Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

EĈ PLI EFIKA OL DIKTATOROJ

La cerbolavado en libereco

Aĉetoj de grandaj gazetoj — la “Wall Street Journal” en Usono, “Les Echos” en Francio — fare de riĉuloj kutimantaj fleksi la veron laŭ siaj interesoj (vidu Marie Bénilde: Gazetaraj predistoj kaj influkomercistoj [aperonta ĉi tie meze de aŭgusto]), ekscesa amasinforma traktado de s-ro Nicolas Sarkozy [la franca prezidanto], informo forigata per sporto, vetero kaj diversaĵoj, ĉio ĉi kun diboĉo de reklamoj: la “komunikado” estas la permanenta regad-instrumento de la demokratiaj reĝimoj. Ĝi estas, por ili tio kio la propagando estas por la diktatorecoj. En interparolado kun la ĵurnalisto de la radistacio France Inter, la usona intelektulo Noam Chomsky analizas tiujn dominad-meĥanismojn kaj metas ilin en ilian historian kuntekston. Li memorigas ekzemple, ke la totalismaj reĝimoj apogis sin sur la stimuliloj de la reklama komunikado poluritaj en Usono post la unua mondmilito. Trans tio, li elvokas la perspektivojn de socia transformado en la nuna mondo, kaj al kiuj povus simili la utiopio por tiuj kiuj, spite al la pedagogio de senpoveco gurdata de la komunikiloj, ne rezignis ŝanĝi la mondon.

Ni komencu per la demando de la komunikiloj. En Francio, en majo 2005, dum la referendumo pri la traktato de eŭropa konstitucio, la plej multaj presorganoj estis partizanoj de la “jes”, kaj tamen 55% de la francoj voĉdonis per “ne”. La manipulada potenco de la komunikiloj ŝajnas do ne absoluta. Ĉu tiu voĉdono de la civitanoj signifis ankaŭ “ne” al la komunikiloj?

La laboro pri la komunikila manipulado aŭ la fabriko de konsento, farita de Edward Herman kaj mi, ne traktas pri la demando de la efikoj de la komunikiloj sur la publiko. Tio estas komplika temo, sed la kelkaj profundaj esploradoj faritaj pri tio supozigas ke, en realo, la influo de la komunikiloj estas pli granda sur la plej edukita parto de la loĝantaro. La amaso de la publika opinio ŝajnas, siavice, malpli dependa de la komunikila diskurso.

Ni prenu, ekzemple, la eventualecon de milito kontraŭ Irano: 75% de la usonanoj pensas ke Usono devus ĉesigi siajn milit-minacojn kaj privilegii diplomatian serĉadon de interkonsento. Enketoj faritaj de okcidentaj institucioj supozigas ke la irana kaj usona publikaj opinioj konverĝas ankaŭ pri certaj aspektoj de la atomdemando: la grandega plimulto de la loĝantaro de la du landoj pensas ke la zono kiu etendiĝas de Israelo ĝis Irano devus esti komplete senigita de atomarmiloj, inkluzive de tiuj de la usonaj trupoj de la regiono. Nu, por trovi tiajn informojn en la komunikiloj, oni serĉas longe.

Koncerne la ĉefajn partiojn de la du landoj, neniu defendas tiun vidpunkton. Se Irano kaj Usono estus aŭtentaj demokratioj ene de kiuj la plimulto determinas reale la publikan politikon, la nuna malakordo pri la atomdemando estus sendube jam solvita. Estas pliaj kazoj tiaj.

Koncerne, ekzemple, la federacian buĝeton de Usono, la plimulto de usonanoj deziras redukton de la armeaj elspezoj kaj, male, altigon de la socialaj elspezoj, de la kreditoj por la Unuiĝinta Naciaro, de la internacia ekonomia kaj humana helpo, kaj fine nuligon de la impost-malaltigoj deciditaj de la prezidanto George W. Bush favore al la plej riĉaj usonanoj.

Pri ĉiuj ĉi temoj, la politiko de la Blanka Domo estas totale mala al la postuloj de la publika opinio. Sed la opini-enketoj kiuj montras tiun persistan publikan oponadon estas malofte publikigataj en la komunikiloj. Tiel ke la civitanoj estas ne nur forigitaj el la centroj de politika decido, sed ankaŭ tenataj en senscio pri la reala stato de tiu sama publika opinio.

