Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
TRADUTTORE, TRADITTORE (tradukisto perfidisto), diras itala proverbo. Ĝi bone aplikiĝas al tiu kiu francigis per “pozitiva diskriminacio” la usonajn formulojn affirmative action aŭ positive action, kiuj signas en Usono politikojn de lukto kontraŭ la malegalecoj frapantaj la virinojn kaj la videblajn malplimultojn. Kion ajn oni pensu pri la fundo, oni jam malbone imagas, laŭ la formo, kiel la demokratia movado povus mobilizi sin favore al ia... diskriminacio!
La 20-an de novembro 2003, ĉirkaŭ unu el la elsendoj “100 minutoj por konvinki”, al kiu li estis ofte invitita, s-ro Nicolas Sarkozy, post konfidi ke li (jam) pensis pri prezidanteco de la Respubliko (kaj ne nur dum matena raziĝo), li esprimis sin por la pozitiva diskriminacio. La esprimo alprenis tute apartan sencon, kelkajn semajnojn poste, kiam [li kiel] ministro pri interno surscenigis la nomumon de “islama prefekto”. De tiam, ĉiu devas esprimi sin por aŭ kontraŭ tiu decido, kiun la [prezidant-] kandidato de la Unio por Popola Movado (UMP laŭ la franca) faris en la epoko kiam li klopodis por delogi la antaŭurbajn junulojn, antaŭ ol trakti ilin je “feĉo” “forpurigenda”.
ĈU NE JEN LA PROTOTIPO de falsa debato tipe franca? Nun jam ĉie ĉeesta en la komunikiloj, la pozitiva diskriminacio tamen apenaŭ havas deklaritajn adeptojn: krom la Instituto Montaigne (kies prezidanto Claude Bébéar okupiĝas pri la sorto de la nigruloj kaj araboj post esti alarmita pri la “memmortigo” de la “blanka raso”*, nur la Reprezenta Konsilio de la Nigrulaj Asocioj de Francio (CRAN laŭ la franca) agas malkaŝe por ĝi.
“La rasoj ne ekzistas, precizigas ĝia fondinto Patrick Lozès, sed la franca socio faras kvazaŭ ili ekzistus: neniu povas nei ke la haŭtkoloro estas por tio diskriminacia faktoro, kiun necesas superi.” Pro tio la CRAN faras duoblan batalon: “Unue por montri al niaj samcivitanoj la realon de la diskriminacioj, kiuj celas sendistinge la antilanojn kaj afrikanojn — pro tio la neceso de ”statistikoj de diverseco“ (vidu Kiajn prietnajn statistikojn?). Poste por krei dispoziciojn de kompensado en la kampoj de dungo, loĝado, lernejo ktp.” Tamen la CRAN ne volas esti “nigrula CRIF”* nek asocio de “nigruloj luktantaj kontraŭ la blankuloj”: “Ni estas kiel la samseksemulaj aŭ feminismaj movadoj kiuj postulas tutsimple la egalecon kiun proklamas la konstitucio — sed sen atendi ĝis la sankta Neniamo.” Dum horo da intervjuo nia interparolanto neniam eldiras la vorton “kvoto”...
Komence okazis la ekkonscio de la [publika] opinio, en la 1990-aj jaroj, pri la kresko de la malegalecoj — sociaj, regionaj, seksaj, sed ankaŭ devenaj — kiuj laŭvorte disŝiris la socian teksaĵon. Tion pruvas, inter multaj aliaj ekzemploj, la enketo publikigita en marto 2007 de la Internacia Labor-Oficejo (ILO) surbaze de kvar mil okcent okdek kandidatiĝoj respondantaj al dungofertoj valide testitajn en Lilo, Liono, Marsejlo, Nanto, Parizo kaj Strasburgo.* Rezulto: en preskaŭ kvar kazoj el kvin la franca dungisto preferis la “francdevenan” kandidaton al kandidato de “nigra afrika deveno”; en tri el kvin kazoj fronte al kandidato “magrebdevena”; du fojojn el kvin se tiu estis virino... Kaj la ILO precizigas: “Preskaŭ naŭ dekonoj de la ĝenerala diskriminacio estis registritaj eĉ antaŭ ol la dungistoj faris al si la penon akcepti la du testistojn por intervjuo.”
Kiel kontraŭbatali tiujn tenacajn malegalecojn, kies viktimoj estas la idoj de la enmigrintoj? Ĉu taŭgas inventi specifajn solvojn kaj, se jes, kiajn? La unua artikolo de la konstitucio de 1958 — laŭ kiu la Respubliko “certigas la egalecon antaŭ la leĝo de ĉiuj civitanoj, sen distingo de deveno, de raso aŭ de religio” — ekskludas la uzon de etnaj-religiaj kriterioj. Sed ĝi tute ne malpermesas la uzon de disponoj bazitaj sur aliaj kriterioj. Tiom ke la Ŝtat-Konsilio notis, en 1996, la ekziston de “certaj “franc-tipaj” pozitivaj diskriminacioj kies celoj estas fakte redukti malegalecojn”.*
Tiu raporto agnoskis pli ol kreis meĥanismojn — sur socia kaj teritoria bazo — delonge realigitaj de la sinsekvaj francaj registaroj. Unue la progresa imposto, la leĝoj de la 1960-aj jaroj privilegiantaj la rehejmiĝintojn el Nordafriko pri aliro al publikaj dungoj, la dispozicioj favorantaj la dungon de francoj devenaj de transmaraj teritorioj aŭ departementoj aŭ la enkonduko en 1987 de kvoto de 6% de dungoj rezervitaj al handikapuloj en la publikaj organismoj... Post ia zigzagado, la Konstitucia Konsilio validigis, en la sama spirito, la leĝon de 1999 pri la politika egalrajteco de viroj kaj virinoj.
