Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
En marto 2007, la eŭropaj gvidantoj interkonsentis pri ampleksa strategio por kontraŭbatali la tutmondan varmiĝon, fiksante cel-kvanton kaj -daton kiuj devontigis ilin produkti 20% de sia energio per renovigeblaj fontoj ne pli malfrue ol en 2020. Jam tempo ja estas. La danĝeraj sekvoj de ekologia malordo povus instigi dekojn da milionoj da homoj forlasi siajn hejmojn kaj migri. Bangladeŝo estas unu tia lando jam influata.
De Dako, oni veturas ĉirkaŭ dek unu horojn por atingi Munŝinganĝ, vilaĝeto ĉe la sudokcidenta ekstremaĵo de Bangladeŝo. Sep horojn per klimatizita aŭtobuso ĝis Khulna, inkluzive de unu horon pramŝipe trans la kotaj akvoj de la Gango; poste, kvar horojn da skuoj, varmego kaj polvo en plenplena aŭtobuso tiel laca kiel ĝia ŝoforo, ĝis fine la vojo renkontas riveron sen ponto aŭ pramo. Ĉe Munŝiganĝo la linio finiĝas. Trans la rivero, sude, etendiĝas arbaro kun nepenetrebla aspekto: la Sundarbaro, mangloarbaro dividata kun Barato kaj klasifikita de Unesko kiel loko de monda heredaĵo. Apude estas la oceano.
La plena nomo de la loko estas Munŝiganĝ Bazar. Ĝi servas kiel bazaro por ĉiuj vilaĝetoj de la ĉirkaŭaĵo kaj konsistas el ĉefa strato alkroĉiĝanta al la longa digo kiu protektas la lokon kontraŭ sizigiaj tajdoj kaj maskaretoj. La vojo pasas inter vicoj de butiketoj diversspecaj, tetrinkejoj kaj kelkaj loĝejoj. Ĝin kompletigas mezlernejo kaj malgranda moskeo. Ĉi-jare, la musono malfruis. Densa pluvego atestas pri ĝia retrovita intenseco. Rapide tramalsekiĝas la sarioj de la virinoj kaj la katunaj sarongoj — la “longhi” — de la viroj. Senzorge, ĉiuj ankoraŭ okupiĝas pri siaj aferoj.
Kun ronda ventro firme apogata de du malgrasaj kruroj, kaj infaneca mieno kiun griza barbo ne povas seriozigi, Mohamad Abdul Mannan Molla estas bone ŝirmata per la nigra ombrelo el kruda ŝtofo kiu akompanas lin ĉien. Li marĉandas pri la prezo de la ingrediencoj esencaj por la farado de la betelo kiun li tuttage maĉas: grandaj tre amaraj folioj, pecetoj da muskato kaj limono. Fininte sian butikumadon, onklo Mannan, kiel oni lin nomas ĉi tie, hejmeniras per atentema paŝo. Ĉu li vere havas 70 jarojn, kiel li pretendas?
Li loĝas en la vilaĝeto Pankhali kiu atingeblas per unu sola mallarĝa pado alkroĉiĝanta al digo. La maljunulo transiras tri kilometrojn da profunda kaj glitiga koto kun surpriza facileco, haltante nur por intersaluti kun najbaroj de ĉiuj aĝoj. La varmeco de la salutoj kontrastas kun la severeco de la pejzaĝo. Ĝis la limo de videbleco estas grandegaj kvadrataj akvejoj ĉirkaŭataj de teraj talusoj kaj destinitaj por la bredado de grandaj salikokoj por eksportado. Sen la buntaj sarioj de la virinoj, kiuj cirkulas portante pezajn akvobokalojn aŭ infanojn sur la kokso, ĉio estus senkolora kaj griza.
