Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

KIAL LA SUDO RIBELAS

Max Havelaar aŭ la ambiguecoj de la justa komerco

Monda gvidanto de la justa komerco, Max Havelaar pretendas respondi al “malsama” konsumpostulo kiu troviĝas sub la signo de la solidareco inter konsumantoj de la Nordo kaj etproduktistoj de la Sudo. Tamen, la entrepreno ŝajnas fari “pragmatan” turniĝon ligante sin al grandaj grupoj tre foraj de ĝiaj komencaj zorgoj. Ne certas ke la produktistoj kaj la civitanoj reakiras kion ili donas.

KIEL ALPORTI al la malriĉaj etaj kampkultivistoj enspezon kiu ebligas al ili kovri siajn bazajn bezonojn, konservi sian medion kaj fondi homajn rilatojn surbaze de aliaj valoroj ol tiuj rekomendataj de la planedvasta “ĉioliberalismo”? Estas dum la unua Konferenco de la Unuiĝinta Naciaro pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD), en 1964, ke la ideo “Trade not aid!” (“komercon, ne helpon!”) naskis la justan komercon. Ĝis tiam rezervita al klientaro de inicitoj, la malnova ideo de pli justa rilato inter Nordo kaj Sudo tiam populariĝis ĉe publiko kiun oni volonte kvalifikas kiel “alikonsumantan”.

“Kreita kiel solidara komerco, memorigas la sociologino Virginie Diaz Pedregal, la justa komerco estis forte stampita ĉe sia komenco per la humanismo de la kristanaj religiaj movadoj, kaj per protestanta koncepto de etiko.”* Esence karitata, sed poste influata de pli triamondisma aliro, tiu solidara komerco transformiĝis en ago de opozicio al la kapitalisma sistemo. Ĝi tiam fariĝis “alternativa”. Ĝis kiam...

* Virginie Diaz Pedregal, Le Commerce équitable dans la France contemporaine [La justa komerco en la nuntempa Francio], L’Harmattan, Parizo, 2007.

“Ni estis kaj daŭre estas kontraŭkapitalismaj, kontraŭaj al la transnaciaj konzernoj”, memorigas la laborista pastro Frans Van der Hoff, kunfondinto en 1988 de la marko Max Havelaar.* Tamen, glutita de la novliberala ondo, la “solidara”, poste “alternativa” metodo transformiĝis, en la jaroj ĉirkaŭ 2000, ĝis fariĝi “justa komerco” larĝe senpolitikigita. “La horo ne estas tiu de revolucio, sed tiu de reformo, substrekas Diaz Pedregal. La celo de la movado estas plibonigi la liberalan sistemon modifante ĝin de interne.”

* Krucita intervjuo Frans Van der Hoff kaj Christian Jacquiau en la revuo Imagine demain le monde, n-ro 60, Bruselo, marto-aprilo 2007.

Ĉeestante en multaj landoj de la Nordo kaj ĉefa subtenanto de tiu transformiĝo, Max Havelaar troviĝas meze de vasta debato kiu ligas la aliron al ĝiaj fundamentoj, historiaj kaj politikaj. Unuflanke, la subtenantoj de la varigo de la justaj produktoj. Aliflanke, la subtenantoj de modelo kiu postulas pli da sociala kaj media enhavo laŭ la tuta longeco de la produkta kaj komerca ĉeno, en la Sudo kiel en la Nordo, kun implicita diskutimpulso pri la esenca demando de la dispartigo de la riĉaĵoj. Tiusence, la afero de la afrika kotono stampita Max Havelaar — trans la polemikoj kiujn ĝi vekas — estas emblemeca por la konsterno kiu trairas la mondon de la justa komerco.

