Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu verda energio?

La kvin mitoj de la transiro al la agro-brulaĵoj

Neniam ajn serĉado de novaj energifontoj ŝajnis tiom urĝa. Nafto, karbo kaj gaso, precipe la du unuaj, kontribuas al varmigo de la planedo. Krome iuj fakuloj opinias, ke la rezervoj de fosiliaj bruligaĵoj sufiĉas por nur kvardek aŭ kvindek jaroj. Eĉ se ili erarus je kelkaj jardekoj, la problemo por la estonteco tamen ne estus solvita. Dume la prezoj de nafto rapide altiĝas. Sed kiel anstataŭigi ĝin?

Ekde 1890, jaro dum kiu inventiĝis la unua motoro funkcianta per arakidoleo, oni scias, ke biobrulaĵoj produkteblas, el senfina gamo de agrokulturaj materialoj: rapidkreskaj arboj, sukerkano, maizo, kolzo, sojo, ktp. Pioniroj sur tiu tereno ekde 1975, tuj post la unua nafto-ŝoko, milionoj da brazilanoj uzas aŭtojn funkciantajn per etanolo — el sukerkano — , per benzino aŭ per ambaŭ. Tiuj energifontoj estu do sur la tagordo.

Samteme, Usono ĵus decidis redukti je 10% sian petrolan dependecon dum la dek venontaj jaroj, per enmeto de 10% da etanolo en la enlande vendata benzino. Eŭropunio intencas anstataŭigi 5,75% de sia benzina kaj dizelolea konsumo per biobrulaĵoj antaŭ la jaro 2010, kaj 20% ekde 2020.

Tamen, la vizito de s-ro Bush en Brazilo, en marto 2007, estigis polemikon pri la biobrulaĵoj. Proponante starigi “OPEL de biobrulaĵoj” — Brazilo kaj Usono ja regas 72% de la tutmonda produktaĵo — la mastro de la Blanka Domo trovis favoran reagon ĉe sia brazila kolego, s-ro Luiz Inacio Lula da Silva. Tiu ĉi proponas “strategian aliancon [kun Usono], kiu povos konvinki la mondon pri la ebleco ŝanĝi la energi-kutimojn.” Aliaj konsideroj pli ol la mediprotektado ja movigas la usonan prezidanton: redukti la naftodependon de Usono rilate al Proksimoriento kaj Venezuelo, lando “neamika”, kontraŭstarigi “Lula” al s-ro Hugo Chavez, bremsi la projekton de prienergia integrado de Sudameriko, kiun ĉi tiu instigis. Sed la debato estas multe pli ampleksa.

Laŭ siaj defendantoj, tiuj anstataŭaj brulaĵoj ne elĉerpas la valorajn riĉofontojn de la planedo. Fortigante la energi-sendependecon de iliaj landoj, ili malfermas interesajn perspektivojn al la agrokulturistoj, aparte en la evoluantaj landoj. En Eŭropo ili ebligus valorigi la grundon “frostigitan” de la Komuna Agrokultura Politiko (KAP) ĉar kultivi nenutraĵproduktojn sur novalo estas permesate de la Unio.

Inter la kontraŭuloj, la unua ŝtatestro kiu reagis “nome de la subnutrataj amasoj en la Sudo” estas s-ro Fidel Castro, la 9-an de majo. “Fakto ja estas la jena alternativo: oni destinas la grundon, ĉu al la nutraĵproduktado, ĉu al la biobrulaĵoj”. Se konsideri ilian konsumnivelon, la evoluintaj landoj ne disponas sufiĉe da agrosurfaco por tia mutacio. Pro tio venis ideo peti la sudajn landojn provizi ilin per malmultekosta bioenergio. Sed je kiu prezo por la provizantoj?

Dokumento titolita “Sustainable Energy: A framework for decision makers” (Daŭriva energio: kadro por la decidantoj), preparita de UN-energy, grupo de UN-programoj kaj -institucioj prizorgantaj energidemandon, publikigita la 9-an de majo, emfazas la multajn avantaĝojn de la bioenergiaj sistemoj por redukto de malriĉeco, aliro al energidisvolvo kaj kamparaj infrastrukturoj. Ĝi tamen atentigas ke “la konsekvencoj ekonomiaj kaj sociaj de la bioenergio estu zorge taksataj antaŭ ol elpaŝi pri la disvolvo de la sektoro, pri la uzotaj speco de teknologio, politikoj kaj investostrategioj.”

