Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

VIRO, VIRINO, KOMPUTILO

Ĉu informadiko havas sekson?

Oni povintus kredi, komence de la 1980-aj jaroj, kiam la knabinoj multope engaĝiĝis en informadikajn studojn, ke la komputilo eskapos el seksismo. Poste, tiu metio denove forte “viriĝis”. Virino — naturo, viro — teĥniko: la malnova disigo ŝajnas rezisti al la novaj teĥnologioj. Per enketoj pri la malŝato de la studentinoj koncerne informadikon, oni konstatas ke la meĥanismoj de tiu marĝenigo serĉendas aliloke ol en tiu arĥaiĝinta antaŭjuĝo.

ĈU VIRA METIO, la informadiko? En Malajzio, tiu aserto ridetigas. En la fakultato pri informadiko kaj inform-teĥnologioj de Kuala-Lumpuro, la ĉefurbo, ĉiuj respondeculoj de tiu fako estas virinoj, kiel ankaŭ la ĉefo. En Penango estas 65% da studentinoj pri informadiko, kaj sep de iliaj profesoroj (el dek) estas virinoj, kiujn ankaŭ tie estras virino. S-ino Mazliza Othman, la respondeculo pri la fako, deklaras esti neniam pensinta pri informadiko kiel vira fako*: “Tio ne ŝajnas tiel. Vidu, la inĝeniero-fako, tio estas io kion la homoj vidas kiel viran, aŭ geologio. Sed ne informadiko. Mi ne vidas kio estus vireca en informadiko!” La kialoj kiujn ŝi nomas: informadiko estas laboro pura, kiu ne bezonas grandan korpan forton; tiu agado okazas en la tria sektoro kaj ebligas eĉ labori hejme.

* Vivian Lagesen kaj Ulf Mellström, “Why is computer science in Malaysia a gender authentic choice for women? Gender and technology in a cross-cultural perspective”, Symposium Gender & ICT: Strategies of Inclusion, Bruselo, 2004.

Ekster Malajzio tamen, informadiko estas tre viriĝinta branĉo. En Francio ĝi estas eĉ la sola scienca fako kiu registris fortan falon de la proporcio de knabinoj. Se rigardi la “viriniĝon” de la inĝenier-lernejoj laŭ iliaj specifecoj*, oni konstatas efektive ke la parto de virinoj progresas en ĉiuj sektoroj, escepte de informadiko, kie, post altiĝo kulminanta en 1983 je 20%, tiu proporcio refalis, dudek jarojn poste, al sia komenca nivelo (11% en 2000, 9% en la 1970-aj jaroj). En 1983, informadiko, en la inĝenier-lernejoj, la plej “iniĝinta” sektoro, ĝi estis egaleca kun la agronutraĵa (6 poentojn super la nacia mezumo). En 2000 ĝi atingis la meĥanikon kaj la defendon (13 poentojn sub la nacia mezumo), la du tradicie plej “viraj” sektoroj.

* Vd, por la jaroj 1972 ĝis 1995, la “Bulletins ID” de la Nacia Konsilio de Inĝenieroj kaj Sciencistoj de Francio (CNISF). Por 2000: kalkuloj de Catherine Marry en Une révolution respectueuse, les femmes ingénieurs?, Belin, Parizo, 2004.

Tiu situacio ne estas apartaĵo de Francio. Britio, Germanio aŭ Usono havas samnivelajn datenojn.

Tamen, la totala nombro da knabinoj kiuj dediĉas sin al informadiko ne tiom variis dum ĉiuj ĉi jaroj. Sed, laŭ la apero de novaj formadoj, ĉefe knaboj eniris ilin. La vera demando stariginda estas ne kial la knabinoj ne ŝatas informadikon, sed pli ĝuste kial la pasio mastri komputilon, ekde la 1980-aj jaroj, tuŝis ĉefe la knabojn.

Vira pasio

EN LA 1970-AJ JAROJ, la komputilo estis unue perceptata kiel maŝino servanta al mastrumado de la informado, ligita pli al la tria sektoro, tradicie pli viriniĝinta ol industrio. Por juna sciencistino la informadiko estis parto de la socie akcepteblaj metioj. Komence de la 1980-aj jaroj, la mikro-komputilo komencas disvastiĝi ĉe la knabaj adoleskantoj, ĉiam la unue ekipitaj kiam oni aĉetas novajn teĥnikajn trukaĵojn.* En la sekvo ili estas la prioritataj, se ne ekskluzivaj uzantoj de la familia komputilo. Ĉirkaŭ la komputilo konsistiĝas societoj de teĥnikemaj adoleskantoj, informadikaj kluboj kaj grupoj de amikoj kiuj okupiĝas pri programado kaj videoludoj — en aĝo kiam la identecaj defioj igas ilin resti inter si kaj oponi al la knabin-grupoj. Dek jarojn poste ili komencas siajn superajn studojn, akompanate de sorĉalvoka diskurso de la komunikiloj ĉie fortigata de iliaj gepatroj. “Mia patro ĉiam ege timis ke iun tagon ni troviĝus senlabore, diras al ni informadikistino. Oni devis studi por havi bonan laboron, por esti bone pagata, ne riski senlaborecon, kaj por li, la informadiko estis bonega.”

