Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

ĈU NECESIS KUNLABORI KUN LA TRIA REGNO?

Kiel la ukrainaj naciistoj reverkas la historion

En la postkomunismaj landoj la historio — kaj aparte tiu de la dua mondmilito — estas grava tereno en la batalo de la ideoj. Ĉar la naciismaj fortoj, kiuj estas tie unu el la pilieroj de la novaj reĝimoj, klopodas pravigi, nome de la malamikeco al Sovetio, sian kunlaboradon kun la nazia okupanto kaj ties genocido. Tiel en Ukrainio.

MAIDAN, la placo de Sendependeco en Kievo, kiel forgesi ĝin? Fine de 2004, la “oranĝa revolucio” tie kunvokis la televidojn de la tuta mondo. Ĝi prezentas denove spektaklon, sed de alia koloro: ĝi vestas sin ruĝe, kun martelo kaj falĉilo. En tiu ĉi 9-a de majo 2007, la “venko super la faŝismo” estas 62-jara.* Kaj Ukrainio memoras ĝin. Sur la bulvardo Kresŝiatik apud la placo avancas la veteranoj de la Ruĝa Armeo kaj de la partizanoj, kovritaj de medaloj. El laŭtparolilo sonas la fama himno al ribelo de 1941: “Ekstaru, popolo grandega, fronte al la tenebro de faŝismo, iras, la popola milito, la sankta milito.”

* Pro la hordiferenco, la kapitulaco, la 8-an de majo 1945, de la nazia Germanio okazis en Sovetio la 9-an de majo.

En tiu tre sovetia rito la juna ukraina demokratio estas tamen bone reprezentita: la “oranĝa” movado (nun malplimulta), ĝia gvidanto, la ŝtatestro kaj ĉefo de la partio Nia Ukrainio, s-ro Viktor Juŝĉenko, la konsilantino Julia Timoŝenko kiu gvidas la ŝianoman Blokon, la flava kaj blua nacia flago, la regula armeo... Ĉu devojiĝo, tiu omaĝo al la heroaĵo de USSR? Tute ne: simple tradicio, enradikiĝinta. Sur la kuko atendas amara ĉerizo la prezidanton: popola manifestacio aperas malantaŭ la oficiala marŝado, plena de komunistaj ruĝaj flagoj, socialistaj rozkoloraj, bluaj kaj blankaj de la kreskanta forto de la Partio de la Regionoj de s-ro Viktor Janukoviĉ, la ĉefministro. Tio estas la grupo de la plimulta koalicio de la Rada, la parlamento prezidata de la socialisto Aleksandro Moroz kaj kiun la ŝtatestro dissolvis la 2-an de aprilo.

Tiu tuj sekrete foriras kun sia sekvantaro. La manifestaciantoj tiam suriras la montetojn al la parko Eternaj Gloroj, poste kovras per floroj la tombojn de la herooj, kaj fine, ankoraŭ pli alte, suriras la altaĵojn de la pompa Monumento al la “granda patriota milito”*, kie atendas ilin (etaj) manĝoj, paroladoj kaj muziko. Trairante stratojn kaj parkojn, ili estas miloj kiuj allasas sin al la festo, lulataj de la tiamaj melodioj: Vojoj de polvo kaj nebulo, Katjuŝka, Malluma Nokto, La Bruligita Kata*, La planedo brulas kaj turniĝas freneze kaj aliaj kantoj kaj valsoj kiuj elvokas la tempojn de milito, de angoro kaj de liberigo.

* Oficiala nomo de la milito de Sovetio kontraŭ la nazioj en 1941-1945.
* La kata estas la tradicia ukraina domo.

La ne invitita okcidentano tie konfuziĝus. Li malmulte konas tion kio signifis la nazia okupado en Oriento. Kiu informis lin pri la amasbuĉadoj de 1941-1943, pri la vilaĝoj bruligitaj kun siaj loĝantoj, pri la tri milionoj da sovetiaj militkaptitoj eksterminitaj? Kion li scias pri la partizan-milito, pri la rolo de la Ruĝa Armeo, kaŝata en Okcidento? Nepre fremdas al li tiu slava lirismo, miksaĵo de sinceraj emocioj kaj de bombasto, tiu granda mito dolorkria kaj unuiga heredita de la USSR.

