Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Delonge la kamparanoj de la Sudo, aparte afrikanoj, luktas kontraŭ la maljustaĵojn de la tutmonda kotono-merkato. En 2007, la batalo pliriĉiĝas per nova ĉapitro kun la diskreta privatigo — ni povus diri forvendado — de la entrepreno DAGRIS. Patronante integritajn produktoĉenojn, tiu franca agronutraĵa holdinga kompanio almenaŭ prezentis la avantaĝon garantii prezojn al la etaj agrokulturistoj. Detruado de tiu sistemo sub la premo de la internaciaj financaj institucioj, igas ilin danĝere malfortaj. Aliflanke, kiu ajn estas la posedanto, la tegmentfirmao restas unu el la gigantoj de la franca influo en Afriko. Malantaŭ tiu krizo sin kaŝas, kiel ĉiam, la demando de la nord-sudaj rilatoj. Dezirante ŝanĝi ilin, alikonsumanta publiko multon esperas el la “justa komerco”. Sed eĉ tiu, ankaŭ ĝi, estas foje ambigueca (vd p. 20 – 21)
DAGRIS: modesta ŝildo, emblemo el eksmoda grafismo, afiŝita sur la fasado de pariza domego en la strato Monceau, mallongigo de Disvolvado de la Agroindustrioj de la Sudo, Dagris estas la nova nomo, en 2001, de la malnova Franca Kompanio por Disvolvado de la Teksofibroj (CFDT laŭ la franca), naskita en 1949. Tiuj mallongigoj, same kiel la aktivaĵoj kiujn ili signifas, ĝis nun restis tute nekonataj de la ĝenerala publiko. Escepte de kelkaj fakuloj, kiu konas tiun grandan francan entreprenon, specialigitan pri kotono kaj afrikaj oleodonaj plantoj?
Tial, kiam la registaro de s-ro Dominique de Villepin lanĉas en januaro 2006 la privatigon de tiu grupo, malmultaj interesiĝas. Unu jaron poste, en februaro 2007, dum la dosieron diskrete preparas la servoj de la ministro pri ekonomio, financoj kaj insdustrio Thierry Breton, la francaj amaskomunikiloj nur rigardas al la prezidanta baloto. En tiu ĝenerala indiferenteco, kelkaj dungitoj de Dagris bezonis multe da energio por malkaŝi la fiaĵojn de privatigo kies graveco transiras la naciajn limojn*. La retiriĝo de la franca ŝtato ja okazas en momento, kiam la afrika kotona sektoro — kiu vivigas preskaŭ dudek milionojn da afrikanoj — trairas unu el la plej gravaj krizoj de sia historio*.
Malgraŭ sia amaskomunika diskreteco, Dagris estas eta imperio, “restaĵo de kolonia imperio” laŭ iuj. Kvankam ĝi ne havas la prestiĝon de la postmilitaj jardekoj, ĝi montras belajn restaĵojn. La firmao estras dek naŭ filiojn sur pluraj kontinentoj, kun forta koncentiĝo en subsahara Afriko kaj pli ol du mil kunlaborantoj tra la mondo*. Ĝia vendosumo en 2005 estis 336,1 milionoj da eŭroj kaj neta rezulto 2,9 milionoj. Tra sia filio Copaco, specialigita pri negoco, la grupo sorbis en 2005 preskaŭ 20% de la afrika kotono, el kiu du trionoj estas reeksportataj al Azio.
Dagris estas heredanto de la granda publika holdinga kompanio CFDT per kiu la franca ŝtato konstruis post la dua mondmilito kaj gvidis dum jardekoj la kotonajn produktovojojn sude de Saharo. Iel apogilo de la francafriko-sistemo, estiĝinta dum periodo de rekonstruado, kiam, zorgema pri sia sendependeco, Francio deziris plifortigi sian teksindustrion, liberigante sin de la en Usono kultivata kotono.