Eliminado de la etaj kampkultivistoj

TIU KORPORACIA ASOCIADO estas kontestata de s-ino Aminata Traoré, eksa ministrino pri kulturo de Malio: “La justa komerco estas parto de la solvoj de la afrika dramo, kondiĉe ke Max Havelaar ne kuniĝas kun Dagris. Dagris estas parto de la problemo.” Sed aliaj konsideroj decidigas Max Havelaar. “En 2003, la asocio havis deficiton de 350.000 eŭroj, plus 600.000 eŭrojn da ŝuldoj kaj prokrastitajn impostopagojn de pli ol 700.000 eŭroj. Max Havelaar Francio resanigas siajn financojn per la teksaĵa fibro”, konstatas la franca gazetaro.* Fakte, la asociiĝo estas tuj rekompencita: 610.000 eŭroj estas al ĝi pagitaj de la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj, 500.000 de la Centro por Disvolvado de la Entrepreno (CDE laŭ la franca siglo). Sume pli ol 1,7 milionoj da eŭroj, ĉiuj subvencioj kune, por la nura jaro 2004.*

* Nicolas Prissette, “Les dessous du coton ‘équitable’” [La fono de la ‘justa’ kotono], Le Journal du dimanche, Parizo, 6-a de marto 2005, interalie.
* La diversaj subvencioj asignitaj al Max Havelaar France sumiĝis je 449.998 eŭroj en 2000, 513.895 eŭroj en 2001, 475.382 eŭroj en 2002, 457.031 eŭroj en 2003, 1.713.923 eŭroj en 2004 kaj 1.115.966 eŭroj en 2005 (la nombroj de 2006 ankoraŭ ne estis komunikitaj).

“Se la justa komerco estas vere afero de ĝenerala intereso, kial ĝi do ne estas financata de Eŭropo aŭ de la Organizo de la Unuiĝinta Naciaro pri Nutrado kaj Agrokulturo (FAO)? Kial de la franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj?”, demandas s-ro Michel Besson, direktoro de la asocio Minga. Ĉiukaze, la partnereco inter la koton-trusto kaj Max Havelaar estis apenaŭ sigelita, kiam Dagris, per la voĉo de sia prezidanto, dediĉas sin, en la kolumnoj de la ĵurnalo Le Monde, al vera pledo por genetike modifitaj kulturoj en Afriko.* Tre profitiga produktometodo por la transnaciaj konzernoj de la agroĥemio, sed kun la tuja konsekvenco la eliminado de la etaj terkultivistoj.

* Gilles Peltier, “Avec les OGM, réduire la fracture agricole mondiale [Per la GMO, redukti la mondan agrokulturan rompon]”, Le Monde, 3-a de februaro 2005.

McDonald’s, kies perfortaj socialaj proktikoj estas konataj, proponas nun justan kafon “insignitan”* Max Havelaar. Tute kiel Starbucks, la monda gvidanto de la “espresso bar” kun siaj sep mil kvincent vendopunktoj dise en tridek-kvar landoj, kiun la verkistino Naomi Klein kvalifikas kiel “antaŭulon en la moderna arto de la fleksebla[labor-]horaro”. Accor, kies ĉambristino-striko dum longaj monatoj estis la ĉefa temo de urba babilado, siavice servas kafon Max Havelaar en la kafejoj de siaj hoteloj. Nestlé, la entreprenoj plej bojkotita de la britaj konsumantoj, afiŝas ankaŭ sian partnerecon kun Max Havelaar.

* Ne uzeblas la termino “var-marko”, “var-markita” por signi Max Havelaar, kiu, kontraste al kion pretendas lia komunikaĵo, neniel estas marko.
Sovaĝa kontraŭsindikata subpremo

DE TIAM JAM NE estas obstakloj por ke la justaj produktoj transu la sojlon de la granda distribuado, kies provizo-politiko, karakterizata de serĉado de liverantoj sociale neŭtralaj, kreskigas la masivajn delokadojn, akcelas la socialan malsekurecon kaj la dungo-provizorecon.* Publikaj ofertoj de entrepren-aĉeto, fuzioj, sorbiĝoj, aĉetoj... “En ĉiu granda segmento de la merkato, tri aŭ kvar internaciaj firmaoj liveras solaj 80% de la vendita propono en la hiperbazaroj”, konstatas la reprezentantoj de Coopernic, due plej granda eŭropa aĉet-centralo.* Douwe Egberts, Kraft Foods, Nestlé, Procter & Gamble kaj Sara Lee tiel dividas inter si la kafo-merkaton. Fenomento de koncentriĝo kiu tuŝas ankaŭ la sektoron de la distribuado.