Ekzistas internacia zorgo pri la abisma “duobla deficito” de Usono: la komerca deficito kaj la buĝeta. Nu, tiuj ekzistas nur en densa rilato kun tria deficito: la demokratia deficito, kiu ne ĉesas kreski, ne nur en Usono, sed pli ĝenerale en la tuta okcidenta mondo.

Ĉiufoje kiam oni demandas al stelula ĵurnalisto aŭ al prezentisto de granda televid-ĵurnalo, ĉu li suferas premojn, ĉu li foje spertas cenzuron, ili respondas ke ili estas komplete liberaj, ke ili esprimas siajn proprajn konvinkojn. Kiel funkcias la regado de la penso en demokratia socio? Koncerne la diktatorecojn, ni ja scias tion.

Kiam ĵurnalistoj estas kritikataj, ili respondas efektive tuj: “Neniu premis min, mi skribas kion mi volas”. Tio veras. Nur, se ili esprimus poziciojn kontraŭajn al la dominanta normo, ili jam ne verkus siajn ĉefartikolojn. La regulo ne estas absoluta, kompreneble; ankaŭ al mi okazas esti publikigata en la usona gazetaro, Usono ankaŭ ne estas totalisma lando. Sed kiu ajn ne kontentigas certajn minimumajn postulojn havas nenian ŝancon esti antaŭsondata por aliri la rangon de komentisto de konata komunikilo.

Jen cetere unu el la grandaj diferencoj inter la propagando-sistemo de totalisma ŝtato kaj la farmaniero en demokratiaj socioj. Iomete troigante, direblas ke en la totalismaj ŝtatoj la ŝtato decidas la sekvendan linion kaj ĉiu devas poste konformiĝi al ĝi. La demokratiaj socioj faras alie. La “linio” estas neniam eldirita kiel tia, ĝi estas subkomprenata. Oni faras, iel, “cerbolavadon en libereco”. Kaj eĉ la “pasiaj” debatoj en la grandaj komunikiloj situas sin en la kadron de implicite konsentitaj parametroj, kiuj tenas multajn kontraŭajn vidpunktojn marĝenaj.

La mastrad-sistemo de la demokratiaj sistemoj estas efikega; ĝi engutigas la gvidlinion kvazaŭ spiratan aeron. Oni ne rimarkas tion, kaj oni kelkfoje imagas ĉeesti aparte viglan debaton. Envere tio estas senfine pli efika ol la totalismaj sistemoj.

Ni prenu ekzemple la kazon de Germanio komence de la 1930-aj jaroj. Oni emas forgesi tion, sed tiu estis tiam la plej progresinta lando de Eŭropo, ĉe la pinto en arto, sciencoj, teĥnikoj, literaturo, filozofio. Kaj poste, en tre mallonga tempo, okazis kompleta returniĝo, Germanio fariĝis la plej mortiga ŝtato, la plej barbara de la homa historio.

Ĉio ĉi plenumiĝis per gutado de timo: tiu antaŭ la bolŝevistoj, la judoj, la usonanoj, la ciganoj, mallonge antaŭ ĉiuj kiuj, laŭ la nazioj, minacis la koron de la eŭropa civilizacio, do “la rektajn heredantojn de la greka civilizacio”. Ĉiukaze tion skribis la filozofo Martin Heidegger en 1935. Nu, la plej multaj germanaj komunikiloj, kiuj bombis la loĝantaron per tiaj mesaĝoj, uzis la merkatikajn teĥnikojn ellaboritajn... de la usonaj reklamistoj.

Ni ne forgesu, kiel ĉiam trudiĝas ideologio. Por domini ne sufiĉas perforto, necesas alispeca pravigo. Tiel, kiam iu uzas sian potencon super iu alia — ĉu diktatoro, kolonianto, burokrato, edzo aŭ mastro — li bezonas pravigan ideologion, ĉiam la saman: tiu dominado estas farata “por la bono” de la dominato. Alivorte, la potenco prezentiĝas ĉiam kiel altruisma, neprofitcela, larĝanima.

