Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
KUN LA “PRIETNAJ STATISTIKOJ” okazas kiel kun la pozitiva diskriminacio: ili estas temo de unu el tiuj formalaj polemikoj kiujn ŝatas la francaj komunikiloj. La diskriminacioj, en Francio kiel aliie en Eŭropo, celas aparte la homojn devenajn de enmigrado — sendepende ĉu ili referencas tiun devenon aŭ ĉu oni atribuas ĝin al ili. Nur fidindaj statistikoj povas atesti pri tiuj malegalecoj kaj indiki ties amplekson. La demando do ne estas: “Ĉu necesas etnaj statistikoj?”, sed: “Kia statistiko povas vidigi la laŭetnajn diskriminaciojn?”
Ankaŭ tie, iuj malkovras la lunon. De 1999 oficialaj enketoj de la Nacia Instituto pri Demografiaj Studoj (INED laŭ la franca) enhavis la devenlandon kaj ŝtatanecon de la personoj. La jara studaĵo pri la dungo de 2005, surbaze de kvardek mil personoj, enhavis la grupojn “Magrebo” kaj “Sudeŭropo”. Por sia fama esploraĵo pri etna apartigo en lernejo, Georges Felouzis uzis la antaŭnomojn en la slipoj de la mezlernejoj.* Sen forgesi, pri dungo aŭ pri loĝejo, la sistemon de “testado” kiu ankaŭ uzas la antaŭnomojn: jen la kazo de la enketoj de la Observejo de Diskriminacioj [Observatoire des discriminations].
Ties prezidanto Jean-François Amadieu, profesoro ĉe la universitato Parizo-1, ĵus iniciatis peticion kontraŭ la uzo de “etnaj-rasaj statistikoj”.* Por li, tiuj estas “senutilaj”: la nun disponeblaj informoj — ŝtataneco de la personoj, de iliaj gepatroj kaj geavoj, same pri la naskiĝlokoj, loĝlokoj, antaŭnomoj — “sufiĉas por fidinde mezuri la diskriminaciojn. Fakte, la metodo ne disigeblas de la celo. Tiuj kiuj volas kromajn donitaĵojn, taksas Amadieu, havas kaŝitan ideon: la etnaj statistikoj reprezentas, por ili, la rimedon por trudi la pozitivan diskriminacion. La statistikoj estas ilia Troja ĉevalo. Al kio servas scii kiom da nigruloj aŭ araboj estas dungitaj de entrepreno, se ne por trudi kvotojn?”
Normale la profesoro Amadieu invokas esence la principojn de la Respubliko.* Ŝanĝante ĉi tie la argumenton, li riproĉas al la partizanoj de la “etnaj statistikoj” voli enkonduki superfluan metodologion, ĉar la nunaj kriterioj sufiĉas por prilumi la diskriminaciojn. Verdire la argumento facile renverseblas: se la Observejo de Diskriminacioj uzas jam nun kvazaŭetnajn statistikojn, kial ne perfektigi tiujn?
Patrick Simon, esploristo ĉe la INED, ĉiukaze pridubas la trafecon de la “metodo Amadieu”. “En lia retejo mi ankoraŭ neniam legis seriozan sciencan publikigaĵon. La uzo de antaŭnomoj funkcias pli aŭ malpli por la araboj — kvankam la proporcio de ”francaj“ nomoj en la magrebdevenaj familioj kreskas senteble.* Sed ĝi ne funkcias pri la afrikanoj kaj la antilanoj. Jes ja proponi statistikojn, sed ili estu almenaŭ seriozaj!”
Ĉu etnaj statistikoj? “Mi neniam esprimis min favore al ili”, daŭrigas Simon. “Kion mi diras, estas, ke por kontraŭbatali la diskriminaciojn necesas mezuri ilin iel aŭ alie.” La statistiko, klarigas li esence, montras la malegalecojn de traktado kaj helpas do orienti la publikan politikon batali kontraŭ ili. “Inter miaj vortoj kaj tiuj de neanto de diskriminacioj”, konkludas Simon, “nur la ciferoj decidas. Restas difinota la plej bona metodo. Urĝas la tempo por pripensi tion.”
Dominique VIDAL.