Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Unua elekto kun opozicia kandidato

Sen iluzio pri la balotrezulto pro la konsisto de la balotrajtantaro, opozicia kandidato, s-ro Alan Leong tamen aktive kampanjis kontraŭ s-ro Donald Tsang, por la posteno de Hongkonga registarestro. Jen ekmoviĝo de demokratia maŝino, kiu povus embarasi Pekinon.

KIAM s-ro Alan Leong, diskreta 49-jara advokato, anoncis en decembro 2006 sian kandidatiĝon por la posteno de Hongkonga registarestro, klaris ke liaj sukcesŝancoj estas nulaj. Male al lia kontraŭulo, la eksa registarestro Donald Tsang, lin apogis nek Ĉinio, nek la eta urba delegitaro voĉdononta.

Nesurprize s-ro Donald Tsang, 62-jara eksa ŝtatfunkciulo kaj registarestro de junio 2005, estis do reelektita la 25-an de marto por 5-jara periodo. Li venkis per granda plimulto de 649 voĉoj el 772. S-ro Alan Leong ricevis nur 123 voĉojn. “Estas eta fermita partio, por elektoj en fermita rondo”, komentis s-ino Emily Lau, demokrata deputitino, figuro de la loka politiko.

Siaflanke Alan Leong kun siaj sampartianoj taksis ke la elektoprocezo, kvankam difekta, tamen antaŭenigis la aferon de la universala voĉdonrajto, por la ontaj elektoj en 2012. Por la kandidato, venkita sed plu vigla, Hongkongo travivis sian unuan veran elekton de post la retrodono al Ĉinio en 1997: “Ni reprezentis fundamentan ŝanĝon de kulturo, aliordigon de valoroj kaj esperojn pri politiko. Ne eblos retroiri. La firma decido hongkonga enkonduki universalan voĉdonrajton en 2012 estas pli forta ol iam ajn.”

Malgraŭ sia ekonomia prospero kaj la alta eduknivelo de sia loĝantaro, Hongkongo havas nur limigitan demokration. Ĉinio haltigis la reformon de la sistemo, permesante nur tre kontrolatajn elektojn kaj donante gravecon al eta grupo de personoj el la negocomedioj, sociprofesiaj delegitoj kaj konservativaj reprezentantoj. Elektita de 800-membra balotantaro, en urbo de 7-miliona loĝantaro, la registarestro urboadministranto akumulas multan povon. Li nemulton riskas flanke de la leĝfara konsilio (Legco) en kiu 30 membroj el 60 estas rekte elektitaj. La lokaj reprezentantoj, nomumitaj de la registaro, ne respondecas antaŭ la popolo.

En la kuna angla-ĉina deklaracio en 1984 pri la estonteco de la teritorio post la reveno de suvereneco, estis planitaj reformoj de la politika sistemo. Timante perdi sian regon, Ĉinio haltigis la procezon. Ankaŭ la negocomedio kaj aliaj establitaj interesoj kontraŭis la starigon de pli demokratia sistemo, pro timo, ke demagogiaj postuloj povus aperi. En tiom fermita medio, la sensurpriza elekto de la registarestro ne vere interesegis la amasojn.

Neniu opozicianto ĉe la antaŭaj balotoj

TIUJ UNUAJ elektoj rezultigis la venkon de s-ro Tung Chee-hwa, potenca ŝipluisto, kies familio havas fortajn ligojn al Pekino. Ambaŭ liaj du kontraŭuloj, unu financisto kaj la alia emerita juĝisto, kvankam rivaloj, ricevis siajn instrukciojn de Pekino. Tio donis ŝajnigon de legitimeco al tiu postkolonia elekto. La baloto de 2001 rezultigis nekontestatan venkon de s-ro Tung Chee hwa. Neniu kandidatiĝis kontraŭ li. La ĉinaj prezidanto kaj ĉefministro tiam publike anoncis deziron, ke li estu reelektita. Lia dua periodo tamen abrupte finiĝis pro misa politika orientiĝo kaj ekonomiaj problemoj. En marto 2005, s-ro Tung Chee-hwa demisiis, lia ĉefkunlaboranto s-ro Donald Tsang, tiama ĝenerala sekretario de la administracio anstataŭis lin, kaj post tri monatoj elektiĝis sen kontraŭstaro.

