Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

“LES ECHOS”, “LIBÉRATION”, “THE WALL STREET JOURNAL”...

Predistoj de gazetoj kaj influ-komercistoj

Kunveninte en ĝenerala asembleo, 98% de la ĵurnalistoj de “Les Echos” sciigis “masivan rifuzon” de la aĉeto de ilia gazeto fare de s-ro Bernard Arnault, plej riĉa homo de Francio kaj amiko de s-ro Nicolas Sarkozy [prezidanto de Francio]. En Usono, la aĉetpropono de la “Wall Street Journal” fare de s-ro Rupert Murdoch, admiranto de la prezidanto George W. Bush, zorgigas ankaŭ la redaktistojn. Sed “kial la esprimlibereco estu tiu de la ĵurnalistoj kaj ne de la akciuloj?” demandis sin s-ro Serge Dassault, estro de “Le Figaro”...

KIAM LA ĴURNALISTOJ de la Wall Street Journal komprenis, ĵaŭdon, la 28-an de junio 2007, ke s-ro Rupert Murdoch, la aŭstralia-usona magnato de la komunikiloj, estis subskribonta ĉekon de 5 miliardoj da dolaroj por aĉeti parton de ilia gazeto, ili decidis fari grandan frapon: ili malfruiĝis venante en sian redaktejon! La striko ne troviĝas en la metabolo de tiu institucio de la monda gazetaro; kaj, sub kia ajn danĝero, estas tradicio ne malfruigi la aperon de la financa ĵurnalo por ne timigi la leganton de la City.

Per sia humor-reago, la cent kvindek ĵurnalistoj engaĝitaj en la kontesto — do la duono de la salajruloj de la Wall Street Journal sur usona teritorio — volis signali sian malaprobon ĉe la familio Bancroft, proprietulo de la gazeto ekde 1902. Ili esperis influi la intertraktadojn postulante la starigon de sendependa komitato taskita nomumi la respondeculojn de la redaktejo kaj por garantii la aŭtonomecon de la ĵurnalo. Tiu garantio memorigas tiun kiun s-ro Murdoch proponis kiam li aĉetis la Times de Londono en 1981. S-ro John Biffen, kiu estis la ministro respondeca pri tiu dosiero en la registaro de s-ino Margaret Thatcher, koncedas ke la komparebla aranĝo, kiu estis tiam decidita, estis nur “sekskaŝilo” (fig leaf) destinita ebligi la transakcion. Jaron post la aĉeto, kiam la vicdirektoro de la ĵurnalo memorigis al s-ro Murdoch la garantiojn pri sendependeco kiun li estis konsentinta, tiu rebatis: “Ho dio, ne prenu ĉion ĉi serioze! Kial mi ne povus doni instrukciojn al la Times dum mi faras tion kun miaj aliaj gazetoj?”*

*The Times, l’empreinte Murdoch”, Les Echos, Parizo, 9-a de julio 2007.

Fakte, s-ro Murdoch estas ĉekape de komunikila imperio kiu obeigis la redaktejojn per densa miksado de politikaj, ekonomiaj kaj financaj interesoj.* En 1986, la Fera Damo estis por li granda helpo kiam li alistrukturis siajn gazet-entreprenojn maldungante kvin mil salajrulojn. Dek-unu jarojn poste, certigite ke la laboristpartia ĉefo ne tuŝos la heredaĵon de s-ino Thatcher, s-ro Murdoch promesas la apogon de siaj gazetoj The Sun, News of the World, The Times kaj The Sunday Times al la (venka) kandidateco de s-ro Anthony Blair. La grupo News Corporation de s-ro Murdoch, kiu regas 32% de la brita legantaro de taggazetoj, prosperis sub la tri mandatoj de s-ro Blair.

* Pri detala historio de la intervenoj de s-ro Murdoch en la redaktolinion de siaj gazetoj vd “Rupert Murdoch’s hands-on style”, The Wall Street Journal, Novjorko, 6-a de junio 2007. Vd ankaŭ Jean-Claude Sergeant, “M.Rupert Murdoch, empereur des médias”, Le Monde diplomatique, januaro 1999.
S-ro Nicolas Sarkozy ironias...