* Vd “Racket dans la grande distribution ‘à la française’ [Monĉantaĝo en la granda distribuado ‘francstila’]”, Le Monde diplomatique, decembro 2002.
* Coopernic grupigas Colruyt (3-e plej granda belga distribuisto), Rewe (2-a plej granda distribu-grupo en Germanio), Conad (2-a plej granda distribu-grupo en Italio), Coop (2-a plej granda svisa distribu-grupo) kaj Leclerc (2-a plej granda distribu-grupo en Francio post Carrefour-Champion, la eksa Promodès).

Laŭ la kritikantoj de Max Havelaar, la alveno de la distribu-gigantoj estas vera minaco. Ili citas kiel pruvon la deklarojn de la reprezentanto de la hiperbazaroj Leclerc, en la sama momento en kiu pluraj sindikatoj denuncis la “sovaĝan kontraŭsindikatan politikon” inspiritan de tiu entrepreno al siaj filiaj magazenoj: “La justa komerco konsistigas nur aperantan merkaton. Kun la volumenoj, la liverantoj povos ege malaltigi siajn produkto-kostojn kaj ni povos tiel altigi niajn marĝenojn.” Ĉu kun la homoj (salajroj kaj sociala protekto) por alĝustigo-variablo?

“La diversaj tipoj de distribuado ne estas nepre malkongruaj, ĉar ili ne taŭgas por la samaj tipoj de produktistoj: por eta produktisto, eta magazeno, por granda produktisto, granda magazeno”, konfesas justkomercisto kies spezo obliĝis per dudek-unu en kvin jaroj.* Sub la impulso de la aferistoj de la “charity coffee”, la justa komerco nun transformiĝis al komerco de la justa, kion bedaŭras la pastro Van der Hoff: “Ekde 1990 ni estis en zorgo pri la turniĝo kiun faris la movado [Max Havelaar] en aliaj landoj.* Ĝia politika dimensio estis iom post iom mildigita kaj poste eliminita.”

* Tristan Lecomte (akci-societo Alter Eco) en Jean-Pierre Blanc, Ondine Bréaud kaj Pierre Massia (sub la dir. de), Commerce équitable et café, rébellion ou nécessaire évolution? [Justa komerco kaj kafo, ĉu ribelo aŭ necesa evoluo?], L’Harmattan, Parizo, 2003, citita de Virginie Diaz Pedregal en Le Commerce équitable dans la France contemporaine, verko cit.
* La marko Max Havelaar ĉeestas en dudeko da landoj nomataj “Nordaj”: Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Finnlando, Francio, Hispanio, Irlando, Italio, Japanio, Kanado, Luksemburgio, Norvegio, Svedio, Svisio, Usono kaj Nederlando, kie ĝi estis fondita en 1988.

Lidl ĝuas siavice la trankviligan reputacion de Max Havelaar, dum senprecedenca kampanjo okazis en tuta Eŭropo ĉirkaŭ la rivelega Schwarzbuch Lidl (Nigra libro Lidl) kiu denuncas “la laborkondiĉojn, klimaton de timo inter la salajruloj kaj neelteneblajn subprem-disponojn” en ĝiaj magazenoj.* Sed, por Max Havelaar Germanio — kies spezo progresis je 50% por atingi 110 milionojn da eŭroj ekde la alveno de ĝiaj produktoj en la vendejoj de la malaltpreza distribuisto-, la kritikoj koncerne la devojiĝojn de la justa komerco ne estas akcepteblaj.

* Publikigita laŭ iniciato de la germana sindikato de la servoj Verdi; www.attac.de.

