Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

DE KARIBIO ĜIS AFGANIO, TRA EŬROPO

Kiam respektata fondaĵo faras la laboron de la CIA

Irano, Ĉilio, Nikaragŭo... De la 1950-aj jaroj, la “fimilitoj” faritaj de la Central Intelligence Agency (CIA) okupis regule la kronikojn kaj, kiam ili estis rivelitaj, kelkfoje eĉ faris skandalon en Usono. Kreante la Nacian Fondaĵon por Demokratio, la prezidanto Ronald Reagan donis al Vaŝingtono rimedon malpli videblan kaj ĉefe mialpli kontestatan ol la CIA. Sed la celo restas sama: malstabiligi, per financado de iliaj opozicioj, la ne amikajn registarojn.

“GRANDA PARTO DE kion ni faras hodiaŭ, la CIA faris antaŭ dudek-kvin jaroj kaŝe.”* La homo kies surprizan konfeson raportas la Washington Post, la 22-an de septembro 1991, nomiĝas Allen Weinstein. Historiisto, li estis la unua prezidanto de la National Endowment for Democracy (NED, Nacia Fondaĵo por Demokratio), usona neprofitcela asocio kun aparte virtaj celoj: antaŭenigi la homrajtojn kaj la demokration. Tamen estas ĝi pri kiu li parolas en sia deklaro.

* The Washington Post, 22-a de septembro 1991.

La NED ne ekzistis kiam la sama taggazeto rivelis, la 26-an de februaro 1967, skandalon kun internaciaj sekvoj: la Central Intelligence Agency (CIA) financis, eksterlande, sindikatojn, kulturajn organizojn, komunikilojn same kiel famajn intelektulojn. Oni eksciis ankaŭ en la artikolo kiel la mono alvenis al ili. Kiel konfirmis al ni poste, s-ro Philip Agee, iama oficiro de “la Kompanio”, “la CIA uzis konatajn usonajn fondaĵojn, sed ankaŭ aliajn entojn kreitajn kun tiu celo kaj kiuj ekzistis nur surpapere”.*

* Interparolado kun la aŭtoro, 2005. Kp ankaŭ la konferencon (en la hispana) de Philip Agee, www.rebelion.org/cuba/030919agee.pdf.

Por redukti la premon, la prezidanto Lyndon Johnson postulas malfermon de enketo, eĉ sciante ke, depost sia starigo en 1947, la CIA estas taskita pri tia agado. “Niaj politikistoj uzas sekretajn agojn por sendi konsilistojn, ekipaĵojn kaj monsumojn kun la celo subteni komunikilojn kaj politikajn partiojn en Eŭropo, ĉar, eĉ post la dua mondmilito, niaj aliancanoj restis alfrontitaj al politikaj minacoj.”* La malvarma milito komenciĝis, temis pri kontraŭagi la ideologian influon de Sovetio.

* www.ned.org/about/nedhistory.html. Pri la laboro de la CIA koncerne intelektulojn, kp Frances Stonor Saunders, Who Paid the Piper? The CIA and the Cultural Cold War, Granta Books, Londono, 2000.

En certa nombro da kazoj, la financataj organizoj sukcesis malfortigi, eĉ elimini, la oponantojn al la registaroj amikaj de Vaŝingtono. Samtempe ili kreis spacojn favorajn al la usonaj interesoj. Tiu subfosa laboro estis disponigita por ŝtatrenversoj, kiel en Brazilo, kontraŭ la prezidanto João Goulart, en 1964. La renverso de la ĉilia prezidanto Salvador Allende, en septembro 1973, pruvis ke la Blanka Domo ne ĉesigis tiajn agadojn. “Por prepari la terenon por la militistoj, precizigas s-ro Agee, oni financis kaj kanaligis la fortojn de gravaj organizoj de la civila socio kaj de la komunikiloj. Tio estis plibonigita kopio de la ŝtatrenverso en Brazilo.”