La CFDT estis akcia societo kun ĉefe publika kapitalo konsiderata samtempe kiel ilo por kolonia disvolvado kaj kiel rimedo por aliro al la krudmaterialoj bezonataj de la metropolo. Ĝian agadon gvidis strategio: organizado de “integrita produktoĉeno” (de la produktado ĝis negocado) de la kotono de la landoj de la franko-zono*. Tiu integrita produktoĉeno enhavis kadro- kaj kredit- aranĝon por la necesaj aĉetaĵoj (sterkoj, semoj, insekticidoj), inventivan aplikatan esploradon (Internacia Kunlabora Centro de Agronomia Esplorado por Disvolvado — Cirad laŭ la franca)*, interagadon de teknika partnero (la CFDT), kaj pruntedonanton por la malbonaj tagoj (La Centra Kaso de la Kolonioj, hodiaŭ nomata Franca Agentejo por Disvolvado). La ŝtatoj garantiis al la kotonaj firmaoj de la frankozono aĉet-ekskluzivecon je minimuma prezo, sendepende de la rikolt-loko. Tio ja ebligis al la produktantoj repagi la kreditojn. Tiu sistemo tiel garantiis enspezojn al la afrikaj kultivistoj.
POST la sendependiĝo de tiuj landoj en la komenco de la 60-aj jaroj, novtipa kunlaborado ekstariĝas. La CFDT iĝas partnero de la junaj afrikaj landoj. Danke al partoprenoj de 20 ĝis 40% en deko da naciaj kompanioj, la franca grupo iom post iom transformiĝas en holdinga agroindustria kompanio. Servoj de agrikultura, industria, financa kaj komerca inĝenierado: sin restrukturante, la CFDT realigas transdonojn de scipovo, organizas merkatojn, kaj instigas konstruadon de sengrajnigo- kaj oleo-fabrikoj.*. En okcidenta Afriko la sistemo estas malmulte produktivisma, male al tiu en la industriaj landoj: kultivadon faras etaj produktantoj (averaĝe po malpli ol unu hektaro) kune kun nutraĵkreskaĵoj, uzante familian sensalajran laborforton.
“Dum jardekoj, ni estis potenca ilo de kunlaborado, substrekas s-ro Reynald Evangelista, membro de la delegitaro de la Dagris-dungitoj. La afrikkotona epopeo, la atingitaj rezultoj kaj la disvolvado de la kamparaj regionoj estas ofte cititaj, ĉar ili estas, en tiu regiono, bela teknika, ekonomia kaj socia sukceso.”. Jen unusola statistikaĵo: dum 1960-1961 la produktado de kotongrajnoj de la landoj de la frankozono, kie la CFDT agadas, estis cent okdek mil tunoj. En 2005-2006 ĝi estis du milionoj ducent mil tunoj, do dekdu-oble pli. En 2004, kotono reprezentis 75% de la eksportaj enspezoj en Benino, 60% en Burkino kaj 50% en Malio.
Sed la sukceso de tiu epopeo havas alian flankon: instituciigante intiman partnerecon en la produktoĉenoj, la franca ŝtato instaliĝis en kvazaŭmonopola situacio, metante la kotono-sektoron de siaj eks-kolonioj en tre dependan situacion. Produktado de grajnoj kaj fibroj, aĉetado de la tutaj rikoltoj, garantiado de stabilaj prezoj por la kultivistoj, provizado de milionoj da familioj per rafinita kotonoleo — foje nutraĵneceso — protektado de brutoj pere de specifa nutrado, el la kotonproduktoĉenoj: la gajneblecoj kaj la respondecoj de Dagris estas grandegaj.
La unuaj batoj kontraŭ la konstruaĵo okazis en la jardeko 1980-1990. La Programoj de Struktura Alĝustigo trudataj de la Bretton Wood-institucioj — Monda Banko kaj Internacia Mon-Fonduso (IMF) — devigas la afrikajn ŝtatojn privatigi siajn naciajn kompaniojn. Laŭ la pruntedonantoj la “integrita produktoĉeno” ne kongruas kun la liberala ekonomio: ĝi estas sistemo “suboptimuma” (komprenu: neefika) kaj senhavigas la produktiston je parto de la aldonvaloro, kiun li ricevus en konkurenca sistemo*”. Ĉe la fino de la 90-aj jaroj, la CFDT malsukcesis malhelpi privatigojn, kiuj, laŭ ĝi, enkondukas malutilan dispecigon de la produktado*.
Ĝi tamen uzas la procezon por refortikigi sian rolon en kelkaj landoj, akirante plimultan partoprenon en multaj entreprenoj: 52% de la Kompanio por Disvolvado de Teksaj Fibroj (Sodefitex) en Senegalo, 51% de la Kotona Kompanio de Gurma (Socoma) en Burkino, 60% de la Gambia Cotton Company (Gamcot) en Gambio, 90% de Hasy Malagazy (Hazyma) en Madagaskaro, 60% de la Mediteranea Kompanio de Kotono (Somecoton) en Alĝerio, kaj mi citas nur tiujn. Ene de unu jardeko, la plej granda parto de la afrikaj kotonaj firmaoj fariĝas privataj. La lasta granda fortikaĵo, la Malia Kompanio por Disvolvado de Teksaĵoj (CMDT) — kies privatigo estas tre kritikata surloke*-, verŝajne ne plu estos publika antaŭ la fino de 2008.
