Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

SENDANĜERA RIBELO

Amasa individuismo en Kalifornio

En San-Francisko kaj en Berkeleo, du kaliforniaj urboj malmulte reprezentaj por la resto de la lando, sed ja usonaj, certaj “malobeoj” rilate korpan aspekton aŭ la “identecon” vekas kreskan indiferenton. La antikonformismo tie ĉesas esti signo de kontraŭkulturo: fariĝinta modelo de individua konduto, ĝi formas la lokan vivmanieron. Tiu speco de subfosado kontentigas tiujn kiuj dediĉas sin al ĝi. Sed ĝi ĝenas jam neniun.

FAMILIA PATRINO KIU promenigas sian infanon en ĉareto konstruita el ligna skatolo kun kvar radoj; longhara muskoleca viro, nudbrusta, kromnomata “hurlulo” (the roar man) de la kutimuloj, krieganta kiel Tarzano en la strato; senhejmulo sidanta sur returnita plasta sitelo kaj kies specifeco estas filozofi, per kontraŭdiraj monologoj, kun la kelkaj evangelizaj predikantoj kiuj riskas eniri la universitatan areon... En Berkeleo (Kalifornio), kie la unua studenta kontestado (la Free Speech Mouvement) en 1964 trovis siajn internaciajn daŭrigojn, la esprimo de malsamecoj estas parto de la pejzaĝo kaj generas manieron esti kaj ŝajni kiu ludas kun la normoj. Memglueblaj vinjetoj sur kiuj legeblas Why be normal? (“Kial esti normala?”) aŭ Question reality (“Pridubu la realon”), videblaj ie kaj tie sur veturiloj aŭ sur la urbaj muroj, memorigas la lokajn principojn al la pasantoj kiuj eble ne (re)konas aŭ forgesis ilin.

En la dominanta usona imago, San-Francisko kaj Berkeleo estas perceptataj kiel eksternormaj lokoj kie la plej “bizaraj” kondutoj apartenas al la ordo de la aferoj. La esprimo Berserkley (aludo al to go berserk aŭ “agi freneze”), ofte uzata en Usono por signi la universitatan urbon, tradukas senton de ĝeno pri tio kio okazas tie. Estas vere ke, en la konservativa Usono, San-Francisko kaj Berkeleo prezentas idealan forpuŝilon, antikonformisman Babilonon, pekan kaj dekadencan.

Kiel ĉiuj rapidaj tipologioj, tiuj kliŝaj perceptoj pri urbo kiu disvolvis artan konteston (San-Francisko) kaj pri alia kiu estis la bastiono de politika radikalismo (Berkeleo) informas nin pli pri tiuj kiuj eldiras ilin ol pri la objekto kiun ili pretendas priskribi. Ili forgesas ke la produktado de malsamecoj en tiu “alia Usono” partoprenas en unuanima socia ludo kaj ke tiuj malsamecoj esprimas nur la dominantan individuisman valoron en la usona kulturo. Eĉ se, en tiu kazo, la modeloj ne estas tiuj de la nacia loĝantaro.

Antaŭ pli ol duonjarcento la usona antropologo Ralph Linton (1893-1953) verkis dupaĝan trafan artikolon kun la simpla titolo One hundred per cent American (“Centelcente usona”), en kiu li priskribas tipan tagon en tiu lando.* Li montris tie ke ĉio karakterizanta la estmanieron estas pruntita el aliaj kulturoj. Tiu aspekto, evidenta, estas rilatiginda kun la eksperimenta pecverko kiu okazas dum la korpa memprezentiĝo en San-Francisko kaj Berkeleo. En tiuj du urboj, distingi sin per sia aspekto estas la loka normo, eĉ se certaj kvartaloj kuraĝigas kaj permesas pli ol aliaj tian memesprimiĝon.

* Ralph Linton, “One hundred per cent American”, en The Study of Man, D. Appleton-Century Company Inc., 1936, www.angelfire.com/or/sociologyshop/....
Surscenigi la diferencon

LA KVAR LASTAJ anguloj de la strato kiu kondukas al la areocentro de la universitato de Kalifornio de Berkeleo, Telegraph Avenue (kun sia mita People’s Park, kontesta bastiono en la 1960-aj jaroj), servas tiel kiel ĉefa scenejo por montri sian diferencon. Antaŭ kelkaj jaroj juna studento decidis, post la ferioj (fine de aŭgusto), iri al la lecionoj nuda kun sia dorsosako. La vintro relative mildas en la golfo de San-Francisko, sed kiam en novembro fariĝis pli malvarmete, li surmetis t-ĉemizon, poste puloveron, kaj daŭre promenis nuda sub la talio.

