Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

LONDONO, LA 4-AN DE SEPTEMBRO 1857

Kiam Karlo Markso primokis la britan gazetaron

LA EKSCESOJ faritaj de la ribelaj sepajoj, en Hindio, estas vere teruraj, aĉegaj, fiaj, tiaj kiaj atendeblas nur en militoj de ribelego, de naciecoj, de rasoj, kaj ĉefe de religio; unuvorte, tiaj al kiuj la respektinda Anglio kutimis aplaŭdi, kiam ili estis faritaj de la vendeanoj al la “bluuloj”, de la hispanaj geriloj al la francaj nekredantoj, de la serboj al siaj germanaj kaj hungaraj najbaroj, de la kroatoj al la ribeluloj de Vieno, de la movebla gvardio de Cavaignac aŭ de la decembristoj* de Bonaparte al la gefiloj de la proletara Francio. Kiom fia estas la konduto de la sepajoj, ĝi estas nur koncentrita reflekto de la konduto de Anglio en Hindio ne nur dum la epoko de la fondo de ĝia orienta imperio, sed eĉ dum la dek lastaj jaroj de ĝia longa dominado. Por karakterizi tiun dominadon sufiĉas diri ke torturo estis normala institucio de ĝia imposta politiko. Ekzistas en la homa historio io kio similas al rekompenco; kaj estas regulo de historia rekompenco ke ĝiaj instrumentoj estas forĝitaj ne de la ofenditoj sed de la ofendantoj mem.

* Membro de la Societo de la Deka de Decembro fondita de la amikoj de la princo Louis-Napoléon Bonaparte por subteni lin en lia politiko. Pli vastasence: farinto aŭ partizano de la ŝtatrenverso de la 2-a de decembro 1851.

La unuaj batoj kontraŭ la franca monarĥio venis de la nobelaro, ne de la kamparanoj. La hinda ribelo ne estis komencita de la ryot [terkulturistoj], torturitaj, malhonorigitaj kaj prirabitaj de la britoj, sed de la sepajoj, vestitaj, nutrataj, festen-regalataj, dorlotataj de ili. Por trovi paralelojn al la fiaĵoj de la sepajoj ni ne bezonas, kiel iuj gazetoj de Londono pretendas, turni nin al la mezepoko, nek eĉ iri trans la historio de la nuntempa Anglio. Oni bezonas nur pristudi la unuan ĉinan militon, ion okazintan hieraŭ, por tiel diri. La angla soldataro faris tiam abomenindaĵojn, nur por sia plezuro; iliaj pasioj estis nek sanktigitaj de religia fanatiko, nek akrigitaj de malamo kontraŭ raso konkeranta kaj trudanta sin perforte, nek provokita de la tenaca rezistado de heroa malamiko. Virinoj perfortitaj, infanoj pikŝovitaj sur rostostangon, bruligitaj vilaĝoj estis tiam nur sovaĝaj kapricoj, registritaj ne de la mandarenoj, sed de la britaj oficiroj mem.

Ankaŭ en la nuna katastrofo estus absoluta eraro supozi ke la tuta kruelaĵo estas flanke de la sepajoj kaj ke la tuta lakto de homa mildo fluas flanke de la angloj. La leteroj de la britaj oficiroj elŝvitas malamon. Unu de ili, skribanta de Pechawer [Peŝavar, nuna Pakistano ], donas priskribon de la senarmigo de la 10-a regimento de neregula kavalerio, malfondita ĉar ĝi ne obeis al la ordono pafi al la 55-a de indiĝena infanterio. Li jubilas raportante ke la homoj estis ne nur senarmigitaj, sed senigitaj je siaj vestoj kaj botoj, kaj post ricevi ĉiu po 12 pencojn ili estis kondukitaj al bordo de la Induso, enŝipigitaj, poste lanĉitaj en la riveron, kie, kiel la sendinto de tiu letero ĝue atendas, ĉiu de ili havis bonajn ŝancojn droni en la rapidegaj fluoj. Alia informas nin ke, ĉar iuj loĝantoj de Pechawer provokis noktan alarmon per eksplodigo de kanonpulvoraj petardoj honore al geedziĝo (nacia kutimo), la farintoj de tiu incidento estis sekvamatene katenitaj kaj “vipataj tiel ke ili ne facile forgesos”. Informita de Pindi ke tri indiĝenaj ĉefoj konspiras, Sir John Lawrence respondis per mesaĝo ordonante ke spiono ĉeestu la kunvenojn. Sekve de la raporto de la spiono, Sir Lawrence sendis duan mesaĝon: “Pendumu ilin”. La ĉefoj estis pendumitaj.

