmigrinto el Sovetio, kies libroj vendiĝis je milionoj da ekzempleroj, verkis artikolon titolitan — naive — “La plej persekutata malplimulto de Usono: la big business”.* Ni memoru ke tiutempe la nigruloj loĝantaj en la sudaj ŝtatoj daŭre ne povis plenumi siajn voĉdonrajton... Simbolo de la provinca etburĝaro, Nixon siavice opiniis sin malestimata de la familio Kennedy kaj de la grandaj komunikiloj svenintaj antaŭ tiu familio de fototaŭgaj aristokratoj de la orienta marbordo. S-ro Bush, kvankam li studis en Yale kaj poste en Harvard, longtempe perceptis sin kiel ribelulo, eta Teksasano iomete kampula perdita en la mondo de progresemaj snoboj.

* Republikigita en Ayn Rand, Capitalism, the Unknown Ideal, Signet, Novjorko, 1967.
Urbestro de Neuilly kaj proparolanto de la popolo

EN SIAJ MEMORAĴOJ, s-ino Peggy Noonan, redaktinto de certaj el la plej famaj paroladoj de Reagan, resumas per du frazoj tiun dekstran fantasmon de la permanenta disidento — jardekoj da respublikana potenco ne kvietigis ĝin: “La homoj ĉiam demandas min, kiel virino de mia generacio povis fariĝi konservativa. Estas malfacile por mi diri kiam mia ribelado komencis.” Kelkajn paĝojn poste, ŝi ironias, sed pri la demokratoj: “Ili havis ĉion por si, inkluzive de 50.000 dolaroj jare ekde sia 32-jariĝo, kaj tamen ili sentis sin ĉiam sieĝataj.”* Jen bone resumita... Kiam li estis 32-jara, s-ro Sarkozy, kiu prezentas sin kiel eterna pario, jam gvidis la urbon Neuilly, unu el la plej riĉaj de la lando. La invado de la psiĥologia babilado en la francan politikan diskurson eble servis al tio: la plej eta skrap-vundeto de la memamo de adoleskanto nun transformas burĝidon en martiron. Poste, sufiĉas malmulte por revigligi la vundon. “De 2002, precizigis antaŭ kelkaj semajnoj s-ro Sarkozy, mi konstruis min marĝene de sistemo kiu ne volis min kiel prezidanton de la UMP, kiu rifuzis miajn ideojn kiel ministro pri interno kaj kiu kontestis miajn proponojn.”* Kaj ĉi-foje la stratbubo triumfis.

* Peggy Noonan, What I Saw at the Revolution: A Political Life in the Reagan Era, Random House, Novjorko, 1990, p. 15 kaj 26.
* Le Figaro, Parizo, 17-a de aprilo 2007.

Apriore malfacilas por kandidato kiu havas la subtenon de la mastraro, kiu postulas la brutalan redukton de la laŭenspeza imposto aŭ la nuligon de la heredo-imposto kaj la malaltigon de la societo-impostoj, prezenti sin kiel proparolanton de la popolo. Oni scias ke en Usono tiun faron parte sukcesis Reagan kaj, pli lastatempe, s-ro Bush. Por certiĝi en tio, sufiĉis sekvi ilin en la krizaj industri-ŝtatoj longtempe favoraj al la demokratoj (Miĉigano, Okcidenta Virginio).*

* Vd Serge Halimi, “La ordinara popolo de George W. Bush”, Le Monde diplomatique en Esperanto, oktobro 2004.

Ilia sukceso estis larĝe ligita al la alvoko al nacia kaj patriota sento (antikomunismo, poste antiterorismo), al la impost-rankoro de la “eta impostpaganto” kontraŭ la “granda impostkolektisto”. Sen forgesi, kompreneble, la alligitecon al la “tradiciaj moralaj valoroj” (kontraŭ aborto, kontraŭ samseksemo) kaj la rifuzon de jura “malrigorismo” prezentata kiel ĉefa kaŭzanto de perforto kaj de krimoj. La gamo de s-ro Sarkozy inspiriĝis de tiu registro sed lasante flanke la tro akrajn referencojn al religiaj valoroj, eĉ se el vidpunkto de la nova prezidanto “la spirita demando estas tre larĝe subtaksata kompare kun la socia demando”.*

* Philosophie Magazine, Parizo, aprilo 2007.

