Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

La fantomo de Okcidento paralizas la mondon

La usona registaro, kiu bazas sian mondkoncepton sur la “kolizio de la civilizacioj”, uzas tiun ankaŭ kiel trudilon por teni siajn aliancanojn. Ĉu temas pri la revigliĝo de la nealianceco en la Sudo aŭ pri la planedvastaj defioj ligitaj al la medio, la timigilo de terorismo malhelpas la maldekstron kapti la novajn eblecojn releviĝi.

KONSIDERATA KIEL tutaĵo, tio kio restas de okcidenta politiko resumeblas, ĉu plaĉas aŭ ne, per sia brutala esprimiĝo: la milito farata de ses jaroj de la prezidanto de Usono George W. Bush kontraŭ la “internacia terorismo” kaj ties formoj de militaj okupadoj en Proksim-Oriento. Sed tio restas ankaŭ “tutaĵo” en la imago de la tiel nomataj okcidentanoj. Eĉ se nur senenhave, per la paralizanta fascino kiun ili sentas ĉe la temaro de la “islam-faŝisma” danĝero, kiu kovras praktike ĉiujn decidajn demandojn kiujn la mondo alfrontas.

Tiu hipnota efiko ŝajnas fortiĝi ĉe la periferio de la imperio, nome en Eŭropo. Dum ĝi komencas paliĝi en la koro de la sistemo: kun la preparo de la antaŭelektoj antaŭ la usona prezidantelekto de novembro 2008, la parolo liberiĝas, kaj inter la demokrataj kaj respublikanaj kandidatoj aperas pozicioj kiuj radikale kritikas s-ron Bush, kiu falis plej malalte en la sondaĵoj. Multaj komentistoj jam ne hezitas alvoki al senkondiĉa foriro el Irako kaj Afganio, kaj formiĝas kolektiĝaj movadoj por akuzi retrospektive la baronojn de la Bush-registaro je senhontaj mensogoj al la usona popolo. Intertempe, en la imperiaj provincoj, oni neniam estis tiom dampita, prudenta, preta je ĉiaj komprenoj kaj ĉiaj kompromisoj.

Anstataŭ teni sin je la malaprobo kiu, en februaro 2003, honoris la francan pozicion defendatan en la Unuiĝinta Naciaro de s-ro Dominique de Villepin, la plej multaj okcidentaj politikaj grupoj ŝajnas esti turmentitaj de sekretaj demandoj: “Kio, se ni reale eniris militon de la civilizacioj?”; “Kaj kio, se nia devo estus fokusi ĉiujn niajn politikojn kontraŭ la volo fremda al niaj komunaj valoroj?”; “Kaj kio, se de la subpremo de la tumuloj de la junaj enmigrintidoj, ĝis la murego konstruota kontraŭ la eksterleĝuloj, de la sekurigo de la publikaj transportoj ĝis la celado de niaj militaj aranĝoj, devus ekzisti envere nur unu sola zorgo kiu unuigu niajn klopodojn: tiu de la minacanta aliulo?” Kvankam la plej bonaj usonaj intelektuloj komprenis, jam antaŭ kvindek jaroj, ke tia ideo apartenas “al la pasinteco, same kiel la ŝovinismo kaj la murtelefono”, ia perturbita gregismo daŭre akiras aŭtomate aliĝojn per memoro de malaperinta magnetismo.

La efiko de tiu pensa obsedo estas ke multaj homoj fariĝas pli aŭ malpli indiferentaj al la homaj detruoj de la usona politiko. Sed, enfermante ĉiun nacian arenon en tiun mallarĝan bendon de komunikado, ĝi havas ankaŭ la sekvon bloki la pens- kaj imago-povon. Ĝi malpermesis al la politika ludo disvolviĝi pri la plej multaj aktualaj problemoj.

UNU EL LA PLEJ evidentaj simptomoj de tiu blokiĝo estas la malvigliĝo de la reala plureco de la politikaj reprezentiĝoj. Pasiva konsterno de la usonaj demokrataj senatoroj fronte al la “buŝismo”, malfortiĝo de la kanada Liberala Partio, disfalo de la Kebekia Partio, eluziĝo sen alternativo de la “blerismo” en Britio, malvenko ĉe la franca prezidant-elekto de Socialista Partio same sekurisma kiel ĝiaj kontraŭuloj, malprogreso de la “verdaj” aŭ alimondisma movadoj, kunfandiĝo en Italio de la kristana dekstro kaj de la socialista maldekstro, germana sankta unio, ktp.

Kiel efektive kompreni la konfuziĝon aŭ la malprogreson de la specifaj pozicioj, se ne per la fakto ke la defendaj temoj — pruntitaj pro laceco el la usona prezidanta politiko — forigis la enhavon de ĉia alia perspektivo? Kiel kompreni la allogon de la patriota rekantaĵo inter la “liberalaj” dekstroj? Kaj, maldekstre, la forlason de la amasoj en malfacila situacio por la prefero donita al la sekurecaj temoj? Kiel klarigi ke la reveno de ĥarismaj* demagogoj (memoriganta fatalan tendencon de la 20-a jarcento) okazas en momento kiam la programoj de la politikaj organizoj estas “preter la celtabulo”, vortabundaj, okupiĝantaj — en la plej bona kazo — pri mastrumaj palpadoj? Kiel, se ne per la senkritika reproduktado de unuiga principo kiu estus delonge malaperinta sen la nedifinita ripetado de la sama krucmilito (antikomunismo, antiterorismo, anti-, anti...)?

