Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

FORRABITA, KONDAMNITA KAJ KONTRAŬVOLE LIBERIGITA DE KOLOMBIO

Ĉefo de la FARC parolas...

Decidite atingi la revenon de s-ino Ingrid Betancourt, malliberigita ekde februaro 2002 de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARC), s-ro Nicolas Sarkozy interparolis, jam en majo 2007, kun sia kolombia samrangulo, s-ro [Alvaro Uribe]. Laŭ peto, ŝajnas, de la franca prezidanto, kaj kun la celo ankaŭ trudi al la gerilo “humanan interŝanĝon” laŭ la kondiĉoj de Bogoto, s-ro Uribe faris tiam impresan decidon: li liberigis s-ron Rodrigo Granda, konsiderantan “ministro pri eksterlandaj aferoj” de la FARC, kiun liaj sekretaj servoj antaŭ du jaroj kaŝe forrabis en Karakaso. Oni permesis al s-ro Granda — “por plenumi pacfavorajn demarŝojn” — vojaĝi al Kubo ekde la 19-a de junio 2007.

Li rifuzis, de tiam, ĉian kontakton kun la internacia gazetaro, kun unu sola escepto: Le Monde diplomatique. En sia loĝejo en Havano s-ro Granda do akceptis nian ĉefredaktiston, al kiu li konfidis sian analizon de la ĵusaj okazaĵoj.

KARAKASO (Venezuelo), 13-an de decembro 2004, 15-a h 55. La sekvenco ŝajnus esti filmita en Holivudo: kun portebla telefono ĉe la orelo, Granda eliras el kafejo situanta proksime de la metrostacio Bellas Artes. Interpuŝiĝado. Homgrupo puŝas lin en ĵipon Cherokee. Oni perforte surmetas al li kapuĉon sur la vizaĝon, mankatenoj blokas liajn manojn surdorse. Laŭ ilia akĉento pajsa*, Granda divenas la ĉeeston de du kolombianoj. Sur la malantaŭa seĝo, du venezuelanoj enkadras lin. Post mallonga veturado, li estas brutale enfermita en la kofro de alia veturilo. Senfina veturado. Pluraj ŝanĝoj de veturilo — kaj de kofro — meze de la nokto. Ĝis la landlimo...

* Tipa por la kolombia departemento Antiokio [Antioquia].

Sekvamatene la direktoro de la kolombia polico Jorge Daniel Castro anoncas ke liaj homoj kaptis “en Kolombio, en Cúcuta”, “dikan fiŝon” de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARC).

S-ro Rodrigo Granda estas nekonata ĉe la kolombianoj. Ne ĉe iliaj informservoj, kiuj persekutas lin de jaroj. Oni konsideras lin la “ministro pri eksterlandaj aferoj” de la FARC. Li ridetas pri tio en Havano, kie ni renkontas lin. “Tio estas ĵurnalista truko. La vera ministro pri eksterlandaj aferoj de la FARC estas Raúl Reyes, la ĉefo de la internacia komisiono.” Kiu batalas, en eksterleĝeco, ie en Kolombio.

En la 1980-aj jaroj, s-ro Granda estis membro de la nacia direktejo de la Patriota Unio (UP), laŭleĝa opozicia partio ekstermita (tri mil mortviktimoj) de la kvazaŭarmeanoj. “Mi estis viktimo de atencoj en Bogoto, en Medellin. Kiel ĉiujn membrojn de la UP, oni forpelis min el la politika vivo per fusilpafoj.” Kontraŭbatali kaj vivi, aŭ rezignacii kaj morti. Li faras sian elekton kaj aliĝas al “la insurgencia” — la ribeluloj. En 1987, taskite de la internacia komisiono de la FARC, li forlasas Kolombion kaj komencas en multaj landoj diplomatian aktivecon ĉe gvidantoj, registaroj, eminentuloj, ĵurnalistoj. “Lastatempe ni havis tri celojn: agnosko de la FARC kiel militanta forto [ĝi troviĝas sur la listo de la usona ŝtatdepartemento de terorismaj organizoj ekde 2003], serĉado de politika solvo de la konflikto en Kolombio, kaj kontaktojn por hom-interŝanĝo” — kvindek-ses “politikaj malliberuloj” de la FARC (inter kiuj s-ino Ingrid Betancourt), kontraŭ kvarcent kvindek ĝis kvincent gerilanoj malliberigitaj de la registaro de s-ro Uribe.

