Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Raportaĵo de Maurice kaj Alexis Lemoine
KAJ “CHÁVEZ” VENIS. Kaj la lumo fariĝis. Kun antaŭnomo Hugo, la Chávez, pri kiu temas, estis elektita prezidanto de la Respubliko Venezŭelo. Unu el liaj unuaj delokiĝoj estis, en 1999, al Saimadoyi, la ĉefurbeto de la indiĝenoj barioj. Oni troviĝas tie en la Sierra de Perijá (ŝtato de Zulia), en la ekstrema okcidento de la lando. Ne tre malproksime de la lago de Marakajbo, arbaro de borturoj sur maro de petrolo (la petrolo ŝprucis tie unuafoje en 1922). Proksime ankaŭ de la kolombia landlimo. En la soiacas, siaj teraj loĝejoj kovritaj de palmoj, la indiĝenoj mizere vivetas tie. Kaj do, “Chávez” aperis. “Ni ne havis lumon, ni vivis en mallumo. Li diris: “Mi sendos al vi elektron.””
La prezidanto plenumis sian parolon, ĝi estas tie (kaj en ĉiuj vilaĝetoj ĉirkaŭe). Same kiel granda kovrita korbopilka tereno, la cancha, kuracejo, nova lernejo konstruata, stipendioj destinitaj al la studentoj, kamioneto por malenklavigi la komunumon. Ĉio ĉi liverita, pagita de la bolivara registaro. Kiel la bovaro de la najbara komunumo, Bachichira. La tribestro de Saimadoyi kaj de ties sepcent animoj, Hector Okbo Asokma, ne kaŝas sian dankemon: “Tiu Chávez rigardis nin, la aferoj ŝanĝiĝis. Ni multe amas lin.” Jes, sed...
Kompatinda “Chávez”! oni emus skribi... Ĉiufoje kiam li solvas problemon, aperas alia problemo. En helikoptero li alteriĝis en 1999 en Saimadoyi. Do, li ne vidis la ŝoseon. Tervojo. Nu, io kiu iel servas kiel tia. Kiam oni venas de Machiques, la plej proksima urbo — proksimume 80 kilometroj-, jen kio povas okazi. Unue oni devas premi sin dek-sesope en rustico — veturilo granda kiel Espace Renault — jam plenŝtopita de sakoj, de pelvoj, de korboj, de ĉiaspeca fatraso, de vicradoj kaj de instrumentokesto. Due, trovi pozicion taŭgan por eviti krampfojn. Trie, malstreĉiĝi. Ĝis kiam la bremsoj paneas meze de aparte kruta deklivo... La rustico kun freneza rapido fendas profundan ŝlim-marĉeton ĉe la malsupro de la deklivo, feliĉe sen akcidento, ĉiu vojaĝantoj profitas la ŝprucaĵojn enirantajn tra la flankaj fenestroj, tute malfermitaj pro la horora varmego.
Pluveturi post riparo farita surloke en “certa tempo”. Alveni al la unua rio. Sur la montopinto estis pluvinte. La akvo grumblas, deverŝiĝas kaj elbordiĝas, necesas iri returne, maleblas pasi tra la travadejo. Konsidere al la katastrofo de unu estingita okulo, pasaĝero sin allasas: “Ĉiufoje la samo, oni povas nenion antaŭvidi, nenion plani.”
En la alia direkto, de Saimadoyi al Machiques, sama problemo, kompreneble. Se la fulmotondro furiozas, nenio plu cirkulas. Kelkfoje enpinĉite inter du rios, la vojaĝantoj devas pasigi la nokton surloke, oferataj al la kuloj de la arbaro. Sola ebla transitvojo, dum “certa tempo”, la kruta montaro. Piede, klinite sub la pezo de la ŝarĝoj kaj de la infanetoj, tra malverŝajna pado: “En urĝaj momentoj, kiam necesas transporti malsanulon al hospitalo, tio ege malfaciligas la vivon”, suspiras Alvaro Akondakai Konta, kvieta indiĝeno kun malrapida elparolo. Aliaj montriĝas malpli akordiĝemaj: “Kaj la nacia registaro, kiu elspezas milionojn kaj milionojn da bolivaroj! Por kio? Ni postulas veran ŝoseon, kun pontoj!”