OFICISTO de civilaj servoj skribas de Allahabad: “Ni havas povon pri vivo kaj morto, kaj ni certigas al vi ke ni uzas ĝin senkompate”. Alia skribas el la sama urbo: “Ne pasas tago sen ke ni ”albranĉigas“ dek ĝis dek-kvin (ne batalantojn).” Jubilanta oficiro skribas “Holmes pendumas ilin dekduope, ”bloke“.” Alia, aludante la senjuĝan pendumadon de multnombra grupo de indiĝenoj, diras: “Jen estis nia vico amuziĝi.” Tria: “Ni okazigas niajn milittribunalojn rajde, kaj ĉia negro kiun ni renkontas, ni albranĉigas aŭ regalas lin per kuglo.” Ni estas informitaj de Benareso ke tridek zamindar [impost-kolektistoj] estis pendumitaj, laŭ simpla suspekto ke ili simpatias kun siaj samlandanoj, kaj kompletaj vilaĝoj estis cindrigitaj pro la sama motivo. Oficiro de Benareso, kies letero aperis en The Times de Londono, diras: “La eŭropaj trupoj fariĝis diabloj, kiam ili renkontas la indiĝenojn.”

KAJ NI NE FORGESU ke, dum la kruelaĵoj de la angloj estas rakontataj kiel agoj de milita braveco, rakontitaj mallonge, simple, sen insisti pri naŭzaj detaloj, la ekscesoj de la indiĝenoj, kiom ajn ŝokaj, estas intence troigataj. De kiu venis, ekzemple, la detala raporto aperinta unue en The Times, kaj kiu faris poste la rondon de la londona gazetaro, pri la abomenindaĵoj faritaj en Delhio kaj en Meerut? De pedanta pastro, loĝanta en Bangaloro, en la Mizoro [hodiaŭ Karnatako], je pli ol mil mejloj, el birda perspektivo, for de la okazejo. La aŭtentaj raportoj, de Delhio, montras ke la imagopovo de la angla pastro kapablas naski hororojn pli fiajn ol la sovaĝa fantazio de hindua ribelulo. La nazo, la mamoj tranĉitaj ktp., unuvorte la hororaj kripligoj faritaj de la sepajoj, indignas la sentojn de la eŭropanoj pli ol la kanonpafado per ruĝaj kugloj sur la loĝejoj de Kantono fare de la sekretario de la Asocio por Paco de Manĉestro, aŭ la araboj rostitaj en la groto kie ili estis enpremitaj de franca marŝalo, aŭ la bretonaj soldatoj vive senhaŭtigitaj per la naŭvosta kato, laŭ ordono de milittribunalo, aŭ ĉia alia el la homamaj proceduroj uzataj en la britaj punkolonioj. La krueleco, kiel ĉio alia, havas sian modon, kiu ŝanĝiĝas tempe kaj loke. Cezaro, tiu perfekta klerulo, rakontas naive kiel al plurmilaj gaŭlaj militistoj oni fortranĉis la dekstran manon laŭ ordono. Napoleono hontus fari tion. Li preferis sendi siajn proprajn regimentojn, suspektatajn je respublikanismo, al Sankta Domingo, por ke ili mortu tie pro la nigruloj aŭ pro la flava febro.

La fiaj kripligoj faritaj de la sepajoj memorigas la praktikojn de la kristana Bizanca Imperio aŭ la preskribojn de la krimleĝo de la imperiestro Karlo V, aŭ, en Anglio, la punojn pro alta perfido, kiel ili estis registritaj de la juĝisto Blackstone. En la okuloj de la hinduoj, kies religio faris virtuozojn en la arto torturi sin mem, tiuj turmentoj truditaj al malamikoj de ilia raso kaj de iliaj kredoj ŝajnas tute naturaj, kaj ili devas ŝajni ankoraŭ pli tiaj en la okuloj de la angloj, kiuj, antaŭ nur kelkaj jaroj, tiris enspezojn el la festoj de Juggernaut*, donante protekton kaj helpon al la sangaj ritoj de kruelec-religio.

* Vorto derivita de Sanskrito kiu signifas “mastro de la universo” kaj respondas al unu el la nomoj donitaj al la dio Kriŝno.

La frenezaj muĝoj de “tiu sangavida olda Times”, tiel kiel Cobbett* nomis ĝin, ĝia maniero ludi la rolon de furiozulo, en opero de Mozarto, kiu ĝuas, kun la plej melodiaj emfazoj, la ideon pendumi sian malamikon, poste rosti lin, poste kvaronigi lin, poste surstangigi lin, poste senhaŭtigi lin viva — tiu venĝo-furoro ŝajnus sufiĉe stulta, se, sub la tragikaj deklamadoj, oni ne rimarkus klare la ŝnurojn de la komedio. The Times pafas tro, kaj ne nur pro paniko. Ĝi liveras al la komedio temon kiun Moliero ankoraŭ ne rimarkis: la Tartufon de la venĝo. Kion ĝi alstrebas, tutsimple, estas reklami por subteni la fondusojn de la ŝtato kaj kovri la registaron. Ĉar Delhio ne falis per ventoblovo, kiel la muroj de Jeriĥo, la brita imperio devas esti distrita de la venĝokrioj, por forgesigi al ĝi ke ĝia registaro respondecas pri la okazinta malbono kaj pri la kolosaj dimensioj kiujn oni lasis al ĝi atingi.

* Brita pamfleta ĵurnalisto kaj politikisto (1763-1835).

Verkita de Karlo Markso la 4-an de septembro 1857, tiu teksto aperis en la New-York Daily Tribune de la 16-a de septembro 1857.