Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
ĈARMITAJ DE lia vervo kaj lia brileco, same kiel estis iam infanoj de la lerta flutisto de Hamelno, multaj personecoj, ĉiutendencaj, subiĝis al la magio de s-ro Nicolas Sarkozy. Des pli ke la grandaj komunikiloj ne ĉesis glori lin fordonante sin al operacio de amas-propagando. Tiel okazis en Francio ia kolektiva hipnozo antaŭ prezidanto posedata de konsterna hiperaktiveco kaj ŝprucado de iniciatoj ofte malklaraj. La homoj komencas seniluziiĝi, dum senvualiĝas la vera naturo de la ĵonglisto: liberala kaj brutala. Tio estis klara ekde liaj unuaj ekonomiaj kaj socialaj anoncoj (imposto por la altaj enspezoj, sociala ŝirmo, heredo-rajtoj, minimuma pago por medicinaj prestaĵoj kaj medikamentoj, kromaj laborhoroj) fidelaj al la esenco mem de novliberalismo. Kaj tio evidentiĝis eĉ pli ekde la paroladoj de s-ro Sarkozy okaze de la somera universitato de la Movado de la Entreprenoj de Francio (Medef laŭ la sigloj en la franca), la 5-an de septembro, kaj okaze de la 40-a datreveno de la Asocio de la Ĵurnalistoj de Informado (AJIS), la 18-an de septembro.* “La prioritato”, juĝis s-ro Sarkozy, “estas pritrakti la demandon de la specialaj reĝimoj de pensioj” kiun oni devas “reformi senprokraste”, ĉar “la diferencoj de situacioj kiuj pravigus tian aŭ alian apartan avantaĝon kreitan antaŭ la Dua, eĉ la Unua Mondmilito, larĝe malaperis.” La reformo devas atingi novan plilongigon de la daŭro de kotizado de la salajruloj al 41 jaroj kontraŭ nun 40.
Li anoncis ankaŭ la malfermon de “granda debato pri la financado de la sano”, ĉar, laŭ li, la malsan-asekuro ne estas destinita preni ĉion sur sin. Parto devos subiĝi al la individua respondeco pere de aldona kovriĝo. Alivorte, pere de privata individua asekuro, pagota de la paciento, kiel en Usono kie proksimume 50 milionoj da homoj ne estas kovritaj en kazo de malsano.*
La prezidanto reasertis sian intencon “iri pli antaŭen en la nepra detruo de la reglamento pri la semajna labordaŭro, fiksita je 35 horoj. Li aldonis ke li deziras la forigon de la sistemo de antaŭpensiiĝoj. Kaj ke li intencas difini procedurojn kaj sankciojn, samtempe pli efikajn, pli firmajn” kontraŭ la senlaboruloj kiuj rifuzas du dung-ofertojn.
Tiom rekta atako kontraŭ la socialaj atingoj estas por tiel diri senprecedenca, kaj la fortoj de la maldekstro ne trompiĝas kiam ili denuncas “la plej vastan antisocialan ofensivon de la lastaj kvindek jaroj.”*
Difinita la 27-an de aŭgusto antaŭ la Konferenco de la Ambasadoroj de Francio, la nova linio en eksterlanda politiko havas ion konsternan. Koncerne la Proksim- kaj Mez-Orienton, ĝi signifas kompletan renverson de la internacia pozicio de Parizo, fiksita de la generalo De Gaulle, en 1958, dum la fondiĝo de la 5-a Respubliko. Konfirmante sian viciĝon laŭ la prezidanto George W. Bush kaj laŭ la plej akraj tezoj de la novkonservativuloj, s-ro Sarkozy alprenas la ideon ke la “unua defio, sendube unu el la plej gravaj, kiun Francio devas alfronti, estas alfrontiĝo inter islamo kaj Okcidento” Sendepende de la absurdeco formuli la problemon tiavorte, ne unu vorto pri la malpravoj de Vaŝingtono, aŭ pri la efiko de la putriĝo kaŭzita de la nesolvo de la israela-palestina konflikto.
Pri Irano liaj pozicioj estas tiom paŭsitaj de tiuj de la [usona] ŝtatdepartemento ke la ministro pri eksterlandaj aferoj Bernard Kouchner povis deklari: “la milito kontraŭ Teherano estas prikonsiderebla”. Por prepari sin al ĝi, la ministro pri defendo Hervé Morin aŭdigis ke Francio povus repreni sian tutan lokon sine de la integrita armea strukturo de la NATO.
Talenta taktikisto kaj manovristo, s-ro Sarkozy montris en la lastaj semajnoj, aventurante en la sociala kampo kaj en tiu de la eksterlanda politiko, ke li havas neniom da stratego. Li ne scias vidi malproksimen.
Ignacio RAMONET.