ĈAR ĈI TIE, ONI POSTULAS. Rimarkinda popolo! Tre konata en Hispanio, tempe de la conquista kaj de tio kio sekvis. Tiutempe oni nomis ilin “Motillones”. Bravegaj, fieregaj, ili rezistadis. Per lancoj, per sagopafoj. Ilia reputacio atingis ĝis Madrido kaj Sevilo, kie oni kantetis: “Los Indios Motillones! / Te cortaron los cojones” — “La indianoj Motillones / Fortranĉis viajn kojonojn”.
Eĉ la Respubliko ne finvenkis ilin. Ĝi havis nur malestimon por tiuj “sovaĝuloj”. Dum tre longa tempo, mortigi indianon konsistigis apenaŭ delikton. Iujn per plumbo, aliajn per sagoj... La barioj estis unu el la lastaj praloĝanto-grupoj kiuj lasis sin alproksimigi de kapucenaj misiistoj kaj de la “civilizacio”. Ili desupris de la montaro, akceptis la kontakton kun la kreoloj* kaj grupiĝis en vilaĝetoj nur en la 1960-aj jaroj, ne antaŭe.
KOMUNUMA LABORO, batalpretigo. Socialisto antaŭ la epoko, la indiĝeno agas kolektive. La viroj eniras la kamioneton “de Chávez” kaj en tiun de la pastro — aĥ jes, ekzistas ĉi tie hispana padre. Li vivas kun la barioj de tridek-du jaroj. Ne revolucia, sed dediĉema. En la direkto de la rio Ogdavia. Tiu, freneziĝinta pro la pluvegoj, li izolas Saimadoyi. Ĉar Karakaso ne moviĝas, ĉar la guberniestro ne... Pardonu? La guberniestro de Zulia? Ba... Neniu konas lian nomon.* Oni scias svage ke li estis kandidato de la opozicio al prezidanteco, en decembro 2006. Li volis anstataŭi “nian comandante Chávez”, “sed pri la indiĝenoj li fajfas; li neniam faris ion por ni”.
En la akvo ĝis la zono. Motorsegilo atakas la fratrason disĵetitan de la elementoj, kiu baras la liton kaj altigas la akvon, ĝuste supre de la travadejo. Ĉiu faras kion li havas por fari, bone organizita tribeto. Faligi arbon, poste du. Anheli sub ŝtonoj pli grandaj ol oni estas mem. Puŝi, tiri, ŝviti, elĉerpiĝi, spiri kelkajn minutojn, reataki. Tago da elĉerpiga laborego por konstrui baraĝon. Deturni la fluon. Repavimi la travadejon per rokaĵoj kaj ŝtonoj. La unua kamioneto lanĉiĝas kaj pasas sub la aplaŭdoj. La ŝoseo estas denove malfermita. Por kiom da tempo?
Barioj, pemonoj, varaoj, karinjoj, ĉajmasoj, jarabanoj, kuripakoj, jukpaoj, vajuuoj, hotisoj, jivisoj... Tridek-kvin praloĝantaj popoloj, proksimume kvincent tridek-kvin mil homoj (2,1% de la loĝantaro) se kredi la recenzon de 2001, vivas en la plej nealireblaj kaj malplej priloĝataj regionoj de la lando. Ili ĉiuj dividas komunan ofendon: ĝis fino de la 1990-aj jaroj, koncerne la indiĝenojn, Venezŭelo posedis la plej postrestintan reĝimon de la tuta kontinento.
