Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
MALMULTAJ REGANTOJ en la mondo estas celo de tiom malamaj fifamigo-kampanjoj kiel s-ro Hugo Chávez, prezidanto de Venezŭelo. Liaj malamikoj hezitis antaŭ nenio: ŝtatrenverso, petrolstriko, kapitalfuĝo, atencoprovoj... Oni ne vidis tian furiozon en Latinameriko depost la atakoj de Vaŝingtono kontraŭ s-ro Fidel Castro.
La plej mizeraj kalumnioj estas kolportataj kontraŭ s-ro Chávez, konceptitaj de la novaj propagandejoj — National Endowment for Democracy, Freedom House ktp. — financataj de la registaro de la prezidanto de Usono George W. Bush. Dotita de senlimaj financaj rimedoj, tiu misfamigo-maŝino manipulas komunikilajn retojn (inter kiuj referencaj gazetoj) kaj organizojn de defendo de homrajtoj, siavice en la servo de obskuraj intencoj. Okazas, ruino de socialismo, ke parto de la socialdemokratia maldekstro aldonas sian voĉon al tiu ĥoro de misfamigistoj.
Kial tiom da malamo? Ĉar, nun kiam la socialdemokratio spertas identecokrizon en Eŭropo, la historiaj cirkonstancoj ŝajnas esti doninta al s-ro Chávez la respondecon esti ĉekape, sur internacia nivelo, de la reinvento de la maldekstro. Dum en la “malnova kontinento” la konstruado de Eŭropo havis la efikon praktike malebligi ĉian alternativon al la novliberalismo (vidu Jean Bricmont, “La jaro 01 de la maldekstro: oni haltigas ĉion kaj pripensas” kaj Denis Duclos, “La fantomo de Okcidento paralizas la mondon”), en Brazilo, Argentino, Bolivio kaj Ekŭadoro, inspirite de la venezŭela ekzemplo, la eksperimentoj sekvas unu la alian kiuj vivtenas la esperon realigi la emancipiĝon de la plej humilaj homoj.
Tiurilate, la bilanco de s-ro Chávez estas impresega. Oni komprenas ke, en dekoj da malriĉaj landoj, li fariĝis nepra referenco. En la skrupula respekto de la demokratio kaj de ĉiuj liberecoj*, ĉu li ne refondis la venezŭelan nacion sur nova bazo, legitimita de nova konstitucio kiu garantias la popolan partoprenon en la socia ŝanĝado? Ĉu li ne redonis la civitanan dignon al proksimume kvin milionoj da marĝenigitoj (inter kiuj la indiĝenoj) senigitaj de identec-dokumentoj? Ĉu li ne reprenis en la manojn [de la ŝtato] la publikan kompanion Petroleos de Venezuela (PDVSA)? Ĉu li ne malprivatigis kaj redonis al la publika servo la ĉefan entreprenon de telekomunikado de la lando kaj la elektrokompanion de Karakaso? Ĉu li ne ŝtatigis la petrolkampojn de Orinoko? Fine, ĉu li ne dediĉis parton de la petrolprofito por akiri efektivan aŭtonomecon fronte al la internaciaj financ-institucioj, kaj alian al financado de socialaj programoj?
TRI MILIONOJ DA hektaroj de teroj estas distribuitaj al kamparanoj. Milionoj da plenkreskuloj kaj da infanoj estas alfabetigitaj. Miloj da medicinaj stacioj estas instalitaj en la popolaj kvartaloj. Dekmiloj da senrimedaj personoj tuŝitaj de okulmalsanoj estas senpage operitaj. La bazaj nutraĵoj estas subvenciataj kaj proponataj al la plej senhavaj homoj je prezoj 42 elcente malpli altaj ol tiuj de la merkato. La semajna labordaŭro pasis de 44 horoj al 36 horoj, dum la minimuma salajro kreskis al 204 eŭroj monate (la plej alta de Latinameriko post tiu de Kostariko.
Rezulto de ĉiuj ĉi disponoj: inter 1999 kaj 2005, la malriĉeco malaltiĝis de 42,8% al 33,9%*, dum la loĝantaro vivanta de la neoficiala ekonomio falis de 53% al 40%. Tiuj retroiroj de la malriĉeco ebligis forte subteni la kreskon kiu, dum la tri lastaj jaroj, estis mezume je 12%, inter la plej altaj de la mondo, stimulata ankaŭ de konsumado kiu progresis je 18% jare.*
Antaŭ tiaj rezultoj, sen paroli pri tiuj atingitaj en internacia politiko, ĉu mirindas ke la prezidanto Hugo Chávez fariĝis, por la mastroj de la mondo kaj ties komplicoj, homo faligenda?
Ignacio RAMONET.