LA PROJEKTO aĉeti la grupon Les Echos fare de s-ro Bernard Arnault, plej riĉa homo de Francio kaj ĉefo de la monda merkatdominanto de luksaĵoj Louis Vuitton Moët Hennessy (LVMH), prezentas multajn similaĵojn kun la kazo Murdoch. Edziĝ-atestanto de s-ro Nicolas Sarkozy kaj festinte kun li lian venkon vespere de lia elekto kiel prezidanto, s-ro Arnault ricevis la tujan politikan apogon de la nova potenco: “Kio ŝajnas al mi eksterordinara, ironiis komence de julio la prezidanto de la Respubliko, estas ke la ĵurnalistoj de La Tribune strikas por ke ilia gazeto ne estu vendota de Bernard Arnault kaj ke tiuj de Les Echos strikas la saman tagon por ke ilia gazeto ne estu aĉetota de Bernard Arnault.”* Inter la sescent subskribintoj alvokitaj de la redaktejo de Les Echos subteni la sendependecon de ilia gazeto, la proksimuloj de s-ro Sarkozy cetere rimarkigas sin per malĉeesto. Kaj la prezidanta sakramento kiun ĝuas la ĉefo de la LVMH estas eĉ pli videbla per la ĉeesto en lia rondo de s-ro Nicolas Bazire, ĝenerala direktoro de la grupo Arnault.

* Interparolado kun la Journal du dimanche, Parizo, 8-a de julio 2007.

S-ro Bazire, al kiu la salajruloj de La Tribune venis pledi por sia kaŭzo, la 11-an de julio, estis efektive asistantardirektoro de la ĉefministro inter 1993 kaj 1995. Li dividas do kun s-ro Sarkozy la tiaman taskon disvastigi la ĝustan parolon de s-ro Edouard Balladur ĉe la grandaj parizaj komunikiloj. Do, la salajruloj de La Tribunedirektis siajn timojn al politika vojkompano de la prezidanto de la Respubliko.

Simile kiel s-ro Murdoch, kvankam alimaniere, s-ro Arnault estas konata kiel intervenisma. En septembro 2006, la redakteja direktoro de La Tribune, François-Xavier Pietri, cenzuris sondaĵon laŭ kiu la pozitiva opinio pri ekonomia kompetento de s-ro Ségolène Royal* estis supera al tiu de s-ro Sarkozy. La redaktejo voĉdonis por mocio de malfido. Ĉu cenzuro ordonita de s-ro Arnault aŭ ekscesa fervoro de redakteja ĉefo?

* La prezidant-kandidatino de la Socialista Partio, do rivalo de s-ro Sarkozy. -vl

Tio ne okazis unuafoje. En majo 2003, la societo de ĵurnalistoj deklaris kolektive sian demision kiam dupaĝa acida artikolo pri la financa situacio de la malamika grupo Pinault-Printemps-Redoute estis prokrastita por ke ĝia apero okazu samtempe kun la ĝenerala asembleo de la akciuloj de LVMH — ĉe kiu kopio de la teksto estis disdonata... Philippe Mudry, la eksa direktoro de la redaktejo de La Tribune kaj aŭtoro de rimarkita artikolo pri la turo LVMH, en 2000, antaŭe indikis ke “nenie la rilatoj kun la akciulo estas normalaj” kaj ke ties intereso “devas ne esti pridubataj de gazeto kiun ĝi regas”. Li estis postulinta la rajton interveni “eĉ malfavore al la leganto”.*

* Libération, 6-a de majo 1998. Vd ankaŭ Jean-Pierre Tailleur, “Journalistes économiques sous surveillance”, Le Monde diplomatique, septembro 1999.

