Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La jaro 01 de la maldekstro: oni haltigas ĉion kaj pripensas

La malvenko de la franca maldekstro ĉe la prezidant-elekto kaj, iom malpli akra, tiu de la printempaj parlament-elektoj, punis ĝian mankon de koncepto, de projekto kaj de programo. Kaj ne senkiale: la kejnza modelo, kiu ankoraŭ inspiras la socialdemokration, baziĝis sur la ekspluatado de la Tria Mondo. Ĉar la malkoloniigo igis tiun modelon arĥaiĝinta, Eŭropo devas komplete ŝanĝi siajn rilatojn kun la Sudo.

La katastrofo de la elektoj en 2007 forviŝis la iluziojn kreitajn de la venko de la ne en la referendumo de 2005 kaj malkaŝis la profundon de la krizo de la franca maldekstro, kiu trovas sian fonton en sia malsukceso post sia venko de 1981. Devinte turni la dorson al sia programo, post du jaroj de regado, la maldekstro havis nenion por proponi pri soci-ekonomia politiko. Ĝi faris, en la plej bona kazo, novliberalismon sen entuziasmo, kaj ĝia diskurso fariĝis pure moraleca, montrante antirasismajn, feminismajn, antifaŝiamajn kaj similajn “valorojn”, kiuj estas supozataj distingi ĝin de la dekstro.

Sur praktika ebeno, unu el la solaj iniciatoj de la maldekstro estis lanĉi sin en la “eŭropan konstruadon”. Tiu havis kiel ĉefan efikon malebligi ĉian alternativon al la novliberalismo. La socialistoj kaj verduloj, subtenante tiun konstruadon nome de siaj “valoroj”, precipe la antinaciismo, starigis institucian aparaton celantan antaŭgardi ilin kontraŭ siaj propraj aŭdacoj, aŭ pli ĝuste kontraŭ tiuj de ilia bazo. La ideo estis izoli la politikan procezon de la influo de la civitanoj, konfidante maksimumon da decidoj al burokratio ne elektita kaj malferma al ĉiaj privataj premgrupoj. La elektoj povas daŭre okazi, ili havas nur malmulte da graveco: nenia serioza politika alternativo proponeblas, nenia “New Deal”, nenia “strukturreformo”, nenia “komuna programo de la maldekstro”, nenia “itala vojo al socialismo”.

Ne mirige ke, ĉe tia ludo, venkas la plej akra dekstro. Ĝi posedas sian propran diskurson pri la “valoroj”, disciplino, ordo, nacio ktp., kiu estas multe pli populara ol tiu de la maldekstro pri la malplimultoj. Fine, la paroladoj pri la valoroj havas plej ofte la funkcion permesi al tiuj kiuj faras ilin doni al si malmultekoste bonan konsciencon, sen starigi al si tro da demandoj pri la reala naturo de la fortrilatoj en la mondo, kaj, por la plej multaj homoj, pli facilas diri al si ke oni estas “bona franco” ol “bona antirasisto”. Tamen, la ekonomia politiko de la dekstro estas en perfekta akordo kun tiu de la eŭropaj strukturoj starigitaj de la maldekstro kaj la verduloj. Sur la du ebenoj — Eŭropo kaj valoroj — gajnas la dekstro, sed estas grandparte la maldekstro kiu elektis tiujn batalkampojn, sur kiuj ĝi povis nur perdi.

Ĉiuj politikaj movadoj kronitaj de sukceso estas tiuj kiuj kredas pri kio ili diras. Dekstre, ne estas la “moliĝintaj” konservativuloj, kiel nomis ilin Thatcher, tiuj kiuj estis pli aŭ malpli kejnziaj, kiuj gajnis, sed ja la advokatoj de pura kaj klara dekstro. Se la maldekstro pledas nur por politiko de modera dekstro, ĝi havas nenian ŝancon venki. Por ŝanĝi tion, necesas reveni al tio kio estas la radiko de la konflikto inter maldekstro kaj dekstro, kaj kiu ne temas pri la “valoroj”, kaj tute ne pri feminismo aŭ antirasismo, kiun la moderna dekstro perfekte pretas akcepti, sed pri la fundamenta demando de regado de la ekonomio.

La liberalaj pensistoj de la 18-a jarcentoj celis socion de sendependaj etproduktistoj kaj, en tiu kunteksto, la nocio de “libera merkato” kaj la malamikeco al feŭda ŝtato kaj al la eklezio ja havis sencon. Sed, kun la evoluo de la entreprenego, la produktado fariĝis pli kaj pli sociiĝinta, kio kadukigis la pravigon de privata proprieto de la rimedoj de tiu produktado. La fundamenta ideo de socialismo estas, ke ekde la momento en kiu la produktada procezo estas fakte sociiĝinta, ĝia regado devas esti ankaŭ tia, se oni volas almenaŭ realigi la esperojn de emancipiĝo esprimitajn en la klasika liberalismo. Se la produktiloj kaj, kiel okazis en la 20-a jarcento, la informiloj, estas en la manoj de kelkiuj, tiuj tiam posedas enorman potencon super la resto de la loĝantaro, kio ne tre diferencas de la feŭda potenco. La veraj posteuloj nunaj de la klasikaj liberaluloj estas fakte la partizanoj de socialismo, kaj tiuj kiuj, hodiaŭ en Francio, nomas sin “liberaluloj”, estas simple la adeptoj de aparta formo de tiraneco, tiu de la mastroj, kaj krome, tre ofte, de perforta formo de ŝtatismo, nome la usona milita dominado super la resto de la mondo.