En tiuj tagoj la rusaj kaj ukrainaj televidoj dissendas filmojn, dokumentfilmojn kaj debatojn pri la gloraj bataloj, la ĝojoj pri la venko, sed ankaŭ pri la transgeneraciaj traŭmatoj, la “malaperintoj” kiujn oni daŭre serĉas, la plenkreskuloj kiuj elkreskis en orfejoj aŭ ĉe mem orfaj gepatroj. Ne mankas la temoj kiuj estis tabuaj tempe de la USSR: la sorto de la militkaptitoj saviĝintaj kaj revenintaj el Germanio kaj senditaj kiel “suspektatoj” al la gulago, la armita kunlaborado [kun la nazioj], la deportado de popoloj “punataj” pro perfido de malplimulto da iliaj popolanoj. La 17-an de majo okazas en Kievo oficiala “rekviem-vespero” memore al la tataroj elpelitaj el Krimeo en 1944.* Ankaŭ en Ukrainio estis neniigita la jidiŝlingvio: en Lvivo, Babi Jar vidu “En la amastombejo de Babi Jar”, Berdiĉev ktp., kie fariĝis la judocido per kugloj, la unua parto de la “fina solvo”.

* La tataroj, kiel aliaj malplimultoj, estis deportitaj al centra Azio. Rehabilititaj en 1956, ili revenis en la jaroj 1980-1990. La Krimeaj judoj estis preskaŭ ĉiuj eksterminitaj de la nazioj kaj de ties lokaj helpantoj. Vd Alexandre Billette, “Difficile retour des Tatars en Crimée [Malfacila reveno de la tataroj Krimeon]”, Le Monde diplomatique, decembro 2006.

En tiu 9-a de majo 2007, la prezidanto Juŝĉenko ankaŭ siavice organizis “amaran ĉerizon” por la kuko de la Venko. Li kaptas la okazon por relanĉi, fronte al la sovetiaj veteranoj, la rehabilitadon de tiuj kiuj kontraŭbatalis ilin: la Organizo de la Ukrainaj Naciistoj (OUN) kaj ĝia Ukraina Ribela Armeo (UPA), oficiale agnoskitaj — kiel ankaŭ la Greko-Katolika Eklezio (papagnoska), kiu estis proksima de ili — en 2002, maltraŭ kelkaj rusaj, polaj kaj judaj diskretaj protestoj. Temas pri urĝa “nacia repacigo” por superi la malamikecojn de la pasinto.

Inter la “herooj de la rezistado” kiujn li citas, troviĝas ne la ĉefo de la ruĝaj partizanoj, Sidor Kovpak, sed la komandanto de la UPA, Roman Ŝuĥeviĉ, kies centjaran datrevenon, la 17-an de julio, oni pompe celebris en pluraj urboj... forgesante ke li estis, en 1941-1942, unu el la ĉefoj de la bataliono Nachtigall de la Wehrmacht kaj membro de la nazia helpa polico. Kroma eminentulo rehonorigita: Simon Petliura, la antibolŝevisma naciisma gvidanto, kiu dispremigis la laboristan ribelon de la Kieva Arsenalo en februaro 1918. Kun reputacio de pogromisto, li falis en majo 1926 sub la pafoj de “juda teroristo”.* La unua ŝtono de lia estonta statuo estis metita la 25-an de majo en Poltavo, lia naskiĝurbo...

* Simon Petliura estas akuzita pro pogromoj faritaj de lia armeo. Lia persona respondeco ne estas implikita, asertas liaj defendantoj.
Ĉu eblas egalecosigno inter la stalina subpremo kaj la judocido?

EN GALICIO, lulilo kaj bastiono de la naciismo, oni frapas pli forte: omaĝo estas farita al la divizio Galicia (Haliĉina), pri kiu oni scias ke ĝi apartenis al la SS de Heinrich Himmler, sed kiun oni pli volonte nomas “unua divizio de la Ukraina Nacia Armeo”, laŭ ĝia lasta nomo de 1944. Ĝiaj veteranoj ricevas, en tiu regiono, la samajn pensiojn kiel tiuj de la Ruĝa Armeo kaj de la UPA. Paradmarŝo de la SS kaj de ties simpatiantoj, planita en Kievo la 28-an de aprilo, estis malpermesita de la registaro. Kievo, estas vere, ne estas Rigo...