La sukceso de la dekstro, usona kaj franca, en la popola tereno tamen ne klarigeblas nur per la elektokampanjaj talentoj de siaj proparolantoj. La unua kaj la dua profitis la malfortiĝon de la laboristaj kaj aktivulaj kolektivoj, kio kondukas multajn elektantojn kun modestaj enspezoj sperti sian rilaton al politiko kaj al la socio pli individuisme. La diskurso pri la “elekto”, de la “merito”, de la “labor-valoro” aparte celis ilin: ili volas elekti (sian lernejon, sian kvartalon) por ne suferi tion kio estas plej aĉa; ili pensas havi meriton kaj ne esti rekompencitaj; ili laboras streĉe kaj gajnas malmulte, apenaŭ pli, taksas ili, ol la senlaboruloj kaj la enmigrintoj. La privilegioj de la riĉuloj ŝajnas al ili tiom foraj ke tiuj ne vere koncernas ilin.

Ankaŭ en tio, la historio ne estas de hieraŭ. En Usono, fine de la 1960-aj jaroj, la internacia konkurenco kaj la timo antaŭ deklasiĝo transformas maldekstran popolismon Roosevelt-ecan, optimisman, konkerantan, egalisman, aspirantan al komuna deziro vivi pli bone, en dekstran “popolismon” kiu profitas de la timo de milionoj da popolaj elektantoj ne povi plu teni sian rangon, esti atingotaj de pli malfavorigitoj ol ili. Ekde tiu momento la respublikanoj sukcesas akceptigi la ekonomian disigo-linion ne inter riĉuloj kaj malriĉuloj, kapitalistoj kaj laboristoj, sed inter salajruloj kaj “helpatoj”, blankuloj kaj rasaj malplimultoj, laboristoj kaj fraŭdantoj.

Dum la dek jaroj antaŭ sia aliro al la Blanka Domo, Reagan tiel rakontis la (falsan) historion de “reĝino de sociala helpo [welfare queen], kiu uzas okdek nomojn, tridek adresojn kaj dek-du kartojn de socia sekureco, danke al kio ŝia neta (postimposta) enspezo estas pli ol 150.000 dolaroj”. En la 1980-aj jaroj la respublikana strategio fariĝis sufiĉe klara por ke unu el ĝiaj arĥitektoj, Lee Atwater, rekte nomas ĝin: elvokante la legantaron de la National Enquirer (skandalgazeto vendata malaltpreze en la superbazaroj), li emfazas ke “oni tie trovas ĉiam historiojn pri tiu aŭ alia miliardulo kiu posedas kvin Cadillac kaj ne pagis imposton jam de 1974”. Pri tiuj la demokratoj apenaŭ plu parolis, pro timo esti riproĉataj pri “klasbatala” diskurso. Sed, daŭrigas Atwater, “estas ankaŭ artikoloj pri ulo sidanta en verando kaj ĝuanta alkoholaĵon aĉetitan per nutraĵ-kuponoj”. Tiajn historiojn la Respublikana Partio tuj uzas vidu sube Serge Halimi, “‘Senmonigata’ de la malriĉuloj”.

S-ro Sarkozy rifuzis “ke tiuj kiuj volas nenion fari, ke tiuj kiuj ne volas labori, vivu sur la dorso de tiuj kiuj leviĝas frue kaj kiuj laboras streĉe”. Li kontraŭmetis la Francion “kiu leviĝas frue” al tiu de la “helpatoj”, sed neniam al tiu de la rentuloj. Kelkfoje, laŭ la usona maniero, li eĉ aldonis etnan kaj rasan dimension al la kontraŭmeto de popolaj kategorioj kiun li vigligis, kalkulante ke tio alportos voĉdonajn dividendojn. Tiel, en Aĝeno, la 22-an de junio 2006, tiu ero de unu el liaj paroladoj estis sekvata de lia plej longa aplaŭdo: “Kaj al tiuj, kiuj intence decidis vivi de la laboro de aliuloj, tiuj kiuj pensas ke ĉio estas al ili ŝuldata sen ke ili mem ŝuldas ion ajn al iu ajn, tiuj kiuj volas ĉion tuj sen ion fari, tiuj kiuj, anstataŭ peni por perlabori sian vivon preferas serĉi en la kaŝanguloj de la historio imagitan ŝuldon kiun Francio subskribis favore al ili kaj kiun, laŭ ili, ĝi ne estas paginta, tiuj kiuj preferas inciti al koncentriĝo sur la memoroj por postuli kompensaĵon kiun neniu ŝuldas al ili, prefere ol strebi al integriĝo per klopodo kaj per laboro, tiuj kiuj ne amas Francion, tiuj kiuj postulas ĉion de ĝi sen voli ion doni al ĝi, mi diras al ili ke ili ne estas devigataj resti sur la nacia teritorio.”