BIOBRULAĴOJ... la vorto elvokas la agrablan bildon de renovigebla, pura kaj ne elĉerpebla energio, fidon al teknologio kaj potencon de progreso kongrua kun la daŭriva protektado de la hommedio. Ĝi ebligas al la industrimedio, al politikuloj, al la Monda Banko, al la Unuiĝintaj Nacioj kaj eĉ al la Interregistara Grupo de Fakuloj pri la Klimatevoluo (IGFK — laŭ la franca GIEC) prezenti la agro-brulaĵojn faritajn el maizo, sukerkano, sojo kaj aliaj, kiel la venontan etapon de milda transiro, ekde la pinto de la petrolproduktado ĝis energi-ekonomio bazita sur renovigeblaj fontoj, ankoraŭ difinotaj.

Jam ekzistas ambiciaj programoj. En Eŭropunio, oni planas ke tiuj brulaĵoj el la biomaso provizos 5,75% de la bezonoj por la aŭtoj en 2010 kaj 20% en 2020. Usono celas 35 miliardojn da galjonoj* jare. Tiuj celoj estas tre preter la agroproduktokapablo de la industriaj landoj en la norda hemisfero. Eŭropo devus mobilizi 70% de siaj kultiveblaj grundoj por gajni la veton. En Usono la tutaj maizo kaj sojo-rikoltoj devus esti transformitaj en etanolo kaj biodizelo. Tia ŝanĝo ĥaosigus la nutro-sistemon de la nordaj landoj. Tial la landoj de la Organizo por Ekonomia Kunlaborado kaj Disvolvado (OEKD) interesiĝas pri la Sudo por provizi siajn bezonojn.

* 1 usona galjono egalas 3,785 litrojn.

Indonezio kaj Malajzio rapide plimultigas siajn oleopalmajn plantejojn por povi provizi biodizelon sur la eŭropan merkaton, ĝis 20%. En Brazilo — kie la surfaco de kultivebla grundo jam uzata por la agro-brulaĵoj okupas teritorion egalan al Britio, Nederlando, Belgio kaj Luksemburgio kune — la registaro planas kvinobligi la surfacon destinitan al sukerkano. Ĝia celo estas anstataŭigi 10% de la tutmonda benzin-konsumado antaŭ 2025.

La rapidega mobilizo de kapitalo kaj la povokoncentriĝo en tiu agrobrulaĵo-industrio miregigas. La tri lastajn jarojn, investado de riskokapitalo tie okobliĝis. Privataj financoj invadas la publikajn esplorinstituciojn, kiel atestas la duonmiliarda subvencio de BP (eks-British Petroleum) al la Kaliforni-universitato. La grandaj grupoj petrolaj, cerealaj, aŭtomobilaj kaj genoteknikaj kontraktas kun gravaj partneroj: Archer Daniels, Midland Company (ADM) kaj Monsanto, Chevron kaj Volkswagen, BP, DuPont kaj Toyota. Tiuj multnaciaj firmaoj klopodas koncentri siajn esplor-, produkt-, transform- kaj distribu-aktivaĵojn rilatajn al niaj sistemoj de nutrado kaj brulaĵoprovizo.

Des plia kialo por plene prilumi la mitojn rilatajn al la transiro al la agro-brulaĵoj, antaŭ ol realigi ĝin.

1 — La agro-brulaĵoj estas puraj kaj protektas la medion

Ĉar la fotosintezo aganta por tiuj kulturoj reduktas la forcejefikajn gasojn en la atmosfero, kaj ĉar la agro-brulaĵoj reduktas la konsumon de fosilia energio, oni asertas ke ili protektas la medion. Sed kiam oni analizas ilian efikon de la komenco ĝis la fino — de la ektrakto ĝis uzado en la aŭta trafiko — la malgrandaj eligo-reduktoj de forcejefikaj gasoj estas nuligitaj pro la multe pli granda kvanto de gaseligoj kaŭzataj de la praarbar-detruado, la incendioj, la drenado de la malsekaj areoj, la kultivpraktikoj kaj la karbonperdo en la grundo. Ĉiu tuno da palmoleo eligas tiom, aŭ pli, da karbona dioksido kiom petrolo-ekvivalento*. La etanolo eltirita el sukerkanoj kultivitaj sur loko de detruita tropika arbaro eligas 50% pli da forcejefikaj gasoj ol produktado kaj uzo de ekvivalenta benzinokvanto*. Kiam li komentas la tutteran karbonekvilibron, Doug Parr, scienca respondeculo ĉe Greenpeace [Verda Paco] asertas: “Se oni produktus eĉ nur 5% da biobrulaĵoj per detruo de praarbaroj ankoraŭ ekzistantaj, oni perdus la tutan prikarbonan gajnon.”

