Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Dek-ok monatojn antaŭ la elekto de novembro 2008, jam lanĉiĝis la prezidant-elekta kampanjo en Usono. La ĉefaj kandidatoj por postsekvi s-ron George W. Bush mezuras surloke la amasan malpopularecon de la milito en Irako. Eĉ respublikanaj respondeculoj ŝatus kiom eble plej rapide eliĝi el tiu kaĉo por povi paroli pri aliaj temoj kaj tiel konservi ŝancon esti elektitaj. Sed, en la Blanka Domo, la prezidanto ŝajnas voli nenion aŭdi pri tio kaj ne ekskludi kroman aventuron.
ĈU UNU RAPORTO DEŜOVIS la alian? La 10-an de januaro 2007, la prezidanto de Usono anoncis politikon de “akrigo” (surge) inspiritan de analizo de la American Enterprise Institute, novkonservativa think tank. Anstataŭ konsenti retiriĝon, rekomenditan de la raporto Baker de decembro 2006, li sendos dudek-unu mil kvincent kromajn soldatojn kiel helptaĉmenton al Irako. Sed la Kongreso grumblas. La prezidanto de la demokrata plimulto en la Senato, s-ro Harry Reid, opiniis la 18-an de februaro sur CNN ke tiu milita aventuro estus eĉ pli grava eraro ol tiu pri Vjetnamio, kiu estis ankaŭ karakterizita de sinsekvo de la speco “nova fiasko, nova akrigo”.
Antaŭ kelkaj monatoj oni tamen anoncis la revenon de “realistoj” al la potenco. En la momento, en kiu Irako enprofundiĝis en internan militon, la plej videblaj novkonservativuloj — s-roj Paul Wolfowitz, Richard Perle, Douglas Feith, Lewis Libby, John Bolton — forlasis la politikan scenejon*. La unuflankismo kiel la militismo ŝajnas tiam ekstertema.*
Vipofrapa malagnosko por la Blanka Domo, la elektoj de la 7-a de novembro igis la demokratojn akiri la plej multajn seĝojn en la du ĉambroj de la Kongreso. S-ro George W. Bush rekonis esti ricevinta “tanadon” kaj promesis adopti “novan aliron” en Irako. S-ro Donald Rumsfeld estis anstataŭigita en la posteno de sekretario pri defendo per s-ro Robert Gates, proksimulo de la prezidinto George H. Bush, krome membro de la studgrupo pri Irako, komisiono de dek saĝuloj (kvin respublikanoj kaj kvin demokratoj) gvidata de la iama ŝtatsekretario James Baker kaj de s-ro Lee Hamilton, demokrata prezidinto de la komisiono pri eksterlandaj aferoj de la Ĉambro de Reprezentantoj. Ilia raporto promesis doni honoran elirvojon al la usona prezidanto.
Titolita “La irenda vojo: nova aliro”, ĝi entenis du partojn. La unua, destinita favori “respondecan” transiron, indikis ke la bataltrupoj devus forlasi Iranon antaŭ la unuaj tri monatoj de 2008, kaj ĝi esprimis sin kontraŭ la ekzisto de permanentaj usonaj bazoj en tiu lando. La dua parto temis pri “nova tutmonda diplomatia ofensivo”. Elirante de la principo ke ne povas ekzisti milita solvo de la konflikto, ĝi proponis politikon rekte kontraŭan al la novkonservativa koncepto. Efektive ne temis plu pri “disvastigi la demokration” en Proksim-Oriento. Usono estis alvokita paroli kun Sirio kaj Irano, sed ankaŭ “denove engaĝiĝi kaj firme” en la vojo de interkonsento inter arabaj landoj kaj Israelo, fondita sur la principo “paco kontraŭ teritorioj”.
La raporto estis sufiĉe bone akceptita, same de la nova demokrata plimulto kiel de certa nombro da respublikanoj. Publike, la prezidanto Bush trovis ĉe ĝi interesajn aspektojn, sed sciigis ke li deziras aŭdi aliajn pensadojn antaŭ ol anonci sian novan strategion. Private, lia juĝo pri la raporto estis malpli milda, ĉar laŭdire li kvalifikis ĝin “koto”.* Kiu volas klarigi la nunan militan fuĝon antaŭen de la Blanka Domo, devas reveni al la politikaj, religiaj kaj edipaj* fontoj de la prezidanteco de s-ro Bush.
Demandite antaŭ kelkaj jaroj por scii ĉu li konsultis sian patron antaŭ ol militi kontraŭ Irako, la nuna prezidanto respondis: “Ne, tiu, al kiu mi turnas min por trovi fortojn, ne estas mia patro. Estas la Altegulo kiun mi alvokas en tiaj momentoj.”* Kiel en ĉia dinastio, la rilatoj inter patro kaj filo ne estas senambiguaj. En sia ekstera politiko, la heredinto volis montri radikalan rompon.