En 2004, okaze de la renkontiĝo de intelektuloj kaj artistoj de la mondo “Defende de la homaro” (de la 2-a ĝis 5-a de decembro), s-ro Granda vidiĝis en Karakaso. Li ankaŭ partoprenis, samurbe, la 8-an kaj 9-an de decembro, en la 2-a Bolivara Kongreso de la Popoloj, kie li denuncis la Planon Kolombio.* La 13-an, en la momento de lia forrabo, li donis intervjuon al kolombia ĵurnalisto en kafejo de la venezŭela ĉefurbo kaj eliris por respondi pli trankvile al telefonalvoko. La atestantoj tuj alarmis. Granda ne povis esti arestita en Cúcuta, en Kolombio. Li estis ĵus forkaptita. En Venezŭelo.

* Vd, en la franca, www.monde-diplomatique.fr/cahier/am....

Granda emocio en Karakaso. Kaj bela kverelo. La venezŭela opozicio okupiĝas pri la afero. Kiu invitis “teroriston” partopreni en tiuj renkontiĝoj? La registaro de s-ro Hugo Chávez, nepre! La ministro pri interno, s-ro Jesse Chacón, dementas ke lia ĉeesto estis konata de liaj servoj. Tri jarojn poste, siamaniere, s-ro Granda konfirmas. Neniu invitis lin. “Kelkaj bolivaraj amikoj opiniis ke la kolombiaj ribeluloj devas ne partopreni en tia renkontiĝo. Kio estis absurda. Bolivaro neniam bezonis pasporton por pasi de Venezuelo al Kolombio, al Ekvadoro, al Peruo aŭ al Bolivio. Li estis la unua internaciisto.”

Celo de la forrabo: kompromiti la prezidanton Chávez

Tiam, enketo klarigas la operacion, organizitan de la kolombiaj polico kaj armeo, kun la kompliceco, ĉe la venezŭela flanko, de du koruptitaj oficiroj de la grupo pri specialaj agoj de la Nacia Gvardio (GAES) kaj de tri naciaj gvardianoj — malfacilas rifuzi 1 milionon da dolaroj. Intertempe, atribuante la forrabon al la direktejo de sekureco, informado kaj prevento (Disip, la venezŭelaj sekretaj servoj), grupo de eminentuloj petas “respekteme” la prezidanton Chávez “purigi” siajn sekureco-fortojn. Tio agacas la prezidantan medion: “Tiu bedaŭrinda afero, klarigis al ni tiam proksimulo de la prezidanto Chávez, demonstras al ni ke ni ankoraŭ ne regas la tutan ŝtataparaton. Sed ni volas nenion scii de la FARC aŭ de ĉia organizo kiu pretendas trudi la revolucion per la armiloj. Estas en la intereso de la bolivara revolucio teni sin for de tiaj grupoj.” Kelkajn semajnojn antaŭe, la respondeculo de la usona diplomatio, s-ino Condoleezza Rice, akuzis Karakason esti “nesto de teroristoj”.

Bogoto same kiel Vaŝingtono provas per unu trafo atingi du celojn. “Tuj ĉe mia alveno en Cúcuta, rakontas la comandante Granda, oni proponis al mi multe da mono, la liberecon, pasportojn por mi kaj mia familio, sub unu kondiĉo: ke mi kompromitu Chávez-on. Mi devis diri ke li protektas la FARC kaj ke mi estis helpata de lia registaro.” Kategoria rifuzo. Liaflanke, konstatante ke nenia arestordono de Interpol ekzistas koncerne s-ron Granda, la venezŭela prezidanto akuzas Bogoton esti “rompinta la nacian suverenecon”, memorigas lia ambasadoro, kaj suspendas la komercajn rilatojn kun Kolombio.*

* La rilatoj inter la du landoj “renormaliĝis” danke al perado de la prezidantoj Luiz Inácio Lula da Silva (Brazilo) kaj Fidel Castro (Kubo), poste laŭ renkontiĝo inter s-roj Chávez kaj Uribe, la 17-an de februaro 2005.