Ekde 1975, la CIA estas denove celo de enketo de la Senato de Usono, nome pro sia respondeco en la komplotoj kaj krimoj faritaj kontraŭ pluraj politikaj gvidantoj tra la mondo (Patrice Lumumba, Allende, s-ro Fidel Castro). Paralele, la progresoj de diversaj revoluciaj movadoj en Afriko kaj Latinameriko devigas Vaŝingtonon konstati ke, kvankam la laboro de enŝoviĝo en la organizojn de la “civila socio” restas decida, la uzita vojo ne estas la bona. Oni memoras tiam ke, “por fari la batalon de la ideoj tra la mondo, la registaro Johnson (...) rekomendis la realigon de “publika-privata meĥanismo” por malkaŝe financi agadojn eksterlande.”*

* www.ned.org/about/nedhistory.html.

Tiel enmondiĝis la American Political Foundation (APF) en 1979, koalicio de la demokrata kaj respublikana partioj, de sindikataj gvidantoj kaj de mastroj, de konservativaj universitatanoj kaj de institucioj ligitaj al eksterlandaj aferoj. La modelo estas importita de Okcidenta Germanio, kie la fondaĵoj de la kvar ĉefaj partioj* — konataj sub la nomo de Stiftung — estas, depost la milito, financataj de sia registaro, kiel instrumento de la malvarma milito. Aparte la Fondaĵo Kontrad Adenauer, ligita al la Kristandemokrata Partio (CDU).

* La Friedrich-Ebert-Stiftung de la socialdemokratoj (SPD), la Konrad-Adenauer-Stiftung de la kristandemokratoj (CDU), la Hanns-Seidel-Stiftung de la socialkristanoj (CSU) kaj la Friedrich-Naumann-Stiftung de la liberaluloj (FDP).

La 14-an de januaro 1983, la prezidanto Ronald Reagan subskribas la sekretan direktivon NSDD-77. Li tie ordonas starigi kion li anoncis en parolado antaŭ la brita parlamento la 8-an de junio 1982: “infrastrukturon” por “pli bone kontribui al la tutmonda kampanjo por demokratio”.* La direktivo signalas ke necesas por tio “kunordigi dense la klopodojn faratajn en ekstera politiko — diplomatiajn, ekonomiajn, armeajn — kaj dense interrilatiĝi kun la sekvaj sektoroj de la usona socio: laboro, aferoj, universitatoj, filantropio, politikaj partioj, gazetaro (...)”.

* www.ned.org/about/reagan-060882.html.

Sen mencii la direktivon, Reagan prezentas al la Kongreso proponon de la AFP titolitan “The democracy program”. Tiel, la 23-an de novembro 1983, leĝo decidas la starigon de la NED. La 16-an de decembro, dum la “ceremonio” organizita tiuokaze en la Blanka Domo, la prezidanto deklaras: “Tiu programo ne restos en la ombro. Ĝi fiere agnoskas sin sub la fajro de la lumĵetiloj. (...) Kaj, kompreneble, ĝi estos kohera kun niaj naciaj interesoj.”*

* www.ned.org/about/reagan-121683.html.

Kvar organizoj konsistigas la soklon de la NED kaj respondecas pri ĝia mastrumado. La Free Trade Union Institute (FTUI) — branĉo de la sindikata centralo AFL-CIO, kiu alprenas poste la nomon de American Center for International Labor Solidarity (ACILS) — ekzistis jam antaŭ la NED. La tri aliaj estas tuj kreitaj: la Center for International Private Enterprise (CIPE) de la komercoĉambro, la International Republican Institute (IRI), de la Respublikana Partio, kaj la National Democratic Institute (NDI), de la Demokrata Partio.

La dolaroj de la antisandinistoj

KVANKAM JURE TEMAS pri privata asocio, la NED aperas en la buĝeto de la ŝtatdepartemento [ministrejo pri eksterlandaj aferoj]. Tamen, ĝia financado estas submetita al aprobado de la Kongreso. La registaro per tio senigas sin je ĉia respondeco*, sed tiu statuso havas alian strategian avantaĝon. Por la iama oficisto de la ŝtatdepartemento William Blum, la organizoj “neregistaraj estas parto de la imago kaj de la mito, (...) ili kontribuas konservi eksterlande nivelon de kredindeco kiun oficiala agentejo ne povus atingi”.*

* “La fondaĵo ne konsidereblas kiel agentejo aŭ devenaĵo de la usona registaro”, disponas la leĝo kiu kreas la NED.
* William Blum, Rogue State, Common Courage Press, Monroe, 2000.