* Pli ĝusta skribo de, laŭ PIV, “karisma”, ja ne temas pri ia politiko de altaj prezoj, sed pri aparta kapablo influi homojn. -vl

SED TIU UNUA kaŭzo de politika fibrilacio ne estas la sola. Ĝi estas fortigata de la malfacilo de la tri aŭ kvar grandaj problemoj, kiun percepti tiu sekvismo de somnambuloj servas eviti.

Unuavice rimarkeblas fenomeno envere pozitiva, sed kiu iritas la epidermon de la “riĉa mondo”: la nova elano de nealianceco ĉirkaŭ la Brazilo de la prezidanto Lula da Silva, kaj la Venezŭelo de la prezidanto Hugo Chávez. Latinameriko pagas al si la lukson atribui valoron de historia destino al la malnova kuba revolucio. Kia ajn estas efektive la negativa bildo kiun la eŭropaj intelektuloj havas de la “malsana diktatoro” Fidel Castro, ili ne ŝajnas mezuri la omaĝon kiun faras al li la koaliciaj sudamerikaj potencoj, pro tio ke li sciis esti la “atendoŝtono” de daŭrigebla mildigo de la usona dominado. La instruo estas tamen klara: dum usonaj soldatoj ĉiutage mortas en Irako, fariĝas malfacile por la servoj de s-ro Bush instigi al milfoja puĉo en Latinameriko. Io nova okazas, kio signifas ankaŭ por la eŭropaj landoj “novan donitaĵon inter Nordo kaj Sudo” kiu estas ne nur la efiko de la bona homama volo de la NRO-aktivuloj. Ĉu nia kolektiva subkonscio de “Nordaj riĉuloj” malhelpas nin pli rapide rimarki tiun same politikan kiel ekonomian leviĝon?

PLI LARĜE, KIAL ni apenaŭ deziras rekoni sub tiu volo, redirekti resursojn ĝis nun forlogitajn, plurecon de metodoj, kie “justa” rimas kun “edukado surloke” kaj “rezistado al la metropolo”, kaj do, almenaŭ tendence, kun la apero de respekto al la loka socio? Ni ne forgesu ke tiu estas la viktimo de la teĥnika-ekonomia lavango kiu daŭre tiras la grandan nombron al la malfeliĉo de la urbegoj. Nek ke nur financa subteno mastrata de la Sudo (kaj ne la nuna programita redukto de la Internacia Mon-Fonduso kaj de la Monda Banko al la roloj de ideologiaj apendicoj de la pensio-fondusoj) povas kontraŭstari la suferatan migradon, kaŭzon de la plej teruraj okazantaj malekvilibroj.

Duavice, dum la G8 — tiu spektaklo donita de Usono kaj kelkaj sufiĉe intimaj amikoj — vicigas sin tuj sur la plej minimumisma interpreto de la klimatvarmiĝo, tiu solidareco indikas kiom malmulte ni en praktiko pretas allasi ŝanĝojn kiuj malproksimigus nin de nia malnova idealo de vivo vantomontra, por ne diri insulta por la resto de la mondo.

Tamen la serioza agnosko de tiu minaco implicus tujan tute specialan klopodon de Usono por redukti frenezan energi-konsumadon, kune kun vivmaniero absurde poluanta, kaj trenanta kun si en la “trovarmigon” — en ĉiuj sencoj de la vorto — la novajn “laboristajn regionojn”. Cetere sufiĉus modifi la petrolpolitikon en Usono (altigante iomete, per imposto, la ridindan benzinprezon pagatan de la usonano) por solvi bonan parton de la CO2-problemo por jardekoj, kaj akceli modernigajn adaptojn ĉe trajnoj, tramoj, novaj energifontoj. La impulso donita de la Blanka Domo por la groteska “solvo” de agrobrulaĵoj (kiu havas la efikon rapide plikostigi la prezon de... la bazaj nutraĵoj, nun konkurencataj de la produktado de etanolo!) devus instigi urĝe konstrui centron de proponado alternativan al la organizo ankoraŭ orientata de Usono. Nu, nur pluraj landoj deciditaj doni ekzemplon kune, sendepende de la blokitaj internaciaj maŝinoj kaj ŝirmataj kontraŭ la subkonscia altiro de la malnova “okcidenta” propono, havus la eblecon konsistigi ĉi tie kredindan forton.