Dum sia proceso, s-ro Granda planas rezigni defendi sin. Unu el liaj advokatoj mirakle transvivas kvin pafojn. “Por la defendantoj de FARC-uloj estas tre malfacile. Multaj minacoj, premoj, persekutoj, telefonaj subaŭskultadoj. Kaj nenia jura garantio. Mi diris al ili: ‘Kial ni kaŭciu justicon kiu ne ekzistas?’” Ses jaroj pro ribelo, dek-kvin jaroj pro terorismo, dudek-unu jarojn da malliberejo entute. “Mi rekonis mian econ de ribelulo. Ne tiun de teroristo.” Inter la gerilanoj kiujn li renkontas en altsekura prizono, iuj ricevis neŝanĝeble sesdek aŭ okdek jarojn da malliberejo — kvankam la maksimuma puno en Kolombio ne povas superi kvardek jarojn. “Pro tio la neceso, por la FARC, uzi metodojn ne nepre ortodoksajn por liberigi siajn enprizonigitajn gerilanojn. Pro tio la vivnecesa demando de hom-interŝanĝo...”

La prezidanto Uribe kredas povi gajni militon, kiu daŭras jam sesdek jarojn, sen diskuti kun iu ajn. Ekde lia enpotenciĝo en 2002 (li estis reelektita por dua kvarjara mandato en majo 2006), li kategorie rifuzas la faman “humanan interŝanĝon”. Oni ne traktas kun “teroristoj”. Sed, de kelka tempo, s-ro Uribe troviĝas en delikata situacio, enkaĉiĝinta en la skandalo nomata “kvazaŭpolitika”. La kolombia justico ekzamenas pli ol cent kazojn de supozata koluzio inter la kvazaŭarmeanoj de la Unuiĝintaj Memdefendoj de Kolombio (AUC) kaj reprezentantoj de la ŝtato. Ĝi elfosas la fraŭdojn organizitajn de ambaŭ flankoj dum la elektoj kiuj portis s-ron Uribe al potenco.

La krizo jam faligis la ministrinon pri eksterlandaj aferoj Maria Consuelo Araújo, kies frato kaj patro estis kulpigitaj. Du guberniestroj (de la departementoj Cesar kaj Magdalena), dek-kvar deputitoj kaj senatoroj — ĉiuj “uribanoj” — estas enprizonigitaj, kvin pliaj estas objekto de arestordono. La eksdirektoro de la administra departemento pri sekureco (DAS, politika polico), s-ro Jorge Noguera, ĉefo de la elektokampanjo de la kandidato Uribe en la departemento Magdalena, estis enprizonigita. La direktoro de la nacia polico, la generalo Jorge Daniel Castro — tiu sama kiu, en Cúcuta, postulis de s-ro Granda kompromiti la prezidanton Chávez-, kaj tiu de la informservo de la polico devis demisii pro alia skandalo ligita kun kontraŭleĝaj telefon-subaŭskultoj...

En tiu kunteksto, komence de majo 2007, post telefonalvoko de la nova franca prezidanto Nicolas Sarkozy, informo sensacias en Bogoto: s-ro Uribe anoncas la proksiman “unuflankan” liberigon de deko da ribeluloj, kaj petas la FARC respondi al tiu “gesto de bona volo” per liberigo de siaj ostaĝoj. “La alta komisaro pri paco Luis Carlos Restrepo vizitas min en mia ĉelo, rakontas s-ro Granda, kaj proponas al mi meti min ĉe la kapo de tiu operacio de “reintegrado-malmobilizado”, kun la sola kondiĉo ke mi forlasu la FARC.” Rifuzo. Du tagojn poste, la alta komisaro insistas. “Li klarigas al mi tiuokaze, ke li ne havas la intencon trakti kun mi, kaj ke mia liberigo estis decidita ”pro ŝtata racio“, ĉar... la franca prezidanto Nicolas Sarkozy petis ĝin. Kaj ke, se mi farus problemojn, li uzus sian povon por eligi min perforte el la ĉelo kaj elpeli min el la prizono!”