* George Montbiot, “If we want to save the planet, we need a five-year freeze on biofuels”, The Gardian, Londono, 27 marto 2007.
* The Washington Post, 25 marto 2007.

La industriaj kultivaĵoj destinitaj por bruligaĵoj necesigas grandajn kvantojn de elpetrola sterko, kies tutmonda konsumo — nuntempe 45 milionoj da tunoj jare — pli ol duobligis la nivelon de azoto biologie disponebla sur la planedo, tiel forte kontribuante al eligoj de nitrita oksido, forcejefika gaso kies efiko al plivarmigo estas tricentoble pli granda ol tiu de CO² (karbondioksido). En la tropikaj regionoj — de kie baldaŭ venos la plej granda parto de la biobrulaĵoj — la kemia sterko dek- ĝis cent-oble pli efikas al tervarmigo ol en la mildaj regionoj*.

* Miguel Altieri kaj Elizabeth Bravo, “The ecological and social tragedy of biofuels”, 1 januaro 2007, www.foodfirst.org.

Por ricevi unu litron da etanolo, oni bezonas tri ĝis kvin litrojn da irigacia akvo, kaj oni produktas ĝis 13 litrojn da uzita akvo. Por taŭge trakti tiun uzitan akvon, necesas ekvivalento de 113 litroj da natura gaso, do tre verŝajne ĝi estos simple lasita en la medio, poluciante riverojn kaj subterajn akvorezervojn*. La disvolvo de la prienergiaj kultivaĵoj por brulaĵoj ankaŭ rezultigos pli rapidan erozion de la grundoj, aparte se temas pri sojo — 6,5 tunoj hektare jare en Usono; ĝis 12 tunoj en Brazilo kaj Argentino.

* The Ecologist, Londono, majo 2007.
2 — La agro-brulaĵoj ne rezultigas arbardetruon

La favorantoj de biobrulaĵoj asertas, ke kultivado farita sur ekologie difektita grundo plibonigos la medion. Eble la brazila registaro pensis pri tio, kiam ĝi rekvalifikis 200 milionojn da hektaroj da sektropikaj arbaroj, herbejoj kaj marĉoj, kiel “difektitan grundon” kiun oni povas kultivi*. Temis vere pri tre biodiversaj ekosistemoj en la regionoj Mata Atlantica, Cerrado kaj Pentanal, okupataj de indiĝenaj loĝantoj, malriĉaj kamparanoj kaj grandaj ekspluatejoj por disetenda brutobredado.

* “Plano Nacional de Agroenergia 2006-2011”, en Camila Moreno, “Agroenergia X soberania alimentar: A questao agraria do seculo XXI”, Brazilo, 2006.

Enkonduko de kultivado destinita por agrobrulaĵoj rezultigas tutsimple forpelon de tiuj komunumoj al la “agro-limo”, Amazonio, kie la detruegaj manieroj de kultivebligo estas tro bone konataj. Sojo provizas jam 40% de la brazilaj agrobrulaĵoj. Laŭ la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NAKA, en la angla: NASA), ju pli la sojoprezoj altiĝas, des pli akceliĝas la detruo de la amazona humida praarbaro — 325.000 ha jare, laŭ aktuala ritmo.

En Indonezio la plantejoj de oleopalmoj destinitaj por produkti biodizelon — nomatan “dizelo de la senarbarigo” — estas ĉefa kaŭzo de la arbaro-ŝrumpo. Ĉirkaŭ la jaro 2020 tiaj surfacoj triobliĝos, kaj atingos 16,5 milionojn da ha — surfaco de Britio kaj Kimrio kune-, kun rezulto, ke malaperos 98% de la arbarkovrilo*. La najbara Malajzio, unua palmoleo-produktanto en la mondo, jam perdis 87% de siaj tropikaj praarbaroj, kaj daŭre kultivebligas ilin, je ritmo de 7% jare.