Alvenis la prezidanto Chávez, elektita fine de 1998. Prenante sur sin la heredaĵon de sia avino, el la tribo pumeo, li fariĝis la plej arda defendanto de tiu popoleto. En 1998, tiam kandidato, li faris la “promeson likvidi la historian ŝuldon” de la ŝtato rilate ĝin. Kunvokante Konstitucian Asembleon en 1999, la nova bolivara elito malfermas kolektivan agospacon.* Certe, de la asimilitaj vajuuoj de la urbaj centroj ĝis la janomanioj de la amazona ĝangalo, sen kontakto kun la resto de la socio, la indianoj havas tre diversajn integriĝ-nivelojn. Iliaj organizoj, relative junaj, izolitaj de la aliaj sociaj sektoroj, suferas dispartiĝojn. Iuj, ĉefe tiuj de la vajuuoj, kiuj vivas en Marakajbo, estas ligitaj kun la tradiciaj partioj (ĉefe Demokratia Agado). Okazas kvazaŭ flirtado...
Venezŭelo havas neniom de Ekŭadoro nek de Bolivio, kie potencaj indiĝenaj movadoj regule skuis la politikan vivon. “Ĉi tie, la spaco estis malfermita fare de la kreoloj, ne pro ilia premo, notas, en Marakajbo, la sociologo kaj antropologo Daniel Castro. Tamen, la rekonstruado de la lando komencita de Chávez vekis ĉe ili malnovajn atendojn koncerne la rehavigon de teroj, defendon de ilia vivmaniero...” La fakto ke oni invitas ilin partopreni en la redaktadon de la konstitucio kreas dinamikon ĉe la indianoj. La 17-an kaj 18-an de julio 1999, la sescent delegitoj de la Indiĝena Nacia Konsilio de Venezŭelo (Conive) elektas siajn reprezentantojn por la Konstitucia Asembleo. Tiuj aliĝas al la cent dudek-ok kreolaj delegitoj, kun konkretaj proponoj ellaboritaj de la bazo. Nun temas pri adoptigi ilin.
La plej grava rezistado venas de la ekonomiaj sektoroj interesitaj de la ekspluatado de la naturresursoj kaj, servante al ili kiel amplifilo, de ĉiuj komunikiloj. Unuvorte, de la opozicio. Ĉe la “ĉavisma” flanko, la komisiono pri sekureco kaj defendo, konsistanta el eksaj oficiroj, denuncas eblan atencon al la suvereneco kaj al la integreco de la nacio. Ankaŭ tiu disvastigata de la eldona kaj televida ĥoro. Fine, la 3-an de novembro, la teksto “Rajtoj de la Indiĝenaj Popoloj” estas aprobita. Ĝi fariĝas la matrico de la ĉapitro 8 de la Bolivara Konstitucio, ratifita la 15-an de decembro, per referendumo, per 71% de la venezŭelanoj (60% de partopreno). Pri indiĝenaj rajtoj, ĝi estas la plej progresema konstitucio de tuta Ameriko. La paternalismajn praktikojn (en plej bona kazo) anstataŭas politiko de agnosko kaj de partopreno (vidu sube “Novaj rajtoj”).
Tucupita, morna vilaĝo. Ĉi tie finiĝas la ŝoseo antaŭ la granda delto Amakuro tra kiu la Orinoko enfluas Atlantikon, en la nordorienta parto de la lando. Giganta labirinto de caños — kanaloj — trastrias la ĝangalon kaj la mangrovojn, en teritorio de la varaoj. Nimfeoj kaj aliaj akvoplantoj drivas malrapide laŭ la akvofluo. Noktiĝas, ili malaperas iom post iom. La birdoj eksilentis. Meze de la rivero, kun motorgrumblado, la pirogo rapidegas tra la mallumo.