Memorante tian filozofion, la ĵurnalistoj de Les Echos, parte devenaj de La Tribune, demandas sin. Ĉu ili ne povas plu elvoki la nomon de LVMH — cititan cent-dudek-kvar fojojn en la gazeto en 2007 — sen timi malplaĉi... aŭ esti akuzita provi plaĉi? Kiel certigi la kredindecon de la informaĵoj de la ĵurnalo sen protekti sin kontraŭ tia oligarĥo? S-ro Arnault posedas ne nur proksimume sepdek markojn de lukso, sed ankaŭ interkrucitajn interesojn kun la belga financisto Albert Frère, 9,1-elcentan parton de la distribu-grupo Carrefour; kaj li sidas en la estraro de la grupo Lagardère. Antaŭ ĉio, li estas ĉekape de la sepa plej granda monda riĉaĵo. La neta profito nur de LVMH en 2006 (1,9 miliardoj da eŭroj) donas al li la rimedojn por ludi decidan rolon en la vivo de la aferoj.

Sekvataj de siaj kolegoj de La Tribune, la ĵurnalistoj de Les Echos ne hezitis striki, malhelpante la aperon de sia gazeto dum du tagoj, uzante siajn kolumnojn por detale prezenti la kialojn de sia batalo... Tia batalo, kiu okazigus iliaflanke nur supraĵan rigardon se ĝi koncernus aliajn salajrulojn de malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj minacatajn de nedezirata akiranto, permesis ĉiajn aŭdacojn: helpalvokon al la registaro, al la prezidanto de la Respubliko, al la mastraro, gazetaran konferencon kun ĉeesto de gvidantoj de la Socialista Partio (s-ro François Hollande).

Anstataŭ ligi kontaktojn kun la salajruloj de la presejoj kaj de la distribuado, kiuj ja ankaŭ estas partoj de la inform-produktado, la ĵurnalistoj de Les Echos invokis la “valoron” de la gazeto por la akciulo, makulitan se oni tuŝas la sendependecon. La direktejo de redaktejo de la gazeto, zorganta por netuŝebligi sian ĉeeston, venigis alternativan projekton proponitan de la financisto Marc Ladreit de Lacharrière, proprietulo interalie de la internacia notad-agentejo Fitch Ratings, kiu disdonas la bonajn kaj malbonajn poentojn al la grupoj de la CAC 40*. Malgraŭ oferto iomete supera al tiu de s-ro Arnault, unuanima aprobado de la ĵurnalistoj, promesoj konservi la dungon kaj la garantio de la eldona sendependeco de la gazeto (la nomumado de la redakta direktoro estas submetota al aprobo de 55% de la redaktistoj), s-ro de Lacharrière restas tamen dependa de la evoluo de la ekskluzivaj intertraktadoj okazantaj ĝis fine de oktobro kun la LVMH. Nu, tiu giganto de luksaĵoj, kiu nomas sin viktimo de “intenco-proceso”, konfirmis la 12-an de julio sian “volon atingi la akiron de la grupo Les Echos.

* La CAC 40, nomata laŭ la sistemo de “Cotation Assistée en Continu” [konstanta helpata notado], estas la ĉefa borsa indico de Parizo. -vl

Ĉu la ĉefa ekonomia kaj financa ĵurnalo povas fali en la manojn de la unua ekonomia kaj financa grupo de la lando? La alvoko de dudek-ok societoj de ĵurnalistoj, kiuj postulas ke la leĝo garantiu la rolon de la societoj de redaktistoj, ŝanĝas nenion pri tiu eventualeco. Escepte se oni metas en la statutojn vetorajton pri la nomumado de la direktoro — kiel faris Le Monde-, gazeto estas, en la kapitalisma komerca sistemo, produkto kiu vendiĝas laŭ la konfesitaj (aŭ ne konfesitaj) interesoj de tiu kiu plej ofertas. La akiro de Le Figaro fare de la aviadil-fabrikisto kaj senatoro de la Unio por Popola Movado (UMP) Serge Dassault estas tiurilate rivela: la amplekso de politikaj intervenoj de la proprietulo komplete dependas de la rilato kun Nicolas Beytout, la redaktej-direktoro tre Sarkozy-tendenca. S-ro Dassault apenaŭ bezonis devigi lin por atingi la laŭviciĝon de la ĵurnalo favore al la kandidato Sarkozy. Kaj li gratulas sin pro la registaraj disponoj kiuj nuligis la heredimposton kaj limigas al 50% la parton de la enspezo postulataj de la totala impostosumo.