* The Ecologist, cit.
3 — La agro-brulaĵoj ebligos kamparan disvolviĝon

En tropikaj regionoj, 100 hektaroj dediĉitaj al familia ekonomio egalas tridek kvin laborpostenojn; la olepalmoj kaj la sukerkanoj dekon, eŭkaliptoj du, sojo apenaŭ unu kaj duonon. Ĝis antaŭnelonge, la agro-brulaĵoj disvendiĝis ĉefe en lokaj kaj sub-regionaj merkatoj. Eĉ en Usono, plej granda parto de la etanolfabrikoj, ne tre grandaj, apartenis al agrokulturistoj. Pro la nuna ega disvolvo, industriistoj eniras la merkaton, enkondukante grandajn ŝparojn pro giganta dimensio kaj centralizante la ekspluatadon.

La petrolaj, cerealaj grupoj, kaj la produktantoj de genetike modifitaj plantoj plifortigas sian influon al la tuta produkta ĉeno de la agro-brulaĵoj. Gargill kaj ADM regas 65% de la tutmonda cerealo-merkato; Monsanto kaj Sygenta dominas la merkaton de la genetike modifitaj produktoj. Por siaj semoj, siaj kemiaĵoj, la servoj, la transformado kaj vendo de siaj produktoj, la kamparanoj kultivantaj por la biobrulaĵoj pli kaj pli dependos de tre organizitaj aliancaj firmaoj. Plej verŝajne ili ne profitos el tio*. Pli verŝajne la etaj ekspluatantoj estos elpelitaj el la merkato kaj el siaj teroj. Centmiloj jam elpeliĝis el la “sojo-respubliko”, regiono de pli ol 50 milionoj da hektaroj, etendita sur vasta teritorio, en sudo de Brazilo, nordo de Argentino, Paragvajo kaj oriento de Bolivio*.

* Annie Dufey, “International trade in biofuels: Good for development? And good for environment?”, International Institute for Environment and Development, Londono, 2006.
* Elizabeth Bravo, “Biocombustibles, cultivos energéticos y soberania alimentaria in América Latina: Encendiendo el debate sobre biocombustibles”, Accion Ecologica, Kito, (Ekvadoro), 2006.
4 — La agro-brulaĵoj ne malsatigos

Laŭ la Organizo pri Nutrado kaj Agrokulturo(ONA, angle: Food and Agricultural Organization — FAO), estas en la mondo sufiĉe da nutraĵo por nutri ĉiujn per 2.200-kaloria taga porcio, en formo de sekaj kaj freŝaj fruktoj, legomoj, laktaĵoj kaj viandaĵoj. Tamen, pro sia malriĉo, 824 milionoj da homoj plu suferas malsaton. Sed la transira periodo, kiun ni travivas, metas konkurencon inter nutraĵproduktado kaj brulaĵproduktado, por aliro al la grundo, akvo kaj riĉofontoj. Konkreta ekzemplo okazas nun en Meksikio. Dum ĝiaj doganbariloj malaperis pro la Akordo pri Liberkomerco de Nordameriko (ALKNA) (en la angla: NAFTA)*, Meksikio nun importas el Usono 30% de sia maizkonsumo*. La kreskanta postulo de tiu lando pri etanolo estigis grandan premon al la prezo de tiu cerealo, kiu atingis en februaro 2007 sian plej altan nivelon en jardeko, okazigante draman prezokreskon de maiz-patkuko, baza manĝaĵo de meksikanoj. Alfrontita al malkontento de la malriĉa loĝantaro, frapita ĉe la “stomako”, la registaro de s-ro Felipe Calderon, kunveninte kun la transnaciaj industri- kaj distribu-firmaoj, estis devigita limigi je 40% la prezaltiĝon de maizpatkuko, ĝis venonta aŭgusto.

* ALKNA grupigas Kanadon, Usonon kaj Meksikion.
* De post la ekfunkciado de ALKNA, meksikia agrikulturo, kiu laborigis kvinonon de la loĝantaro, perdis 1,3 milionojn da laborlokoj.

