Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Kontraŭ la ĉio-angla

“Rifuzo de la moderneco”, “batalo de ariergardo”, “haladzo de ŝovinismo”, “de protektismo”, eĉ “de naciismo”, “de koloniismo”, se ne diri plu... Se estas punkto pri kiu, en Francio, signifa parto de la ekstrema maldekstro, de la “ŝika” maldekstro kaj de la alimondisma influiĝo estas samfazaj kun la husaroj de la liberala tutmondiĝo — “elitoj” de la komunikado kaj de la amaskomunikiloj, entreprenestraro de la grandaj grupoj industriaj kaj financaj, alta administracio — estas ja por lanĉi unu el tiuj insultoj al la vizaĝo de tiuj, kiuj obstinas reklamacii pri la rajto krei, kontrakti, labori, atingi la informadon kaj la distraĵojn en sia lingvo, en la nunaj cirkonstancoj, en la franca.

Tiu ĥoro furiozis, ekde 1994, kontraŭ la leĝo Toubon* “rilata al la uzado de la franca lingvo”*, ĉiam valida, kiu, inter aliaj dispozicioj, havas la malmodestecon postuli la uzadon nepran, sed ne ekskluzivan, de la franca lingvo por la salajruloj de ĉiuj entreprenoj instalitaj en Francio. Edwy Plenel, en la titolpaĝo de la ĵurnalo Le Monde, donis la ĝustan tonon: laŭ li, tiu leĝo esprimas “la bedaŭron de iu Francio eksa, trudanta sian lingvon per sia kolonia, imperia, diplomatia, ekonomia potenco”, kaj estas nur “la scenigo de la nostalgio de mortinta gloro, la esprimo de ekkadukiĝo, pri kiu oni ne findecidiĝas, sed kiun oni ne kapablas forŝovi”*.

* Tiu leĝo datiĝas de 1994, kiam Jacques Toubon estis ministro pri kulturaj aferoj.
* Vd “Parler français ou la langue des maîtres”, Le Monde diplomatique, aprilo 1994.
* Le Monde, 4-a de majo 1994.

Ĉiu leganto de la kulpigita teksto — kiu traktas nenie pri la rango de la franca en la mondo — alvenigas retrospektive al la memdemando pri la senco de tiu praktiko de akuta “ekkadukiĝemo”. Kun fora juĝado, oni povas supozi, ke temis pri signalizado kaj preparado de la tereno por denuncado, fare de Philippe Sollers, pri la “ŝima Francio” kaj, kontraste, pri reklamado por la “feliĉa tutmondiĝo” fare de s-ro Alain Minc , kiu precizigis la alirvojon al ĝi: la trudado de la angla kiel deviga fako en la instrua sistemo*.

* Alain Minc, La Grande Illusion, Grasset, Parizo, 1989.

La malfruiĝantoj kaj nostalgiuloj estis petataj, ke ili komprenu, ke en mondo unuiĝanta, necesas ne plu kredi — kaj paroli — “francmaniere”, kaj agnoski, ke ekzistas “komunika lingvo internacia”: la angla*. Kaj, ĉar la naciaĵo estas strikte intermiksita kun la internaciaĵo, kial estus nenature, ke la lingvo de la indico Dow Jones kaj de la City estus ĉie en sia hejmo, surstrate kiel en la laborloko...

* Ne estas ĉiam simple eskapi el tiu determinismo; eĉ en tiu ĉi numero de Le Monde diplomatique ni publikigas, sur centra duobla paĝo, pecon de samtempa arto kreita de artisto kaj filozofo germanlingvaj, sed tiuj konceptis speciale por ni, kiuj estas monata gazeto franca, sian dokumenton... en la angla!

Surstrate, ne nur la butiknomoj, la reklamaĵoj kaj la filmotitoloj, montras sin nun, senkomplekse, en la angla. La kontestado samagadas. Sekve, la 29-an de la pasinta januaro, en la momento kiam kunvenis en Parizo la Interregistara Grupo de Spertuloj pri la Klimata Evoluo*, la asocio Greenpeace mobilizis siajn spertulojn pri grimpado por etendi sur la Ejfel-turo gigantan banderolon, sur kiu estis skribita: “It’s not too late” (“Ankoraŭ ne malfruas”). Tion denuncis neniu el la francaj partneroj de la “kolektivoj” al kiuj apartenas tiu asocio, inter kiuj sindikatoj kaj organizoj por la defendo de la rajtoj...

* Groupe d’experts intergouvernemental sur l’évolution du climat (GIEC). (n.d.t).

