Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Chomsky-Foucault: “Justico kontraŭ potenco” (1971)

Ĉi teksto, el kiu ni publikigas eltiraĵojn, venas el diskuto, en la franca kaj la angla, inter Michel Foucault kaj Noam Chomsky, surbendigita en la Supera Lernejo de Teĥnologio de Eindhoven (Nederlando), en novembro 1971 kaj elsendita en la nederlanda televido. Eltirita el Chomsky, L’Herne, kol. “Les Cahiers de l’Herne”, Parizo, 2007, p. 297-307.

Chomsky: La civila malobeo implicas rektan defion al la pretendo de la ŝtato, malprave laŭ mi, esti la leĝo. (...) Fari agon kiu malebligas la ŝtaton fari krimojn estas tute juste, kiel rompi la regularon pri strata trafiko por malebligi murdon. Se mi traveturas ruĝan trafiklumon por malebligi la mitraladon al homgrupo, tio ne estas kontraŭleĝa ago, sed helpo al persono en danĝero; neniu sanmensa juĝisto kulpigus min.

Foucault: (...) En Usono, kiam vi faras kontraŭleĝan agon, ĉu vi pravigas ĝin laŭ ideala justico aŭ laŭ supera leĝeco, aŭ laŭ la neceso de klasbatalo, ĉar tio estas esence grava, en tiu momento, por la proletaro en sia batalo kontraŭ la dominanta klaso?

Chomsky: (...) Mi kredas ke fine estus tre prave, plej ofte, agi kontraŭ la laŭleĝaj institucioj de donita socio, se tio ebligas ŝanceli la fontojn de la potenco kaj de la subpremo en la socio. Tamen, en tre larĝa mezuro, la leĝo reprezentas iujn respektindajn homajn valorojn; kaj, ĝuste interpretata, tiu leĝo permesas ĉirkaŭiri la ordonojn de la ŝtato. Mi pensas ke gravas ekspluati tiun fakton kaj ekspluati la partojn de la leĝo kiuj estas ĝuste difinitaj kaj poste eble agi rekte kontraŭ tiuj kiuj nur aprobas sistemon de potenco. (...)

Foucault: Do, vi kritikas la funkciadon de la justico nome de pli pura justico. (...) Sed se en batalo la justico estas en la ludo, tiam kiel instrumento de la potenco; ne en la espero ke, fine, iun tagon, en tiu socio aŭ en alia, la homoj estos rekompencataj laŭ siaj meritoj, aŭ punataj laŭ siaj eraroj. Prefere ol pensi pri la socia batalo justice, necesas emfazi la justicon laŭ socia batalo. (...) La proletaro militas kontraŭ la gvidanta klaso ne ĉar ĝi konsideras tiun militon justa. La proletaro militas kontraŭ la gvidanta klaso, ĉar, por la unua fojo en la historio, ĝi volas transpreni la potencon. Kaj ĉar ĝi volas renversi la potencon de la gvidanta klaso, ĝi konsideras tiun militon justa.

Chomsky: Mi ne konsentas.

Foucault: Oni militas ĉar oni volas venki, ne ĉar la milito estas justa.

Chomsky: Persone mi ne konsentas. Ekzemple, se mi sukcesus konvinki min ke la aliro de la proletaro al la potenco povus konduki al terorisma polici-ŝtato kie la libereco, la digno kaj la konvenaj homaj rilatoj malaperus, mi provus malhelpi ĝin. Mi pensas ke la sola kialo esperi tian eventon estas kredi, prave aŭ male, ke fundamentaj homaj valoroj povas profiti tiun transigon de potenco.

Foucault: Kiam la proletaro alprenas la potencon, eblas ke ĝi uzas rilate la klasojn, super kiuj ĝi ektriumfis, perfortan, diktatorecan kaj eĉ sangan potencon. Mi ne vidas kian kontraŭargumenton oni povas esprimi pri tio. Nun vi diros al mi: kion se la proletaro uzas tiun sangan, tiranecan kaj maljustan potencon kontraŭ sin mem? Tiam mi respondus al vi: tio povas okazi nur se la potencon transprenis ne vere la proletaro, sed klaso ekstera al la proletaro, aŭ homgrupo interne de la proletaro, burokrataro aŭ la restoj de la etburĝaro.

Chomsky: Tiu revoluci-teorio ne kontentigas min pro multaj kialoj, historiaj aŭ ne. Eĉ se oni devus akcepti ĝin en la kadro de la argumentado, tiu teorio asertas ke la proletaro havas la rajton alpreni la potencon kaj uzi ĝin perforte, sange kaj maljuste, sub la preteksto, laŭ mi erara, ke tio kondukos al socio pli justa kie la ŝtato malfortiĝos kaj kie la proletoj fariĝos universala klaso ktp. Sen tiu pravigo estonta, la koncepto de perforta kaj sanga diktatoreco de la proletaro estus perfekte maljusta. Tio estas alia problemo, sed mi estas tre skeptika pri perforta kaj sanga diktatoreco de la proletaro, antaŭ ĉio se tiu esprimiĝas per memdeklaritaj reprezentantoj de avangarda partio kiu, pri tio ni havas sufiĉan historian sperton por scii kaj antaŭdiri tion, estos simple la novaj gvidantoj de tiu socio.

Vidu la intervuon de Noam Chomsky donita al Daniel Mermet

© L’Herne kaj Gallimard