Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
ONI KONAS NUN pli bone la neniigan militon kiun faris kontraŭ Sovetio la nazia Germanio kaj ties aliancanoj en orienta Eŭropo: novaj arĥivoj, reinterpretado de la malnovaj, surlokaj enketoj alfluas. Inter la forigitaj “tabuoj” troviĝas la rolo kiun ludis la lokaj naciistoj, nome baltaj kaj ukrainaj, longatempe kaŝitan de la sovetianoj, kiuj hontis pro tiu “kunlaborado”, kiel de tiuj kiuj nun rehabilitas ilin.
Post la unua mondmilito, Ukrainio estis dividita inter la?[USSR] (Centro kaj Oriento), Pollando (Galicio kaj Volhinio), Rumanio (Bukovino) kaj Ĉeĥoslovakio (Rutenio aŭ Subkarpata Ukrainio). En orienta Galicio, sub la pola reĝimo kaj kontraŭ ĝi, formiĝas iom post iom la Ukraina Armea Organizo (UVO) en 1920, poste la Organizo de Ukrainaj Naciistoj (OUN) en 1929. La fondinto, Evhen Konovalec, kompano de Simon Petliura, kontaktiĝas kun Adolf Hitler ekde 1922. Kaj ilia ideologo Dmitri Doncov deklaras aparteni al “integra naciismo”. Li kontraŭmetas la “eŭropecon” de Ukrainio al la “azieco” de Rusio.
La nazia stratego Alfred Rosenberg — kaj kun li, ekde 1933, la Abwehr, la milita informservo — subtenas la OUN. Tiu germano el Baltio promesas la aŭtonomecon al la baltaj, ukrainaj, georgiaj naciistoj, al la kaŭkaziaj islamanoj ktp., por malmunti ikon kaj izoli Rusion. Sed la alianco inter Berlino kaj la OUN estis tumulteca. Konovalec estis mortigita en 1938 de sovetia agento. Andrij Melnik postsekvas lin ĉekape de la OUN, kun la subteno de Andrij Ĉeptickij, metropolito de la grek-katolika ekzlezio (papagnoska), la “spirita gvidanto” de Galicio, kiu pasis en 1939 sub sovetian reĝimon. Poste la radikala Stepan Bandera disidentas en 1940: lia OUN-b formas du batalionojn de la Wehrmacht [la germana armeo], Nachtigall kaj Roland, por partopreni en la agreso de Germanio kaj ties aliancanoj kontraŭ Sovetio, la 22-an de junio 1941. Tuj disvastiĝas ondo da pogromoj.
Laŭ Berlino, la “judoj-bolŝevistoj” (komunistoj, komisaroj de la Ruĝa Armeo, judoj) estis unue murditaj “spontanee” fare de la naciistoj kaj lokaj loĝantaroj. En Lvovo, la 25-an de julio, la homĉasado estis nomata “Petliura-tagoj”. Temus pri “venĝo” kontraŭ la ekzekutoj de kaptitoj fare de la NKVD, al kiu la judoj estis konsiderataj esti proksimaj. En realo, tiuj “agoj” estis enkadritaj de la Einsatzgruppen, moveblaj mortig-unuoj de la SS kaj de la Wehrmacht, kiuj finfaris la fiaĵon.
EKDE JULIO-AŬGUSTO tiuj laŭcelaj mortigoj cedas la lokon, laŭ ordono de Berlino, al amasa kaj sendistinga eliminado de la judoj. La rumanaj trupoj de la diktatoro Ion Antonescu taskas sin pri la buĉado en la Sudo (interalie Odeso), kaj tiuj de la hungara diktatoro Miklós Horthy pri la judoj de Subkarpata Ukrainio transportataj al Kamenec-Podolsk por esti tie eksterminataj. Komence de 1942, ses monatojn post la eniro de la Wehrmacht en ikon, 900.000 judoj estis tie jam eksterminitaj.*
La 30-an de junio 1941, la OUN-b proklamas Ukrainan Ŝtaton, kies registaro estas gvidata de Jaroslav Stecko.* “Gloro al la germana armeo kaj al la Führer Adolf Hitler!”, diras unu el ĝiaj proklamoj.* Berlino rifuzas tiun novan ŝtaton, Bandera kaj Stecko estas enkarcerigitaj. La politiko de la okupanto kontraŭas la revojn de la ukrainaj sendependistoj, konsiderataj de la nazioj kiel Untermenschen (subhomoj), kiel ĉiuj slavoj.
