Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Oni volis, ĵus en Pollando, sankcii la veteranojn de la Internaciaj Brigadoj, kiuj tamen defendis la demokration dum la interna milito de Hispanio. En la sama momento oni honoris Milton Friedman, patron de novliberalismo kaj konsilanton de la generalo diktatoro Augusto Pinochet. Okaze de renkontiĝo kun 83-jara rusa kuracistino, la granda brita verkisto John Berger pripensas la selektemajn amneziojn.
ONI POVAS LEGI LA MONTRIĜOJN kiel oni legas vortojn kaj, inter ĉiuj montriĝoj, la homa vizaĝo estas eble unu el la plej longaj tekstoj.
Aleksandra (*) vojaĝis Parizon por la unua fojo en sia vivo — ŝi havas 83 jarojn — lastan printempon. Ĝis antaŭ du jaroj ŝi kuracadis en Moskvo. Ŝi naskiĝis en Kursko, 800 kilometrojn sude de la ĉefurbo. Mi renkontis ŝin danke al rusaj amikoj, kaj ni ĉiuj kvar vespermanĝis kune en ĝardeno de suda antaŭurbo de Parizo. Mi demandis ŝin kio igis ŝin studi medicinon. La multegaj mortintoj kaj vunditoj dum la batalo de Kursko*, respondis ŝi. Tiu batalo sekvis tiun de Stalingrado kaj malfermis al la Ruĝa Armeo la vojon al Berlino.
La konversacio okazis malrapide en la ĝardeno. La parolmaniero de Aleksandra, kiu ŝajnas konsiderinde pli juna ol ŝia aĝo, estas aereca, malstreĉita kaj samtempe prikalkulita. Noktiĝis, kaj ni venigis kandelojn. Aŭskultante ŝin paroli, mi memoris frazon de Heidegger, “la lingvaĵo estas la hejmo de la Esto”. Aleksandra malfermis la pordon kaj oni sentis sin tuj hejma en tiu hejmo.
Kiam ŝi akiris sian medicinan diplomon en la 1950-aj jaroj, ŝi estis tuj sendita en urbon situantan ĝuste apud urani-minejo, en Turkmenio. La ministoj estis politikaj malliberuloj de la gulago. Sovetunio tiam bezonis urĝe uranion por fabriki siajn bombojn kaj atingi atoman samrangecon kun Usono por starigi la sistemon de “reciproka malinstigo”, kiu daŭris ĝis 1989.
Post kelkaj jaroj, preskaŭ ĉiuj ministoj mortis pro kancero. Ankaŭ mi havis ĝin, diris Aleksandra. Mi preĝis. Mi resaniĝis kaj reiris al Moskvo kie mi laboris ankoraŭ dum kvardek jaroj kiel infankuracisto.
Dum ŝi parolis, manĝis kaj ridis en la ĝardeno (“De kie venas al vi tia energio? — El la homoj! Estas simple, mi amas la homojn.”), dume, mi sentis la insistan deziron desegni ŝin. Mi altiris ŝian atenton kaj ŝi kapjesis. Antaŭ ol ŝi leviĝis por foriri, mi petis ŝin elekti inter la du desegnaĵoj kiujn mi estis farinta. Ŝi elektis la plej hezite faritan. Intence, kredas mi. Ŝi volis ke mi konservu la pli fortan.
Rigardante ĝin sekvamatene, ŝajnis al mi ke la linioj de tiu vizaĝo alvokas liniojn rompitajn de paroloj. Mi aldonis ilin.
La internacia gazetaro aperigis samsemajne foton de Bernard Kon, 97-jara pola inĝeniero vivanta en Varsovio, kiu estis en danĝero — pro nova leĝo* — perdi la modestan ŝtatan pension kiun li ricevis ĉar li aliĝis volontule, en 1937, al la Internaciaj Brigadoj kaj batalis en Hispanio flanke de la respublikanoj dum la interna milito. La esprimo de liaj okuloj similis al tiu de la okuloj de Aleksandra. Eble ĉar ambaŭ vidis similajn aferojn. Unu apud la alia, iliaj vizaĝoj parolas pri personaj plenumoj (kaj suferoj) kiuj ne bezonas rekonon, ĉar el ambaŭ eliĝas, en maniero propra al ĉiu, senco parte tragika kaj parte triumfa, esti decidinta okupiĝi, taskiĝi pri historio, kaj pretaj aparteni al ĝi. Kaj strange, estas tiu aparteno kiu ebligas al Aleksandra kaj al Bernard havi tiom apartan identecon.
Feliĉe, la leĝo kiu minacis Bernardon Kon kaj milojn da aliaj estis deklarita kontraŭkonstitucia, sed la operacio farata de la ĝemelaj timigiloj, kiuj estas la ĝemeloj Kaczynski*, por elimini ĉion kio restas de komunismo, estas daŭrigata, kaj ĝi estas tipa por multaj aktualaj politikaj iniciatoj (vidu ankaŭ Jean-Maire Chauvier, “Kiel la ukrainaj naciistoj reskribas la historion”.). Per la decido senvalidigi la kompleksajn eksperimentojn de la historio, la ĉie videbla celo de tiuj iniciatoj estas estingi la pasintecon kaj tiel redukti la politikajn elekteblecojn al tio kio troviĝas reklame vendota en la montrofenestro de la momento.