En la 1930-aj jaroj la reguloj de la nazia propagando konsistis, ekzemple, en elektado de vortoj simplaj, senlace ripetendaj, kaj asociendaj kun emocioj, sentoj, timoj. Kiam Hitlero invadis Sudetion [en 1938], li faris tion invokante la plej noblajn kaj karitatajn celojn, la neceson de “humana interveno” por malhelpi la “etnan purigadon” de la germanlingvanoj kaj por ebligi ke ĉiu povu vivi sub la “protekta flugilo” de Germanio, kun subteno de la plej progresinta potenco de la mondo en kampo de artoj kaj kulturo.

Koncerne propagandon, kvankam iel nenio ŝanĝiĝis ekde Ateno, tamen ankaŭ okazis multaj perfektiĝoj. La instrumentoj tre fajniĝis, aparte kaj paradokse, en la plej liberaj landoj de la mondo: Britio kaj Usono. Ĝuste tie, kaj ne aliie, la moderna industrio de publikaj rilatoj, alidire la opini-fabriko, aŭ propagando, naskiĝis en la 1920-aj jaroj.

Tiuj du landoj estis efektive progresintaj rilate demokratiajn rajtojn (voĉdonado de la virinoj, esprimlibereco ktp.) tiom ke la aspiro al libereco jam ne reteneblis nur per la ŝtata perforto. Oni turnis sin do al la teĥnologioj de la “konsent-fabriko”*. La industrio de publikaj rilatoj produktas, proprasence, konsenton, akcepton, submetiĝon. Ĝi kanaligas la ideojn, pensojn, spiritojn. Kompare kun totalismo, tio estas granda progreso: multe pli agrablas suferi reklamon ol retroviĝi en torturejo.

* Esprimo de la usona eseisto Walter Lippmann kiu, ekde la 1920-aj jaroj, pridubante la kapablojn de la ordinara homo determini sin saĝe, proponis ke la kleraj elitoj “sanigu” la informon antaŭ ol ĝi atingu la amason.

En Usono la esprimlibereco estas protektata je grado kiun mi kredas nekonata en ia ajn alia lando de la mondo. Tio estas sufiĉe freŝdata. Ekde la 1960-aj jaroj, la Supera Kortumo metis la nivelon tre alta pri respekto al la parollibereco, kio esprimis, laŭ mi, fundamentan principon starigitan jam en la 18-a jarcento de la valoroj de la Lumoj. La pozicio de la kortumo estis ke la parolo estas libera, kun sola limo la partopreno en krima ago. Se, ekzemple, kiam mi iras en magazenon por prirabi ĝin, unu el miaj komplicoj tenas armilon kaj mi diras al li: “Pafu!”, tiu eldiro ne estas protektata de la konstitucio. Pri la resto, la motivo devas esti aparte grava antaŭ ol la esprimlibereco estu pridubata. La Supera Kortumo reasertis tiun principon eĉ favore al membroj de la Ku-Kluks-Klano.

En Francio, Britio kaj, ŝajnas al mi, en la resto de Eŭropo, la esprimlibereco estas tre restrikte difinita. Miaopinie, la esenca demando estas: ĉu la ŝtato havas la rajton determini tion kio estas la historia vero, kaj tiun puni iun kiu devojiĝas de ĝi? Pensi tion signifas adaptiĝi al praktiko propre stalineca.

Nu, francaj intelektuloj malemas koncedi ke ĝuste tio estas ilia inklino. Tamen, la rifuzo de tia metodo devas ne havi escepton. La ŝtato devus havi nenian rimedon por puni iun ajn kiu asertas ke la Suno rondiras ĉirkaŭ la Tero. La principo de esprimlibereco havas ion tre elementan: aŭ oni defendas ĝin en la kazo de opinioj kiujn oni abomenas, aŭ oni tute ne defendas ĝin. Eĉ Hitlero kaj Stalino allasis esprimliberecon por tiuj kiuj defendis ilian vidpunkton.

Mi aldonas ke estas io aflikta kaj eĉ skandala devi debati pri tiuj demandoj du jarcentojn post Voltero kiu, kiel oni scias, deklaris: “Mi malamas viajn opiniojn, sed mi pretas morti por ke vi povu ilin esprimi.” Kaj estas vere trista servo al la memoro de la viktimoj de la holokaŭsto adopti unu el la fundamentaj doktrinoj de iliaj murdistoj.