Reverki la historion ne ĝenas la reĝimon. Oni nun prezentas la OUN-UPA de la legenda Stepan Bandera kiel “trifrontan rezistadon”: kontraŭ la nazioj, la sovetianoj kaj la poloj. Iu defendanto de la movado koncedas ke tiu unue alianciĝis kun la 3-a Regno: ĝi esperis de ĝi nur sendependan ŝtaton. Kaj li citas la ekzemplojn de Kroatio, de Slovakio kaj de la Viŝia Francio. Pli valorintus esti germana protektorato ol okupata teritorio. “En la nuna Francio oni reviziis la juĝon pri la marŝalo Pétain, antaŭe konsiderata unuanime kiel perfidinto de la franca popolo. Oni komprenis ke li provis konservi eĉ se nur guton da sendependeco por la loĝantaro kiu ne povis batali: virinoj, infanoj, maljunuloj.”*

* Ruslan Chstyi, Stepan Bandera, Folio, Ĥarkovo, 2006.

Tamen ne estas facile diskuti pri la temo de la “nacia repaciĝo” inter la malamikoj de hieraŭ. La lasta vivanta komandanto de la UPA, s-ro Vasili Kuk, faras tamen pacigan paroladon. La 9-a de majo? Li alproprigas ĝin. “Tio estas la tago de la venko super la faŝismo. La hitlerismo estis hororo. La tuta Eŭropo batalis kontraŭ ĝi, kaj ne nur la Ruĝa Armeo.” Li aldonas tamen tiujn frazojn kiuj perpleksigas: “La UPA neniam batalis kontraŭ la popolo de Ukrainio aŭ la Ruĝa Armeo (...). Ties komandantoj kaj niaj ŝajnigis ne vidi nin. Ni batalis kontraŭ la trupoj de la NKVD* (...) kaj la faŝistaj invadintoj.” Oni lasos al la historiistoj la zorgon malkonfuzi la implikaĵon. Kontraŭsovetia partizano ĝis 1954, malliberulo ĝis 1960, la komandanto Kuk laboris poste, sub gardado de la KGB, en la instituto pri historio de la Akademio de Sciencoj de Ukrainio, el kiu ĝi estis forpelita en 1972. Pensiulo, respektata, li verkas siajn memoraĵojn.

* Komisarejo de la popolo (ministrejo) pri internaj aferoj, poste MVD.

Se s-ro Juŝĉenko pretendas ekvilibrigi la kondamnojn de naziismo kaj de komunismo, li havas ion por fari. En 2006, leĝo decidita de la Rada kvalifikas la malsatkatastrofon de 1932-1933 kiel “genocido de la ukraina popolo”, kontraŭ la voĉoj de la plimulto de la deputitoj el la orienta parto de la lando. La disputo inter historiistoj daŭras, sed la deputitoj findecidis.* La kontestantoj estas konsiderataj kiel “neistoj”. Fine de aprilo 2007, la ŝtatestro denove denuncis la “totalisman komunistan reĝimon” okaze de memor-solenaĵo pri la operacion de Vistulo, ĉe kiu Pollando elpelis, en 1947, proksimume cent kvindek mil ukrainanojn. Sed en Varsovio oni akuzas la UPA pri ekstermado de poloj en 1943.

* 233 voĉoj por, 1 kontraŭ. Kontestante la leĝprojekton kaj preferante la terminon “tragedio”, la Partio de la Regionoj kaj la komunistoj ne partoprenis en la voĉdonado.