Profitante el la cirkonstancoj, la Centro pri Ekonomiaj Studoj de la Privata Sektoro (CESPS) publikigis “studaĵojn” asertantajn, ke por eliri el la krizo Meksikio devas produkti maizajn agro-brulaĵojn, kaj ke tiu maizo “estu transgena*”.

* Silvia Ribeiro, ALAI-Amlatina, Kito, 17 majo 2007, http://alainet.org.

Sur nia planedo, la plej malriĉaj homoj elspezas jam 50% ĝis 80% de sia enspezo por sin nutri. Tiuj homoj suferas kiam la prezoj de agrokulturaĵoj por brulaĵoj altigas la prezojn de nutraĵo. La International Food Policy Research Institute (IFRI, Internacia Esplor instituto pri la Nutropolitikoj) en Vaŝingtono taksas, ke la prezo de baznutraĵoj kreskos de 20 ĝis 33% en 2010 kaj de 26 ĝis 135% en 2020. Sed ĉiufoje kiam la nutraĵkosto kreskas je 1%, 16 milionoj da homoj falas en nutro-malsekurecon. Se la nuna tendenco plu daŭros, 1,2 miliardoj da homoj riskas suferi malsaton en 2025*. En tiu okazo, la internacia nutraĵ-helpo verŝajne ne multe helpos, ĉar niaj nutrokromaĵoj estos... en niaj benzinujoj.

* C. Ford Runge kaj Benjamin Senauer, “How biofuels could starve the poor”, Foreign Affairs, Londono, majo-junio 2007.
5 — La “duageneraciaj” agro-brulaĵoj estas jam preskaŭ pretaj kaj haveblaj

La favorantoj de agro-brulaĵoj emas trankviligi la skeptikulojn, asertante, ke la brulaĵojn nun produktatajn el nutraĵplantoj baldaŭ anstataŭos aliaj, pli taŭgaj por la hommedio, kiel rapidkreskantaj arboj, aŭ la Panicum virgatum, (graminaco kies foliaro estas 1,80 metrojn alta). Tio igas pli akcepteblaj la agro-brulaĵojn de la unua generacio.

Scii kiujn plantojn oni transformos en brulaĵoj ne helpas. Sovaĝaj plantoj havos ne malpli grandan “median spuron” ĉar ilia komercigo ŝanĝos ilian ekologion. Intense kultivotaj, ili rapide translokiĝos de la kamparheĝoj kaj arbarzonoj al la kultiveblaj grundoj, kun la logikaj konsekvencoj.

Industrio provas produkti genetike modifitajn celulozajn plantojn — aparte rapidkreskajn arbojn — kiuj facile malkomponiĝas liberigante sukerojn. Konsiderante la jam montritan kapablon de la genetike modifitaj plantoj dissemiĝi, oni povas prognozi grandskalan infektadon.

Ĉiu teknologio, kiu ebligas eviti la plej malbonajn efikojn de la klimatŝanĝo devas esti grandskale komercigita ene de la kvin aŭ ok venontaj jaroj. Perspektivo tre malverŝajna se temas pri etanolo eltirita el celulozo, ĉar tiu produkto montris ĝis nun neniun redukton de karboneligaĵoj*. La industrio de agro-brulaĵoj vetas pri mirakloj.

* Fari el ĝi verdan kaj vivipovan produkton estas ne nur problemo de ekstrapolado de ekzistantaj teknikoj, sed de fundamenta antaŭeniro sur la plantofiziologia kampo, kiu ebligus efike kaj ekonomie disigi celulozon, duoncelulozon kaj aliajn komponantojn de la ligno.

La internacia agentejo pri energio taksas ke, ene de dudek tri jaroj, nia mondo povus produkti ĝis 147 milionojn da tunoj da agro-brulaĵoj*. Tia kvanto produktos multe da karbono, nitrita oksido, erozio, kaj pli ol du miliardojn da tunoj da uzita akvo. Kvankam aspektas mirige, veras ke tiu kvanto nur kompensos la jaran kreskon de la monda petrolo-postulo, nun taksatan je 136 milionoj da tunoj jare. Ĉu la gajno valoras la riskon?

* www.iea.org/Textbase/subject...