En iu de viaj libroj vi komentas la frazon de Milton Friedman: “Fari profitojn estas la esenco mem de la demokratio”...

Verdire, la du aferoj estas tiom kontraŭaj ke eĉ ne eblas komento... La celo de la demokratio estas ke la homoj povu decidi pri sia propra vivo kaj pri la politikoj kiuj koncernas ilin. La realigo de profitoj estas patologio de niaj socioj, apogata de apartaj strukturoj. En socio deca, etika, tiu zorgo pri profito estus marĝena. Vidu mian universitatan fakon [ĉe la Masaĉuseca Instituto pri Teĥnologio], kelkaj scienculoj laboras forte por gajni multe da mono, sed oni konsideras ilin iomete marĝenuloj, perturbitoj, preskaŭ patologiaj kazoj. La spirito kiu animas la akademian komunumon estas pli ĝuste fari malkovrojn, samtempe pro intelekta intereso kaj por la bonfarto de ĉiuj.

En la verko dediĉita al vi ĉe la eldonejo L’Herne, Jean Ziegler skribas: “Ekzistis tri totalismoj: la stalina totalismo, la nazia kaj nun estas Tina*.” Ĉu vi komparus tiujn tri totalismojn?

* Tina, la komencliteroj de “There is no alternative” (ne ekzistas alternativo), eldiro de s-ino Margaret Thatcher por signi la neeviteblon de la novliberala kapitalismo, dum ĝi estas ja nur unu ebla formo de “tutmondigo”.

Mi ne metus ilin sur la saman nivelon. Lukti kontraŭ “Tina”, tio estas alfronti intelektan influon kiun oni ne povas konsideri kiel similan al la koncentrejoj kaj gulago. Kaj, fakte, la politiko de Usono vekas masivan oponon planedvaste. En Latinameriko, Argentino kaj Venezŭelo elĵetis la Internacian Mon-Fonduson (IMF). Usono devis rezigni ion kio estis ankoraŭ la normo antaŭ dudek aŭ tridek jaroj: armean puĉon en Latinameriko. La novliberala ekonomia programo, kiu estis trudita perforte al tuta Latinameriko en la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, estas hodiaŭ rifuzata en la tuta kontinento. Kaj oni trovas tiun saman oponon kontraŭ la ekonomia tutmondigo mondskale.

La tutmonda movado por justeco, kiu aperas en la komunikiloj dum ĉiu Monda Socia Forumo, en realo laboras la tutan jaron. Tio estas tre nova fenomeno en la historio, kiu eble signifas la komencon de vera Internacio. Nu, ĝia ĉefa batalĉevalo temas pri la ekzisto de alternativo. Cetere, kia pli bona ekzemplo por alia tutmondigo ol la Monda Socia Forumo? La malamikaj komunikiloj nomas tiujn, kiuj kontraŭas la novliberalan tutmondigon, la “antitutmondistoj”, dum ili batalas por alia tutmondigo, la tutmondigo de la popoloj.

Oni povas observi la kontraston inter la du, ĉar, en la sama momento, okazas, en Davoso, la Monda Ekonomia Forumo, kiu laboras por la planedvasta ekonomia integrado, sed en la sola intereso de la financistoj, bankoj kaj pensio-fondusoj. Potencoj kiuj regas ankaŭ la komunikilojn. Jen ilia koncepto de tutmonda integriĝo, sed en la servo de la investistoj. La dominantaj komunikiloj pritraktas tiun integradon kiel la solan kiu meritas, iel, la oficialan nomon de tutmondiĝo.

Jen bela ekzemplo de funkciado de la ideologia propagando en la demokratiaj socioj. Tiom efika ke eĉ partoprenantoj en la Socia Forumo kelkfoje akceptas la malbonintencan kvalifikon de “antitutmondistoj”. En Portalegro mi intervenis en la kadro de la Forumo, kaj partoprenis en la Monda Konferenco de Kamparanoj. Ili sole jam reprezentas la plimulton de la tutplaneda loĝantaro...

Oni vicigas vin en la kategorion de anarĥiistoj aŭ liberecanaj socialistoj. En tia demokratio kia vi konceptas ĝin, kiu estus la loko de la ŝtato?

