Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

KAŜPENSOJ MALANTAŬ LA DISKURSOJ PRI VIKTIMIĜEMO

AGNOSKO AŬ MALPROFANIGO?

La viktimoj kaj iliaj suferoj estas delonge neglektataj, interalie de justico, kies celo estas, antaŭ ĉio, reguligi la sorton de la krimulo kaj protekti la socion. Iompostiome, ili atingis agnoskon de siaj rajtoj kaj statuson ebligantan pli justan kompenson pro la suferita malutilo. La feminismaj movadoj kaj la homhelpaj asocioj ludis grandan rolon ĉe la plibonigo de la sorto de la viktimoj dum ĉi du lastaj jardekoj.

La Eŭropa Konsilio ĵus sankciis plurajn tekstojn pri helpo al la viktimoj kaj pri la kompenso, kiun ili povas ricevi. En Francio, ĝi estas objekto de la leĝo de la 15-a de junio 2000. Koncerne la krimologion, ĝi riĉiĝis je nova fako, la viktimologio, kiu studas la konsekvencojn de leĝ-rompo, la help-eblojn por la viktimoj, sed ankaŭ, laŭ antaŭmalhelpa perspektivo, la kondiĉojn, kiuj alkondukis al la realigo de la leĝrompo. Tiu nova scienco estas, interalie, devigata pli bone lukti kontraŭ la geedzaj perfortaĵoj, delonge mistaksataj.

Tamen, flanke de tiuj plibonigoj akceptitaj de ĉiuj, ŝajnas ke disvolviĝis fenomeno pli kontestebla nomata “viktimiĝemo”. Iu “viktimeca urĝo” kondukas, tiel, laŭ la justic-oficisto Denis Salas, al puna ŝvelado celanta atingi neeblan “kompenson” pro la sufero trudita. Malgravigaj cirkonstancoj kaj principo de individuigo de la punoj cedas la lokon profite al pezaj kaj aŭtomataj sankcioj. Malbone taksata atento al la viktimo naskus, krome, certajn misfunkciadojn. Certaj juĝaj eraroj estas konsekvencoj de malprofanigo de la supozata viktimo, kies ateston oni ne plu sufiĉe trakontrolas.

Sed la debato pri viktimiĝemo transpaŝas la juĝan kadron. La viktimo ŝajnas iĝi centra figuro de la socio, fundamenta politika referenco, malfavore, por ekzemplo, al la rolo de heroo aŭ de aktivulo. En 2006, la projekto, subtenata de konataj personoj kiel la socialisma deputito Jack Lang, transloki la cindrojn de la kapitano Alfred Dreyfus en la Panteonon, estigis embleman polemikon. La dramplena historio de tiu oficiro — fine rehonorigita kaj rangaltigita — estas unu el la simboloj de la ruinigoj de la antijudismo. Malgraŭ tio, Dreyfus estas, precipe, viktimo dispremita pro aliies insidoj. Ĉu oni devas, el tiu sola pravigo, loki lin en la templon de la herooj? Se la publikaj povoj deziras substreki la gravecon de la lukto kontraŭ la antijuda rasismo, ĉu ili ne devus prefere omaĝi la subkolonelon Picquart, kiu denuncis la intrigon kaj kontribuis al la manifestiĝo de la vero, koste de sia militista kariero? Anstataŭ la projekto de “panteonigo” de Dreyfus, kio estis fine forlasita, okazis ceremonio prezidata de la tiama ŝtatestro, s-ro Jacques Chirac.

La viktimo ŝajnas malordigi la tutajn sociajn gvid-signojn. Tiel, freŝdata reklam-kampanjo kontraŭ la kancero en Francio kvalifikis “ordinaraj herooj” personojn luktantajn kontraŭ tiu malsano. Kion diri, do, pri tiuj, kiuj elmortis? Ĉu oni ne spektas, ĉe tio, gloradon de malfeliĉo kaj de ĝiaj viktimoj?