* Kp Dominique Pasquier kaj Josiane Jouët, “Les jeunes et la culture de l’écran (volet français d’une enquête comparative européenne)”, Réseaux n-ro 17 (92-93), Parizo, 1999.

Pasis generacio. Sed, spite al la teĥnikaj avancoj kaj transformiĝoj de la ĉiutaga vivo kaŭzitaj de ĝia multforma evoluo, la informadiko daŭre enkarniĝas, ĉe la sciencaj gestudentoj, en la mikro-komputilo kaj en la mita bildo de programisto. 80% da ili efektive imagas la informadikistojn kiel virojn, malmulte sportemajn kaj ne tre atentajn pri sia aspekto, pli bonfartajn kun maŝinoj ol kun homaj estuloj, kaj kiuj restas enfermitaj la tutan tagon malantaŭ sia skribtablo por fari ripetecajn aferojn, ĉefe programadojn.

De kie venas tiu malreala bildo? Ĉiuj ĉi junuloj tamen rigardas sintezajn bildojn, aŭskultas elektronikan muzikon, telefonas per sia poŝtelefono kaj uzas ĉiutage Interreton por sendi mesaĝojn, fari mendojn, deŝarĝi muzikon aŭ filmojn... Kiel eblas ke tiuj novaj uzadoj, amase disvastiĝintaj, havis praktike nenian influon sur la bildo pri tiuj metioj? Kvazaŭ nenia informadika metio troviĝus fonte de tiuj uzadoj; kvazaŭ, sendepende de la uzadoj aŭ la teĥnikaj evoluoj, la metio de informadikisto restus senŝanĝa. Malpli ol 30% de la informadikaj metioj entenas programadon; tamen, en la mensoj, la informadikisto, la vera, restas programisto.

Certe, tiaj informadikistoj ekzistas: ili estas la hackers, en la unua akcepto de la termino: “pasiaj brikolantoj”*, specialistoj pri sistemoj kaj retoj. Ili estas tamen malplimulto, respektata kaj admirata pro siaj kompetentoj, eventuale timataj pro siaj realaj aŭ supozataj kapabloj trairi la informadikajn sekursistemojn. Sed, jen paradoksa situacio, kvankam la hackers estas la arĥetipo de informadikisto, tiu profilo ne estas serĉata de la entreprenoj. La hacker tie estas ofte vidata kiel iu teĥnike brila, sed nekontrolebla, nekapabla labori grupe kaj neatingebla de la necesoj de produktiveco.

* To hack signifas en la angla “tranĉi”, “haki”. Ĉi tie, la termino estas uzata en sia origina angla senco, nome “pasia pri komputilo” kaj ne en la lastatempa kaj devojigita senco de “informadika pirato”.

Tiu malplimulto (kies ambigua bildo, foje terorista, foje de Robin Hudo, altiras, fascinas kaj forpelas) fariĝis la ideala tipo de la metio. Ĝi servas kiel referenco por la sciencaj studentoj kaj eĉ por la informadikistoj kiuj kuraĝas alpreni tiun titolon nur se ili estas programistoj. La virinoj havas egan penon por senti sin legitimaj en profesio kies bildo ne similas al ili. Ili diras: “Mi faras informadikon” pli ofte ol “Mi estas informadikistino”. Eĉ se la tute unua programisto estis virino.

En 1842 aperis matematika raporto pri la diferenco-maŝino de Charles Babbage, la unua meĥanika komputilo. En tiu raporto aperas algoritmo, la siaspece tute unua, kiu listigas la instrukciojn kiuj ebligas kalkuli la nombrojn de la Bernuli-sekvo. Aparte, tiu unua programo uzis maŝon: vico de instrukcioj ripetendaj ĝis kontrolo de elir-kondiĉo. Tiu raporto aperis nur sub la komencliteroj A. A. L., kiel kutime en tiu epoko por virinoj. Ĝia aŭtorino nomiĝis Augusta Adelaide (Ada) Lovelace kaj estis la filino de la angla romantika poeto Lord Byron. Poste, la usona armeo nomis programlingvon laŭ la antaŭnomo de Lady Ada.

1944: la komputilo fariĝas elektra. Howard Aiken, laboranta por International Business Machines (IBM) pri la Mark I, la unua granda cifereca komputilo, ĉefas skipon de tri inĝenieroj. Oni ŝuldas al unu de ties membroj, s-ino Grace Hopper, la originon de la kompilad-metodoj. Ŝi sciis ke la sola maniero por enkonduki la komputilojn en la nesciencan medion kaj en la komercan sektoron estis poluri la programlingvon por ke ĝi fariĝu lingvo komprenebla por la nematematikistoj. Ŝia konvinko ke la programoj skribeblas en la angla kaŭzis rideksplodojn ĉe ŝiaj kolegoj. Tiuepoke, larĝa komerca disvendado ne estis la strebo de IMB, konvinkita ke nur sciencistoj kapablos uzi komputilojn. Skribante, en 1952, la unuan kompililon, Hopper ebligis la disvastigon kaj larĝan uzadon de tiuj lingvoj, kaj tiel malfermis la pordon de programado al ĉiuj, kaj jam ne por eta manpleno da elstaraj matematikistoj.