En oktobro 1986 eksplodas la skandalo kiu ŝanceligas la registaron Reagan: la kontraŭleĝa financado de la batalo kontraŭ la sandinisma registaro de Nikaragvo estas organizita en la Blanka Domo, ĉefe danke al fikomerco de kokaino. Hazardo: kunordigata de la kolonelo Oliver North, sub direkto de la Nacia Konsilio pri Sekureco (Nation Security Council, NSC), la tuta strukturo nomiĝas... “The democracy program”. La NED ludis unuarangan rolon en la operacio.* Strange, la enketo koncentriĝas sur la financado de la milit-aparato de la nikaragŭaj kontraŭrevoluciuloj — la Contra — kaj malpli interesiĝas pri tiu “neregistara” organizo, tamen superrigardata ekde sia naskiĝo kaj ĝis 1987, de la alta respondeculo de la CIA Walter Raymond, membro de la direktejo de la informoj de la NSC.

* Kp The New York Times kaj The Washington Post, 15-a kaj 16-a de februaro 1987.

“Heredinto de la ‘democracy program’ de Ronald Reagan, la NED (...) liveris financ-rimedojn al multaj latinamerikaj grupoj, inter ili la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF, angle FNCA)*”, asertas Jorge Mas Canosa, tiam prezidanto de la KUNF, ekstremisma antikastrisma organizo kreita de la NSC en la sama epoko kiel la NED. Malantaŭ la slogano “Libereco de Kubo pasas tra Nikaragŭo”, la KUNF engaĝiĝis kontraŭ la sandinistoj. “Tiu kunlaborado naskiĝis”, daŭrigas Mas Canosa, “kiam Theodore Shackley, iama vicdirektoro de la operacioj de la CIA, kaj ĉefo de la sekcio pri kaŝaj servoj, petis al la membroj de la fondaĵo ilian subtenon al la centramerika politiko...”

* Alvaro Vargas Llosa, El exílio indomable, Espasa, Madrido, 1998.

Estas ekde 1987, en plena skandalo, kiam la NED ekagas. Ĝiaj dolaroj finatingas la starigon de la fronto de antisandinistaj organizoj, en kiu partoprenas eĉ la (nikaragŭa) Permanenta Komisiono de la Homrajtoj. Danke al tiu subteno, s-ino Violeta Chamorro, kandidato de Vaŝingtono kaj proprietulo de la “sendependa” taggazeto La Prensa, alvenas al la prezidanteco en 1990. Ĉiuj agadoj de la sandinistoj favore al la loĝantaro forvaporiĝas kun la realigo de la novliberala modelo...

La talento de la NED kanaligi la monsumojn, krei neregistarajn organizojn (NRG), starigi elektajn manipuladojn kaj komunikilajn propagando-kampanjojn, ege ŝuldiĝas al la granda sperto de la CIA, de la branĉo de la ŝtatdepartemento taskita pri kunlaborado (USAID) kaj de multaj eminentuloj de la konservativa “elito” ligita al la ekstera politiko de Usono.* Escepte la teroristajn metodojn, la registaro Reagan uzis la samajn metodojn en la landoj de Orient-Eŭropo, “neregistara krucmilito por la homrajtoj kaj la demokratio, des pli imperiisma ke ĝi estas supozata rekte respondi al la bezonoj de la disidentoj kaj de la reformistoj de la tuta mondo”.* En tiuj landoj de la “reala socialismo”, la distanco inter regantoj kaj regatoj faciligas la taskon de la NED kaj de ties reto de organizoj, kiuj fabrikas milojn da “disidentoj” danke al la dolaroj kaj al la reklamo. Post kiam fine la ŝanĝo estis atingita, la plej multaj de ili, kaj iliaj ĉiuspecaj organizoj, malaperas, senglore, el la cirkulado.

* Inter ili: Allen Weinstein, Dante Fascell, Elliott Abrams, Richard Allen, John Negroponte, Jeane Kirkpatrick, John Bolton, Otto Reich, la generalo Wesley K. Clark, John Richardson, William Middendorf, Frank Carlucci, Francis Fukuyama...
* Nicolas Ghilhot, “Le National Endowment for Democracy”, Actes de la recherche en sciences sociales, n-ro 139, Parizo, septembro 2001.