S-ro Bush patro pasiiĝis pri internacia politiko. Fajfante pri la koncepto de “vizio”, li volis esti antaŭ ĉio realista kaj pragmata. Lia ĉefa militago estis deloki la irakajn fortojn el Kuvajto en 1991. S-ro Baker, lia ŝtatsekretario, sukcesis tiam kunigi koalicion de tridek-kvar landoj, el kiuj pluraj apartenis al la araba mondo, ricevi tute laŭforman mandaton de la Sekurec-Konsilio de la Unuiĝinta Naciaro kaj igi la aliancanojn de Usono financi la militon.*
Male al sia patro, s-ro Bush havis nenian sperton pri ekstera politiko en la momento de sia aliro al la prezidanteco. Li tamen heredis impresan skipon da konsilistoj, el kiuj la universitatano Condoleezza Rice, kiu servis al li kiel privatinstruisto.* Estis ankaŭ aliaj influoj... Tiel, en 1998, kiam li estis guberniestro de Teksaso, la prezidonto, kiu ĝis tiam nur malmulte vojaĝis, flugis al Israelo. S-ro Ariel Ŝaron, tiam ministro pri eksterlandaj aferoj, donis al li lian unuan lecionon pri milita strategio, klarigante al li kial la principo “paco per forto” valoras pli ol tiu de “paco kontraŭ teritorioj”. Por la resto, la ambasadoro Peter Galbraith rivelas ke en januaro 2003, du monatojn antaŭ la invado al Irako, la prezidanto de Usono sciis ankoraŭ nenion pri la diseco inter ŝijaistoj kaj sunaistoj*...
Malpli ol naŭ monatojn post lia aliro al la potenco, la promeso, formulita dum la prezidant-kampanjo, de “humila” eksterlanda politiko, jam ne aktualis. La 14-an de septembro 2001, dum religia diservo en la nacia katedralo de Vaŝingtono omaĝe al la viktimoj de la atencoj okazintaj tri tagojn antaŭe, la prezidanto Bush anoncis sian intencon “senigi la mondon je la Malbono”. Laŭ multaj atestoj, li ŝajnis esti trovinta sian vojon kaj vidis en sia ĉeesto en la Blanka Domo signon de la Providenco.
La enkonduko de la religia, morala kaj metafizika dimensio en la debaton pravigis ĉiajn mikskonfuzaĵojn. Oni estis malproksima, ne nur de la klasika realismo, sed ankaŭ de la principo mem de observebla realo. Kiel rakontis unu el la ĉefaj konsilistoj de s-ro Bush (kiun oni divenas esti lia stratego Karl Rove) al la ĵurnalisto Ron Suskind: “La ludreguloj ŝanĝiĝis. Ni estas hodiaŭ imperio, kaj kiam ni agas, ni kreas nian propran realecon.”*
Analizitaj kiel fiasko de la antaŭaj politikoj juĝataj tro akordiĝemaj, la atencoj de la 11-a de septembro kondukis al unuflanka aliro bazita sur la principo de “prevento”. La invado al Irako estis juĝata necesa por profunde reformi la araban-islaman mondon kaj redesegni la mapon de la Proksim-Oriento, ĉar, kiel de tiam ne ĉesis ripeti la mezepokisto Bernard Lewis, fariĝinta la supera referenco en la rondoj de la potenco, “la araboj komprenas nur la lingvaĵon de la forto”.*
Surbaze de tiuj postulatoj, la think tanks kaj la plej influhavaj komentistoj frapis per argumentaro bazita sur ĉeno de dubaj rezonadoj, sed kiu komence gajnis la aliĝon de la publiko avida je miraklaj solvoj: la usonanoj estos akceptataj kiel liberigistoj; liberala kaj laika demokratio aperos en Irako kaj faros pacakordon kun Israelo; ĝi servos kiel laboratorio kaj kiel montrofenestro de la islama mondo; kvazaŭ per domeno-efiko okazos “reĝimŝanĝoj” en la regiono; liberaj elektoj kondukos ĉie al venko de la moderuloj; la konflikto de Proksim-Oriento estos solvita.* Anstataŭ malfermi la okulojn, la prezidanto de Usono obstinas ankoraŭ hodiaŭ kredi tiun miraklon, ŝajne konvinkita ke la plenumado de lia revo estas nur prokrastita. Kondiĉe ke li bone tenu.