McDonald’s, Starbucks, Accor, Nestlé, Dagris, Leclerc, Lidl... La eksperimento povintus iri ankoraŭ pli malproksimen, se Max Havelaar Svisio ne decidintus separi sin de s-ino Paola Ghillani, ĝia ĝenerala direktorino, prezidinto de Fairtrade Labelling Organizations (FLO).* Mallonge antaŭ ol esti distingita per la enviata titolo “global leader for tomorrow” (“tutmonda gvidanto por morgaŭ”), ŝi entreprenis enkonduki Max Havelaar en la servoj, la turismo, la banko, la juveloj, la elektroniko kaj eĉ... la petrolo kaj la diamantoj.*

* FLO grupigas la naciajn iniciatojn de Max Havelaar, kiuj portas diversajn komercajn markojn laŭ la landoj: Max Havelaar, Fairtrade, Transfair aŭ ankaŭ Rattuisemarkt.
* Daniel Wermus, “Les dessous du divorce entre Max Havelaar et Paola Ghillani [La fono de la divorco inter Max Havelaar kaj Paola ghillani]”, La Liberté, Ĝenevo, 6-a de aprilo 2005.

“Por trakti rekte kun la produktistoj, Max Havelaar ne hezitas organizi la malaperon de la etaj lokaj interuloj, tiuj kolportistoj kiuj agas kiel migraj komercistoj profitantaj de siaj vojaĝoj por alporti varojn kaj medikamentojn al la plej malproksimaj vilaĝanoj. Li puŝas ilin al bankroto pro afiŝitaj kialoj de ekonomio kaj moralo. Fakte li malaperigas ilin por transpreni ilian lokon”, indigniĝas s-ino Anne Brochier, animantino de eta strukturo de helpo al disvolvado. Al la 6 centonoj de eŭro kiun la “kojotoj” (interuloj) prenis el la prezo de paketo da kafo, substituiĝis la 5 centonoj da eŭro postulataj de Max Havelaar.

Alia debato-temo, la prava demando pri kiu pagas por la justa komerco? La konsumanto, asignita por kompensi la damaĝojn kiujn suferas la etaj kampkultivistoj. Kulpigita de la reklam-sloganoj kiuj ludas sur la mizerisma registro kaj provas forgesigi al li ke estas la samaj rostistoj kaj distribuistoj kiuj, post ekspluati kaj dronigi milionojn da etaj terkultivistoj en mizeregon trudante al ili reduktitajn prezojn jam de jaroj, revenas kun cinikeco sur la lokon de siaj krimoj, apenaŭ kaŝitaj sub siaj novaj “justaj” maskoj, ankoraŭ kun la etikedo “made in sweat shops”.

Ĉar la kulturistoj pagas por esti aŭtentigitaj je biologia kampkulturo, ĉar la liverantoj de la granda distribuo pagas allas-prezon por esti referencitaj, la malriĉaj etproduktistoj devas pagi iaspecan “kvazaŭ-imposton por referencado” ĉe la FLO-Max Havelaar por esperi esti iomete malpli mistraktataj de tiuj kiuj aĉetos ilian produktaĵon. La honorarioj varias de unu kooperativo al alia, laŭ la nombro da terkulturistoj kaj da salajruloj... kvankam la plej malriĉaj, sezonaj laboristoj, tagaj, kamparanoj sen tero kaj aliaj provizoraj laboristoj estis ekskluditaj el la kampo de la justa komerco fare de la sistemo. La aĉetprezo por la kafo-produktistoj estis fiksita unu fojon por ĉiam, en 1998, de la FLO-Max Havelaar: po 0,76 eŭro la pundo por la robusta kaj po 0,88 eŭro por la arabica, kia ajn estas cetere la prezo per kiu ĝi estas vendata al la fina konsumanto.

Endas precizigi ke Max Havelaar ne aĉetas produktaĵojn. Li ankaŭ ne vendas ilin. Lia rolo limiĝas al garantii al la konsumantoj la aplikadon de klaŭzaro ellaborita de la FLO. La entreprenoj kiuj distribuas la produktojn garantiitajn “justaj” de Max Havelaar promesas respekti ĝin kaj pagi tiun minimuman prezon al la produktistoj. Sen promesi ion pri la volumenoj... Laŭ tio, la entreprenoj kiuj afiŝas siajn pretendatajn bonajn praktikojn povas elekti inter la “justa”, pagata apenaŭ pli kare, sed ebliganta komuniki “respondeca”, kaj la kurzoj de la monda merkato kiuj garantias al ili enpoŝigi egajn profitojn. Kiom da justeco en la “justa”? Iomete pli ol 4 eŭroj monate de kroma enspezo por la kampulo, laŭ la nombroj de Max Havelaar, de kiuj necesas depreni de ili la kostojn de kooperativo, de lokaj transportoj kaj de dogano.