Sed la emblemeca sperto, por siaj avancoj kiel por siaj limoj, estas evidente la Prioritataj Edukado-Zonoj (ZEP laŭ la franca), starigitaj laŭ iniciato de Alain Savary en 1982. Sekretario de la sektoro mezlernejoj ĉe la direktejo de la Nacia Sindikato de Sekundara Edukado (SNES laŭ la franca), s-ro Bruno Meir defendas ilian principon: “Temas pri subteni teritoriojn, kaj ne individuojn, laŭ kriterioj soci-ekonomiaj, kaj ne etnaj”. Sen la ZEP, insistas li, la tiklaj urbaj zonoj (ZUS)* irintus al katastrofo, “kiel konfesas la lasta raporto de ilia observejo”.
Instruante en la kvartalo Val-Fourré (Mantes-la-Jolie), la sindikatistino koncedas tamen ke la bilanco de la eksperimento estas “miksita, esence pro manko de sufiĉaj financaj kaj pedagogiaj rimedoj. Nu, anstataŭ masive altigi ilin, la reformo de Robien de decembro 2005 koncentras la mankegon al la duono de la koncernataj mezlernejoj, nomataj “ambicio sukceso””. Kaj konsilas por la estonto la ekzaktan malon: “Kontraŭ la paŭperismiĝo* kaj la diskriminacioj, la ZEP restas legitimaj nur se ili celas la sukceson de ĉiuj, do investas la necesajn monon kaj homojn por certigi la socian miksitecon.” Efektive ĉiuj raportoj indikas: nur pli alta buĝeto ebligas pli bone pagi pli multajn instruistojn, kiuj sekve okupiĝas pri pli malgrandaj klasoj, kies lernantoj profitas sufiĉan socian helpon...
“Oni parolas pri pozitiva diskriminacio kvazaŭ oni inventus ion kio en realo ne ekzistas, eĉ se oni aldonas “francstila””, ellasas François Vourc’h. Por tiu sociologo esploristo ĉe la Nacia Centro de Scienca Esplorado (CNRS laŭ la franca), se la ŝtato akceptas fine “organizi malegalecajn traktadojn”, tio okazas ĉar tiuj kostas “senfine malpli ol longdaŭraj radikalaj reformoj”. La pozitiva diskriminacio havas, laŭ, li, ĉiujn ecojn de “sekskaŝilo”, ĉar ĝi kaŝas la “neceson de klopodo por ĉesigi la rasisman socian ordon”. Kompreneble oni ne rifuzu “volismajn politikojn” por “helpi viktimajn individuojn kaj grupojn”, sed kondiĉe de “ligi” ilin kun la “serĉado de daŭrivaj solvoj”...
NENIO TEORIA en tio, kiel montras nia interparolanto, kun ekzemploj. En tiu norda kvartalo de Marsejlo, bazarego estis petata loke rekruti: “Sed necesis eviti la senkrestigan efikon, kiu kondukis ĝin dungi unue la blankulojn, poste la arabojn kaj fine la nigrulojn.” La interkonsento inter Politikaj Sciencoj kun la ZEP estas pozitiva laŭ li, ĉar ĝi malfermas la pordon al dekoj da junuloj el popolaj kvartaloj, sed “ĝi valoras antaŭ ĉio per la mobilizado de la liceoj, de ties instruistoj kaj ĉefe de iliaj lernantoj kaj per la ebleco etendi ĝin al ĉiuj grandaj lernejoj”. Ennoviga estas laŭ li ankaŭ la praktiko de anonima biografieto, kiu “metas la koncernatojn en pozicion de dungebluloj” kaj memorigas al li la aferon rakontitan de Hyacinthe Ravet*, pri la elekto de muzikistoj por orkestro: nur instalo de kurteno ebligis tiun de... muzikistinoj. Sen forgesi ke “la batalo kontraŭ diskriminacio ĉe dungo devas kompletiĝi per la agado kontraŭ diskriminacioj dum la tuta kariero, kiuj sekvas la samajn meĥanismojn”...
Smaïn Laacher, ankaŭ sociologo, esprimas sin por ĉia dispono povanta “helpi homojn diskriminaciatajn pro sia haŭtkoloro, pro sia nomo aŭ naskiĝloko, tri identigaj markiloj kiuj asignas por la tuta vivo”. Li timas tamen ke “ĉar oni ne atakas la kaŭzojn, oni ŝajnigas mobilizi la intereson de la publiko kaj ties larĝanimecon nur kontraŭ la efikoj”. Kaj li demandas sin ĉu la proponitaj “trukoj” eble “selektas” tiujn kiujn oni pretendas subteni, ĉar ili estas “fremdaj al la logiko de amasigo”.
Iam, daŭrigas Laacher, “la lernejo certigis samtempe la disiĝon (rilate al la devena komunumo) kaj la aldoniĝon (al aliaj sociaj grupoj). Pro la getoiĝo kaj pro ĝia propra manko da rimedoj, ĝi sukcesas tion pli kaj pli malfacile”. Fronte al tiuj problemoj, la pozitiva diskriminacio, tia kian iuj konceptas ĝin, “ŝajnas samtempe patosa kaj ridinda. Ĝi abdikas antaŭ la kumulitaj kaj akumulitaj sakstratoj”. Por la sociologo troviĝas sur la tagordo “ĝenerala redifino de la politiko pri lernejo, pri dungo kaj pri urbo”.
Dominique VIDAL.