La socialismo, en la ĉi tie uzata senco, estas respondo tiom natura al la problemoj ligitaj kun la evoluo de kapitalismo, ke la fakto ke ĝi estas praktike ne plu eksplicite diskutata atestas pri la efikeco de la specifa sistemo de fivarbado nomata en niaj socioj “edukado” kaj “informado”.

La demando de socialismo havas nenion por fari kun tiu de la krizoj de kapitalismo aŭ kun la detruado (reala aŭ supozata) de la naturo, aŭ kun la burĝiĝo (reala aŭ supozata) de la laborista klaso. Male, ĝuste ĉar la regado de sia propra ekzistado estas fundamenta aspiro de la homa estulo, tiu demando ne malaperas kun la altiĝo de la vivnivelo kaj ne bezonas katastrofon (kiel la du mondmilitojn) por stariĝi. Fakte, ju pli niaj biologiaj bezonoj, de supervivado, estas kontentigataj, des pli niaj propre homaj bezonoj de aŭtonomeco kaj de libereco postulas esti kontentigataj.

Cetere estas eraro kredi ke la socialismo jam interesas neniun. Male, se estas maldekstra pozicio kiu restas populara, tiu ja estas la defendo de la publikaj servoj kaj de la laboristaj rajtoj, kiuj estas hodiaŭ la ĉefaj bataliloj ekzistantaj kontraŭ la potenco de la kapitalposedantoj. Fakte, la tuta implica programo de la eŭropa konstruado estas sukcese detrui, savante la demokratiajn ŝajnojn, la “socialdemokratan paradizon” faritan el sociala sekureco, ĝeneraligita instruado, publikaj sanprizorgoj, kio estas baza formo de socialismo kaj kiu restas ekstreme populara.

La fakto ke la perspektivo de socialismo praktike malaperis el la politika diskurso ŝanĝas malfeliĉe multajn aferojn en la konkretaj bataloj: estas granda diferenco inter batali, eĉ por “mallongtempaj” celoj, kontraŭ mastra potenco konsiderata kiel fundamente mallegitima kaj protesti kontraŭ la “misuzoj” de potenco kies legitimecon oni akceptas. Jen la tuta diferenco kiu ekzistis pasintece inter la reformo de sklaveco kaj ties abolo, inter la klera monarĥio kaj la respubliko, inter la mastrumado de la kolonioj fare de aŭtoĥtonaj kunlaborantoj kaj la nacia sendependeco.

La “liberalaj” pensistoj ne hezitas kritiki Markson rimarkigante ke la transiro al socialismo ne okazis kiel planite en la evoluintaj kapitalismaj landoj. Elemento de respondo estas ke nia sistemo estas ne nur kapitalisma, sed imperiisma. Eŭropo evoluis nur danke al grandega hinterland*. Por kompreni tion, ni por momento imagu ke Eŭropo estus la sola tero elmerginta en la mondo, kaj ke la tuta resto, Afriko, Azio, Ameriko, estus anstataŭigita de oceanoj. Tiam ne okazintus la komerco per nigrulaj sklavoj, nek la oro de Latinameriko, nek enmigrado en Nordan Amerikon. Kaj kio estus la socioj sen konstanta alfluo de krudmaterialoj, de malmultekosta laborforto, en formo de enmigrado aŭ de importado el landoj de malaltaj salajroj, sen la “cerbofuĝo” de la Sudo al la Nordo, kompensanta la kreskan disfalon de niaj instrusistemoj? Sen ĉio ĉi ni devintus draste ŝpari energion, la fortrilato inter laboristoj kaj mastraro estus radikale alia kaj la “libertempa socio” estus malebla.

* Regiono ekster la propra lando, en kiu regas la interesoj de la koncernata potenco. -vl

Ke la socialismo ne realiĝis en la 20-a jarcento, tio grandparte estas kaŭzita de la fakto ke la landoj kie la kapitalismo estis disvolvinta certan kulturan kaj ekonomian nivelon, kie ekzistis elementoj de demokratio kaj kie, sekve, la preterpasado de la kapitalismo estis samtempe ebla kaj necesa, estis ankaŭ la dominantaj landoj en la imperiisma sistemo. Nu, la imperiismo havas duoblan efikon: ekonomian unuflanke, ĉar ĝi ebligas al la dominantoj transigi al la “periferio” parton de la malfaciloj kiuj aperus se tiu ne ekzistus; aliflanke efikon de divido de la laboristoj mondskale, ĉar la okcidentaj laboristoj, kiuj havis ĉiam pli bonajn ekzisto-kondiĉojn ol tiuj kiuj regas en la Sudaj landoj, akiras tiel senton de supereco kiu tendencas stabiligi la sistemon.