Bukedeto de palaj lumoj: Guarakajara de la Horqueta. Elŝipiĝejo desegniĝas ĉe la piedo de ĉiu palafito — surfosta budo. Nenia muro. Longa tegmento el palmoj de temiche deklivas ĉe la flankoj. Proksime, elektrigilo susuras senintermite. Juna varao de Tucipita, José Gregorio Aramillo, ridetas: “Ĉiuj komunumoj devas havi elektron, diris la prezidanto. Telefonon ankaŭ (li fingromontras iun, metitan sur bretaron). La homoj komencas telefoni de unu flanko al alia. Danke al tiu registaro okazis multaj ŝanĝoj. Sed ni restas varaoj: necesas konservi la lingvon kaj la vivmanieron.” Terura defio. Side sur la planko el trunkoj de palmoj manaca dudeko da hipnotizitaj indiĝenoj kontemplas televidilon ligitan kun DVD-legilo. Surekrane, fadenkalsonetoj kaj mini-mamzonetoj, la kantistinoj de la ekŭadora grupo Caramelos calientes (“varmegaj karameloj”) ludas volupte per koksoj kaj mamoj.
PROKSIMUME KVINCENT loĝantoj en Guarakajara. Metioj, la eta plantejo — la conuco-, ĉasado kaj fiŝkaptado. Origine la varaoj — la “pirogomastroj” — nomadis. De kelkaj jaroj ili malnomadiĝas. La kalabasoj cedis la lokon al plastaj pelvoj, la arkoj al fusiloj. La lokaj resursoj elĉerpiĝas, kio sekvigas subnutriĝon. Iuj dependas de salajro — pro kio la televidiloj-, dungitoj ĉe lernejo, ĉe kuracejo. Aliaj de nenio. “Ne ekzistas laboro, oni ne helpas nin.” Nova vivmaniero perfekte integrita. Samtempe disertante pri la arbaro, la rivero, la naturo, la medio, oni ĵetas en la akvon, piede de la loĝejo, rubaĵojn, plastajn ujojn, sakojn kaj plastbotelojn... Naŭza kloako.
Tamen la delto ne estas forlasita al sia trista sorto. “Multaj eksterŝelaj motoroj estis donacitaj de la registaro, kio faciligas la transporton de unu loko al alia”, konstatas varao. Starigitaj en 2006 por ebligi al la loĝantaro esprimi siajn bezonojn, transigi ilin al la kompetentaj aŭtoritatoj kaj por mastrumi mem la buĝetojn, la komunumaj konsilantaroj ricevis kreditojn. Ĉu ĉi tie? Deserios Silva lanĉas rideton kiel respondon. “Ni elektis nian kaj ni estas la respondeculo. Tio estas nova, tio estas bona. Sed mi ne studis, mi ne scias redakti projekton.” Kaj, laŭŝajne, okazas nenio.
Nur ŝajne. Kunordigantino de la ministrejo de la popola potenco kaj de la socia disvolvado (Minpares), Maria Chavy traveturas en ŝaŭmgarbo la kvar minicipios de la delto — Tucupita, Casa Coíma, Antonio Díaz kaj Pedernales. Ŝi havas la taskon formi kaj fortigi la lokajn instituciojn. Sukcese: tra siaj komunumaj konsilantaroj, la dek-naŭ komplete indiĝenaj komunumoj de la municipio Pedernales povis disvolvi siajn socie produktivajn projektojn — fiŝkaptado, kulturo, metio. Kun ombraj zonoj, kiel en Guarakajara. “La varaoj estas jam de naturo organizitaj. Sed ili havas parolan kulturon. Nia rolo estas instrui al ili komuniki kun la institucioj kaj prepari tiujn doni al ili respondon.” Tasko giganta. Tiom da akumulitaj malfruoj, kaj de tiom da jaroj. Kaj tiom da obstakloj, malgraŭ la videbla politika volo de la registaro. “En multaj cirkonstancoj ni stumblas sur la politiqueros [politikistoj], kiuj enkondukiĝas en la komunumojn kaj tie kripligas la projektojn. En aliaj kazoj, malfeliĉe, la resursojn profitas nur kelkaj uloj...”