La plej multaj instruistoj ignoris la studenton (kromnomatan the naked guy, “la nudulo”), sed, kun la tempo, iuj komencis esti ĝenataj. Oni ĝentile petis lin kaŝi siajn seksajn partojn, kion li rifuzis dum pluraj semajnoj, daŭrigante siajn lecionojn en Adama kostumo invokante la faman esprimliberecon (free speech) garantiatan de artikolo de la usona konstitucio kaj konstante memorigatan en la golfo de San-Francisko.

Unue lia obstino rikoltis al li averton, poste peton ne plu reveni al la lecionoj. Sed, kiam la universitata administrejo decidis montri sian firmecon, la junulo ĝuis multajn apogojn. Ĉu studentoj aŭ ne, ili okazigis, nudaj, free naked protest (kun aludo al la Free Speech Movement supre menciita) en la urbaj stratoj, ĉiuhore de la tago. Tiu manifestacio eblis nur ĉar ĝi okazis en la historiaj spacoj de la berkelea kontesto. Ekster tiuj interkonsentaj lokoj kie la loĝantoj estas supozataj tre “avancintaj” kaj fieraj bone akcepti strangaĵojn, la ago estintus pli malfacila. Kaj ĝi provokintus reagojn de la pasantoj.

Kiel diris Michel Foucault, la okcidentaj socioj favoras la apercepton de la korpo kiel artverko kaj unua esprimilo de la individuo, metita en la centran pozicion. En tiu spirito, eksperimento ne ĉesas ampleksiĝi ekde dudek jaroj: la Burning Man Festival. Fondita de grupo de san-franciskaj artistoj kaj kuniganta ĉiujare gravan proporcion da loĝantoj de la golfo, tiu evento, kiu okazas simbole en la Nevado-dezerto, surscenigas dum semajno la kiom eble plej grandan parodian esprimiĝon de videblaj diferencoj pere de maskovestoj, korpaj pentraĵoj kaj valorigo de la esprimiva nudeco.

Tiu diferenco-festivalo, malfermita al ĉiuj, kaj kiu kunigas nun pli ol dudek mil homojn, organizas kontestadon — samtempe programitan, lokitan kaj tempe limigitan — de la konsumsocio. Ĉiu partoprenanto montras tie deŝovitan esprimon de la socia normo, en la spirito de “donaco”. Se la oficiala slogano de la organizantoj estas No spectators, everybody a participant (“Neniu spektas, ĉiu partoprenas”), la esprimo de la diferencoj estas interkonsenta; la surprizoj kaj miroj instituciiĝintaj. Tiu “rito de intensigo” de la videbla distingo esprimas, punkte sed ampleksiĝinte, tion kio okazas kvazaŭ ĉiutage en certaj spacoj de San-Francisko kaj de Berkeleo.

La socia interkonsento estas nepra por ke la esprimo de diferencoj estu ebla, sen ĝenaj sekvoj aŭ danĝero por si. Ĝi klarigas kial la diferenco altiras diferencon. Pri San-Francisko kaj ĝia media kulturo, moderna usona diro asertas cetere: “Se oni prenas mapon de Usono kaj skuas ĝin, ĉio ”malstabila“ glitas al San-Francisko...” Ne estas hazardo ke la samseksema komunumo estas tie tiom granda kaj ke tiuj kiuj venas el aliaj ŝtatoj atestas ofte pri la manko de toleremo kiun ili suferas aliloke.

Ekde la 1960-aj jaroj la urbo altiras artistojn kaj personojn kiuj serĉas pli grandan esprimliberecon. Tio parte eksplikas la alfluon de diplomitoj, de ĉiuspecaj doktoroj kiuj decidis instali sin tie. Pro la multego da tre kvalifikitaj personaroj, ili ne trovas dungon kun la salajro kiun ili povus pretendi aliie, kaj malfacile trovas loĝejon, sed tamen konsideras ke la intenso de la loka vivo, kun sia kultura svarmado, konsistigas socian universon kiun ili ne trovus sub aliaj ĉieloj. Ano de la movado Hare Krishna klarigis al mi iun tagon ke li decidis loĝi en Berkeleo ĉar li sentas tie “bonan energion”...