“En mia junaĝo”, Mannan memoras sen malrapidigi sian paŝadon, “ĉi tie nur estis rizejoj kaj gregoj de bovinoj. Estis belege. Sed ekde la cunamo de 1988, la grundo estas plena de salo; la agraron anstataŭis salikokaj bredejoj.” Ĉu oni ne bonvenigu tion kiel sukcesan adaptiĝon al ŝanĝiĝoj en la natura medio? “Ĝi alportas al ni multe da riĉeco”, opinias Mannan, “antaŭe la bazaro ne ekzistis ...”. “Riĉeco, jes, sed por la riĉuloj”, kontraŭas najbaro kiu invitis sin en la konversacion. “La malriĉuloj ĉiam pli malriĉiĝas*.” La interveno instigas disputon en la grupeto el kvin aŭ ses viroj kiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la maljunulo.
“La salikokaj bredejoj”, asertas unu el ili, “havas multe malpli da dungitoj ol la rizejoj, jam ne restas laboro.” “Antaŭe”, memoras alia, “oni povus varmigi sian hejmon per sekigita bovsterko. Nun, estas necese iri por haki brullignon en la Sundarbaro.” “Pasintece, estis ses sezonoj por planti aŭ kulturi, nun restas ne pli ol kvar”, tria aldonas. La rimarkoj ne estas pli optimismaj post kiam la malgranda grupo alvenas al la hejmo de Mannan, kie ili intencas daŭrigi sian diskuton.
Noktiĝas ĉe la tri dometoj, kies teraj muroj kaj palmaĵaj tegmentoj alkroĉiĝas al la digo, kie la sepdekjarulo loĝas kun sia edzino, Zohura, kaj la familio de liaj du filoj. Proksime, kanto leviĝas, akompanate de harmoniumo. Ni eniras. Malhele prilumate per olelampo, la solaj mebloj en la ununura ĉambro estas benko, tablo kaj lito el tabuloj sen matraco. Ni sidiĝas sur matojn sternitajn sur la nuda tero dum Zohura proponas al ni betelon. Etstatura kaj ŝrumpita pro laboro, ŝi aspektas dek jarojn pli aĝa ol ŝia edzo. Fakte, ŝi estas dek jarojn pli juna. Ni parolas al ŝi pri nia konversacio. “Ĉio ŝanĝiĝis”, ŝi diras. “Antaŭe, ĉiuj ĝardenoj havis trinkakvajn putojn, sed la akvo saleciĝis. Ni jam ne povas uzi ĝin. Nun, ni devas piediri al la bazaro aŭ transiri la riveron per boato por trovi trinkakvon.”
La cunamo de 1988 rolis kiel ellasilo. Ekde tiam, la saleciĝo konstante plimalboniĝas. Ĝin kaŭzas la altiĝo de la marnivelo kiu evidentas dum la musonaj sizigiaj tajdoj kiam la digoj estas regule superverŝataj aŭ breĉataj*. “Tamen”, klarigas Mannan, kiu ofte dungiĝas kiel skipestro pri la riparado, “ĉiujare ni altigas ilin je kelkaj centimetroj.”
Alia kaŭzo estas la reduktita fluo de la riveroj dum la senpluva sezono tiel, ke ili ne povas malrapidigi la pliiĝintan potencon de la tajdoj. La senelira rondo jam komenciĝis. Kontribuante per salakvo al la ĉiam pliiĝanta poluado de la grundo kaj de la grundakvo, la tutmonda varmiĝo — ĉar estas ĝuste tio, kio kulpas — iom post iom malaperigas rizkulturadon kaj la laborpostenojn kiuj akompanas ĝin.
