Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Virinoj, La rajto je divorco instaliĝas

EN 2004 Maroko ellaboris rimarkindan reformon de sia familikodo (mudawana), fariĝante la dua araba lando, post Tunizio, kiu faras leĝajn decidojn favore al virinoj*. Je iniciato de potenca popolmovado, apogata de Mohamed VI, virinoj sukcesis ricevi pli da egaleco, aparte la rajton edziniĝi sen la konsento de viro el sia familio, kaj la rajton iniciati divorcon sur pli egalecaj bazoj.

* Vd “Débats entre femmes en terres d’islam” Le Monde diplomatique, aprilo 2004.

Tiam, multaj tamen maltrankviliĝis: ĉu la reformo vere estos aplikata? Tri jarojn poste, d-ro Nouzha Guessous*, fakulino pri bioetiko, aktivulino por la hom-rajtoj, kiu partoprenis la komisionon de la mudawana, ŝajnas senŝarĝigita: “Jes, la reformoj estis entute sukcesaj. En marto ĉiujare la justicoministerio publikigas raporton pri la aplikado de la reformo, kaj ankaŭ virino-asocioj tion faras siaflanke. Ni do scias kio okazas.”

* Vidu ŝian kontribuon al la libro Existe-t-il un féminisme musulman?[Ĉu ekzistas islama feminismo?], L’Harmattan, Parizo, 2007.

Laŭ la nova familikodo, virinoj same kiel viroj povas peti divorcon pro “malakordo-kialo” (arabe chiqaq) sen devigaj pruviloj*. Kaj la tribunalo devas fari decidon ene de 6 monatoj. Antaŭe la daŭro povis esti 10 ĝis 15 jaroj, ĉar la virino devis pruvi ke ŝi estis mistraktita. Ofte virinoj estis devigitaj aĉeti divorcon (arabe kholaa)

* Franca teksto: www.justice.gov/ma/moudawana....

DE 2006 la divorco pro malakordo fariĝis tre populara, ĝi estas 73% el ĉiuj divorcoj, kaj 77,7% de la kazoj estas virina iniciato. Sed ankaŭ viroj ŝatas ĝin ĉar ĝi kostas malpli ol la tradicia repudio(talaq), eĉ se, en la laŭmodaj ejoj de Kazablanko, oni aŭdas ilin plendi pri la tro facila forlaso de la edzinoj.

Aliflanke, artikolo 49 de la familikodo permesas skriban interkonsenton pri mastrumado de la havaĵoj akiritaj dum la komuna vivo, kaj pri ilia divido okaze de divorco. Se ne estas skriba interkonsento, la juĝisto konsideras la kontribuon de ĉiu. La virinoj nun deziras aŭtomatan aplikon de tiu artikolo kaj prikonsideron de la hejmlaboro por la kalkuloj.

PREZIDATA de s-ino Fouzia Assouli, la Demokrata Ligo por la Virino-Rajtoj (DLVR) petas la dek ĉefajn partiojn inkludi en siajn programojn por la septembra baloto tiun proponon, kaj ankaŭ 15 aliajn favore al virinoj. Titolita “Respondeca civitaneco”, tiu kampanjo petas la virinojn doni sian voĉon al tiuj kandidatoj kiuj subtenas la 16 proponojn. Jam 6 el la ĉefaj partioj anoncis subtenon*.

* La Socialista Unio de Popolaj Fortoj (SUPF), l’Istiqlal, la Partio de Progreso kaj Socialismo (PPS), la Fronto de la Demokratiaj Fortoj, la Socialista Demokratia Partio kaj la Partio de la Kongreso Ittihadi.

La DLVR provizas sanservojn kaj juran helpon. Malriĉeco kaj analfabeteco (43%) atingas nekredeblajn nivelojn. Tamen konstateblas gravaj antaŭeniroj. De 1982 ĝis 2004, la averaĝa nombro de infanoj por unu virino reduktiĝis de 5,5 al 2,5. La sociologo Emmanuel Todd, kunaŭtoro kun Youssef Courbage de demografia studaĵo, notas ke dum la francaj virinoj bezonis cent sesdek jarojn (1760-1910) por travivi tian evoluon, en Maroko tiu transformiĝo okazis en dudek du jaroj!*.

* Vd “Les Marocains en 2015”, en studaĵo de la demografoj Emmanuel Todd kaj Youssef Courbage, Le Journal Hebdomadaire, Kazablanko, 31-a de marto — 6-a de aprilo 2007; http://blog.mondediplo.net/2007-04-....

Iman-virinoj (murchidates) ricevis novajn respondecojn en moskeoj kaj sur la kampo de religia instruado. Tiu registara iniciato, responde al la ekstremistoj post la atencoj de Kazablanko en 2003, ricevis apogon de la PJD, kiu ŝatus vidi la nombron de la murchidates kreski de kvindek ĝis ducent.

W.K.