Pro tio, la gravega transformiĝo de la 20-a jarcento estis la malkoloniigo. Ĝi tute unue ebligis al centmilionoj da homoj en Azio kaj Afriko eskapi el aparte rasisma formo de dominado. Krome, tiu transformo sendube daŭrigos siajn efikojn en la 21-a jarcento kaj definitive ĉesigos la historian epokon komencitan ĉe la “malkovro” de Ameriko. Tiu fino havos gravajn sekvojn por niaj socioj, kiuj devos revizii sian funkciadon kiam ili estos senigataj de la profitoj ligitaj al sia privilegia pozicio en la imperia sistemo. Por diri tion brutale, hodiaŭ la ĉinoj devas vendi milionojn da ĉemizoj por aĉeti unu aviadilon Airbus. Sed kiam ili konstruos tiajn Airbus, kiu fabrikos niajn ĉemizojn?

Oni povas sekve antaŭvidi akriĝon de la konflikto inter tiuj kiuj, danke al sia regado de kapitalo, havas la eblecon ekspluati la laborforton en Azio kaj kiuj estas la “gajnantoj” de la tutmondigo, kaj la grandega plimulto de la okcidenta loĝantaro kiu ne havas tiun eblecon. Vivante ĉi tie, ĝi estas devigata vendi sian laborforton je prezo kiu jam ne estas konkurenciva en la mondmerkato. Tio implicas pli da “ekskludoj”, kreskan krizon de la prizorgo-ŝtato, sed ankaŭ revenon, en tre nova formo, de la klasbatalo.

La aŭtonomiĝo de la Sudo daŭros ankaŭ sur aliaj ebenoj: Usono estas enkaĉiĝinta en Irako en milito kiun ĝi ne povas gajni, sed el kiu ĝi ankaŭ ne povas facile eliri, se ĝi ne volas rezigni siajn imperiajn ambiciojn. En la dosiero de la irana atomdemando, la okcidentaj landoj devos malaltigi siajn pretendojn aŭ lanĉi sin en katastrofan militon. Sur pli simbola, sed grava ebeno, Israelo estas milite venkita en 2006, por la dua fojo, de la Hizbolaho. La politikaj kaj militaj venkoj de la Hamaso indikas ke la vojo de kunlaborado de certaj palestinaj elitoj kun Israelo, instituciiĝintaj dum la Osloaj interkonsentoj, komplete fiaskis. Ĉiuj ĉi neantaŭvideblaj eventoj kaŭzas mondskale gravan konfido-krizon.

La ĉefa problemo de nia tempo, en Eŭropo, estas ke ni adaptiĝu al nia malfortiĝo, ne al tiu, imaga, rilate al Usono, sed al tiu, ja reala, rilate al la Sudaj landoj. La usona reganta klaso provas konservi la hegemonion perforte, sed ĝia malsukceso nur akrigas la krizon de la imperio, dum la eŭropa dekstro imagas ankoraŭ ke imiti Usonon estus la solvo de niaj problemoj. La “radikala” maldekstro ĝenerale ignoras la temon de malfortiĝo kaj defendas fakte, transe de sia retoriko, socialdemokratian kaj klasike kejnzisman politikon, kiun la tutmondiĝo igis malfacile aplikebla.

En la momento necesas ĉiapreze eviti ke la okcidentaj loĝantaroj aliĝu al la usona-israela fantasmo de milito “kontraŭ la teroro” aŭ kontraŭ la “islama faŝismo”, al kiu, en Francio, jam subfalis tro granda parto de la feminisma, respublikana aŭ laika maldekstro, kiu tiel enskribas sin en longan tradicion de nekompreno de la okcidenta maldekstro koncerne la batalojn de la periferio.

Tamen, ofte venas la ŝanĝoj ĝuste de tie. La Oktobra Revolucio, kaj ankaŭ la venko de Sovetio super la faŝismo, havis enorman sekvon por la malkoloniiĝo kaj por la ebleco krei ĉi tie la “socialdemokratan paradizon”. La venko de la koloniigitaj popoloj favoris multajn progresemajn transformojn de la 1960-aj jaroj en Eŭropo. Kondiĉe de kompreni ĝin kaj konsciiĝi pri ĝi, la nuna ribelo en Latinameriko kaj en Proksim-Oriento donas eble al la dominantoj la okazon de novaj disŝiraj revizioj. Kaj al la aliaj, ĉu estonton iomete malpli plorindan?

Jean BRICMONT.