Se paroli grafike, la longa teksto de la homa vizaĝo troviĝas reduktita al formatita kliŝo!
La desegnaĵo prezentanta Aleksandran estis ankoraŭ sur la tablo kiam mi legis la presprovaĵojn de la libro de Naomi Klein, de grandega graveco, The Shock Doctrine: The Rise of Disaster Capitalism* (“La ŝokdoktrino aŭ la kresko de katastrof-kapitalismo”). Ŝi okupiĝas en tiu verko pri la konata kariero de la ekonomikisto Milton Friedman, forpasinta en novembro 2006. En la 1950-aj jaroj Friedman instruis en la universitato de Ĉikago kaj ellaboris sian teorion de planedvastaj liberecoj de nova kapitalismo sen ajnaj limoj trudataj de registaroj aŭ ŝtatoj. Kapitalismo pri kiu revis jam la estiĝontaj multnaciaj konzernoj kaj la financ-investistoj off-shore*. Fariĝinte la ekonomia konsilisto de la generalo diktatoro Augusto Pinochet, en Ĉilio, en la 1970-aj jaroj, Friedman realigis sian teorion reformante la ekonomion de Ĉilio. Poste li fariĝis mentoro kaj “vizia profeto” por s-ino Margaret Thatcher, Ronald Reagan, la patro kaj filo Bush, s-roj Anthony Blair kaj Nicolas Sarkozy...
Se ni ne elfosintus uranion por fabriki atomarmilojn, diris Aleksandra en la ĝardeno, ni fariĝintus usona kolonio.
Friedman, konsiderata kiel teoriisto, similas iomete al la doktoro Frenezamo: sama miksaĵo de dogmismo, de senkulpeco, de cinikismo, kaj sama revo roli kiel savanto (li ricevis en 1976 la Nobel-premion*.) Li asertis ke sendifekta, “pura” konkurenco povos ĉion solvi! Li havas la vizaĝon de ridetanta onklo, kiu neniam, sed vere neniam, metis piedon eksteren, kaj kiu kondukas vin al la fenestro por klarigi al vi kio gravas en la vivo kaj kio ne.
Sed alia flanko de Friedman estas praktika politikisto, kies kariero estis senkompata. Ekde la komenco li konscias pri la fakto ke la “pureco”-solvo por la malfaciloj de la homaro estos neniam akceptata de tiuj al kiuj ĝi devas esti trudata, almenaŭ se ili ne troviĝas en stato de terura ŝoko. Por ke la homoj akceptu la malmuntadon de la socialaj helpoj, la forigon de minimuma salajro kaj de ĉia kontrolo de la laborkondiĉoj, la privatigon de la sociaj servoj, impostojn kiuj favoras pli kaj pli la riĉulojn, la perdon de ĉia rajto vere aŭdigi sian kontraŭecon, por ke la homoj akceptu tian deal [socian kontrakton] (la preciza malo de la New Deal de Franklin D. Roosevelt), necesas unue ke ili suferu ekonomian katastrofon kaj troviĝu en paniko.
Tiu “ŝokterapio” traspiras kaj determinas de kelka tempo la ĝeneralajn decidojn de la G8, de la Monda Banko, de la Internacia Mon-Fonduso, de la strategiistoj de la Central Intelligence Agency (CIA) kaj — okaze — la usonan armeon (militoj de la Golfo, de Irako). Kelkfoje la ŝoko estas tute komplotita, kiel en Ĉilio en 1973. Kelkfoje ĝi okazas en ĝusta momento, kiel en Rusio en 1991, aŭ en Sud-Afriko en 1994.
En sia verko, Klein liveras al ni konsternan rivelon: la defendantoj kaj la instigantoj de la “ŝok-doktrino” postulata de Friedman estis, kaj daŭre estas, dense ligitaj kun la CIA-skipoj (vidu la manlibron Kubark*) kiuj laboras pri la trudaj teĥnikoj de pridemandado de kaptitoj en stato de korpa ŝoko — do de torturo.
Unu monaton antaŭ ol esti murdita, mia amiko Orlando Letelier, ministro pri defendo de Salvador Allende, konstatis ke okazas al la ĉilia ekonomio precize la samo kiel al liaj kamaradoj en malliberejo! (Orlando havis la vizaĝon de kantisto por kiu ĉiu kanto povas esti la lasta.)
