Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Armiĝu!

Pluvo da usonaj armiloj sur Proksim-Orienton! La valoro de la liveraĵoj atingos 46 miliardojn da eŭroj dum la venontaj dek jaroj, precizigis la ŝtatsekretario Condoleezza Rice, la 2-an de aŭgusto. Ricevontoj: Saud-Arabio, Egiptio, Kuvajto, Barejno, Kataro, Omano kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, aliancanoj de s-ro George W. Bush en la regiono. Ĉu la liverado de tikla materialo al Saud-Arabio maltrankviligas Israelon? La 15-an de aŭgusto, Vaŝingtono altigas je preskaŭ kvarono la usonan militan helpon al Tel-Avivo; ĝi atingos 30 miliardojn da dolaroj en dek jaroj.* Plej profite al la “acera triangulo” — Boeing, Lockheed Martin, Raytheon — kaj, sendube, al ties kontribuaĵoj al financado de la venonta elektokampanjo.

* AFP, 16-an de aŭgusto 2007.

La 7-an de decembro 2006, rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝinta Naciaro adoptita de 153 regnoj permesis la preparadon de traktato pri kontrolado de la transigo de armaĵoj nomataj konvenciaj, ĝis nun sen internaciaj normaj kadroj. Dudek-kvar landoj sin detenis dum tiu voĉdonado, inter kiuj Ĉinio, Rusio, Barato, Irano, Israelo kaj Pakistano. Unu sola voĉdonis kontraŭ: Usono. La Eŭropa Konsilio publike subtenis tiun rezolucion.

En la sama momento aŭ preskaŭ, Parizo subskribas kun Tripolo gravajn kontraktojn: 168 milionoj da eŭroj por aĉeto, fare de Libio, de kontraŭtankaj misiloj Milan (kiuj troviĝas jam en la armeojn de kvardek-unu landoj) ĉe MBDA*; 128 milionoj da eŭroj por sistemo Tetra de radio-komunikado ĉe EADS. “Kion oni riproĉos al mi? Ĉu laborigi francajn entreprenojn?”* Ne nepre, sed la netravideblon, en kiu okazas tiu mortkomerco, al kiu la nacia reprezentaĵo havas nenian influon. Kaj la daŭrigon de danĝera milita dinamiko... Francio vendos armilojn por pli ol 6 miliardoj da eŭroj eksterlanden en 2007 — kontraŭ 3,38 miliardoj en 2004-, deklaris, la 18-an de septembro 2006, proparolanto de la Ĝenerala Delegacio pri Armado.

* Kunposedata de EADS (37,5%), la itala Finmeccanica (25%) kaj la brita BAE Systems (37,5%).
* AFP, 5-an de aŭgusto 2007.

La membroj de la Eŭropa Unio estas principe devigataj respekti konduto-kodon kiu malpermesas al ili, aparte, nutri ekzistantajn konfliktojn. Sed, por gajnoj je produktivo, malmultaj modernaj armiloj estas nuntempe fabrikataj en unu sola loko. Tiel eŭropaj entreprenoj — kiel EADS — kaj usonaj liveras pecojn kaj teĥnologion por la disvolvado de la nova ĉina batal-helikoptero Z-10, sen scii kia estos la eksportpolitiko de Pekino — kiu jam liveris milit-aparatojn al Sudano.*

* Kampanjo “Kontrolu la armilojn”, iniciato komuna de Amnestio Internacia, Oxfam Internacia kaj de la Internacia Ago-Reto pri Malpezaj Armiloj (IARMA, france: RAIAL). http://fra.controlarms.org/pages/in....

La incita negoco de Usono en Proksim-Oriento provokas la reagon de Sirio kaj de Irano, kiuj povas ĉiam turni sin al Ĉinio aŭ Rusio, kiuj grandpaŝe eniris la merkaton. Niĝerlando maltrankviliĝas pro la “donacoj” de Francio al Libio kiu, de kelkaj monatoj, postulas 30.000 kvadratkilometrojn da niĝerlanda teritorio riĉa je petrolo kaj uranio. Aparte dorlotata de la Blanka Domo, Israelo jam ne kontentiĝas importi: ĝi fariĝis la unua granda armil-liveranto de Kolombio; kies potenca armaĵo, kun krome la malamikeco de Vaŝingtono, zorgigas Karakason, kiu turnas sin al Moskvo por modernigi sian armaĵon.

Aliaj vendantoj aperas: Barato, Sud-Koreio, Sud-Afriko... Neniam tiu sektoro estis tiom floranta. La elspezoj por tia materialo atingis la senprecedencan sumon de 1.058,9 miliardoj da dolaroj fine de 2006!*

* Saml.

La “moralaĵo” de tiu historio? Ĝi evidente ne ekzistas. Aĥ ja! La Pentagono perdis la spuron de 110.000 sturmfusiloj Kalaŝnikov kaj de 80.000 pistoloj (sen paroli pri 115.000 kaskoj kaj 135.000 kugloŝirmaj veŝtoj) transdonitaj al la iraka registaro en 2004 kaj 2005.* Ne maleblas ke tiuj armiloj falis en la manojn de la ribeluloj kaj servas por ataki la militistojn... usonajn.

* The Washington Post, 6-a de aŭgusto 2007.

Maurice LEMOINE.