Same kiel la gvidantoj de la francaj sindikatoj: Laborista Forto (FO)*, Ĝenerala Konfederacio Demokrata de la Laboro (CFDT)* kaj Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT)* — inverse de tiuj de la Franca Konfederacio de la Kristanaj Laboristoj (CFTC)* — kiuj ne kritikis, ke la nova Internacia Sindikata Konfederacio (ISK)*, kreita en Vieno la 1-an de novembro 2006, indikas klaŭze, en la 39-a artikolo de sia statuto, ke nur la angla versio de tiu ĉi lasta aŭtentigas en kazo de kontesto.

* Force ouvrière (FO). (n.d.t)
* Confédération française démocratique du travail (CFDT). (n.d.t).
* Confédération Générale du travail (CGT). (n.d.t).
* Confédération française des travailleurs chrétiens (CFTC). (n.d.t).
* Confédération syndicale internationale (CSI). (n.d.t).

Anstataŭ simii la Eŭropan Centran Bankon, kiu, sub la gvidado de s-ro Jean-Claude Trichet (eksa laŭreato, kun fremda karaktero, de la Premio de la Angla Piedotapiŝo*), funkcias per la ĉio-angla, la internacia sindikata movado estus pli bone inspirita, se ĝi sekvus la ekzemplon de la Unuiĝintaj Nacioj, kiuj uzas ses oficialajn lingvojn: la anglan, la araban, la ĉinan, la francan, la hispanan kaj la rusan.

* L’Académie de la Carpette anglaise [Akademio de la Angla Piedotapiŝo] aljuĝas ĉiujare depost 1999, premion de civita indignindeco al ano de la francaj elitoj, kiu distingiĝis aparte per sia persisteco por promocii la regadon de la angl-usona lingvo en Francio. [la franca vorto “carpette”, kiu difinas piedotapiŝon, signifas (en la figura senco) “humile submetiĝi, havi servilan sintenon”].(n.d.t).

Tiu rezignacio ne plu validas en altiĝanta nombro da entreprenoj, en kiuj la bazo komencas ribeli kun rezisto kontraŭ la trudo de la angla en la ĉiutaga profesia agado. Sekve, la sekcio CGT de la superbazaro Carrefour [situanta en la suda parto de la urbo Nîmes] denuncis la multiĝon de la angla en la nomoj de la firmaaj produktoj (BlueSky, Firstline, Green Cut, Ink Set, Powder Flash, Top Bike, Number One, Bootstore), kaj en la terminaroj: cross-merchandising, pool-reception, password, login, remodeling, supply chain, back kaj front manager. Ĉiuj estas terminoj, pri kiuj francaj ekvivalentoj ekzistas, aŭ povus esti trovitaj.

Pli serioza estas la situacio en la francaj uzinoj kaj oficejoj de la multnacia firmao Alcatel, kiu kunfandiĝis kun la usona firmao Lucent Technologies en aprilo 2006. La nova estro, s-ino Patricia F. Russo, 54-jara usonano, kiu interŝanĝis sian funkcion de ĝenerala direktoro de Lucent kontraŭ la funkcio de ĝenerala direktoro de la nova grupo, akcelas la aplikadon de la entreprena koncepto kun ununura lingvo tutmonda. Kvankam la sidejo de la grupo restas en Francio kaj dependas de la franca juro, s-ino Russo deklaris, ke ŝi ne havas la intencon lerni la lingvon de sia gastigema lando. Sed ŝi akceptas volonte la omaĝojn de siaj fideluloj francaj... en la angla. Sekve, dum manĝeto organizita por la infanoj de ŝiaj kunlaborantoj, oni povis konstati tiun kortuŝan scenon: “La geknabetoj skandis ŝian nomon, kaj pluraj el ili (bone preparitaj de la gepatroj?) insistis por demonstri, ke ili regas la lingvon de Ŝekspiro. Eĉ eta knabino insistis por precizigi, ke ŝi estas “eleven years old” [dekunujara]*...”

* Challenges, 8-a de februaro 2007

En la oficejoj kaj laboratorioj de Alcatel-Lucent, ne la flataĉa memvolo estas laŭmoda, sed la devigo: internaj iloj, mesaĝoj (kiel ekzemple la ridindaj test des spares cette semainein progress depuis to-day), komputilprogramoj, nomoj de servoj kaj eĉ dokumentoj cele al la individuaj interparoladoj por taksado estas en la angla. La neregado de tiu lingvo iĝas kriterio por diskriminacio laŭ logiko de maldungado pro borsa taŭgeco. La unua rezulto de la kunfandiĝo de ambaŭ entreprenoj estis fakte la forigo de 12.500 dungitoj en la mondo, inter kiuj 1.468 en Francio, dum Alcatel-Lucent eltiris 522 milionojn da eŭroj kiel profiton disponeblan en 2006. Lingvo senteritoriigita, la angla iĝas logike la lingvo de la entreprenaj translokiĝoj.