S-ro Alan Leong, diskreta deputito, fariĝis kandidato

DUM ĈIUJ tiuj elektoj la loĝantaro estis grandparte ne koncernata, ĉar ĝi povis nek nomi kandidaton, nek voĉdoni, nek eĉ aŭskulti verajn idedebatojn. En tiu kunteksto, sinĵeto en la batalo de tiel diskreta deputito kiel s-ro Alan Leong estis evento. Lia provo aspektis donkiĥoteca, des pli ĉar du gravuloj de la politiko, s-ro Martin Lee, estro de la Dmokrata Partio kaj s-ino Anson Chan, eksa ĝenerala sekretario de la administracio kaj ekssuperulo de s-ro Donald Tsang, laŭte pripensis kandidatiĝi, antaŭ ol rezigni. Ĉefe la rezigno de s-ino Anson Chan seniluziigis multajn. Tiu eksa altfunkciulino ja ŝajnis en plej bona pozicio por venki s-ron Donald Tsang. “Kial konkursi, kiam ĉiuj fortoj estas kontraŭ vi”, ŝi deklaris anoncante sian rezignon.

Eĉ sciante ke liaj ŝancoj estas tre etaj, s-ro Alan Leong konsideris ke li nenion povas perdi. Naskita en Hongkongo, kie disvolviĝis lia tuta kariero, li estis edukita kiel tipa mezklasulo. Kiel iu el la hongkonga mezklaso li aspiras pli demokratian kaj travideblan registaron. Li estis ĉefadvokato de 2001 ĝis 2003, antaŭ ol malfrue eniri politikon per sia elekto kiel deputito en 2004. Li tiam konigis sin pro sia malakcepto de la amendo “kontraŭ-ŝtatrenversa” decidita de Pekino por redukti la individuajn liberecojn en Hongkongo*.

* Nome de sekureco, estis akceptita amendo al la fundamenta leĝo — la artikolo 23 — , celanta kondamni “ĉiun ŝtatrenverseman aktivaĵon”, kies difino estas tre malpreciza. Tiu decido estigis multajn protestajn manifestaciojn.

La 6-an de novembro 2006, subtenata de la nova Civitana Partio, de la Demokratia Partio kaj aliaj defendantoj de la demokratio, s-ro Alan Leong publike anoncis sian kandidatiĝon antaŭ grupo de subtenantoj kunvenantaj en parko de la urbocentro. “Mi prezentas min al balotontoj ĉar mi ne povas akcepti ke oni denove elektos registarestron sen opozicio. Jam estas la tria fojo, se ni ne batalos malhelpe. Mi certas, ke Hongkongo meritas tiun batalon.”

Kelkaj politikuloj, inter kiuj s-ino Emily Lau, taksis lian strebon neproduktiva: “Mi ne subtenas lin ĉar mi ne volas partopreni elekton rezervitan al eta rondo. Maltrankviligas min, ke tiaj iniciatoj riskas legitimi nedemokratan procezon”.

S-ino Audrey Y. M.Eu, deputito kaj kunfondinto de la Civitana Partio, esprimis sian malkonsenton kun la supra opinio: “Kial batali se ni ne povas venki? Sed tiu batalo tute ne estas senespera afero. Fakte ĝi kaj ĝiaj eblaj konsekvencoj estas tre gravaj. Hongkongo estas ĉe kriza punkto. Ĉiu komprenas, ke la aktuala politika sistemo ne povas daŭri. La regestro estas elektita de malgranda rondo de potencaj negocistoj kaj de partianoj favoraj al Pekino. Li servas la interesojn de tiu rondo, pli ol tiuj de larĝa publiko”.

Por s-ro Alan Leong la veto estis aŭdaca, kaj la batalo malfacila de la komenco. Necesis unue akceptigi lian kandidatiĝon de tiuj, kiujn la kritikantoj nomas “la eta rondo”, fermita balotantaro el 800 membroj dominata de reprezentantoj de negocomedio, pli lojalaj al Ĉinio ol al Hongkongo. La tri lastaj jaroj montris, ke Pekino ĉiam scipovis kaŝe manovri por garantii la rezulton de tiu malmultvoĉa baloto.