Dudek jarojn post la starigo de Max Havelaar, la konstato de Van der Hoff amaras: “Sur la ekonomia ebeno, ni fartas iomete pli bone ol en 1988. Sed nia situacio restas tre provizora. Niaj produktistoj de [justa] kafo gajnas mezume 2,18 eŭrojn tage — malpli ol la laŭleĝan minimumon de 3,28 eŭroj en Meksikio”, kiu siavice jam estas tre malalta.

“Kiam Rica Lewis laŭdas la justajn virtojn de siaj ĝinzoj, oni forgesas ke nur la kotono havas la markon. Malongo [kafo aŭtentigitaj de Max Havelaar] agas ankaŭ en la ne-justa, la metodo ne estas kompleta. Jen vendologio”, koncedas s-ro Michel-Edouard Leclerc. Nur la kotono el Kameruno (teksita en Italio), servinte por sia fabrikado (en Tunizio) meritas la nomon “justa”. “FLO-Cert garantias la laŭspurigecon kaj la konformecon de tiu ĝinzo, fabrikita laŭ la reguloj starigitaj por la konvencio de la ILO [Internacia Labor-Organizo], insistas Rica Lewis. Kvazaŭ la “justa” resumeblus al la nura respekto de tiuj reguloj pli ol minimumaj...

Aktuale, neniu marko, neniu reglamento donas oficialajn garantiojn al la konsumantoj de la “justa”, kiuj devas kontentiĝi per konfidi la agantojn de la sektoro. La termino “marko” efektive uzeblas nur kondiĉe de respondi al triobla postulo: disponi pri klaŭzaro submetita al sendependaj kontroloj, aŭtentigitaj de organismo siavice mem sendependa kaj aprobita de la publikaj potencoj. Neniu organizo de la justa komerco respondas al tiuj postuloj.

La grandaj profitantoj de la nuna teĥniko estas antaŭ ĉio la strukturoj de kontrolproceduroj kaj la interistoj de aŭtentigado, kun la transnaciaj agronutraĵaj konzernoj, tiuj de rostado kaj de distribuado. Efektive kostas nenion por tiuj, ĉar ili kontentiĝas pagi iomete pli kare sensignifan kvanton da krudmaterialo, opiniata “justa”, kiun ili tuj rapidas fakturi pli altpreze por la konsumantoj dezirantaj kafon de justa komerco. Ĉar forestas reglamento kiu difinas ilin kaj kodigas la enhavon, la malforteco de la kontroloj kiuj garantias la justan komercon okazigas ankaŭ ĉiajn disputojn. Kontrolante kvindek-kvin agantojn inter la plej reprezentaj de la sektoro, la ĝenerala direktejo de la konkurenco, de la konsumo kaj de la fraŭd-subpremo (DGCCRF laŭ la francaj sigloj) notis dek-sep diversajn metodojn, de kiuj certaj estas karakterizataj de foresto de klaŭzaro, eĉ de laŭspurigeblo.

Manke de sufiĉe multnombraj inspektistoj, la sistemo puŝas la etkamparanojn grupiĝi en kooperativojn, poste la kooperativojn al kooperativaroj (tegmentaj kooperativoj). Disponante pri nur du sendependaj inspektistoj por la tuta Meksikio, pri unu sola por la aliaj landoj, FLO-Cert alvenas al kontroli nur la kooperativojn de kooperativoj, kio havas la efikon malproksimigi iomete pli la inspektistojn de tiuj kiujn ili devus kontroli.

“La Federacio Metiistoj de la Mondo devas distingi sin de la komercaj organizantoj kiuj ne havas edukajn celojn aŭ de ekonomia transformado kaj por kiuj la justa produkto gravas pli ol la justa sistemo”, rekomendas s-ino Carole Reynaud-Paligot, ĝia prezidanto. Kiel Minga kaj Naturo kaj Progreso, ŝi pledas por garantio bazita sur la partnereco, la memtaksado kaj la krucita taksado.