Ja certe por la grandaj cerealaj firmaoj. ADM, Cargil aŭ Bunge estas la apogiloj de la agronutraĵa industrio. Ilin ĉirkaŭas tuta aro da same potencaj transformistoj de krudmaterialoj kaj distribuistoj, mem asociigitaj al bazarego-ĉenoj unuflanke, kaj aliflanke al agrokemiaj, semaj kaj agromaŝinaj firmaoj. El 5 dolaroj uzitaj por nutraĵo, 4 pagas la aktivaĵojn de tiuj firmaoj. Sed, de kelka tempo, la produktanta parto travivis regresadon: kreskanta kvanto da investaĵoj (kemiaj aldonaĵoj, gentekniko kaj maŝinaro) ne kreskigis la produktivecon de agrokulturo, la agronutraĵa industrio elspezas pli por rikolti malpli.

La agro-brulaĵoj estas perfekta respondo al tiu regresado. Subvenciataj kaj en kreskoperiodo dum petrolo malantaŭeniras, ili favoras koncentriĝon inter la plej potencaj firmaoj de la nutraĵ- kaj energi-industrioj.

Bedaŭrinde la transiro al la agro-brulaĵoj havas denaskan malsanon. Tiuj produktoj konkurencas la nutraĵojn rilate al grundoj, akvo kaj aliaj riĉofontoj. Ilia maksimuma disvolvado estos uzata por produkti... agro-brulaĵojn! Patosa propono, el termodinamika vidpunkto. Ili nin devigas vivi super niaj eblecoj. “Renovigeblaj” ja ne signifas “senlimaj”. Eĉ se la kultivaĵojn oni povas replanti, grundo, akvo kaj nutraĵeroj ja estas limigitaj.

Fakte la allogeco de tiuj biobrulaĵoj fontas el tio, ke ili povus pludaŭrigi la petrolo-ekonomion. Kun la nuna takso de ĉirkaŭ mil miliardoj da bareloj pri la restantaj petrolrezervoj en la mondo, ni rapide atingos prezon de 100 dolaroj por unu barelo*. Kaj ju pli la petrolprezo altiĝos, des pli povos altiĝi la kostoprezo de etanolo, tamen restante konkurenca. Tio cetere estas la kontraŭdiro de la dua generacio de agrobrulaĵoj. Samtempe kiam la prezoj de hidrokarbonoj kreskas, la agrobrulaĵoj de la unua generacio fariĝas pli profitigaj, tiel malinstigante investadon por disvolvado de la nova ebla generacio. Se petrolo atingas 80 dolarojn por barelo, la etanolproduktistoj povas pagi pli ol 5 dolarojn por unu buŝelo (proksimume 127 kg) da maizo, kiu fariĝas konkurenca ankaŭ kontraŭ sukerkano. La energi-krizo estas virtuala gajnoespero de 80.000 miliardoj ĝis 100.000 miliardoj da dolaroj por la nutraĵindustri- kaj petrol-firmaoj. Ne mirige, ke oni ne instigas nin ŝanĝi niajn “konsumegajn” kutimojn.

* Caroline Lucas (sub direkto de), “Fuelling a food crisis: The impact of peak oil on food security”, Grupo de Verduloj — Eŭropa Libera Alianco, Eŭropa Parlamento, decembro 2006

La transiro al la agrobrulaĵoj ne estas neevitebla. Multaj anstataŭaj lokaj solvoj, sukcese plenumitaj surloke, efikantaj energiterene kaj centritaj al la bezonoj de la loĝantoj, jam pretas produkti nutraĵojn kaj energion sen minaci la medion aŭ la ekzistorimedojn.

En Usono dekoj da etaj lokaj kooperativoj produktas biodizelon — ofte el recikligita vegeta oleo. La plimulton de la etanolo-kooperativoj en MiddleWest posedas — ĝis nun — agrokulturistoj. Same, ili posedas preskaŭ tri kvaronojn el la etanolrafinejoj de Minesoto, kaj ili ricevas gravajn subvenciojn.

Estus neakcepteble, ke la nordaj landoj translokus la pezon de sia trokonsumo al la sudo, simple ĉar la intertropikaj landoj havas pli da suno, pluvo kaj kultiveblaj grundoj.

Eric HOLTZ-GIMENEZ.