La “enrompo de la viktimo en niajn sociojn” (Denis Salas) naskas, laŭ certaj aŭtoroj, “malicajn etikojn”, interalie stimulante vet-manifestiĝon aŭ konkurencon inter la viktimoj (Pierre Hazan). Por ili la “leĝoj memor-koncernaj”, same kiel la postuloj de “kompenso” por la viktimoj “rektaj aŭ nerektaj” de la sklavismo aŭ de la koloniigo sidas en tiu kadro. La viktimiĝemo kondukas, krome, al la senpolitikigo de la debatoj, reduktante ĉian demandon al la duopa alfrontado viktimoj-turmentistoj. Ĝi estas konsekvenco de la malkontrastiĝo de la ideologiaj opozicioj sur fono de difektiĝo de la viv-kondiĉaro. Ĝi tenus, do, konservativan funkcion (André Bellon), malebligante, ke estu metita la sociala demando, dum la sufero de la popolaj kategorioj — kiu ne sidas en la kadro de la viktim-rilataj depostuloj — estas preskaŭ malaperinta el la politikaj debatoj. La graveco de la montroj de apogo al ĉiaj viktimoj kontrastas, tiel, kun la malforta solidareco al la strikantoj aŭ al la senlaboruloj, glit-evoluo pri kiu la peristo kaj la politika klaso kunkulpas.

Por la ĵurnalistino kaj eseistino Mona Chollet, la kritiko de la viktimiĝemo celas aparte la virinojn aŭ la malplimultojn diskriminaciatajn, kies justajn depostulojn oni provas tiel senvalorigi. Ĝi do enfermas “rifuzon” de la suferitaj maljustaĵoj.

“VIKTIMIĜEMO”: ĉi vorto, ankoraŭ ne uzata en Francio antaŭ kelkaj jaroj, kaj signifanta kulpan inklinon enfermiĝi en identecon de viktimo, nun eniĝis en la kurantan lingvon, sen ke oni scias per kie ĝi eniris. Ĝi plej ofte celas malplimultojn luktantajn por siaj rajtoj — aparte, la posteularon de sklavoj aŭ de koloniigitoj — aŭ ankoraŭ la feministojn, sed ankaŭ uzeblas, larĝasence, pri ĉiaspecaj plendoj, kontestadoj aŭ postuloj.

Primoki la “viktimiĝemon” fariĝis ekzerco ŝatata de eseistoj kaj komentistoj (vidu, ĉi-sube, liston de verkoj traktantaj la demandon): ĝi ebligas morale superelstaran starpunkton el inter la plej valorigaj kaj ebligas trouzi la adjektivon “kompateca”, kiu ĉiam bele aspektas en titolo de libro aŭ ĉapitro. Por la leganto, tiu sinteno povas rapide impresi agace; agaco ankoraŭ plifortigita de aspekto de neevitebla ĉiometujo de la libroj pri la demando: bone serĉante, preskaŭ ia ajn situacio trakteblas laŭ la koncerno ‘viktimoj-kulpuloj’. Pro tio, oni povas pridubi la validecon de koncepto ebliganta, ekzemple, al Guillaume Erner samklasigi — kiel du reprezentantojn de “kompatema penso” — Bernard-Henri Lévy kaj Pierre Bourdieu.

Carolina Eliacheff kaj Daniel Larivière, kiel Erner, vidas en la malbanala imponeco kaj konfido atribuata al la viktimoj konsekvencon de la amplekso alprenata de la politiko-spektaklo, sed ankaŭ de la fino de la malvarma milito. Estas pli facile subteni la viktimojn de ajna plago ol politike engaĝiĝi en mondo kompleksa, opinias la unuaj, ĉar, almenaŭ, “oni certas, ke oni ne trompiĝos pri la kaŭzo” — aŭ almenaŭ tion oni kredas. “Ĉio okazas, skribas Erner, kvazaŭ la malprofanigo de la viktimoj estas tio, kio restas post la retiriĝo de la marksismo.” Nu, li mem, grupigante en sama libro tre mikskonsistajn temojn, de Lady Di ĝis la animal-kaŭzo, de televidaj korelverŝadoj ĝis la sklavismo, kaj ilin unuigante sub sama surskribeto, kontribuas al tiu senpolitikigo. Des pli ke li ĝin praktikas ankaŭ retroefike: sub lia plumo, tiu alte politika periodo, kio estis Majo 1968, iĝas, tiel, “printempo de la viktimoj”...