Da tiaj situacioj, ekzistas similaj milope, pro tio ke, laŭ la Observejo de Instruado, Dungado kaj Metioj*, [ĝi apartenas al la Komerca Ĉambro de Parizo], 7% de la francaj entreprenoj jam alprenis la “ĉio-anglan”. Netrafitaj de la admonoj de la kantoroj de la tutmondiĝo, sindikataj sekcioj de entreprenoj decidis do utiligi la leĝon Toubon kaj ĝian transskribon en la artikolo L.122-39-1 de la Labor-Kodo por defendi siajn rajtojn ĉe la justico. Kaj ili amasigas kelkajn unuajn sukcesojn. Asignita de la sekcio CGT, la societo General Electric Medical Systems (GEMS) estis kondamnita en unua instanco (januaro 2005), poste en apelacia instanco (marto 2006) al pagado de 580.000 eŭroj kiel damaĝkompenso pro netraduko de 58 dokumentoj. La societo Europ Assistance, sekve de plendo de la sindikato SN2A-CFTC, estis kondamnita, la pasintan 23-an de aprilo, traduki francen siajn kontadan kaj komercan programojn eldonitajn en la angla, la templimo estas trimonata, kun 5.000-eŭra monkompenso por ĉiu tago da prokrasto. Eĉ Alcatel-Lucent devis moderigi siajn pretendojn post la interveno de la CGT-a komisiitino ĉe la Inspektofico de Laboro: la direktoro de la entrepreno de Villarceaux [bieno situanta je 65 km nord-oriente de Parizo] sciigis, per letero datita je la 29-a de pasinta marto, ke li disvastigos kiel eble plej frue francan version de la ĉefaj mesaĝoj kaj dokumentoj de la grupo.

* Observatoire de la formation, de l’emploi et des métiers (Ofem). (n.d.t).

Freŝdata dramo sendube alarmos la estrojn de entreprenoj rilate al la financaj kaj punaj sankcioj, kiujn ili riskas, se ili persistas en la neaplikado de la leĝo Toubon: pasintmarte, la forpaso, en la hospitalo de la urbo Epinal, de kvar malsanuloj kuracataj pro kancero de la prostato kaj superradiitaj pro... malbona kompreno de la anglalingva programo!

La nova fakto estas la jena: anstataŭ instali sin en la supro, la intersindikata rezistado al la furioza angligado en la entreprenoj organizas sin je la bazo, lige kun organizoj por la defendo de la franclingvanaro. Tiel, la pasintan 8-an de februaro, komuna gazetara konferenco estis farita de la sindikatistoj kaj la respondeculoj de du asocioj: la franca sekcio de la Internacia Franclingva Forumo*, kaj Estonteco de la Franca Lingvo*. El tiu renkontiĝo naskiĝis la Kolektivo por la Rajto labori franclingve en Francio*.

* Forum francophone international. (n.d.t).
* Avenir de la langue française. (n.d.t).
* Vd la hejmpaĝarojn www.voxlatina.com kaj www.langue-francaise.org [en la franca].

Ĉar la prezidanto Nicolas Sarkozy asertas, ke li perfidos neniun el siaj dumkampanjaj promesoj, estas oportune, ke ni memorigu al li tiun ĉi, kiun li faris en Caen la 9-an de pasinta marto: “Mi zorgos por ke, en la entreprenoj instalitaj sur la franca teritorio, la laborlingvo estu la franca, kiam estas neniu ekonomia aŭ komerca neceso deviganta la esprimadon en alia lingvo”. La cirkonstancaro estas oportuna: leĝpropono de la senatano Philippe Marini (Union pour un mouvement populaire, UMP), [Unio por Popola Movado], kompletiganta kaj fortiganta signifoplene la leĝon Toubon, estis voĉdonita unuanime en la Senato la 10-an de novembro 2005, kaj restis en atendo, pro manko de politika volo de la deputitoj UMP. Ĝi estis ĵus transdonita al la Nacia Asembleo la 7-an de pasinta julio.

Ĉar la registaro estas la estro de la tagordo de tiu ĉi asembleo, estos interese vidi, ĉu ĝi montros tiom da rapideco por defendi la francan lingvon en la entreprenoj, kiom ĝi montras por fari donacojn al iliaj gvidantoj...

Bernard CASSEN.