LAŬ LA GENERALPLAN OST (“ĝenerala plano por la Oriento”) de la naziaj gvidantoj, 30 milionoj da sovetianoj devos morti, 30 pliaj esti deportitaj orienten por cedi al koloniistoj de “nordaj rasoj” kaj ebligi “modernigon” de tiu nova Lebensraum (“vivospaco”) de Germanio. La plano fiaskis: la Ruĝa Armeo haltigas la germanan ofensivon antaŭ Moskvo, la 7-an de decembro 1941. Okazas amasaj deportadoj, sed al koncentrejoj de laboro aŭ de eksterminado situantaj en Okcidento. Finellaboritaj en la antaŭaj monatoj, la amasa gasumado de judoj komencas en Aŭŝvico en majo 1942.
La OUN de Melnik kunlaboras kun la administracioj kaj la policoj de la okupanto kaj subtenas la formadon, en 1943, de la SS-divizio Galicia (Haliĉina), kiu flirtigas la flavan kaj bluan flagon ornamitan de la hokokruco kaj, poste, de la tridento de la galicia leono. Sed Melnik, instalita en Berlino, daŭrigas sendependigajn agadojn. Li estas mallonge enprizonigita en februaro 1944.
La OUN-b, siavice, ekribelas. Roman Ĉuĥeviĉ, eksĉefo de la bataliono Nachtigall kaj de la Schutzmannschaftsbatallion 201 (Polizei), ekgvidas, fine de 1942, la Ukrainan Ribelan Armeon (UPA). Tiu batalas ĉe pluraj frontoj, ĉefe kontraŭ la sovetianoj ĝis la 1950-aj jaroj (post 1945 sporade, kun apogo de la okcidentaj servoj*), kontraŭ la poloj ĝis 1947 kaj kontraŭ la germanoj. Fine de 1943, Ĉuĥeviĉ donas la ordonon neniigi polojn, judojn kaj ciganojn, sed, en februaro 1944, li alvokas siajn trupojn ne plu partopreni en la mortigo de judoj. La UPA batalas por “Ukrainion al la ukrainoj” kaj “la teron al la terlaboristoj”. Ĉu patriota rezistado, kamparana ribelo, vojerarintaj faŝistoj? Ĝia historio verkotas.
EN SEPTEMBRO 1944, Bandera kaj Stecko estas liberigitaj por aliĝi — kion ili fine rifuzis fari — al Ukraina Nacia Komitato, regata de la nazioj kaj kiun prezidas la generalo Pavlo Ĉandruk, eksa ĉefo de la SS-brigado. Sub ties gvido la SS-divizio Galicia, renomita la 27-an de junio 1944 Unua Divizio de la Ukraina Nacia Armeo, kaj la Hiwis, helpantoj de la Wehrmacht, formas en Slovakio la Ukrainan Nacian Armeon (UNA). La milito estas perdita. Kontaktinte kun la britoj komence de majo 1945, ukrainaj SS-anoj iras al Britio kaj Nordameriko por eskapi al la sovetianoj.
Dume, la Ruĝa Armeo faras ĉe la ukrainaj frontoj, en 1943-1944, decidajn batalojn por la malvenko de Germanio. Milionoj da ukrainaj sovetiaj soldatoj kaj, en Ukrainio, minimume 200.000 partizanoj partoprenis en tiu milito de liberigo, kiu, kun la helpo de la okcidentaj aliancanoj, ĉesigis la nazian aventuron. Kaj la genocidon.
Jean-Marie CHAUVIER.
Vidu ankaû la artikolon “Kiel la ukrainaj naciistoj reverkas la historion”