La modo de eseoj pri viktimiĝemo pluigas alian: tiun, kiu, en la 1990-jaroj, konsistis en mallaŭdi la “politike ĝustan lingvaĵon” — kunligatan, jam tiam, al fragmentiĝo de la socio al diversaj grupoj kun tiranaj postuloj — kaj la difektegojn, kiujn ĝi okazadis en la usonaj universitataj terenoj. Tio estis tiom facila kiel distra: temis, tiam, pri seminarioj gvidataj de feminismaj lernantinoj sub la titolo “ovarioj”, pri Pipino la Malalta* rebaptita “Pipino la Vertikale Defiita”, pri aŭtentikaj anekdotoj miksiĝantaj kun fantaziaj onidiroj aŭ kun simplaj ŝercoj: la subtilaj spiritoj trovis tie, por petoli, ludterenon kun senlimaj eblecoj*.

* Pipino, franka reĝo, patro de Karolo la Granda. En la franca, la nomo “Pépin” [Pipino] ankaŭ signifas “grajnon”, “kerneton”, kio ebligas vortospritaĵojn. -jh
* Vd Philippe Mangeot, “Petite histoire du politiquement correct [Eseo pri la politike ĝusta lingvaĵo]”, Vacarme, n-ro 1, vintro 1997; www.vacarme.eu.org/article 77.html.

La pamfleto de Robert Hughes, artkritikisto ĉe Time, aperinta en 1993, Culture of Complaint [Plendkulturo], multe efikis por altiri la atenton de la francoj al tiu vejno. Estas tamen libro ja pli riĉa kaj solida ol la avataroj, kiujn ĝi estas okaziginta en okcidenta Eŭropo. Kvankam li skribas kun akra plumo, Hughes manifestas ankaŭ konstantan zorgon pri nuancoj. Li rememorigas, ke la maldekstro ne ĝuas ekskluzivecon pri pudoraj eŭfemismoj: li alpinglas la staban slangon (la unua Golfmilito kaj ĝiaj “kirurgiaj frapoj” estis tiam en freŝa memoro), aŭ la administracian, kiu transformas kraŝon al “borsa retropaŝo” kaj masivajn maldungojn al “industriaj restrukturadoj” — rimarko aspektanta banala hodiaŭ, post kiam la analizo de la liberala leksiko fariĝis populara, sed kiu estis malpli tia tiuepoke. Li primokas la indignoblekojn de la konservativa maldekstro, kiu denuncas iun supozatan dominadon de la marksistoj en la universitato: en Berkeley, kiel en Los-Anĝeleso, li rememorigas, altega plimulto de la profesoraro deklare aprobas la konservatismon. Krome, la gravegaj postenoj estas tenataj de respublikanaj eminentuloj, “kaj estas absurde aserti ke tio estas ne politika”.

Laŭ Bruckner, ĉe la okcidenta homo esprimiĝas “infanismo kaj lamentado”

KIAM HUGHES publike malaprobas la fervorekscesojn de la intelekta maldekstro, tion li faras ne tiom por ĝin senkreditigi ol por montri en kia grado ili al ĝi malutilas. Li riproĉas al ĝi “interesiĝi pli pri ras- kaj seks-demandoj ol pri klas-demandoj” kaj “zorgi pli pri teoriado je raso kaj sekso ol pri raporto pri ili”. Li ankaŭ timas, ke ekskluziva enfokusiĝo sur la lingvo fariĝos, por ĝi, rimedo forturni ĝian senpovecon ŝanĝi la entutan kondiĉaron de tiuj, kiujn ĝi defendas: “Neta profito: la filistroj, kiuj volis svenbati pederastojn volas hodiaŭ svenbati gejojn.”