La novkonservativuloj multe flatis la okupanton de la Blanka Domo. Ili faris de li personecon kiel Churchill, taskitan de historia, eĉ dia misio.* La perŝtupa pliakrigo, kiun ili proponis, havos sendube katastrofajn efikojn, sed ĝi respondas al la obstino de la prezidanto kiu, fronte al la postuloj retiri la trupojn, asertis ke li daŭrigos la kurson kontraŭ ĉiuj, “eĉ [se li] posedas nur la subtenon de Laura kaj Barney” (lia edzino kaj lia hundo).* Certe, la tono estas pli cedema: s-ro Bush petas “lasi la ŝancon” al la nova strategio, kaj emfazas ke la sendado de novaj soldatoj devus ebligi sekurigi Bagdadon kaj akiri la necesan paŭzon por favori la procezon de nacia repaciĝo.
La perŝtupa akrigo ĉefe ebligis al la prezidanto, kiu senĉese ripetis “la decidanto estas mi”, regajni la iniciativon. Fronte al Kongreso kun demokrata plimulto, kaj kontraŭ la malamikeco de la publika opinio kaj la skeptiko de la militistoj, la prezidanto timis antaŭ ĉio esti marĝenigita. Nu, ekde la 11-a de oktobro 2002, kaŭze de liaj konstituciaj prerogativoj de ĉefkomandanto de la armeo, li havis kubutliberecon. La Kongreso (sole rajtigita deklari militon) estis permesinta al li, post nure formala debato, uzi la forton “kiel li juĝas tion necesa por defendi la nacian sekurecon kontraŭ la daŭra minaco starigita de Irako”. La subteno estis tiam masiva kaj senambigua: 296 membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj, kontraŭ 133; 77 kontraŭ 23 en la Senato.
Tiu delegado de potenco, kiu ne estas reŝanĝebla, ĝenas pli ol unu parlamentanon. Plimulto de demokratoj estis subteninta la militon (inter ili eblaj prezidant-kandidatoj kiel s-roj John Kerry kaj John Edwards, kaj s-ino Hillary Clinton). Ĉar la etoso ŝanĝiĝis komplete, tia voĉdono estus nepensebla por ekmiliti kontraŭ Irano. La perŝtupa akrigo povas doni la revitan pretekston por ekbatali kontraŭ la reĝimo de Teherano, kion kontraŭas en la momento la usona loĝantaro, la Kongreso kaj la plej multaj armeĉefoj. Kiam li imputas la usonajn mortviktimojn al la iranaj enmiksiĝoj (liverado de armiloj ktp.), la prezidanto signalas al la Kongreso kiel al la resto de la mondo ke nova permeso ekmiliti estas superflua: la militaj reprezalioj intervenos nome de prava defendo.
Fronte al la pliakrigo, la Kongreso estus reduktita aŭ al voĉdonado por mocioj de malkonfido simbolaj kaj senefikaj, aŭ fari disponojn eble tre malpopularajn, kiel fortranĉi la nutraĵon de la trupoj, riske de esti akuzata “forlasi niajn soldatojn” kaj endanĝerigi iliajn vivojn.
La 16-an de februaro [2007], post kvartaga debato, la Ĉambro de Reprezentantoj adoptis, per 246 voĉoj kontraŭ 182, mocion kiu indikis same ĝian kontraŭon al sendo de kromaj trupoj kiel sian subtenon al la armitaj fortoj. Dek-sep respublikanaj elektitoj aliĝis al la demokrata plimulto, dum nur du demokratoj kontraŭis la rezolucion. Sekvatage, en la Senato, plimulto de 56 senatoroj (el kiuj 7 respublikanoj), kontraŭ 34, esprimis sin kontraŭ la pliakrigo. Sed, pro la apartaj reguloj de tiu ĉambro, kiuj ebligas al malplimulto paralizi la parlamentajn laborojn, necesintus 60 por ke la rezolucio estu temo de debato.
La batalo inter la ekzekutiva kaj la leĝdona potencoj tute ne finiĝis. Ĉi-monate [marto 2007] komencos la ekzamenado de la linio de buĝetaj kreditoj por financi la novan strategion. Kontrolante tre detale la elspezojn kaj trudante senprecedencajn restriktojn kiuj ligas la konsenton al la kreditoj kun la preparstato de la trupoj (preskribante, ekzemple, ke la soldatoj disponu pri jaro da ripozo inter ĉiu lokado), la Kongreso, kiu regas la zipon de la monujo, povus devigi s-ron Bush koncepti la nepenseblon: iom-post-ioman hejmenigon de la trupoj, dum la “misio”, proklamita “plenumita” antaŭ kvar jaroj kaj kiu estis la ĉefa decido de lia prezidanteco, finiĝas per absoluta malvenko.
Ibrahim WARDE.