Libereco malgraŭvole... “Sed kion faras Sarkozy en tiu afero?”, demandas sin s-ro Granda mirfrapite. Li konfesas havi nenian ideon pri tio. Certe, la kaŭzo de s-ino Betancourt, franca kolombianino malliberigita de la FARC ekde la 23-a de februaro 2002, estas popularega en Francio. Ĉu kelkajn tagojn antaŭ la parlamentaj elektoj, en kiuj li esperis grandegan plimulton en la Nacia Asembleo, s-ro Sarkozy volis fari sensacion per multobligo de la kontaktoj kun sia kolombia samrangulo? Aŭ ĉu — konante la aferon, aŭ por protekti sin mem — li partoprenis, lige kun malklaraj interesoj, en multe pli “insida” operacio?

Pri la afero de la kaptitoj, la FARC postulas senarmeigitan zonon de okcent kvadratkilometroj en la municipios de Florida kaj Pradera (departementoj de Valle del Cauca), por intertrakti, rekte vizaĝ-al-vizaĝe kaj rekte kun la potenco, kaj fari, kaze de interkonsento, la faman humanan interŝanĝon. Kun unu politika celo: esti rekonata, fakte, kiel ribelaj militantaj fortoj kaj eliri el la statuso de “teroristoj” en kiu Vaŝingtono kaj Bogoto enfermis ilin. Kion tuj precizigas s-ro Granda al siaj “liberigantoj”: “Donu al mi la liberecon se vi volas, sed temas pri unuflanka gesto viaflanke. Mi avertas vin, ĝi sekvigos flanke de la FARC nenian reciprokecon.”

Savi s-inon Ingrid Betancourt per “ĉiaj eblaj rimedoj”

La registaro donas al li la elekton inter Francio, Svislando aŭ Kubo, kaj s-ro Granda flugas la 19-an de junio 2007 al Havano. Krom la plezuro retroviĝi en libereco, li tiras el tio plian kontentiĝon. “Mi ne emas kredi ke la prezidanto Sarkozy petis la liberigon de ”teroristo“. Uribe siavice, per la dekreto kiun li subskribis por liberigi min, li rekonas la politikan econ de la FARC.”

Kun granda amaskomunikila bruado, la kolombia registaro liberigas cent sepdek supozatajn gerilanojn — inter kiuj obskuraj personoj, komandantoj de ne ekzistantaj trupoj, kaj sufiĉe multaj deliktuloj de komuna juro. Samtempe, ludante sur ĉiuj tabuloj — supozita gesto de paco, sed aŭtenta milit-ago-, s-ro Uribe konfirmas la ordonon donitan en oktobro 2006: fari armean savon de s-ino Betancourt kaj de la ostaĝoj de la gerilo uzante “ĉiajn eblajn rimedojn”. De ĉiam la familioj de la sekvestritoj — inter kiuj tiu de s-ino Betancourt — kontraŭis tiom danĝeran opcion. Ĉu en majo 2003, tia “savo” ne finiĝis per la morto de guberniestro, de eksministro kaj de sep armeanoj?

La sekvo de la okazaĵoj cetere konfirmas ke en Kolombio ĉio eblas: la pleja malbono kiel... la pleja malbono. La 23-an de junio 2007, en mallonga komunikaĵo, la okcidenta bloko de la FARC* anoncas ke, la 18-an de junio, dek-unu de la dek-du deputitoj de la departementa asembleo de Valle del Cauca, forrabitaj de la gerilo la 11-an de aprilo 2002 en Cali, estis mortigitaj “en krucpafado (...) kiam ĝis nun ne identigita militgrupo atakis la tendaron en kiu ili troviĝis”. Neante ĉian batalon en tiu zono la 18-an de junio, s-ro Uribe ekkoleras: “Ne okazis sav-operacio. Ili estis fridsange murditaj”.* Absurde. La kaptitoj konsistigas atuton de la FARC en sia fortoprovo kun la potenco. Kie estus ilia intereso tiel senigi sin de ili?

