Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“Raportistoj sen limoj” kaj ĝiaj usonaj monprovizantoj

Financadoj sen limoj

“ABSOLUTE, ni ricevas monon de la NED, asertas s-ro Robert Ménard, ĝenerala sekretario de Raportistoj sen limoj (Reporters sans frontières (RSF)), en la interret-forumo de la Nouvel Observateur, la 18-an de aprilo 2005.* Kaj tio faras nenian problemon por ni.” Jen io por pridubi la kredindecon de tiu “sendependa” asocio kiu defendas la esprimliberecon danke al tiuspeca financado, sen kalkuli tion kion ĝi ricevas de la franca ŝtato — 11% de ĝia jara buĝeto-, de la Eŭropa Komisiono — 15% -, kaj de pluraj privataj financgrupoj de komunikiloj kaj de armado — nedeterminita sumo.*

* www.nouvelobs.com/forum/archives/fo....
* Raporto de 2003, www.rsf.org/article.php3?id﹍article....

Tiuj datenoj estis enretigitaj en la retejo de RSF nur post artikolo de la usona ĵurnalistino Diana Barahona, kiu menciis tion, la 11-an de marto 2005, en la taggazeto Northern California Media Guild. “Tiu mono reprezentas 2% de nia buĝeto”; “ĝi devenas de la usona Kongreso kaj ne de la Blanka Domo”, precizigas s-ro Ménard en komunikaĵo. En alia teksto li klarigas: “Ni ne ricevas monon de la usona ŝtatdepartemento, de la CIA aŭ de la usona kunlaborejo USAID.”* Malfacile kredi ke li ne konas la historion nek la celojn de la NED kaj ke li ne scias ke estas la ŝtatdepartemento kiu mendas ĝian financadon ĉe la Kongreso.

* www.rsf.org/article.php3?idarticle....

EN LA SAMA KOMUNIKAĴO s-ro Ménard koncedas por la unua fojo ke RSF ricevas aliajn “subvenciojn devenajn de Usono (...), tiujn de la Center for a Free Cuba [CFC, Centro por Libera Kubo]. De 2002 ĝis 2005, RSF ricevis de ĝi 92.330 eŭrojn. Sed kion li ne diras meritas substrekon: preskaŭ ĉiuj resursoj de la CFC devenas de la NED. Historia eminentulo de tiu kaj de la latinamerika politiko de Usono, s-ro Otto Reich estas administranto de la CFC. Ĝia direktoro, s-ro Frank Calzón, siavice estis, en 1983, la unua prezidanto de la Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF, angle FNCA), kaj unu el la gvidantoj, en la 1970-aj jaroj, de la grupo Abdala, organe ligita kun la Fronto de Nacia Liberigo de Kubo, kiu respondecas pri teroristaj atencoj en pluraj landoj, interalie Francio, Portugalio kaj Kanado.*

* Kp Enrique Encinosa, Cuba en guerra, Historia de la oposición anti-castrista. 1959-1993, The Endowment for Cuban American Studies of the Cuban American National Foundation, Miamo, 1994.

En 1993 s-ro Ménard alprenis la totalan direktadon de RSF, post la demisio de la du aliaj precipaj fondintoj, s-roj Rony Brauman kaj Jean-Claude Guillebaud. Ilia foriro estis aparte motivita de senprecedenca komunikila kampanjo, danke al kiu RSF transformis la nekonatan taggazeton Oslobodjenje kaj ties direktoron en mondajn “stelulojn”*, dum ĝia eldonkvanto atingis apenaŭ tricent ekzemplerojn en Sarajevo. Pura hazardo: en la sama epoko la NED investis milionojn en tiun gazeton por “vivigi” ĝin.

* Robert Ménard, Ces journalistes que l’on veut faire taire, Albin Michel, Parizo, 2001.

TIO ESTIS ŝajne la unua fojo en kiu la celoj kaj agoj de s-ro Ménard kaj de la NED kongruis. Poste tio fariĝis kutima... Por konvinkiĝi pri tio sufiĉas observi la rolon de RSF en la polemiko lanĉita per la nenovigo, fare de la venezŭela registaro, de la koncesio de la privata televidstacio Radio Caracas Television (RCTV), koncesio kiu finiĝis la 27-an de majo 2007. Tiu televido multokaze rompis la leĝon kaj malkaŝe partoprenis en la ŝtatrenverso de la 11-a de aprilo 2002. Parolante pri “fermo” kaj pri atenco al la esprimlibereco, RSF “alvokas la internacian komunumon mobiliziĝi por denunci tiun perfortaĵon kaj defendi tion kio restas de sendependaj komunikiloj en Venezŭelo”. Spite al la rajto de ĉiu ŝtato — ĉu en Venezŭelo, en Usono, en Francio aŭ aliie — disponi pri raraj publikaj havaĵoj kiuj estas la hercaj frekvencoj.* Malgraŭ la ĉeesto de la privataj televidoj Globovisión, Venevisión, Televen kaj CMT, RSF denuncas la 28-an de majo: “Hugo Chávez silentigis (...) la solan nacian ĉenon ankoraŭ kritikan al li.” Estas vere ke la aliaj forte agacas s-ron Ménard: kvankam ofte agresemaj kontraŭ la potenco, ili ne subtenas plu malkaŝe la malstabiligon de la prezidanto.*

* Vd Bernard Cassen, “Désinformation sur le Venezuela”, www.monde-diplomatique.fr/carnet/20....
* Pri Raportistoj Sen Limoj (RSF) vd ankaŭ Salim Lamrani: La mensogoj de Reporters sans frontières (Raportistoj sen Limoj), Monda Asembleo Socia (MAS), Jean-Guy Allard: RSF kun sangaj manoj, Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Jean-Guy Allard: Tio ne publikiĝas en Francio — Ménard akceptas 100.000 dolarojn de la Tajvan-reĝimo, Monda Asembleo Socia (MAS). -vl

Hernando CALVO OSPINA.