La imponaj apogoj de s-ro Donald Tsang

NEŜANCELEBLA, s-ro Alan Leong ne malmulte klopodis por gajni la rajton esti kandidato. Li por tio unue devis akiri la subtenon de kontistoj, advokatoj, inĝenieroj, instruistoj, sociallaboristoj kaj aliaj balotorajtantoj. La 31-an de januaro 2007 li sukcesis kunigi la 111 voĉojn necesajn por registrado de sia kandidatiĝo, kio igis lin la unua demokratia kandidato rajtigita konkursi por la funkcio registarestro. “Estas momento, pri kiu la Hongkonganoj devus fieri” li klarigis. La postan tagon, s-ro Donald Tsang, ĝis tiam silenta , anoncis sian kandidatiĝon, kaj facile ricevis patronecon de 600 balotrajtantoj.

Same kiel s-ro Alan Leong, s-ro Donald Tsang naskiĝis en Hongkongo. Li ricevis saman edukon kiel sia konkuranto. Naskita en malriĉa kaj multinfana familio, li eniras la publikan funkciularon tuj post fino de studado, kaj promociiĝis ĝis Direktoro de Komerco, Ĝenerala Sekretario de Financoj, kaj Ĝenerala Sekretario de la Administracio, en kiu posteno li restis tri jardekojn. S-ro Donald Tsang estas ne nur tre kompetenta funkciulo, li ankaŭ estas politike sufiĉe lerta, por daŭre esti tiel aprezata sub la nuna ĉina reĝimo, kiel li estis sub la brita. Male al s-ino Anson Chan, s-ro Donald Tang sukcesis gajni la fidon de Pekino, pruvante rapide sian lojalecon. La potenculoj ŝatas lin pro lia apogo al la negocomedio. Li tial sukcesis ricevi 22 milionojn da hongkongaj dolaroj kiel donacojn, tio estas trioble pli ol s-ro Alan Leong.

Imponaj estis la apogoj al s-ro Donald Tsang. Krom tio, ke lia kampanjo-direktoro estis direktoro de loka banko, li ankaŭ ricevis apogon de du gravegaj politikaj partioj, la Liberala Partio kaj la potenca Demokratia Alianco por la progreso de Hongkongo (Democratic Alliance for the Betterment of Hong Kong), kies estroj estas membroj de la Nacia Popola Asembleo (la nacia asembleo de Ĉinio). Li ricevis apogon ankaŭ de diversaj retoj, inter sindikatoj kaj lokaj korporacioj. Kvankam s-ro Donald Tsang ja estis la venkinto de tiu elekto, s-ro Alan Leong ne faciligis lian taskon. Dum la baloto de 2005, sen kontraŭulo, li devis nur peti la subtenon de la balotrajtantoj. Ĉi foje, portante la debaton sur la publikan lokon, lia konkuranto devigis lin fari same.

Ambaŭ tendaroj organizis mitingojn, imagis frapfrazojn, faris paroladojn, renkontis la loĝantaron, kiel tio okazas aliloke en la mondo. Surmetante iam ajn sian faman bantkravaton, s-ro Donald Tsang elektis la verdan koloron por sia kampanjo. S-ro Alan Leong, kiu montre surmetis poŝtuketon, preferis la rozan koloron. La frapfrazo de la unua, “Mi kontrolos, ke la laboro estas farata”, akcentis lian sperton kaj administran efikecon. La allogilo de la dua, “Estas afero pri elekto”, insistis pri la fakto, ke eblis elekti.

S-ro Alan Leong memnomis sin kandidato de la malriĉuloj, priskribante s-ron Donald Tsang kiel zorganta pli pri la negocomedio ol pri la hongkongaj loĝantoj:“Mi estas ĉi tie por doni la parolon al la senvoĉuloj.” Siaflanke, la eliranta kandidato elstarigis sian longan sperton pri registaro kaj sian pragmatan aliron al la problemoj.

