Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
MALNOVEGA KREDO en la islama mondo, la takfirismo spertis renaskiĝon inter la egiptaj islamaj aktivuloj post la malvenko kontraŭ Israelo en 1967 (vidu ... dosieron junio 2007). Ĝi bazas sin sur la konvinko ke la malfortiĝo de la umma (la komunumo de la kredantoj) estas la rezulto de devojiĝoj de la islamanoj mem, de ilia malproksimiĝo de la religio. Ĉiu nepraktikanta islamano estas, laŭ tio, malfidelulo. Tiuj kiuj aliĝas al tiu doktrino estas alvokitaj forlasi la ekzistantajn islamajn sociojn, formi aŭtonomajn komunumojn kaj militi kontraŭ la malfidelaj islamanoj.
Izolitaj grupetoj de takfirismaj aktivuloj vivetis en la tuta araba mondo dum la 1970-aj jaroj. Ili regrupiĝis en Afganio en la 1980-aj jaroj, flanke de la muĝahidinoj, dum la milito kontraŭ la sovetia okupado. La egipto Ayman Al-Zawahiri, la uzbeka gvidanto Tahir Yaldeshiv kaj Ŝejko Essa, postaj membroj de la ĉefstabo de Al-Kajdo, estis jam inter la plej akraj partizanoj de la takfirismo. La doktrino prosperis en Irako post la usona invado, unu el precipaj adeptoj estis Abu Mussab Al-Zarkaŭi, respondeculo de Al-Kajdo en tiu lando, mortigita la 7-an de junio 2006.
Ekde 2003 la takfirismo gajnas rapide terenon inter la mezaj gvidantoj kaj la bazaj aktivuloj de Al-Kajdo. Konvinkitaj ke la ĉeesto de malfideluloj en la islamaj socioj fortigas la malamikon kaj estas danĝero eliminenda, tiuj aktivuloj difinas sin jam ne nur laŭ sia malamo al la usona militismo. La takfirismo estas la malamiko de ĉiu ne praktikanta islamano. Por ke la individuoj “deturnitaj” de islamo povu esti hejmenigotaj, prioritate eliminendas la gvidantoj de la malfidelaj islamaj socioj. La malfacile alireblaj montaj regionoj de norda kaj suda Vazirio fariĝis ilia nova bastiono.
Tiuj ideoj totale malsamas disde tiuj de la ideologoj de Al-Kajdo de la 1990-aj jaroj, kies batalo celis ekskluzive la forpeladon de la okcidentaj “okupado-fortoj” de islamaj landoj. La takfiristoj siavice zorgas pri la interna malamiko. La instruo kiun ili tiris el la 11-a de septembro estas tute simpla: ili estis masakritaj kaj ilia kapo ricevis prezon, ili estis bombataj same de la malfideluloj de Okcidento kiel de tiuj de Pakistano. De tiam ili rifuzas distingi inter islamanoj kaj kristanoj, pakistananoj kaj usonanoj, aŭ eĉ inter s-ro Pervez Muĉarraf kaj s-ro George W. Bush. Necesas elimini la internan malamikon antaŭ ol alfronti la invadintojn. Jen kio eksplikas la adajn atencojn kiuj celas la generalon-prezidanton de Pakistano dum la lastaj kvar jaroj.
Ĉu ili aliĝas al Al-Kajdo aŭ al unu de la grupoj ligitaj kun ĝi, ĉiuj takfiristaj aktivuloj sekvas duoblan celon. Ili devas daŭrigi la militon kontraŭ la okcidentaj armeoj kaj samtempe starigi la bazojn de ortodoksa “islamisma” ŝtato kiu certigu la striktan disciplinon de la fideluloj. Samtempe flirtante la flagon de la ribelo kontraŭ la islamaj ŝtatoj, ili militas kontraŭ ĉiuj moderaj reformistoj eĉ sine de la rezistado en Vazirio. La takfiristoj aparte abomenas la ŝijaismon, kiu estas laŭ ili netolerebla devojiĝo. La milito kontraŭ la adeptoj de tiu tendenco okazas apud la ĝihado kaj ofte prioritatas. La takfiristoj atribuas al si mesian rolon, la ekskluzivan gvidadon de la batalo kontraŭ la malfidela Okcidento kaj la “apostataj” islamanoj.
Syed SALEEM SHAHZAD.