Ĉesigi la mitojn. “La fakto esti indiĝeno ne implicas esti perfekta, ridetas Castro. Korupto kaj konfliktoj ekzistas ankaŭ en tiu universo.” Tiel, en la delto, en La Culebrita. La rivero kaj la pirogoj. La palafitos. La projektoj de la komunuma konsilantaro, realigataj: dek boatoj kaj retoj por relanĉi la metian fiŝkaptadon, kreditoj por konstrui latrinojn indajn je tiu nomo. Elektro (kaj Chávez venis...). La elektro, ĝuste: elektrigilo funkcianta dudek-kvar horojn ĉiutage, kiun provizas per dizeloleo, senpage, subvenciate de la registaro, la urbodomo de la municipio. Krom ke...
Krom ke la plantero — varao respondeca pri la instalaĵo — estas fripono. “Li funkciigas la elektrigilon nur je la 16-a horo kaj haltigas ĝin je la 22-a, ĉar li asertas ke funkciigi ĝin pli longe difektus ĝin. Kaj, por tiuj kelkaj horoj, li pagigas al ni la dizeloleon...” Kien pasas la resto de la brulaĵo? La akva labirinto de la delto taŭgas por kontrabando. Ne tre malproksime, en la maro, la insuloj Trinidado-kaj-Tobago aprezas la malmultekostan dizeloleon. En La Culebrita oni daŭre estas same malriĉa. La magraj produktoj de la metio servas nun por pagi la elektron...
Ĉiuspecaj kontraŭdiroj. La komunumaj konsilantaroj kreas kelkajn problemojn.* Ĉe la barisoj, strukturitaj en sufiĉe vertikala demokratio, ili respondas al la praaj organizoj, ili integras sin nature. Aliloke, kiel ĉe la varaoj aŭ la jupaoj, la tradiciaj aŭtoritatoj — tribestro, konsilio de plejaĝuloj, ŝamano-, vidas ĵaluze tiujn elektitajn novajn respondeculojn. Ili perdas iom da sia aŭtoritato. Aperas dispartiĝoj. La indiĝenoj de Merido lasas sin timigi fare de politikistoj ligitaj kun la tradiciaj partioj, kiuj konservas ankoraŭ lokan povon en certaj kazoj.
Cetere la konceptoj pri mono kaj pri tempo de la kreoloj kaj de la indiĝenaj komunumoj profunde disas. Por tiuj, la nocio de “investo” apenaŭ ekzistas. “Kio igas sukcesi la komunumajn konsilantarojn en la lando, komentas Castro, estas ke ili estas prizorgitaj de la popola organizo. La situacio estas pli kompleksa ĉe la indianoj. Tamen, tiuj komprenas tre bone kio okazas, kaj ili provas transformi tion laŭ sia vizio. Tio estas multe pli malrapida ol en la resto de la lando, sed tio komencas funkcii.”
REVENE ĈE LA BARIOJ. Kontentigitaj. “La antaŭaj registaroj faris nenion. Ni havas problemojn, sed ĉe Chávez oni helpas nin, pro tio ni dankas lin.” Sed ankaŭ en agitado kaj malkontento. Imagu... La leĝo pri markado de la indiĝenaj teroj estis aprobita la 12-an de januaro 2001. Ni estas en 2007. Kiel disponite en la tekstoj, la indiĝenoj faris la limigadon de sia teritorio. Fine de longaj diskutoj kun la plejaĝuloj kaj la tribestroj, la instruistoj de la etaj lernejoj, la kamparanoj, ili markis la montarojn kie hejmis la antaŭuloj, la sanktejojn, la nutraĵajn zonojn. Ĉio pretas. Ili eĉ gardis sin aŭskulti tiujn kiuj, puŝante ilin al tropostulo — kreolaj “ekologiistoj” nomantaj sin anarĥiistoj-, kiuj sugestis al ili ke “iam”, la regiono loĝata de la barioj entenis ĉiujn terojn ĝis Marakajbo. “De la limzono, Río de Oro, ĝis río Santa rosa, du mil hektaroj, jen kion ni postulas kiel barioj.” Nenion pli, nenion malpli.