Sed ankaŭ tie, ĉio okazas kvazaŭ la tutaĵo de la “imperiaj provincoj” venus — maldekstroj kaj dekstroj kune — por helpi tute etan usonan eliton (pli kaj pli riĉegan), por malpermesi al la usona ŝtato ŝanĝi la direkton, kaj por malhelpi la usonanojn — ĉiam inventemajn kaj viglajn kiam ili estas liberaj de “katenoj” — fine sturmi la ekologian defion. Estas ree kaj daŭre la fantomo de unuiĝa Okcidento kiu malpermesas ĝis la penso formi specifajn aliancojn inter riĉaj landoj, kiuj decidas agi kiel libera plenkreskulo, antaŭiri pli rapide sur vojo al la ekologia revolucio. Nu, se la Brazilo de Lula kuraĝas lanĉi sin en politikon de solidareco de sojlolandoj, kio do malhelpas Kanadon, Svedion, Irlandon, Finnlandon ktp. ekiri ĉekape de decidita ekologia avanco, eĉ se Japanio kaj Norvegio pri balenoj, Rusio pri gaso, Usono pri la konsumisma diboĉo aŭ Francio pri la atomelektro postrestus?

Estas fine tiu sama nekrevigebla imago de la okcidenta bloko, diskrete fariĝinta subsojla, kiu malhelpas la logikojn de “nacia identeco” aŭ de “national security” lasi lokon al vizio de disvolviĝo de la konversacio de la kulturoj kiu ne reduktiĝas al la pedagogia flanko de la subprema malfido, kaj kiu ne baras la sciencan imagivon en la solajn militajn kaj policajn defiojn, kiuj iras de la biomezura kontrolo de la homa loĝantaro ĝis la neelĉerpebla “gago” de “stelmilito”, etendita aŭ ne al la “rusa aliancano”.

KIAM, ANKAŬ TIE, lanĉiĝos la monda iniciato flanke de kelkaj kuraĝaj landoj — oni atendas Francion — por kontraŭi la malnovan tenton vasaligi la esploradon al la celpriskribo de kelkaj manipulistoj, kaj por lanĉi la esploristojn, male, al sturmo de la novaj vivonepraj demandoj: kiel, en homaj sciencoj, la formoj de legitimeco antropologia, politika kaj demokratia kiuj konvenus al formiĝanta mondsocio; kiel, en teĥnologiaj sciencoj, la necesa rompo kun la grandaj energivoraj sistemoj, kiu ebligus morgaŭ al la socioj — lokaj, urbaj, regionaj — certigi sian nutraĵan kaj energian aŭtonomecon sen neglekti la mondan konversacion ebligatan de la tuja cirkulado de donitaĵoj?

Mallonge, la plej malbona el la refleksoj de defenda solidareco jam ne sukcesas kaŝi la nun tuj tutplanedajn demandojn:

‣ tiun kiun oni jam ne ĉirkaŭiras nomante ĝin simple “la naturo”, tiu bazo de la surtera vivo kiu fariĝis la ĉefa rezistejo kontraŭ la pasio por la miraĝo de monvaloro;

‣ tiun de la “kulturo”, same identeca kiel arta kaj scienca, kaj kiu konsistigas — almenaŭ same kiel la materiala produktado nun teĥnologiiĝinta — vastan universon de esencaj aktivecoj, kies malferma logiko ne vasaligeblas al la efikeco de industria aŭ financa tipo sen mortdanĝero por la civilizita homaro, kaj por la demokratia plureco;

‣ kaj fine la decidan demandon de la pli aŭtonomaj socioj rilate la “teĥnikan-ĥrematan”* vorticon, kaj kiuj estos estonte same multaj fontoj de pli stabila dungo, de pli energiŝpara kaj malpli polua aktiveco, kaj ankaŭ de politikaj “konversacioj” pli proksimaj de la civitanoj.

* La ĥremato (france: chrématistique) estas nocio kreita de la greka filozofo Aristotelo (384-322 a.n.e) por priskribi la mensostaton de tiu kiu akumulas riĉaĵojn por sia plezuro. Aristotelo kondamnas tiun sintenon.

Naturo, kulturo, socioj: kvankam ilia vivonepra enhavo eskapas la ombilikajn ludojn de la socialŝtataj aŭ ŝtatliberalaj partioj, tiuj tri pilieroj de planeda politiko postulas sian rajtaĵon. La tri grandaj logikoj ekologia, kultura kaj socia, sole kapablaj certigi ekvilibran homan plurecon, vidas sian intervenkapablon kreski... kaj nur atendas siajn ĉampionojn.

La entrudiĝo de tiuj defioj ankoraŭ ne perturbis la mondan scenejon, pro la flagrado kiun faras sur nia politika vido — por kiom da tempo? — tiu mortanta astro al kiu evoluis la Okcidento, kaŭranta sur sia lasta potencego: siaj gigantaj financaj investfondusoj, kiuj sole reprezentas dudekoble la amason de la sumo de la naciaj MEP*. Kaj kiuj devos, iun aŭ alian vesperon, meti sin ne plu tien kie oni igas laboregi la mondon, sed prefere ja tien kie vivas la homoj.

* Malneta Enlanda Produkto. -vl

Denis DUCLOS.