Kiel supervivi? Aliloke, mankus alternativo krom foriri. Sed tie ĉi, la manglolaguno disponigas tre intertempan eblecon. Ĉiam pli, la kamparanoj kiuj ne sukcesis trovi laboron per bredado de salikokoj, anstataŭe fariĝas fiŝkaptistoj aŭ ĉasistoj, traserĉante la Sundarbaron por ligno kaj sovaĝa mielo. La 30-jara Abdul Rhaman Molla, la plej juna filo de Mannan kaj fiŝkaptisto en la manglolaguno, konfirmas: “Ĉiutage estas pli da homoj sur la akvo. Dum kvin jaroj, la norduloj velas tri tagojn por veni fiŝkapti ĉi tie.” Kun jena efiko sur la rimedon: “Estas ĉiam malpli da salikokaj larvoj kaj fiŝidoj. Kvankam antaŭe mi povis kapti dek kilogramojn en unu tago, nun mi kaptas nur kvincent gramojn.”
Sed la viroj kiuj kuraĝas eniri la Sundarbaron elmetas sin al grandaj riskoj. La mangloarbaron invadas piratoj kiuj forkaptas kaj batas la fiŝkaptistojn por ilin liberigi kontraŭ elaĉeto. Ĝi ankaŭ estas rifuĝejo de la timiga bengala tigro kiu pereigas cent homojn ĉiujare. La rememorigo pri ĉi tiuj teroroj intertempe estingas la surprizan gajecon kiu ĝis nun akompanis iliajn ne tre amuzajn rimarkojn. La muziko ĉesis post kiam la najbara muzikamanto aliĝis al la malgranda kunvenintaro. Inter iliaj rakontoj, oni aŭdas nenion, krom la kvakadon de miloj da ranoj. Ĉiu havas timigan historion por rakonti, rivelante profundan korligitecon al sia regiono, loko de modera islamo kiu toleras muzikludadon, ne ĝenadas virinojn kaj permesas amikan interrilaton kun hinduoj — kun kiuj la enloĝantoj eĉ dividas la adoron de Bono Vidi, diino de la arbaro — loko ornamita de la beleco kaj mistero de la Sundarbaro.
La ĉiam pliiĝanta premado fare de homoj sur la mangloarbaron aldoniĝas al la pliiĝanta saleciĝo, altiĝantaj niveloj de la oceanoj, kaj altiĝantaj akvaj kaj atmosferaj temperaturoj al kiuj ĝi jam estas submetata sen havi tempon por adaptiĝi. Ĝia degenero rezultas el la malapero de ĝiaj plej altaj arboj kaj de granda nombro da bestaj kaj legomaj specioj. Sen tiu biologia diverseco tamen, rompiĝos la delikata ekvilibro kiu ebligas al homoj supervivi en la sudokcidento, kaj centmiloj estos devigitaj formigri. Fakte, la Sundarbaro rekte provizas vivtenadon por pli ol ok mil familioj — kaj nerekte por almenaŭ kvin milionoj.
“Ĉu foriri? Sed kien? Mi preferas morti tie ĉi”, krias Zohura, ridigante siajn gastojn. “Mi transloĝigos mian familion al Dako, mankas alternativo”, certigis lia filo Rahman, pli pragmate. Sed por ili, la demando ankoraŭ ne estas en la tagordo. Ilia plej urĝa prioritato estas adaptiĝi, ĉiun tagon.
Dako, en julio 2006. Kun siaj ankoraŭ neasfaltitaj stratoj kaj novaj konstruaĵoj — ne finkonstruitaj, sed jam okupataj-, la kvartalo Niketon aspektas kvazaŭ ĝi leviĝus el la tero je la tempo de la lastaj musonaj pluvoj. Aktuale, Dako havas loĝantaron de dek-tri milionoj kun prognozo de dudek-unu milionoj por 2015, kio farus ĝin la kvara plej granda urbo de la mondo laŭ loĝantaro, kaj unu el la plej rapide kreskantaj. Konstruado progresas ĉie, ofte tro rapide kaj en miriga miksamaso: vitraj turoj, domaĉaroj, vilaoj, vicoj de konstruaĵoj el sep aŭ ok etaĝoj de kiuj la teretaĝon okupas aŭtoparkejo kaj la balkonojn malbeligas malgraciaj klimatiziloj. Unu el tiuj neallogaj konstruaĵoj enhavas la sidejon de Bangladesh Unnayan Parishad (BUP)*, esplororganizo direktata de Ahsan Uddin Ahmed, aŭtoro de multaj artikoloj pri la efiko de la tutmonda varmiĝo sur Bangladeŝon.