Mallonge post kiam Libération pasis sub la regadon de s-ro Edouard de Rothschild, la societo de personaro devis rezigni (en novembro 2006) pri sia vetorajto pri la “grandaj decidoj de la ĵurnalo”. La nova ĝenerala direktoro, Laurent Joffrin, vane kontraŭas kun “seriozeco” la “pritranĉadon de artikoloj ŝajne malgravan, sed kiu rompas la principon de sendependeco”.* — referenco al artikolo cenzurita en Le Journal du dimanche-, tio ne malhelpis lin samtempe uzi mem metodojn kiujn li pretendas kontraŭbatali. Tiel, kiam lia redaktisto Pierre Marcelle sciigis ke li rifuzas persone aliĝi al la kondolenco pro la forpaso de la barono Guy de Rothschild (noto en la ĵurnalo anoncis la “malĝojon” de la “skipo de” Libération), Joffrin uzis la tondilon...

* Laurent Joffrin, “Gravité”, Libération, Parizo, 28-a de junio 2007.

Malmulte protektata de la leĝoj de la kapitalisma ekonomio pri informado, la gazetaro estas nun minacata perdi sian konfidon sub la influo de la influ-komercistoj. S-ro Alain Minc troviĝas inter la nombro de iliaj eminentaj reprezentantoj. Rifuzita en julio de la societo de redaktistoj de Le Monde, de kiu li tiam prezidis la kontrolkonsilion, la eseisto uzis la prestiĝon de tiu ĵurnalo por servi siajn interesojn kiel financa konsilisto de la plej grandaj mastroj de la CAS 40, kiuj pagas por lia laboro. Eĉ pli ol la afiŝata proksimeco kun s-ro Sarkozy, estas tiu miksado de la ĝenroj, lia malnova kutimo, kiun jam ne akceptas la personaro de Le Monde. Unuanimaj ili postulas lian foriron. Ili scias ke la influ-povo de tiu homo kreskis laŭ la mezuro en kiu ilia gazetar-grupo, forte enŝuldiĝinta, estis metita sub influon, kiu enirigis en sian kapitalon industri-magnatojn kelkfoje aferklientojn de s-ro Minc. Eĉ pli bone, la lanĉado de la senpaga matengazeto Matin Plus estis decidita en 2006 inter Le Monde kaj s-ro Vincent Bolloré, dum la eseisto estas pagata laŭ la aferoj kontraktitaj de tiu granda mastro.

Le Monde diras esti decidita ne pligravigi sian dependecon de eksteraj akciuloj kapablaj limigi ĝian kapablon elekti sian destinon. Ĉu ne estas jam iom malfrue? Anstataŭ cedi, s-ro Minc deklaris sin viktimo de “puĉo” kaj de “antaŭtermidora* etoso” kiu poziciigas la reprezentantojn de la gazeto kontraŭ ties eksterajn akciulojn.

* Termidoro estas la 11-a monato laŭ la kalendaro de la franca revolucio. -vl

Tamen: ekde nun, la redaktejoj, ĉiuj rezignaciintaj, jam ne atendas ke oni arbitraciu anstataŭ ili pri la vivo de iliaj gazetoj. Sed la aŭdaco ne estas universala. “Ĉio okazas kvazaŭ la ĵurnalistoj pensus ke la rajto je proprieto devus nepre esti akompanata de la absoluta malpermeso uzi ĝin”, protestis Jean Prouvost, la proprietulo de Le Figaro, en majo 1969.* Tridek-ok jarojn poste, la gazetoj de la grupo de s-ro Arnaud Lagardère, amiko kaj “frato” de la prezidanto de la Respubliko, ne grumblis kiam artikolo pri s-ro Sarkozy kaj la komunikiloj “malaperis de la scenejo”.*

* Vd Pierre Rimbert, “Des journalistes au bout de la rébellion” kaj “Sociétés de rédacteurs, un rêve de journaliste”, Le Monde diplomatique, februaro kaj majo 2007 respektive.
* Marianne, Parizo, 7-a de julio 2007.

Marie BÉNILDE.