En tiu kunteksto, kliniĝante antaŭ la Monda Banko, la franca ŝtato decidis siavice sekvi la liberalisman logikon. Lanĉita en 2003, la proceduro finiĝis en marto 2005 per dekreto permesante la “transdonon [de Dagris] de la publika sektoro al la privata”. La financa kompanio Rothschild & Cie estas elektata kiel konsilo-banko de la ŝtato. La dungitaro tuj manifestas sian maltrankvilon. “Bercy [franca ministerio pri ekonomio, financo kaj industrio] klare engaĝiĝis defendi la interesojn de la grupo kaj garantii la pluvivigon de ĝia funkcio por helpo al disvolvado”, memorigas s-ro Evangelista. Sed la operacio fariĝas simpla forvendado, sen ia ajn garantiado pri la pluteno de la entreprenaj funkcioj.
La 23-an de februaro 2007 la ŝtataj akcioj (64,7%) de Dagris estas transdonitaj al konsorcio nomata Sodaco (Kompanio por afrika disvolvado de kotono kaj oleodonaj plantoj) kontraŭ prezo de 7,7 milionoj da eŭroj. Tuj la dungito-delegitaro, en letero sendita la 12-an de marto 2007 al la ministro s-ro Breton, taksas “skandalaj” la vendokondiĉojn, kiujn ĝi malkaŝe kvalifikas “fripona manovro, prirabanta la ŝtaton kaj la dungitojn de Dagris”.
“Ni faris kalkulojn, klarigas sindikata delegito. Kun totala vendosumo je 336 milionoj da eŭroj en 2005, la valoro de nia grupo estis taksita je pli ol 105 milionoj da eŭroj. Kiel oni povas, unu jaron poste, atingi tiom ridindan sumon, apenaŭ 8 milionojn?”. Tio signifas 12 milionojn por la tuta valoro de la grupo. “Ne estas ĝusta la aĉetprezo 7,7 milionoj da eŭroj, siaflanke kontraŭbatalas s-ro Antoine Gendry, estonta estro de la privatiĝanta entrepreno, kaj malplimulta akciulo. “Ĉar krom tiu sumo, ni engaĝiĝis repagi al la franca ŝtato inter 15 ka 20 milionojn da eŭroj dum la sekvantaj jaroj, laŭ la rezultoj de la entrepreno”
Malgraŭ tio, por la dungitaro de Dagris, la kalkuloj ankoraŭ ne ĝustas. “Pripensu, ke nur la sideja konstruaĵo en Parizo [4287 m² da oficejoj] havas, kadre de la projekto “areo de koncertita aranĝado” [ZAC] taksatan valoron inter 35 kaj 50 milionoj da eŭroj” daŭrigas la sindikatisto. Kaj ni ne parolis pri la aliaj konstruaĵoj de la grupo: oficejoj en Dakaro kaj en Hispanio, ejoj en la havenareo de Le Havre, stokejo en Duala (Kameruno) kaj Konakrio (Gvineo), ktp. La ribelemo de la dungitoj estas des pli granda, ke ili estas mem priŝtelitaj. Sekvante la konsilojn de la estraro, la plej granda parto da ili investis (7% de la kapitalo) en interna investofonduso. La subtaksado de la entrepreno subite okonigas la valoron de ilia ŝparajo.
Komisiita de la ministerio pri ekonomio, financoj kaj industrio por traktadi la privatigon, la financo-inspektoro Pierre Achard mem konfesas, ke “la senvalorigo de la dungitaraj akcioj en la investa fonduso estas la negativa punkto de tiu privatigo”. Pri la cetero, la altfunkciulo konkludas je la “rigora plenumo” de la proceduraj reguloj “de klasika vendo per komuna akordiĝo”. La 6-an de februaro 2006, Rothschild & Cie sendis 84 leterojn tiel nomatajn “priprofilajn” al eventualaj aĉetontoj, inkluzive usonajn kaj afrikajn kompaniojn. 13 el ili “montris intereson” por aĉeti Dagris, inter kiuj 5 por plimulta partopreno.