Laŭprograme, la plej grandaj diferencoj temis pri la ekonomia disvolvado kaj la konstitucia reformado. Zorgante pri la konkurenckapablo de la urbo, s-ro Donald Tsang proponis konstruon de aŭtoŝoseoj, pontoj kaj aliaj infrastrukturoj. Laŭ s-ro Alan Leong la lando ne bezonas pli da konstruaĵoj, sed pli bonan regadon kaj pli puran hommedion, kiel kvalitajn faktorojn de la evoluo. Li ankaŭ proponis starigi minimuman salajron kaj leĝon kontraŭ la monopoloj. Du proponoj rifuzitaj de lia konkuranto, kiu taksis ilin kontraŭaj al la merkatekonomia principo kiu regas en Hongkongo.

Koncerne la reformon de la politika sistemo, s-ro Alan Leong postulis la universalan balotrajton por elekto de la leĝfara konsilio kaj registarestro en 2012. Laŭ s-ro Donald Tsang, plena demokratio ne estas bona por Hongkongo, argumento jam uzata de Pekino kaj la grandaj kompanioj kontraŭ la malfermo de elektoj. “Ni ne povas fidi frapfrazoj [por konstrui demokration] diris s-ro Donald Tsang, kaj aldonis: “Ĉu demokratio malfortigos nian ekonomion? Ĉu ĝi transformos nian socion al prizorgo-ŝtato? Ni devas esti pragmataj kaj konsideri aferojn laŭ ĉiuj aspektoj.”

Du tujelsenditaj televid-debatoj

LA DIFERENCOJ inter ambaŭ kandidatoj estis montrataj al la publiko dum du televid-debatoj, tuje dissenditaj la 1-an kaj la 15-an de marto, kelkajn semajnojn antaŭ la baloto. Laŭ stilo pruntita de aliaj demokratiaj landoj, la du kandidatoj devis defendi sian programon kaj respondi demandojn de elektitaj voĉdonrajtontoj.

Ili vigle debatis temojn kiel ekonomio, politikaj decidoj, edukado, protekto de hommedio, malegaleco de enspezoj. Sed instigis la plej viglan interŝanĝon ja la demando pri demokratia reformo, aparte kiam s-ro Alan Leong defie petis s-ron Donald Tsang starigi universalan voĉdonrajton antaŭ 2010. Tiu unue klarigis, ke la socio bezonas pli da tempo por akordiĝi pri kalendaro, antaŭ ol anonci, ke la registaro proponos antaŭ la fino de 2007 konstitucian reformon, kiu estos malferma al popola konsultiĝo. Danke al la fakuloj pri komuniko zorgantaj por plibonigo de lia bildigo, s-ro Alan Leong aspektis elokventa kaj taŭge preparita dum la unua debato. La eliranta kandidato, male, ŝajnis iom streĉa.

Pekino time observis la efikon de la kampanjo al la publiko. La ĉefaj ĉinaj oficialuloj ne mistrafis okazon por esprimi sian apogon al s-ro Donald Tsang.

Spite al tiu antaŭbalota agitado, la rezultato de la baloto estis senduba. Du tagojn antaŭe, opinienketo de la hongkonga universitato montris, ke 81% de la enketitoj intencas voĉdoni por s-ro Donald Tsang, kaj 14% por Alan Leong. Estas verŝajne ke, eĉ en kadro de pli malferma baloto, la servosperto kaj la agnoskata kompetento de la eliranta kandidato igus lin venki.

Post efervesko, delikata defio

POST LA VENKO de s-ro Donald Tsang, efervesko ĉesis kaj la elektotago estis ordinara. S-ro Alan Leong tamen diris, ke li atingis sian celon: “Tiu tago markas la finon de la elekto, sed ĝi markas ankaŭ novan komencon. Estas historia tago laŭ ĉiuj signifoj de la vorto.” Trovi la ekvilibropunkton inter la postuloj de Ĉinio kaj la aspiroj de loĝantaro ĵus vekita al politiko, jen la delikata defio, kiun ni hodiaŭ devas akcepti.

Louise DO ROSARIO.