* La okcidenta bloko de la FARC aktivas en la departementoj Tolima, Huila, Valle del Cauca, Cauca, Nariño kaj en eta parto de Caldas.
* El País, Madrido, 29-a de junio 2007.

“La FARC akceptas sian parton de respondeco, precizigas serioze s-ro Granda. Oni ne povas nei ke nia ne kapablis konservi la vivon de la ostaĝoj ĝis la humana interŝanĝo.” Sed krome? Oni atribuas al la gerilo la praktikon ekzekuti siajn kaptitojn prefere ol vidi ilin liberigitaj de la armeo. S-ro Granda nek konfirmas nek malkonfirmas. “Mi ne apartenas al la komando-strukturo de la FARC, mi ne scias ĉu tia ordono ekzistas.” En tiu hipotezo, temus pri militkrimo. Tamen, kaj kvankam ĝi estas komprenebla, tiu ebleco ne povas esti la sole decidita. Ĉar la cirkonstancoj de la dramo de la 18-a de junio restas misteraj. Ĝis nun neniu konas eĉ la lokon kie ĝi okazis. Strange, la kolombia armeo restas silenta. La FARC silentas ankaŭ. “Ni daŭre enketas. Ni volas doni al la mondo la kiom eble plej precizan klarigon kaj eviti spekuladojn”, diras al ni s-ro Granda.

Ĉu “eksterlandaj specialaj fortoj” havas la ordonon ataki la FARC?

Laŭ la fakuloj, la kvazaŭarmeanoj ne estas implikitaj: ili ne havas, laŭ ili, la kapablon fari tian operacion. Kaj la kolombia armeo ŝajnas ne esti koncernata. Cetere, en dua komunikaĵo, la okcidenta bloko de la FARC elvokis “eksterlandajn taĉmentojn”. Ŝajnas konturiĝi tezo, ankaŭ akceptinda kun singardo: la atako povas esti farita de taĉmento de “specialaj fortoj” konsistantaj el eksterlandaj specialistoj — kies nacieco(j) restas difinota(j). Sed iuj havas kelkajn ideojn*...

* En marto 2007, la ambasadejo de Usono en Bogoto konfirmis ke usonaj soldatoj partoprenis en kuna milita operacio en suda Kolombio, kie la FARC havas en sia povo tri usonajn subtraktistojn de la Pentagono, kaptitaj en 2004 kiam kraŝis ilia kontrolgarda aviadilo.

Tiel, de Ĝenevo, s-ino Louise Harbour, alta komisaro de la Unuiĝinta Naciaro pri homrajtoj, postulas, krom la “tuja liberigo de ĉiuj ostaĝoj”, “kompletan kaj senpartian” esploradon de la tragedio de la 18-a de junio. Bogoto rifuzas ĉian sendependan esplor-komisionon. S-ro Granda, siavice, substrekas: “La FARC proponis transdoni la korpojn al internacia komisiono en kiu ne partoprenu la kolombia registaro, por malhelpi ĉian manipuladon. Nu, la atakoj de la armeanoj daŭras en tiu regiono, kaj la compañeros sciigis al mi ke same kiel la armeanoj kiel aliaj fortoj havas intereson malaperigi la korpojn. Ĉu por estingi la spurojn?”

Ĉu propagando aŭ vero?

Maurice LEMOINE.

Vidu niajn antaŭajn artikolojn:

‣ Laurence Mazure: Malprudentoj aŭ sekretaj interkonsentoj

‣ Laurence Mazure: Pri la malhumaneco de la kolombia konflikto

‣ Maurice Lemoine: La Kolombio de Ingrid Betancourt

‣ Carlos M.Gutiérrez: Kolombiaj kvazaŭarmeanoj akiras preskaŭ senpunecon