Inter la atribuitaj historiaj venkoj troviĝas Pollando. En 1984, la NED disdonis jam “rektan helpon” por tie krei sindikatojn, gazetojn kaj grupojn de defendo al la homrajtoj. Ĉiuj, kompreneble, “sendependaj”. Por la prezidant-kampanjo de 1989, la NED donacas 2,5 milionojn da dolaroj al la movado Solidarnosc gvidata de s-ro Lech Walesa, kiu enpotenciĝas tiujare, kiel potenca aliancano de Vaŝingtono.*

* www.ned.org/about/nedTimeline.html. La NED montras ĉi tie iujn de siaj financad-agadoj, ĉu rektajn, ĉu pere de la CIPE, de la IRI, de la NDI aŭ de la branĉo de la AFL-CIO.

Kvankam la NED estis konceptita en la kadro de la usona arsenalo de la malvarma milito, la disfalo de la eŭropa socialisma bloko estas la enkonduko al ĝia planedvasta etendiĝo. De tiam, danke al la dolaroj kaj al kelkaj “specialistoj”, ĝi sciis enmiksiĝi en la sociajn, ekonomiajn kaj politikajn procezojn de proksimume naŭdek landoj de Afriko, Latinameriko, Azio kaj Orient-Eŭropo. Enmiksiĝi en la elektojn estas, kiel diras la esploristo Gerald Sussman, “tre grave por atingi la tutmondajn celojn de Usono”. La NED kaj aliaj usonaj organismoj prezentas sin kiel partoprenantoj en la “konstruado de demokratio”. Tamen, substrekas Sussman, se ili “agas efektive malpli brutale ol la CIA ĝis 1970, la formoj de elektaj manipuladoj al kiuj [ili] hodiaŭ dediĉas sin estas demonstradoj de morala surscenigo kaj de politika dramaturgio”.*

* Gerald Sussman, “The myths of “democracy assistance”: US political intervention in post-soviet Eastern Europe”, Monthly Review, vol. 58, n-ro 7, Novjorko, decembro 2006.

Dum la elektoj de 1990 en Haitio, la NED investis proksimume 36 milionojn da dolaroj por subteni la kandidaton Marc Bazin, iama funkciulo de la Monda Banko. Malgraŭ tiu helpo larĝe venkis s-ro Jean-Bertrand Aristide. Li estis renversita, la 29-an de septembro 1991, sekve al komunikila kampanjo ankaŭ financita de la NED kaj la USAID. La diktatoreco kiu sekvis kaŭzis proksimume kvar mil mortviktimojn...

Dum la dek unuaj jaroj de ĝia ekzisto, “tiel estas 200 milionoj da dolaroj kiujn la NED disdonis tra mil kvincent projektoj partoprenantaj en la subteno de la amikoj de Usono”.* De 1998, la NED multe interesiĝis pri Venezŭelo. “Tio estas silenta operacio kontraŭ la bolivara revolucio, asertas s-ro Agee. Ĝi komencis kun la prezidanto [William] Clinton kaj intensiĝis kun la filo [George W.] Bush. Tio similas al la agadoj faritaj kontraŭ la sandinistoj, sed en la momento sen terorismo nek ekonomia embargo: “antaŭenigi la demokration, solvi konfliktojn, kontroli la elektojn kaj fortigi la civitanan vivon”.” La usona advokatino Eva Golinger malkovris en oficialaj dokumentoj ke inter 2001 kaj 2006 pli ol 20 milionoj da dolaroj estis transdonitaj de la NED kaj la USAID al opoziciaj grupoj kaj al privataj venezŭelaj komunikiloj.* La New York Times estis jam rivelinta, la 25-an de aprilo 2002 — kelkajn tagojn post la malsukcesa ŝtatrenverso kontraŭ la prezidanto Hugo Chávez-, ke la buĝeto de la NED destinita al tiu lando kvarobliĝis kelkajn monatojn antaŭ tiu puĉo-provo, laŭ ordono de la usona Kongreso.

* Nicolas Guilhot, verko cit.
* Eva Golinger, Code Chávez. CIA contre Venezuela, Oser dire, Esch-sur-Alzette (Luksemburgio), 2006.