Observante la prezidantelekton kiu ĵus finiĝis, s-ino Noonan, la respublikana ribelulino, ĵus travivis novan konvertiĝon: “Estas malpeziĝo povi denove admiri Francion. Kaj ne nur ĉar ĝi havis la saĝon elekti konservativulon; estas la maniero laŭ kiu ĝi faris tion.”*

* Peggy Noonan, “Everything old is new again”, The Wall Street Journal, Novjorko, 14-a de majo 2007.

Serge HALIMI.

Serge Halimi: “Senmonigata” de la malriĉuloj

EN 1984, DUM LA RESPUBLIKANA KONVENCIO de Dalaso, Teksaso, la teksasano Phil Gramm, demokrata transfuĝinto kiu subtenis la reelekton de Ronald Reagan, klarigis la aferon: “Estas du kategorioj de usonanoj: tiuj kiuj tiras la vagonojn kaj tiuj kiuj instalas sin ene sen ion ajn pagi, tiuj kiuj laboras kaj pagas impostojn, kaj tiuj kiuj atendas ke la ŝtato zorgu pri ili.” Kiu volas vipi la prizorgo-ŝtaton havas efektive intereson ataki ne fronte ties principon mem, sed tiujn kiuj senrajte profitas de ĝi sen meriti ĝiajn bonfarojn.

S-Eo Nikolas Sarkozy faris de tiu malnova recepto iun de siaj kampanjo-refrenoj. Ekde 2002, li ripetadis pi-afekte demandon de komuna saĝo naskita de la profunda lando: “Kiom ofte oni diris al ni surloke: “Kiel okazas ke tiu sinjoro, kiu neniam en sia vivo laboris, kiu estas daŭre senlabora aŭ kiu havas la publikan helpon, povas akiri aŭtomobilon kiun lia najbaro, kiu siavice leviĝas frumatene por labori, ne povas aĉeti?”*

* Nicolas Sarkozy, “10 minutes pour convaincre”, France 2, 9-a de decembro 2002.

En Usono, parto de la popola elektantaro estas delonge sentema pri tia diskurso. La 18-an de oktobro 1984, la New York Times tiel donis la parolon al s-Eo John Chaya, katolika ferindustri-laboristo de Klevlando: “Mi pensis ke la demokratoj defendas la laboriston kaj tiajn aferojn. Kaj poste, ĉe iu momento, eble kun Reagan, mi ŝanĝis la tendaron. Jam naŭzis min la demokratoj kaj ilia sanganta koro. Ili pagis por ĉiuj, tiom ke estis mi kiu estis senmonigata.” S-ino Cindy Kowalczyk, floristo, ankaŭ dekstriĝis: “Ni devis streĉe labori dum nia tuta vivo por akiri ĉiun de la aĵoj kiujn ni posedas, do ni ne ŝatas ke oni donu aĵojn al homoj kiuj ne vere bezonas ilin.” S-Eo Mark Kuby, bakisto, precizigis siaflanke: “Mi ne estas rasisto. Sed mi pensas ke Mondale [kandidato de la Demokrata Partio en 1984] faros tro da donacoj al la “fratoj” [la nigruloj].”

Kvar jarojn poste, blanka sinjoro de Ilinojso eĥis s-ron Kuby: “La plej multaj homoj kiuj bezonas helpon estas nigruloj. Kaj la plej multaj homoj kiuj helpas estas blankuloj. Jam sufiĉas pagi por la socialaj loĝejoj de Ĉikago kaj por la komunaj transportoj kiujn ni ne uzas.”* Tiuj, kiuj koleras, kelkfoje trompiĝas je kolero.

* Citita de Thomas kaj Mary Edsall, Chain Reaction: The Impact of Race, Rights, and Taxes on American Politics, Norton, Novjorko, 1991, p. 6.

Serge HALIMI.