Tre rekte sidante sur brakseĝo kies dorso estas kovrita per tualettuko — por sorbi ŝviton dum la paneoj de ventumilo-, la esploristo senemocie detalis la problemon: “Hodiaŭ, la tutmonda varmiĝo efikas sur la enloĝantojn de la sudokcidento de nia lando, sed, laŭ longatempa perspektivo, ĝi efikos sur la tutan loĝantaron.” Kun pli ol cent kvardek milionoj da enloĝantoj koncentritaj en areo apenaŭ pli granda ol kvarono de Francio*, el ĉiuj ŝtatoj en la mondo Bangladeŝo estas unu el la plej elmetataj al klimataj riskoj: la tria raporto de la Interregistara Fakularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (IFKŜ)* taksas, ke marnivela altiĝo de 45 centimetroj senhejmigos 5,5 milionojn da homoj kaj reduktos la malaltejojn de Bangladeŝo je 10,9% .
Estas necese rimarkigi, ke inundiĝoj estas normalaj fenomenoj en Bangladeŝo. Transirate de tri grandaj riveroj — la Gango, la Meghna kaj la Bramaputro — kaj centoj da riveretoj, la lando ricevas 92% de la akvo devenanta de Tibeto, Butano, Barato kaj Nepalo. Tiu grandega inundo plejparte alvenas en la musonaj sezonoj kaj kutime inundas trionon de la lando . “Oni lernis kiel adaptiĝi al tio”, insistas la esploristo, “sed la tutmonda varmiĝo komencas perturbi tiun modelon.” Unuflanke, la degelado de la himalajaj glaciejoj kaŭzas pliigon de la pluvokvanto dum la musona sezono, kio siavice pliigas la volumenon de drenenda akvo. Aldone, la leviĝo de la marnivelo pli malfaciligas la fluon de la riveroj al la maro. Sekve, estas probable ke la ĉiujaraj inundoj laŭpaŝe pliiĝos volumene kaj tempodaŭre, rompante la delikatan ekvilibron establitan dum jarcentoj inter la ankoraŭ plejparte kampara loĝantaro kaj la kaprica naturo.
Tio ne estas ĉio. La altiĝo de temperaturoj, kombinita kun la grave reduktiĝinta pluvokvanto en nemusonaj sezonoj, povus male kaŭzi senpluvecojn en la nordokcidento de la lando, kaj ankaŭ redukton de la fluo de la riveroj. Senigite je tiu likva bremso, kaj puŝite de la tajdoj, marakvo povus penetri ĉiam pli norden, poluante la apudajn kampojn kaj la grundakvon. Fine, kvankam la esploristo agnoskas, ke la ondegoj produktataj de la ŝtormoj estas plimalboniga faktoro de la altiĝo de la marnivelo, li ne enkalkulas la pliiĝon de la potenco de ciklonoj en la liston de katastrofoj kaŭzataj de la tutmonda varmiĝo. Tio, li diras, estas afero kiu ankoraŭ prezentas tro da teoriaj problemoj. Sed, ĉiaokaze, neniu loko en la lando restos netuŝita de la danĝeraj sekvoj de klimata ŝanĝiĝo.