Dekmiloj da viktimoj de sovetiaj ekzekutoj estas entombigitaj en la arbaro de Bikivnja, ne malproksime de Kievo. La 20-an de majo 2007 okazis tie omaĝo al la “viktimoj de la komunista teroro” de 1937-1938, laŭ iniciato de la asocio Memorejo de Kievo, kiu fondis Instituton de la Nacia Memoro kaj Muzeon de la Sovetia Okupado. Tre pridisputata kaj juĝata “insulta kaj provoka” de Moskvo, tiu ĝuas, ekde junio, la protekton de la Junularo de la Prezidanta Partio. En 2006, s-ro Juŝĉenko deklaris: “Oni devus memori la tragedion de Bikivnja kiel oni memoras Aŭŝvicon, Buĥenvaldon kaj Daĥaŭon.” De tie ĝis fari egalecosignon inter la stalinaj subpremoj kaj la judocido... Se la Okcidento, ĝenata, apenaŭ reagis kontraŭ tiu konfuzaĵo, Israelo leviĝis kontraŭ du dimensioj de tiu devojiĝo: la komparo inter la Holodomor kaj la juda genocido, sed ankaŭ la antisemita aktiveco kiu ĉirkaŭas tiun kampanjon — iuj substrekas ke la ĉefa respondeculo de la kolektivigo kaj do de la malsatego en Ukrainio, Lazaro Kaganoviĉ, estis judo...

Revene al la Maidan, kie vendejoj de “ukraina literaturo” proponas (ekde 1986, asertas la vendistoj) multedirajn titolojn: Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono, verkoj de la nazia teoriulo Alfred Rosenberg kaj de la historiisto Matvej Chapoval pri La judoj en Ukrainio, pamfletoj denuncantaj la “judan diktatorecon” hieraŭ en Sovetio kaj hodiaŭ ĉi tie. Kelkaj broŝuroj surhavas la hokokrucon. Tiuj esprimiĝoj de kruda naziismo apudas — ĉu hazarde? — la propagandon de la OUN-UPA. La aktiva antisemitismo havas cetere sian ĉefstabon en Kievo: en la Akademio pri mastrumado de personaro (MAUP) gvidata de s-ro Georgii Ŝĉekin, reto de universitatoj kaj de privataj lernejoj kiuj grupigas kvindek-sep mil studentojn en tridek-du regionoj. Eldonanto de judofobiaj pamfletoj, la MAUP disponas pri oficiala licenco por sia “engaĝiĝo”.

Disvastiĝanta de Estonio ĝis Pollando kaj Hungario, la kampanjo kontraŭ la monumentoj al la sovetiaj soldatoj liberigantoj el naziismo atingis, komence de majo, Lvovon.* Pluraj organizoj postulas tie la malmuntadon de la memormonumento por la soldatoj, plejparte ukrainaj, falintaj por la liberigo de la ĉefurbo de Galicio: tiel Svoboda (“Libereco”, la eksa Socialnacia Partio), kies ĉefo Oleg Tjagnibog famas pro siaj alvokoj al armita batalo “kontraŭ la Moskvanoj kaj la judaĉoj”; la nova Ukraina Naci-laborista Partio, kies emblemo, la litero N (nacio) kun martelo, elvokas la hokokrucon; la Kongreso de la Ukrainaj Naciistoj (KUN), kiu denuncas la ribelon de fine de aprilo, en Talino, kontraŭ la delokadon de la monumento memore al la Ruĝa Armeo kiel “barbaran pogromon de la etnaj rusoj”. En la nokto de la 12-a al 13-a de majo, en Lvovo, unu monumento kaj soldatotomboj estas damaĝitaj. En tiu sama printempo 2007, pluraj judaj tombejoj kaj unu sinagogo estas damaĝitaj.*

* Lastatempe la urbo nomiĝas Lviv, la nomon Lwov ĝi havis dum la unuaj polaj jarcentoj, poste ĝi nomiĝis Lemberg dum pli ol cent jaroj dum la aŭstra erao, poste denove Lwov de 1921 ĝis 1939 en la restarigita Pola Respubliko, fine Lvov en la soveta epoko.
* Tomboj en Ĉernovci, memormonumentoj pri la genocido en Ĥmelnicki kaj Ivano-Frankivsk (Okcidento), sinagogo en Dnepropetrovsko (Oriento).