Tamen, la plej grandan konstantecon la NED montris en la batalo kontraŭ la kuba registaro. Dum la lastaj dudek jaroj ĝi investis proksimume 20 milionojn da dolaroj por antaŭenigi la “demokratian transiĝon” en tiu lando, sen kalkuli la 65 milionojn alportitajn de la USAID depost 1996. Vaŝingtono insistas pri la plej supera utileco de “demokratiaj” elektoj, sed, de la leĝo Torricelli (Cuban Democracy Act, 1992) ĝis la leĝo Helms-Burton (Cuban Liberty and Democratic Solidarity Act, 1996) kaj la Komisiono por Helpo al Libera Kubo (Commission for Assistance to a Free Cuba, majo 2004), la oficialaj tekstoj precizigas klare ke la elektitoj devas konveni al ĝi. Preskaŭ ĉiuj sumoj restas inter la manoj de kontraŭrevoluciaj organizoj en Usono kaj en Eŭropo. Ĉefe la pola, rumana kaj ĉeĥa registaroj ricevas bonan parton de tiu financado, ekde kiam ili gvidas la internacian premadon faratan kontraŭ Kubo. Nur en 2005, la NED donis al ili 2,4 milionojn da dolaroj tiucele.*

* Laura Wides-Munoz, “Usono financas antikastristajn grupojn eksterlande”, Associated Press, 29-a de decembro 2006.

Elektoj kaj aferoj devas iri kune. Ĝuste tiel Vaŝingtono vidas la demokration. La 20-an de januaro 2004, la prezidanto anoncis dum sia parolado pri la stato de la Unio ke li petos de la Kongreso duobligi la buĝeton de la NED por ke ĝi ennoviĝu pri la “antaŭenigo de liberaj elektoj, de liberkomerco, de gazetara libereco kaj de la sindikata libereco en Mez-Oriento”. Do, ke la ideologia laboro akompanu la militan agadon. En tiu mondregiono la ĉeesto de la NED estis ĝis tiam minimuma. En 2003 ĝia reto instaliĝis en Afganio. En ĝia teksejo legeblas ke ĝi decidis “starigi kaj fortigi la komercon por helpi konstrui la demokration kaj la merkat-ekonomion”. Por prepari la terenon ĝi donas “helpon al tuta serio da naskiĝantaj NRO”.

Kun similaj celoj aliaj NRO estas financataj en Irako, aparte en la nordo de tiu okupata lando. Kiel aliloke, la lokaj organizoj subtenataj de la NED rapide fariĝas dependaj de ĝi kaj, sub la flago de “batalo por la demokratio”, ili komencas labori por sistemo kies interesoj tre malofte kongruas kun tiuj de la loĝantaro.

Unufoje jare, aŭ laŭ postulo, la prezidanto de la NED devas fari raporton ĉe la komisiono de eksterlandaj aferoj de la usona Senato, unika kazo por neregistara organizo. La 8-an de junio 2006, s-ro Carl Gershman (prezidanto de la NED ekde aprilo 1984) insistis pri la urĝo altigi la buĝeton de la “helpo al demokratio”. Li argumentas ke en Rusio, en Belorusio, en Uzbekio, en Venezŭelo, en Egiptio la NRO bezonas aldonajn rimedojn ĉar ili alfrontas “duon-aŭtoritatecajn” registarojn. La 7-an de decembro li faris praktike la saman paroladon antaŭ la Eŭropa Parlamento, dum la konferenco “Democracy promotion: The European way”.

Laŭ s-ro Blum, la filozofio de la NED kuŝas sur la ideo ke la socioj funkcias pli bone “kun la libera entrepreno, la kunlaborado de la klasoj (...), reduktita intervenismo de la registaro en la ekonomio (...). La merkat-ekonomio estas asimilita al demokratio, reformoj kaj kresko; oni laŭdas la meritojn de la eksterlandaj investoj. (...) La raportoj de la NED peze insistas pri la “demokratio”, sed temas nur pri minimumaj demokratiaj proceduroj, kaj ne pri ekonomia demokratio, ĉar nenio rajtas minaci la establitajn potencojn (...). Resume, la programoj de la NED estas en harmonio kun la bezonoj kaj la fundamentaj celoj de la ekonomia tutmondigo kaj de la nova internacia ordo”.