Ni vivas en tiu ĉi mondo, ne en imaga universo. Nu, en tiu ĉi mondo ekzistas tiranecaj institucioj, tio estas la entreprenegoj. Tio estas io plej proksima de la totalismaj institucioj. Ili, por tiel diri, ne respondecas pri ajna raporto al la publiko, al la socio; ili agas prediste, kaj aliaj entreprenoj estas iliaj predoj. Por defendi sin kontraŭ ili, la loĝantaroj disponas nur pri unu sola instrumento: la ŝtato. Nu, tio ne estas tre efika ŝildo, ĉar ĝi estas, ĝenerale, dense ligita kun la predistoj. Kun tamen ne neglektinda diferenco: dum, ekzemple, General Electric respondecas pri nenia raporto al la publiko, la ŝtato devas kelkfoje pravigi sin ĉe la loĝantaro.

Kiam la demokratio estos larĝigita tiom ke la civitanoj kontrolos la produkt- kaj interŝanĝ-rimedojn, ke ili partoprenos en la funkciado kaj direktado de la ĝenerala kadro en kiu ili vivas, tiam la ŝtato povos iom post iom malaperi. Ĝi estos anstataŭigota de libervolaj asocioj situantaj en la laborlokoj kaj tie kie la homoj vivas.

Ĉu tio estas nova formo de sovetoj? Kiu diferenco kun la sovetoj de la revolucia Rusio?

Tio estis la sovetoj. Sed la unua afero kiun Lenino kaj Trocko detruis, tuj post la Oktobra Revolucio, estas la sovetoj, la laboristaj konsilantaroj, kaj ĉiuj demokratiaj institucioj. Lenino kaj Trocko estis tiurilate la plej grandaj malamikoj de la socialismo en la 20-a jarcento. Kiel ortodoksaj marksistoj ili pensis ke postrestinta socio kiel la Rusio de ilia epoko ne povas rekte transiri al socialismo antaŭ ol esti perforte puŝita en la industriiĝon.

En 1989, en la momento de disfalo de la komunisma reĝimo, mi pensis ke tiu disfalo signifas, paradokse, venkon por la socialismo. Ĉar la socialismo tia kian mi konceptas ĝin, implicas, minimume, mi ripetas, la demokratian regadon de la produktado, de la interŝanĝoj kaj de la aliaj dimensioj de la homa ekzistado.

Tamen, la du ĉefaj propagando-sistemoj akordiĝis por diri ke la tiraneca sistemo starigita de Lenino kaj Trocko, poste transformita al politika monstreco de Stalino, estas la “socialismo”. La okcidentaj gvidantoj povis esti nur ravitaj de tiu absurda kaj skandaleca uzo de la termino, kiu ebligis al ili dum jardekoj kalumnii la aŭtentan socialismon.

Kun identa entuziasmo, sed kontraŭa direkto, la sovetia propragando-sistemo provis ekspluati siaprofite la simpation kaj engaĝiĝon kiujn vekis en la laboristaj amasoj la aŭtentaj socialismaj idealoj.

Ĉu ne veras ke ĉiuj formoj de memorganizado laŭ la anarĥiismaj principoj fine disfalis?

Ne ekzistas fiksa “anarĥiismaj principoj”, ia liberecana kateĥismo al kiu oni devus fideli. La anarĥiismo, almenaŭ tia kian mi komprenas ĝin, estas movado de la homaj penso kaj agado, kiu strebas identigi la strukturojn de aŭtoritato kaj de dominado, postuli ke ili pravigu sin kaj, ekde kiam ili ne kapablas tion, kio okazas ofte, provi preterpasi ilin.

Anstataŭ esti “disfalinta”, la anarĥiismo, la liberecana pensado, fartas bonege. Ĝi estas ĉe la fonto de multaj realaj progresoj. Formoj de subpremo kaj de maljusteco kiuj estis apenaŭ rekonataj, kaj eĉ malpli kontraŭbatalataj, jam ne estas allasataj. Tio estas sukceso, avanco por la tuta homa specio, ne malsukceso.

En interparolado kun Daniel MERMET.

Vidu la interparoladon de Noam Chomsky kun Michel Foucault: “Justico kontraŭ potenco” (1971)