Sed la aplikado de sia diferenco-montro vekas inverse certan... indiferenton. La aspekto de la lernantoj de la Berkeley High School, urbocentra gimnazio, ebligas sufiĉe rapide kompreni kiom la esprimo de distingo povas fariĝi lernado de banaleco en kiu la viva medio ludas ĉefan rolon. La familio multe kontribuas en la starigo de kulturaj modeloj, sed la socio, aparte la afineco-grupoj, partoprenas ankaŭ en la procezo de socialiĝo de la persono. Se la adoleskantoj metas sin ofte en distingan dinamikon rilate al siaj gepatroj kaj al la socio ĝenerale (kun, ekzemple, pantalono kiu falas kontrolate), en Berkeleo ili estas ĝuste la bredejo de la socio de plenkreskuloj. La pantalono farita nur el insignoj, la prilaboritaj ĉifonaĵoj, la koloraj kaj nekutimaj hararanĝoj tute ne estas strangaĵoj, sed ĝuste la loka bona tono...

Kiam la produktado de partikularismo fariĝas la agonormo, la subkuŝanta individuismo ŝajnas paradoksa, ĉu ĝi troviĝas aŭ ne en logiko de profito. En San-Francisko la klopodoj por distingi sin rilatas al valorsistemo kiu postulas la diferencon dividitan de la samspeculoj. Pro tio, en la lokoj kie la diferenc-esprimoj estas ĝeneralaj, ili fariĝas preskaŭ sensignifaj. La indiferento al la diferencoj esprimataj de la aliaj fariĝas siavice ankaŭ konduto-normo. En Berkeleo la solaj homoj kiuj ŝajnas esprimi miron pri la aparta aspekto de aliaj pasantoj estas fremduloj (ĉu usonanoj aŭ ne). Kaj la solaj inter ili, kiuj ridas pri tio malkaŝe, estas turistoj. La samaj kiuj, post kelkaj monatoj aŭ jaroj pasigitaj en tiu eksperimentejo, trovus verŝajne tiajn ridojn tre “etnocentritaj”...

Ĉu instituciiĝinta kontraŭkulturo restas kontraŭkulturo? La nuna socia diversiĝo karakteriziĝas per miksaĵo de genroj kaj konstanta malfacilo klasi la agojn de iuj kaj de aliaj en la normon aŭ en la devion, en konformismon aŭ “avangardon”. La diferencoj enscenigitaj kun ofte granda zorgemo (kun ekzemple longegaj vestaĵoj, hararo, ungoj) fare de la meza blanka klaso estas distingendaj disde tiuj spertataj de la sennombraj senhejmuloj de San-Francisko kaj de Berkeleo (kiuj ne havas la rimedojn por mastri la bildon de sia diferenco), aŭ disde tiu de la nigruloj de Oakland, urbo lulilo de la Black Panthers apud Berkeleo, kie la ekonomia kaj socia malbonfarto klarigas tre altan kvoton de hommortigoj. Eĉ se la afiŝado de tiuj diferencoj lasas travidi certan kritikon al kapitalismo, inter la socia ludo certiganta apartecon, kiu donas la senton ekzisti plie, kaj la sufero naskita de malegaleco kaj de diskriminacio, estas mondo.

En socia universo kiu produktas aŭtonomajn, respondecajn, sed ankaŭ sufiĉe solecajn homojn, la diferencoj — volataj aŭ suferataj — grandskale instituciiĝintaj kreas ian kvazaŭ satiĝon de miro kaj, pro tio, reduktas la atenton pri la aliaj. Ĉu aprezi aŭ kondamni, juĝi estas ĉiam “konsideri”. Apriore esprimo de toleremo, la nejuĝo de la diferencoj de la aliaj povas do ankaŭ atesti pri neintereso pri ili. La valoroj de la individuismo determinas tiam la ĝeneraliĝon de la diferenco kaj de la sekva indiferento. Atribui kromnomon al tiu kiu, en logiko de distingo, portas konstante bildon de kontestado tiom, ke li fariĝas socia persono konata en la anonimaj urbaj spacoj, respondas certe al lia deziro de memcertiĝo. Sed samtempe tio ebligas al la uzantoj de tiu spaco kategoriigi antaŭvideble — kaj relative indiferente — tiun “disidenton”.

Kun siaj du emblemecaj urboj, la golfo de San-Francisko estas eble la laboratorio de kondutaj kaj socialaj dinamikoj kiuj antaŭprezentas estontajn esprimojn en aliaj urbaj zonoj: ĉie kie la distinga individuismo generita de la liberalismo fariĝas loka modelo.

Christian GHASARIAN.