Instrumento de la tutmonda milito

ANTAŬ LA ĜENERALA ASEMBLEO de la Unuiĝinta Naciaro (UN) en septembro 1989, la prezidanto George Bush patro asertis ke la defio de la “libera mondo” estas solidigi la “fundamentojn de la libereco”. Jaron antaŭe, la kanada parlamento, kuraĝigita de Vaŝingtono, estis kreinta fondaĵon similan al la NED, kun la nomo Rights & Democracy. En 1992, laŭ la sama modelo, la brita parlamento oficialigis la Westminster Foundation for Democracy (WFD). Poste venis la vico de Svedio kun la Swedish International Liberal Centre, de Nederlando — Fondaĵo Alfred Mozer — kaj de Francio — Fondaĵo Robert Schuman kaj la Fondaĵo Jean Jaurès (ligita al la Socialista Partio). La reto de la fondaĵoj de la NED alprenas formon.

Ĝuste en tiu kadro estis kreita la Democracy Projects Database, kiu kunordigas proksimume ses mil projektojn de NRO en la mondo. La NED estas ankaŭ la koro de la Network of Democracy Research Institutes*, en kiu partoprenas “sendependaj institucioj ligitaj al politikaj partioj, universitatoj, sindikatoj kaj movadoj por demokratio kaj homrajtoj”. Ĝia celo estas faciligi la kontakton “inter la kleruloj kaj la aktivuloj de la demokratio”. Aliflanke la NED gastigas la sekretariejon de la Center for International Media Assistance, “projekto kiu taskas sin kunvenigi certan nombron da fakuloj pri komunikiloj kun la celo fortigi la subtenon al la libera kaj sendependa gazetaro en la mondo”.*

* www.wmd.org/ndri/ndri.html.
* www.ned.org/about/cima.html.

En la oficiala interret-teksejo de la ŝtatdepartemento s-ro Gershman deklaras ke ĉiuj ĉi fondaĵoj, personoj kaj organizoj konverĝas al la “kreado de pordemokratia monda movado”. “Reto de la retoj”, de kiu la NED estas la centro. Aliaj fondaĵoj aliĝis al tiu projekto — la Friedrich-Ebert-Stiftung de Germanio, la Olof Palmes Internazionella Center de Svedio, la Karl-Renner-Institut de Aŭstrio, la Fundación Pablo Iglesias, ligita al la hispana Laborista Socialista Partio (PSOE).

En 1996, por pravigi la buĝetaltigon de la NED, aparte “klariga” raporto estis submetita al la Kongreso: “La tutmonda milito de la ideoj plene okazas. Usono ne povas permesi al si rezigni pri tiom efika instrumento en eksterlanda politiko en epoko kiam ĝiaj interesoj kaj ĝiaj valoroj suferas potencan ideologian atakon de multaj antidemokratiaj fortoj en la mondo (...). Ĝi restas minacata de tenacaj komunistaj reĝimoj, de novkomunistoj, de agresemaj diktatorecoj, de radikalaj naciistoj kaj de islamismaj fundamentistoj. En tiuj kondiĉoj Usono ne povas permesi al si lasi la ideologian batalkampon al tiuj malamikoj de libera kaj malfermita socio. La NED bezonas kontinuan financadon, kiu konsistigas prudentan investon por garantii la estonton.”* Tri jarojn poste, s-ro Benjamin Gilman, prezidanto de la komisiono pri eksterlandaj aferoj de la Ĉambro de Reprezentantoj, reprenis, samcele, la plej multajn elementojn de tiu raporto.

* James A. Phillips kaj Kim R. Holmes, “The National Endowment for Democracy: A prudent investment in the future”, Foreign Policy and Defense Studies, The Heritage Foundation, “Executive memorandum”, n-ro 461, Vaŝingtono, DC, 13-a de septembro 1996.

Demokratio, liberaj elektoj, esprimlibereco... Kion s-ro Blum tradukas jene: “Ĉio, kion ni faris, estas transigi la multajn abomenindajn agadojn de la CIA al nova organizo kies nomo sonas pli bone. La kreado de la NED estas ĉefverko de politiko, de publikaj rilatoj kaj de cinismo.”*

* William Blum, verko cit.

Hernando CALVO OSPINA.