Tiutempe la programo valoris neniom, kaj la prestiĝo apartenis unue al la maŝinkonstruistoj. Ĉu pro tio oni renkontas matematikistinojn ĉe la ĉefaj punktoj de programaj inventoj? Eĉ pli ol la aliaj sciencaj kampoj, la informadika pejzaĝo suferas je preskaŭ kompleta foresto de virinoj, kio malhavigas al la knabinoj modelojn de pozitiva identiĝo. La soci-seksa divido de la scioj atribuas la sciencojn kaj teĥnikojn al la viroj ekde infanaĝo, de lernolibroj ĝis filmoj, en la bildrakontoj kaj aliaj reprezentaĵoj de la ĉiutaga vivo. Nu, fari projekton de orientado signifas imagi eblan kaj dezirindan estontan bildon pri si.* Ni ne imagas nin en profesio pri kiu ni pensas ke ni havas nenian afinecon kun ĝi kaj ke ĝi estas okupata nur de homoj kiuj ne similas al ni. Kvankam knaboj kaj knabinoj estas same grandaj uzantoj de komputiloj, la knabinoj ŝajnas ne voli akiri ilian regadon.

* Cendrine Marro kaj Françoise Vouillot, “Représentation de soi, représentation du scientifique-type et choix d’une orientation scientifique chez des filles et des garçons de seconde”, L’Orientation scolaire et professionnelle, vol. 20, n-ro 3, Parizo, 1991.

Dum la enketo supre citita ĉe gestudentoj pri sciencoj, du trionoj de la knabinoj (kontraŭ 40% de la knaboj) diras ne scii ĉu la metioj de teĥnikoj de informado kaj komunikado (TIK) povus aŭ ne interesi ilin.* Ili havas ofte nenian ideon pri kion informadikisto faras la tutan tagon. Do, por priskribi la metion, multaj knabinoj, kaj ankaŭ knaboj, havas nenian alian solvon ol uzi la kliŝon. Unu el la knabinoj diras: “Mi ne vere ŝatus la tutan tagon paroli pri presitaj cirkvitoj, pri RAM kaj pri retoj”, alia: “Mi ne volas pasigi mian tagon okupante min pri maŝinoj, mi preferas okupiĝi pri infanoj aŭ paroli kun homoj.” Multaj diras pli sobre: “Tio ne interesas min”, sen povi precizigi kial, simple pro “la ideo kiun oni imagas pri tio”.

* Notindas ke la plej multaj knaboj kiuj pensas povi esprimi sin pri la demando deklaras por 37% da ili ne esti interesitaj de la TIK-metioj, kontraŭ 21% da knaboj kiuj deklaras sin interesitaj. (Por la knabinoj: 9% interesitaj, kontraŭ 11% ne interesitaj)
Forlasi la kliŝojn

ALIFLANKE, la diplomitinoj rakontas esti elektintaj tiun metion pro kialoj kongruaj kun la realoj de la profesia mondo: ili parolas pri la granda diverseco de la metio, ke ĝi estas enplektita en multaj profesiaj sektoroj, pri la ebleco ĉiam lerni ion novan, pri intelektaj defioj, pri la graveco de rilatoj kaj skiplaboro...

Kompreneble, tiuj informadikistinoj renkontis obstaklojn en sia kariero: suspektojn de nekompetento, salajran progreson neklarigeble pli malrapidan ol tiuj de siaj virkolegoj, paralizon de kariero ĉirkaŭ 30-jariĝo, kiam la dungisto timas vidi ilin gravedaj. La ekzisto de tiuj obstakloj ne igu nin perdi el vido la profesian kaj personan sukceson de multaj virinoj, en sektoro kiu konas sufiĉe malmultan senlaborecon kaj en kiu la salajroj ĉe komenco de la dungo jam ne malsamas laŭ sekso.

Fine, se oni komparas la argumentojn de la informadikistinoj favore al sia metio kun certa nombro da “malbonaj argumentoj” invokataj de tiuj kiuj deklaras sin malmulte interesitaj de la informadikaj metioj, oni diras al si ke povus esti tre simple renversi la tendencojn. “Sufiĉus” konatigi la realecojn de informadiko kaj mortigi la kliŝon pri la hacker-informadikisto (anstataŭ konstante fortigi ĝin) por ke pli da knabinoj diru al si ke informadiko eble estas tute prikonsiderinda metio, malfermita al la mondo, en konstanta ŝanĝiĝo, plena de intelektaj kaj homaj defioj.* Kun la espero ke iun tagon, kiel diras la Malajzianinoj, oni ne plu vidu kio povus esti vira en informadiko.

* Pri tio okupiĝas de ses jaroj la eŭropa projekto Ada (Bruselo), www.ada-online.org.

Isabelle COLLET.