En septembro 2006, tamen, nur du kompanioj respondas al la peto de la banko fari definitivan oferton. “Estas la regulo , daŭrigas s-ro Achard. La vendo okazis je la merkata prezo.” Li tamen konfesas, ke “la fakto, ke la lastaj intertraktoj okazis kun nur du konkursantoj ne favoris la ŝtaton en sia prezo-marĉandado”. Des pli ke unu el tiuj du aĉetontoj (Somdiaa) rezignis en oktobro 2006... “Ne forgesu, ke pro la krizo de la afrika kotono, Dagris havas “ruĝajn” kontorezultojn, klarigas la financinspektoro. Sed li forgesas precizigi, ke la dividendoj pagitaj de la entrepreno al ĝiaj akciuloj — la unua estas la franca ŝtato — estis pli ol 15 milionoj da eŭroj por la nuraj jaroj 2004 kaj 2005.
La 23-an de februaro 2007, la ministro pri ekonomio, financo kaj industrio oficiale esprimas sian konsenton al la sole restanta kandidato: la konsorcio SUDACO, ĵus formita de Sufiproteol (45%), firmao kies fako estas vegetaj oleoj kaj proteinoj, konsilata de la financisto Edmond de Rothschild; la invest-fonduso IDI (45%); s-ro Antoine Gendry, eksprezidanto de la grupo Nord-orienta (5%); kaj s-ro Patrick Leydet, prezidanto de la firmaoj Dopa kaj Uninor en Eburbordo (5%). Krom la spito naskita de la misvendo de ilia entrepreno, la dungitoj de Dagris maltrankviliĝas pri sia estonteco: “Metante s-ron Antoine Gendry ĉe la kapo de la projekto, kaj kalkulante la donitan subtenon de s-ro Patrick Leydet, IDI estas la vera estro de la konsorcio, substrekas sindikatisto. Sed temas pri fonduso konata ĉi tie pro siaj pure financaj celoj. Ĝi realigas nun profiton je 20% jare danke al oficejaj nemoveblaĵoj. Tia klopodado ŝajnas malmulte akordigebla kun nia funkcio de publika servo kaj disvolvado”.
Tiujn pravajn timojn nutras, ekde marto 2007, aro da informoj trovitaj de la delegitoj. La SODACO ja deklaris sian intencon vendi la parizan sidejon por realigi nemoveblaĵan operacion. Tiu vendo, laŭ s-ro Gendry “devas ebligi pagi parton de la ŝuldoj de Dagris” dum “parto de la plusvaloro” realigita estos “redonita al la franca ŝtato”. Sed, detale pristudante la dosieron, la dungitoj trovis dubindajn praktikojn.
Individua akciulo de la SODACO kaj estro de la kompanio Dopa, s-ro Leydet estis plurfoje akuzita de la Eburborda gazetaro pri rifuzo pagi preskaŭ unu miliardon da OAF-frankoj (1,5 miliono da eŭroj) al la eburbordaj kotonproduktistoj*. S-ino Luce Gendry, edzino de s-ro Gendry, estas samtempe asociita administranto de Rothschild & Cie — la konsilobanko de la franca ŝtato por tiu privatigo — kaj kontrolkonsiliano de la IDI-grupo. Bedaŭrinda intereskonflikto, kiun ne mistrafis la kontrolprocedura entrepreno Secafi Alpha en sia raporto al la delegitaro de la dungitoj kaj al la Dagris-estraro komence de julio 2007*.
Por tuj ĉesigi la vendoproceduron, la dungitoj la 2-an de aprilo 2007 asignis por provizora urĝa juĝo sian estraron ĉe la Pariza Tribunalo. La 3-an de majo la tribunalo pravigis la dungitojn, kaj eĉ kondamnis la Dagris-estraron pagi 3.000 eŭrojn al la dungito-delegitaro pro neplenumo de siaj laŭleĝaj informo-devoj. “Tiu tribunala epizodo estas grava, sed ne esenca, klarigas proksimulo de la dosiero. Nur la publika instanco, la ministerio pri Ekonomio, la Prezidantejo aŭ la komisiono de partoprenoj kaj transdonoj (KPT) — kiu ankoraŭ ne validigis la oferton de Sodaco — povas interrompi la komencitan privatigon. Ĉar, trans la polemiko pri la vendoprezo, la plej grava en tiu afero estas ĉu Dagris ja plu ludos sian rolon de subteno al la kotona produktoĉeno en Afriko.”