La 12-an de oktobro 2006, la aŭtoritatoj promesis al ili la titolon de kolektiva proprieto. “Kaj de tiam, plu nenio! Ĉio ĉesis.” Kio okazas? Neniu scias. Iuj sugestas ke, ĉar la loĝ-denseco de la cedita teritorio estas tre malalta (proksimume mil sescent homoj), transdoni al ili tiun titolon signifus krei latifundion.* Aliaj elvokas la inerton kaj neefikecon de la oficistoj. Oni parolas ankaŭ pri la armitaj fortoj, maltrankvilaj vidi la bariojn akiri tiom da aŭtonomeco en limzono kun Kolombio — aparte tikla rilate la sekurecon de la lando. Oni elvokas ankaŭ la grandajn terproprietulojn. Sed ĉefe, la maltrankvilo havas nomon: minej-entreprenoj. Tiuj havas evidentajn kialojn por provi malhelpi la markadon.
La leĝo diras klare ke, post kiam la indiĝenoj posedas sian teritorion, necesas peti ilian opinion pri la ebla ekspluatado de ĝiaj resursoj. En lasta analizo estas ili kiuj decidos. Konsiderinda progreso. Antaŭe — “antaŭ nia prezidanto Chávez”, kiel oni diras ĉi tie-, amasigante profitojn senimpostajn kaj sen ajna devigo por mediprotektado, la minejkompanioj povis ruinigi riverojn kaj arbarojn. Ne mankis kelkfoje perfortaj konfliktoj inter indiĝenoj kaj polico, nacia gvardio aŭ armeo.
La precipaj indiĝenaj ŝtatoj de la lando (Amazonio, Bolívar kaj Zulia) posedas konsiderindajn kaj strategiajn rezervojn: uranion, oron, valorajn metalojn, karbon. Kaj la barioj scias tion de ĉiam: se la politikistoj kaj la terratenientes (teraj proprietuloj) interesiĝas pri la Sierra de Perijá, kreskos bankbiletoj anstataŭ arboj, komencos la granda detruado. Ne nur por ili. La sierra provizas je akvo la urbon Marakajbo, kiu ofte kaj kruele malhavas ĝin.
Sub la antaŭaj prezidantecoj, dum minejoj estis jam malfermitaj en la nordo de Zulia — ŝtato kie vivas la vajuuoj, la barioj kaj la jukpasoj. Ŝtataj institucioj ligitaj kun la multnaciaj konzernoj, la Korporacio de Disvolvado de la Regiono Zulia (Corpozulia) kaj ĝia filio Carbozulia kampanjas, eĉ ene de la potenco mem, per multe da mono, por etendi la aktivecon. De du jaroj okazas surda batalo. La minejoj dungas sep mil laboristojn — ekspluatado, transporto, eksportado. Tre multaj vajuuoj estas dungitaj tie. “Etnoj kiuj ne defendas la teritorion, koleras kun malserena vizaĝo, kun kolerbrilaj okuloj, indiĝenino de Karañakal, en la Sierra de Perijá. Venas iu ajn kiu donas al ili monon, kaj ili vendas sin. Sed la bario ne estas tia.”
EN SAIMADOYI, en 1999, la prezidanto asertis ke la karbo ne elteriĝos se tio damaĝus la medion. Tamen, la malfruo de la markado okazigis strangajn evoluojn. La pravajn zorgojn de la indiĝenoj anstataŭis la voĉo de la “ekologiistoj” kiuj organizas kampanjon kontraŭ Chávez, traktata kiel “prokonsulo de la imperio” aliancita kun la transnaciaj konzernoj. Malmultaj, sed disponante pri granda komunikila povo danke al Interreto, tiuj grupoj — inter kiuj Homo kaj Natura — ĝuis, eksterlande, la disvastigon en multaj progresemaj retejoj, sed ankaŭ en retpaĝoj financataj de la Fondaĵo Rockefeller. “Uloj kiuj parolas anstataŭ la indiĝenoj, komentas Castro, por defendi siajn proprajn interesojn. Kiam ili vizitas la indiĝenojn, ili ne diras tion. Ili diras kelkfoje eĉ la malon, aŭ plurajn aferojn samtempe...”