Kaj la “reviziistoj” gajnas: pluraj urbaj konsilantaroj, interalie tiu de Lvovo, anoncas la malmuntadon de la sovetiaj monumentoj. “Tuta Ukrainio estas purigota”, postulas la plej radikalaj. Necesas diri ke la KUN, ekzemple, bedaŭras ke ĉe la franca prezidant-elekto la elektantoj havis nur la elekton inter “la cionisto Sarkozy kaj la socialistino Royal”, pro manko de “reprezentanto de la tradicia nacio”.* S-ro Valeri Bobroviĉ, la respondeculo de la UNA-UNSO*, la plej konata radikala (kaj armeigita) organizo, diras esti en zorgo pro la ebleco ke la rusaj tankoj povus en du tagoj akapari la tutan regionon oriente de la Dnepro kaj, eĉ pli malbone, pro la risko de interna milito en Ukrainio. Lia organizo asertas esti preta: ĝi batalis, kun armiloj enmane, en Georgio, en Ĉeĉenio kaj en Transnistrio.*

* Natsiia i Derjava (KUN), Kievo, 8-a de majo 2007.
* UNA: Ukraina Nacia Asembleo. UNSO: Ukraina Nacia Memdefendo (milita organizo).
* Meze de majo okazis “Antiimperiisma Kongreso” kun naciismaj delegitoj de la baltaj landoj, de norda Kaŭkazio kaj de Ĉeĉenio.

La radikalaj movadoj, malplimultaj, dividitaj, estas tamen ne izolitaj. Iliaj tezoj influas profunde la naci-demokratajn, liberalajn kaj ekologiismajn dekstrojn, kiuj subtenas la rehabilitadon de la OUN-UPA. La social-nacia Tjagnibog partoprenis en la ĉefstabo de la “oranĝa revolucio”. La aktivulo de la UNA-UNSO Andrii Sĥil estas deputito de la Bloko Julia Timoŝenko, de la “oranĝa” opozicio, tute kiel la partriarĥo de la disidentan movado sub Leonid Breŝnev, s-ro Levko Lukianenko, aŭtoro de antisemitaj alvokoj dum la parlament-elektoj de 2006.* Certe, la valoroj de ordo kaj de tradicio karaj al la ekstremdekstro ŝajnas malproksimaj de la okcidentisma liberalismo, sed oni vidis aliloke ke konverĝoj ja eblas.

* Membro de la Komitato Helsinko sub Breĵnevo, “politika malliberulo” patronata de Amnestio Internacia, li animis la Respublikanan Partion (ekstremdekstran).

Daŭre sur Maidan, jen la Komunista Partio de Ukrainio de s-ro Pjotr Simonenko, saĝiĝinta parlamenta organizo. Tagon post tago, Komunista Partio, Socialista Partio, Partio de la Regionoj faras mitingojn “por la konstituciaj rajtoj”, laŭ ili rompitaj de la prezidanto. La ardo de la oratoroj kontrastas kun la kvieto de la aŭskultantoj. En tiu ĉi printempo kie la termometro altiĝas ĝis 30°C, ili havas la piedojn en la fontanoj. Sub la pavimo, la plaĝo: la ruĝa bildrakonta kliŝo plaŭdas kaj gaje priŝprucas sin.

En la ombro de la kaŝtanarboj de la bulvardo Kresĉiatik somera homamaso promenas, rapidas malrapide al sia tasko. En la konversacioj, la politika krizo vekas pli tediĝon ol intereson. Necesas diri ke ĝi aperis en momento de ekonomia plibeliĝo: “La elitoj de ambaŭ tendaroj batalas por la disdivido de la industrioj kaj de la merkatoj”, diras la homo de la strato. Sen forgesi la usonajn premojn por ligi Ukrainion en la Nord-Atlantika Traktad-Organizon (NATO)*: en la elektokampanjo de 2007, estas la ministro pri defendo Anatol Hrytsenko, kandidato de Nia Ukrainio, kiu portas la flagon de atlantismo. La rusa marbazo de Sebastopolo estus minacata, en tiu Krimeo de kiu Usono volas firmigi sian regadon de la Nigra Maro, grava por la “Granda Mez-Oriento”. Estonio kaj Kanado eĉ pretus financi la lingvan ukrainigon de Krimeo...