“Se ni volas eviti amasan migradon al la urboj, ni devas helpi la publikon kompreni tion, kio okazas.” La nobla trankvilo kaj preciza parolado de s-ro Mohon Kumar Mondal akre kontrastas kun la bombasta maniero de multaj respondeculoj de neregistaraj organizoj en la regiono de Munŝiganĝo. Li estis en Dako dum kelkaj tagoj por trovi financon por sia propra NRO: Gana Unnayan Sangstha*. Per tiu eta loka strukturo, li starigis ekologiajn klubojn en la vilaĝetoj ĉirkaŭ Munŝiganĝo. Klubanoj kunvenas por diskuti la ŝanĝojn vidatajn kaj por realigi solvojn de la sekvaj problemoj: planti arbojn, plialtigi loĝejojn, prizorgado de trinkakvo, uzado de rizsemoj malpli sentivaj je salo.
Onklo Mannan estas membro de la klubo de Pankhali. Li opinias ke indas ĉeesti, malgraŭ tio, ke li estas nelegoscia, por regule fari prezentadojn al siaj najbaroj. “La enloĝantoj ĉi tie konscias ke la situacio misas sed, pro tio ke ili ne estas bone informitaj, ili ne povas klarigi kial. Ni tial starigis migrantajn spektaklojn kun trupo de aktoroj kaj lokaj muzikistoj por komprenigi tion, kio okazas tutmonde pere de prezentadoj de nia kulturo.”
Tamen, malgraŭ la penoj de Mohon, kaj la tre forta korligiteco al sia regiono de la enloĝantoj de Munŝiganĝo, kreskanta nombro ne povas trovi laboron en la salikok-bredejoj nek en la manglolagunoj, kaj ili devas foriri. Tiel faris Hamid Mohamad Abdul, 25-jara patro de du infanoj. Ne povinte nutri sian familion hejme, dum unu jaro li estas rikiŝisto en la densa trafiko de la ĉefurbo. Ĝi estas terura metio. “Nenio estas pli malfacila”, li klarigas, pardonpetante kun granda melankolia rideto. Lia voĉo estas raspa, raŭkigite de poluo, kaj lia korpo estas tre malgrasa. “Kiam mi hejmenrevenas, mi bezonas kelkajn tagojn por reakiri iometon da korpopezo”, li klarigas. “Mi revenas proksimume ĉiumonate, tuj post kiam mi ŝparis sufiĉe da mono por mia veturoprezo kaj la bezonoj de miaj edzino kaj du infanoj.”
Por supervivi, Hamid fidas al la solidareco de grupeto de junuloj, ĉiuj el la ĉirkaŭaĵo de Munŝiganĝo. Kune, ili luas malgrandan ĉambron de la posedanto de siaj rikiŝoj por kuiri kaj societumi, kaj ankaŭ teretaĝon el bambuoj kie ili kolapsas post dek aŭ dek-du horoj da ellaciga laborado. Senzorga kaj sagaca, la posedanto sopiras la ne longe pasintan tempon, kiam li estis kultivisto, kiam la garaĝo de la tricikloj ŝirmis bovinojn kaj la dormejo de la rikiŝistoj tenis fojnon kaj pajlon... Sed la urbo englutis lian teron kaj lia rikiŝa entrepreno prosperas: “Ĉiam pli da viroj venas al mi peti laboron”, li diras, duon-kuŝante sur la ligna benko de kie li kontrolas siajn aferojn.
“Pasintjare, kiam mi alvenis, estis nur dek-unu el ni de Munŝiganĝo” Hamid konfirmas; “hodiaŭ ni estas preskaŭ kvindek.” Ĉu ili ankoraŭ sopiras sian hejmregionon? Ĉu ili estas kontentaj labori en okupo kiu — malgraŭ ilia juneco kaj forto — apenaŭ ebligas al ili pluvivi? Hamid revas ŝpari monon por starigi malgrandan negocon de salikokoj hejme.