La du specoj de ŝoko malsamas kaj havas malsamajn detruajn efikojn. Unu estas soleca kaj korpa. La alia, kolektiva kaj ontologia. La unua estas senkompate trudata per elektroŝokoj (objekto de intensaj studoj fare de la CIA ekde la 1950-aj jaroj) kaj per senso-senigo. La dua per kontrolata enscenigo de ekonomia disfalo, malmuntado de ĉiuj ekzistantaj sociaj infrastrukturoj, bone kalkulita samtempeco de periodo de fia malriĉeco kaj de paniko, post kiam oni cinike reaperas antaŭ la publiko kun falsaj promesoj. Tiuj du specoj de ŝoko havas tamen la saman celon: forigi ĉian rezistadon; kaj, por tion fari, oni komencas detrui la idento-senton de la subjekto.
Tiuj kiuj organizas la ŝokojn — ĉu torturistoj, ekonomikistoj aŭ pajlohomoj — lernis, post duonjarcento da eksperimentoj, ke la plej efika maniero detrui la identosenton de la homoj konsistas en malmunti kaj sisteme diserigi la historion de ilia vivo kiun ili ĝis tiam rakontis al si, do estingi la pasintecon.
Post kiam la pasinteco estas estingita, ia ajn putra politika slogano, malgraŭ la senkulpeco kiun ĝi afiŝos, taŭgos: estas la momento de ŝanĝo, ni faru novan komencon, ni eliru de nulo. Tiel iras la demagogio de la novliberalismo.
Aleksandra sidis en la ĝardeno en la momento de la franca prezidant-elekta kampanjo. La stilo de la du precipaj kandidatoj — s-ino Ségolène Royal kaj s-ro Sarkozy — estis mirfrapa pro tio ke ĝi rifuzis ĉian klarigon. Neniu el la du klarigis kio okazas en la mondo, la influon de tiuj eventoj por Francio aŭ iliajn antaŭvideblajn konsekvencojn, kaj la decidojn dedukteblajn el tio. Nek unu nek la alia havis geografian mapon. Kaj ili ne havis mapon ĉar ili ne kuraĝis paroli pri vivoj situantaj en la historio, historiojn kiujn la homoj rakontas al si por doni sencon al sia batalo por vivi. Kaj tio fronte al elektontaro kiu estis, almenaŭ ĝis antaŭ nelonge, la plej politikiĝinta de Eŭropo!
Tia konspiro de silento ŝanĝas profunde la econ de elekto. La unua demokratia principo devigas la elektitojn esti kontodevaj antaŭ tiuj kiuj elektis ilin: ilia regmaniero devas esti juĝata de tiuj kiujn ili regas. Alivorte, la elektonto pridemandas la elektoton, kaj tiu pridemandado ludas longe daŭran rolon en la estiĝo de decidoj. Diskut-dialektiko anstataŭas la blindan obeon, nedemokratian. Se la kandidatoj ne priskribas, en ĝiaj grandaj linioj, sian rigardon al la epoko en kiu ili vivas kaj ne prezentas la strategion kiun ili proponas por transvivi, se tio restas ne dirita kaj ne legita, la elektantaro ne povas ludi sian dialektikan rolon, ĉar estos okazinta nenia dialogo pri la esencaj aferoj. Kiam kandidato estas, aŭ pretendas esti, sen mapo, la elektantoj estas reduktitaj al la stato de tirĉevaloj.
Ilia konspiro pri silento similis al nedirita interkonsento: kiam ĉiu spektanto estas kliento, la debato reduktiĝas al konkurenco inter stiloj, la lasta sondaĵo gravas pli ol proponi vizion pri la estonto, kaj necesas reklami sin mem. La du kandidatoj direktis sin al la diversaj timoj, al la apartaj ŝokoj kiujn sentas diversaj tavoloj de la loĝantaro, promesante neniam forgesi ilin, sen eĉ unu momenton referenci la tutaĵon kaj sen levi la demandon, kun la homoj, je siaj flankoj: kio okazas en la mondo? La ekspondeklamo estas malkohera kaj gurdata kun aplombo, ĉar ĝi scias precize kien ĝi celas. Ambaŭ kandidatoj volis akiri la samon: konfidu min kaj fidu miajn promesojn.
Legado de la historio implicas, male, kundividi la konsideron de la okazaĵoj, de iliaj kaŭzoj kaj de iliaj sekvoj, diskuti pri la eblaj agadliberecoj (la historio estas malofte larĝanima), kaj poste prezenti politikon kaj klarigi ĝin. La promesoj faritaj sen fari tion estas ĉiuj deliktaj.
Antaŭ kvindek jaroj, diras Aleksandra, la valoro de la homa vivo estis malsama.
Mi rigardas denove la vizaĝon de Aleksandra, sidanta en la ĝardeno, kaj mi memoras frazon de Anton Ĉeĥov, kiu ankaŭ estis kuracisto. “La rolo de la verkisto estas priskribi situacion kun tia vereco (...) ke la leganto ne povas eskapi ĝin.” Hodiaŭ, kun niaj travivitaj spertoj en la historio, kiujn la politikaj maŝinoj provas estingi, ni devas esti samtempe tiu leganto kaj tiu verkisto... Tio estas farebla.
John BERGER.