* Laŭ la sondaĵoj, 70% de la ukrainanoj rifuzas aliĝon al la NATO.

Oni ja scias*: la politikaj alfrontiĝoj, ĉi tie, grupigas la regionan kaj kulturan diversecon. Ĉiuj revas pri liberigo kaj pri Eŭropo. Sed por iuj, ruslingvaj kaj “miksitaj”, la ukraina patriotismo ne kontraŭdiras apartenon al la rusa mondo. La aliaj postulas etnisman identecon kaj fortigitajn ligojn kun Pollando kaj Usono. Kaj, al la antifaŝisman memoron, tro asociitaj kun Rusio, ili preferas la ligojn faritajn kun la OUN post 1945, pro bezonoj de la malvarma milito, nome ene de la World Anti-Communist League (WACL)* kaj de la Anti-Bolshevik Bloc of Nations starigita en 1943 en okupata Ukrainio. Ĉiuj ĉi organizoj “reciklis” multajn iamajn naziojn.

* Kp “Les multiples pièces de l’échiquier ukrainien [La multspecaj figuroj sur la ukraina ŝakbreto]”, Le Monde diplomatique, januaro 2005.
* http://rightweb.irc-online.org.

En la disvastigo de la etna-nacia mesaĝo, la transatlantika ukraina diasporo ludis gravan rolon. El Galicio, kelkfoje fuĝantaj pro la “ruĝuloj” ekde 1943-1944, tiuj elmigrintoj iris al Kanado, Usono kaj Aŭstralio. Membroj de la OUN, iliaj infanoj tenis la torĉon ĝis la disfalo de Sovetio, okazo por reveni por prediki la bonan mesaĝon en sia naskiĝlando. Tiuj ukrainoj el eksterlando aliĝis al la kaŭzo de la “libera mondo”, sed sen nei la tradiciojn de la “integra naciismo”. Hieraŭ influhavaj en la komplekso Radio Free Europe — Radio Liberty*, hodiaŭ en la komunikiloj kaj en retejoj de Interreto, la heredantoj, subtenataj de usonaj kaj kanadaj fondaĵoj, ekokupis la ideologian medion forlasitan de la iamaj sovetiaj kadroj, kiuj siavice eniris la mondon de la aferoj.

* Tiuj radioj kreitaj de la Central Intelligence Agency (CIA), dissendante en la lingvoj de la orientaj landoj, daŭre aktivaj en eksa Sovetio, restas financataj de la Kongreso de Usono.

La historio, laŭ la CIA, resumiĝas en unu frazo, konciza: “En la dua mondmilito, la germana kaj sovetia armeoj kaŭzis pli ol sep ĝis ok milionoj da mortviktimoj.”* Do, nenio plu distingas la naziajn agreson kaj genocidon disde la rezistado kiun kontraŭmetis al ĝi la sovetianoj (el kiuj plej multe ukrainoj)... man-en-mane kun Usono, Britio, la Francio de de Gaulle, la popolaj rezistadoj de Eŭropo.

* www.cia.gov/cia/publications/factbook.

Demokrata ukraina ĵurnalistino bedaŭregas tiun novan tendencon kvalifiki kiel “okupantojn” tiujn kiuj liberigis la landon kaj atribui la meritojn de la venko nur al la usonanoj kaj britoj. “La memoro cedos lokon al novaj kliŝoj pri la alfrontiĝo de la du totalismaj sistemoj, timas Irina Ĉubatenko. Sed la krimoj de unu reĝimo [ne pravigas] la alian. Des pli ke, por etendi sian Lebensraum [vivospaco] ĝi mortigis, mortigis, mortigis. Mia avo militis. Li estis kaptita en la kaptitejoj germanaj kaj sovetiaj. Li spertis ambaŭ reĝimojn kaj iliajn diferencojn. La demando, kiu estas la malamiko, ne stariĝis por li.”*

* Gazeta po-Kievski, 10-a de majo 2007.

Jean-Marie CHAUVIER.

Vidu ankaû la artikolon “La OUN, la nazia Germanio kaj la genocido”