Pere de la ŝtata televido ViveTV, Venezŭelo eksciis la jenon: la ekologiistoj ne estas la proparolantoj de la indiĝenoj, kaj tiuj havas voĉon. Ankaŭ per tiu televido la barioj povis esprimi siajn zorgojn. Kaj ili estis aŭskultataj. La 21-an de marto, laŭ ordono de la prezidanto, la ministrino pri medio Yubiri Ortega de Carrizalez anoncis ke ŝi malpermesas la malfermon de novaj karbominejoj en Zulia kaj la grandigon de jam ekzistantaj ekspluatejoj. Pensante pri longa daŭro, la registaro planas malsaman disvolvostrategion: kampkulturo, bredado kaj turismo.
En indiana lando, la realigoj multobliĝas: markado de teroj en la ŝtatoj Anzoátegui kaj Monagas; transdono de ambulancoŝipoj en Amazonio, Bolívar kaj Apure; instalado de sunpaneloj en kelkaj komunumoj de Apure, por tie produkti elektron; disdonado de nutraĵoj en la delto Amacuro... Kelkfoje senorda, la revolucio ne hezitis krei organismojn: Regiona Instituto pri Indiĝenaj Aferoj (dependa de la guberniestroj), Regiona Divizio de la Indiĝenaj Aferoj (minstrejo pri edukado), “misioj” Gaicaipuro (socialaj politikoj destinitaj al la indiĝenoj), Robinsón (alfabetigo), Rivas (sekundaraj studoj), Barrio Adentro (sano) ktp. Tiom ke la koncernatoj fine perdiĝas en ili, kiel la tribestro de Karañakal: “Iun tagon alvenas oficisto, sekvatage alia, poste ankoraŭ alia, kaj oni komprenas nenion...”
En 2006, por solvi tiun situacion, kreiĝis la Ministrejo pri Popola Potenco por la Indiĝenaj Popoloj, kun indiana ministrino, Nicia Maldonado. Al tiu strukturo, kaj lige kun ĝi, aldoniĝas la nomumado de kunordigantoj devenaj de la komunumoj. Certe, la malfaciloj restas. Sed, rimarkigas Castro, “oni devas distingi la politikan diskurson kaj tion kio okazas en la realo. Ne ĉar tio estas kontraŭdira, sed ĉar tio sidas en malsamaj tempoj. Surloke, la sukceso estas nepre malrapida. Sed almenaŭ oni scias en kiun direkton ni iras.”
Maurice kaj Alexis LEMOINE.
La ŝtato — “multetna, plurkultura kaj multlingva” — agnoskas la rajtojn de la indiĝenoj pri la praulaj teroj okupataj tradicie. Ĝi devos marki ilin kaj garantii la rajton je ilia kolektiva proprieto (art. 119).
Ĝi kondiĉas la uzadon de la naturresursoj je antaŭa informado kaj konsultado de la komunumoj (art. 120).
Ĝi garantias la rajton je edukado propra al ili kaj je plurkultura kaj dulingva edukad-reĝimo (art. 121).
Ĝi malpermesas patentigi la indiĝenajn genetikajn resursojn same kiel la intelektan proprieton rilate al iliaj scioj pri la biodiverseco (art. 124).
Ĝi rezervas tri postenojn al la indiĝenoj ĉe la Nacia Asembleo kaj donas al ili ankaŭ seĝojn en la urbaj kaj regionaj asembleoj de la regionoj en kiuj ili loĝas (art. 125).