Supertraktata de la amaskomunikiloj, disponante pri financaj rimedoj sen komuna mezuro kun tiuj de siaj rivaloj, Max Havelaar troviĝas senmanke en hajlo de kontestoj. Tamen, liaj rivaloj, pli malgrandaj, malpli traktataj de la komunikiloj kaj do malpli elmetitaj, kaj ne pretendintaj pri “marko” — kion ankaŭ ili ne rajtus fari-, ne estas esceptigindaj de ĉia kritiko.

Oni emus kredi la justan komercon kapabla bridi la eksponencialan dominadon de tiuj kiujn Jean Ziegler nomas “la novaj mondomastroj”, sed meti paketon da kafo laŭdire justa sur la pinton de aĉetĉareto superbordanta de “nejustaj” produktoj, fabrikitaj pej ofte de kvazaŭ-sklavoj en la keloj de la tria mondo, ĉu tio sufiĉas por kontentigi la etikan demandon de la pli kaj pli informitaj civitanoj?

La devioj, misuzoj kaj ekscesoj farataj ĝianome tamen ne povus konduki al rifuzo de la ideo de vere justa metodo. Ĉiutage la konsumanto voĉdonas por modelo de socio produktisma, intensa, poluanta kaj malhumaniga aŭ por tipo de produktado respektanta la homojn, la animalojn kaj ilian medion. Ĉie leviĝas voĉoj por postuli vere justan komercon, liberigitan de la influo de la manipulistoj de la komunikado kaj de la vendologio. Ŝajnas ke la “alikonsumantoj” reprezentas jam 15% ĝis 25% de la loĝantaro.*

* Stéphane Lauer, “La distribution est désemparée face aux ”alterconsommateurs“ [La distribu-entreprenoj estas konsternita fronte al la ‘alikonsumantoj’]”, Le Monde, 15-a de julio 2004.

“En Japanio 25% de la mastrumejoj estas engaĝitaj en la movado de la kooperativoj de konsumantoj en kiuj partoprenas la famaj Teikei*, inspirintoj de la francaj Asocioj por Konservado de Kamparana Agrokulturo” [AMAP laŭ la sigloj en la franca], klarigas la ĵurnalisto Noriko Hanyu. Tiuj modeloj ne kostas reklamon, afiŝas nenian var-insignon kaj eĉ malpli ian markon, tamen ili tendencas al tio kio povus esti vere justa komerco.

* La lingvistoj tradukas la vorton teikei per “meti la vizaĝon de la kamparano sur la nutraĵojn”, por signi tiun tipon de rekta rilato inter “produktisto-civitano” kaj “civitano-konsumanto”.

Du logikoj alfrontiĝas en la turmentata pejzaĝo. Tiu de la marko Max Havelaar kaj de liaj komerc-partneroj, kiuj karekateriziĝas per la traktado de gravaj volumenoj de niĉaj produktoj kaj de eksportado (kafo, teo, kakao ktp.), kelkfoje damaĝe al la pornutraĵaj kultivadoj kaj al la nutraĵa suvereneco de la lokaj loĝantaroj, kaj tiu de la reto de la tipo Naturo kaj Progreso, Metiistoj de la MondoMinga, kiujn akompanas miloj da aktivaj simpatiantoj, kiuj pozicias sin rezolute en aliron de sistemeco*, de relokecigo de la agadoj kaj de ĝeneraligo de vere justaj interŝanĝoj, Norde kiel Sude.

* De la produktisto ĝis la konsumanto, tra la eksportistoj, importistoj, transformistoj, kondiĉistoj, transportistoj por venigi al la komercanto. Sen forgesi, en ĉiu etapo, iliajn salajrulojn.

Nur universala kadro trudanta sin kiel la normo ebligos definitive subordigi la komercon kaj la ekonomion al la homo. Kiam do aperos Monda Organizo de la Civitano kaj de lia Medio?

Christian JACQUIAU.