Tio estas ja la esenco de la afero. Inter la jaro 2000 — kiam unua ministeria raporto rekomendis la privatigon de Dagris-, kaj hodiaŭ, la afrika kotonindustrio travivis unu el la plej gravaj krizoj de sia historio. Prezaltiĝo de sterkoj kaj insekticidoj, malfavora rilato inter dolaro (negoca devizo) kaj eŭro (do ankaŭ OAF-franko), subvencioj eŭropaj (Grekio kaj Hispanio) kaj precipe usonaj al la kotonproduktistoj. De 2003, la kunefiko de tiuj tri faktoroj metas la dudek milionojn da afrikanoj, kiuj dependas de tiu altvalora materialo, en tre malcertan situacion, dum la prezomalaltiĝo ( -17% por la kotona fibro inter 2004 kaj 2006) samtempas kun monda konsumado pli granda ol produktado jam de kvar sinsekvaj jaroj*. Dum kultivjaro 2006/2007 laŭplane produktiĝos pli ol 25 milionoj da tunoj da kotonfibroj en la mondo, kaj la konsumon oni taksas je 26 milionoj ducent mil tunoj, ĉefe pro Ĉinio kaj Barato, kiuj kune sorbos 55,2% de la tutmonda kotono.
Delegacie venintaj en Parizon la 22-an de junio 2007, la gvidantoj de la Afrika Kotona Asocio (AKA)*lanĉis alarmokrion: “Se dum la venontaj semajnoj nenio estos farata por subteni la elĉerpitajn kotonajn produktoĉenojn, ni iras al katastrofo, kun neantaŭvideblaj konsekvencoj.” Maltrankviligita de la Dagris-privatigo, s-ro Célestin Tiendrebeogo, prezidanto de AKA, memorigis ke la afrikanoj vendas “sub la produktokosto”, kio kondukis la kotonfirmaojn de la franko-zono al entuta deficito je 350 miliardoj da OAF-frankoj ĉi-jare (536 milionoj da eŭroj). “La usonaj produktistoj vivtenas sin nur danke al egaj kaj mallojalaj subvencioj.”, praktiko denuncita de kvar jaroj antaŭ la Monda Organizo pri Komerco (MOK). La usona ŝtato ja pagas ĉiujare 4,8 miliardojn da dolaroj al ĉirkaŭ dudek kvin mil produktistoj, kio egalas trioblon de la tuta publika disvolvadhelpo de Usono al Afriko*
Ĉu estis prudente, en tiuj malbonaj merkatkondiĉoj, efektivigi la privatigon de Dagris? Plej multaj studaĵoj tion montras: la privatigoj faritaj en la afrikaj kotonaj firmaoj meze de la 1990-aj jaroj forte malorganizis la produktoĉenojn kaj malfortigis la produktanto-kamparanojn. Antaŭe la naciaj kotonfirmaoj vendis sian tutan produkton al la lokaj fabrikoj. Sed, post la privatigo, la privataj fabrikoj ne plu sentis sin devigataj provizi per grajnoj la lokajn oleofabrikojn, el kiuj multaj nun funkcias laŭ malrapidigita ritmo. Cetere la “protekt-retoj” malaperis kaj la landoj tre dependaj de la “blanka oro” nun alfrontiĝas kadre de ruiniga konkurenco* Ĉu ne, precipe en kriza periodo, la afrikaj produktistoj pleje bezonas ilon de kunlabora kaj responsa politiko, kia estas Dagris? Des pli ke la alia franca publika aganto en tiu sektoro — la Franca Agentejo por Disvolvado (FAD) — penas starigi sistemojn de “glatigo de prezoj” celantajn moderigi la tro grandan prezvariadon.
En tiu kunteksto la privatigo de Dagris ja fine ekhavis politikan signifon. Post la obstina mobilizado de la dungitaro — fine subtenata de la malplimultaj akciuloj de Dagris — siavice la prezidanto de Senegalio Abdulaj Wade, akceptita la 11-an de junio 2007 ĉe la Elize-palaco, demandis la prezidanton Nicolas Sarkozy pri la ebleco reaĉeti la publikan holdingan kompanion. Parolante nome de Senegalio, sed ankaŭ de Burkino kaj Malio, s-ro Wade memorigis al sia franca samrangulo la tre gravan ekonomian kaj socian rolon de kotono en okcidenta Afriko: “Dagris estas nia, ni afrikanoj” li diris laŭsignife. Jen eble okazo por la nova franca prezidanto montri kio estas la “nova kundisvolvada politiko en Afriko”, kiun li laŭte deziris dum la baloto-kampanjo.
Olivier PIOT.