En sia neluksa moderna oficejo nestanta en iom pompaĉa turo de unu el tiuj privataj universitatoj kiuj floris en Dako dum la lastaj jaroj — for, tre for, de la kvartalo Kilgaon kie la rikiŝistoj kunpremiĝas — la geografo Maudood Elahi, fakulo pri interna migrado, prognozis alian estontecon por Hamid: “Estas la norma sinsekvo. Unue, la familiestro alvenas. Komence, li sendas monon al sia familio, kredante ke iun tagon li hejmen revenos por ĉiam, sed ĝenerale la malo okazas.” Kaj la profesoro konfirmas la kreskon de Dako, ĉefa celloko de la migrintoj, “kiu pliiĝis aree je 40% en dudek jaroj”.
Se, kiel la fina raporto de la IFKŜ* prognozis, Bangladeŝo estas ankoraŭ submetota al klimata premo, oni povas atendi amasmigradon en la sudokcidento kaj ankaŭ en la cetera lando. Dako absolute ne povos sorbi ĉi tiun amasan migradon de kamparanoj. Eĉ sen mencii, ke la ĉefurbo mem verŝajne estos ofte trafita de vastaj inundoj kiel tiuj de 2004. Kien iros la bangladeŝaj rifuĝintoj tiam? Ĉu al najbaraj landoj?
Se oni volas eviti perforton, tio apenaŭ estas probabla. “Migri al Barato kaj Birmo estos tre malfacile” diras Maudood Elahi per ironia tono. “Barato jam havas siajn proprajn demografiajn problemojn, kaj ambaŭ landoj estos egale trafataj de klimata ŝanĝiĝo. Kaj mi eĉ ne mencias la politikajn problemojn! Tial estas necese de nun serĉi kunlaboron ekster Suda Azio. Tio estas fundamente grava”. Kun sia kutima senemocia maniero, li daŭrigas: “La internaciaj organizoj kiel la UN kaj la Alta Komisariejo de UN por Rifuĝintoj havas decidan rolon en la planado de la amasaj migradoj kiuj estas antaŭviditaj. Por paroli senkaŝe, mi kredas ke tiuj landoj, kiuj disponas pri pli da teritorio, devos ŝanĝi siajn politikojn pri enmigrado. Konsiderante, ke la tutmonda varmiĝo estas problemo tutmonda, oni devas serĉi solvojn tutmondajn.”
Subtene al tiu ampleksa metodo, jam dudek jarojn batalis profesoro Atiq Rahman, fondinto de la Bangladeŝa Centro pri Superaj Studoj (BCAS)*, plurfaka esplorcentro, kaj gvidanto en la esploro pri la sociekonomiaj efikoj de la klimato. Tre didaktika en la scienca fako, li koncentras sin al demandoj de internacia juro en kiuj li inkluzivas la tutmondan varmiĝon. “Por Bangladeŝo, kiu jam suferas politikan senatenton kaj multoblajn naturkatastrofojn, la tutmonda varmiĝo estas la kroma decida faktoro, la akvoguto kiu superverŝigas la vazon. Sed nia lando respondecas pri nur 0,3% aŭ 0,4% de la totalaj forcejaj gasoj, tio estas malpli ol Nov-Jorko. Ankaŭ ni havas moralan devon redukti niajn emanaĵojn. Sed, samtempe, se la cetera mondo faros nenion, estos grava homa katastrofo. Kiu tiam respondecos?”
Ĉu estas elirejo el ĉi tiu tutmonda maljusto? “Dum longa tempo mi proponas la jenan solvon”, daŭris Rahman: “ĉiu lando devas akcepti la respondecon pri transporto kaj loĝigado de kvoto de klimataj rifuĝintoj proporcie al sia pasinta kaj nuntempa niveloj de forcejaj gasoj.” Solvo kiu eble preteriras la statuson de rifuĝinto kiel difinitan de la konvencio subskribita en Ĝenevo en 1951, por inkluzivi la koncepton de rifuĝinto klimata. Kvankam la ideo povus ŝajni eksterordinara, ĝi ja estas pripensinda.
Donatien GARNIER.