Krome, tiu aŭstraliano enmigrinta en Usonon, estas entuziasma partizano de plurkulturismo. Tio, kion li mallaŭde rigardas, ne estas do la enrompo, en la okcidentan kulturan kampon, de aŭtoroj dispuŝantaj la ununuran starpunkton blankan, viran kaj devenantan el la superaj klasoj, sed la konkludoj kelkfoje hastaj el tio tiritaj. Estas nepre necese analizi la sociajn aŭ kulturajn premisojn efikantajn sur la tekstoj, li substrekas. Sed estas ruinige reteni tian analizon kiel ununuran kriterion per kiu tiuj tekstoj ellegeblas. Li rememorigas, ke Edward Said, unu el la intelektuloj, kiuj plej klopodis elfosi tiujn premisojn*, li mem ĉiam avertis kontraŭ tial devojigoj. Li bedaŭras, ke la maldekstro estas pli inklina suspekti, forcenzuri kaj elpurigi — kvazaŭ certaj verkoj entenus moralan viruson kapablan infekti la leganton — ol sumigi kaj kompari: “La sciado estas dilatiĝema, ne restriktema.”

* Interalie en Culture et impérialisme [Kulturo kaj imperiismo], Fayard — Le Monde diplomatique, Parizo, 2000.

Skribinte la antaŭparolon de la franca eldono de la Hughes-a libro, Pascal Bruckner dediĉis sin, ekde la sekvanta jaro, alklimatigi ties asertojn. La centra tezo de La tentation de l’innocence [Tento al senkulpiĝo] asertas, ke la okcidentuloj rigardas sin samtempe kiel porĉiamajn infanojn kaj kiel viktimojn, kaj ke ĉe ili esprimiĝas “infanismo kaj lamentado”. Bruckner tiel amasigas citaĵojn, plej ofte jam uzitajn aŭ senkuntekstigitajn, de tri aŭ kvar usonaj radikalaj feministinoj — tiuj ogrinoj, kiujn ĉiu eseisto germano-herbeja* devas elvoki por ke oni tremetu en ĉiu hejmo. Li depruntas , interalie de Hughes, kiu ĝin jam estis citinta kun indigno, diron atribuitan al Andrea Dworkin, laŭ kiu ajna penetro, eĉ dezirata, estas seksperforto. Spite al tio, ke la koncernata ĉiam refutis tiun interpretadon de siaj verkoj*: en 2003, Elisabeth Badinter ĝin reprenis en Fausse route [Malĝusta vojo], dediĉita al la “ekscesoj” de la feminismo; poste, Eric Zemmour, malpruda ĉantisto de etanima virismo, ĝin mencias en Le premier sexe [La unua sekso]*, atribuante ĝin, ĉi-foje, al la feministoj ĝenerale kaj aldirante subtile: “Kio, cetere, ne estas malvera.”

* Adjektivo rilata, preskaŭ laŭvorte, al Saint-Germain-des-Prés, fama pariza kvartalo, kiu en la 1950-aj kaj 60-aj jaroj estis, laŭreputacie, intelekta kaj radikala centro, el kio hodiaŭ postrestas nur svenanta snoba sfero kaj gloraj memoroj. -jh
* Vd Charles Johnson, “Andrea Dworkin ne croit pas que tout rapport hétéro est un viol” [Andrea Dworkin ne pensas, ke ĉiu gea seksrilato estas perforto ], Chiennesdegarde.org, 10-a de aŭgusto 2006; www.chiennesdegarde.org/article.php....
* Eric Zemmour, Le premier sexe, Denoël, Parizo, 2006.

Konkludinte, ke la karaktero “de la” usonaj feministinoj estas esence neracia, Bruckner impete elpaŝas longe pledi por ke Francio malcedu al la tento importi tiun malbonaŭguran puritanismon kaj konservu tiun agrablegan etoson de ŝercemeco kaj harmonio, en kiu genobeloj miksas, tute kvietece, spiritludojn kun karnaj plezuroj. Onin perpleksigas tiuj longaj paĝoj el senbremsa lirikismo kunvokantaj Louise Labé*, la preciozulinojn, la libervivulojn kaj la trobadorojn, por enrompi jam malfermitajn pordojn. Estas memkompreneble, ke la seksrilatoj, en Usono kiel en Francio, transe de la diversaj kulturaj manieroj sub kiuj ili socie organiziĝas, povas enhavi plejbonaĵojn same kiel plejmalbonaĵojn. Kontraŭstari plejmalbonaĵon ne signifas, ke oni ignoras la plejbonaĵon, same kiel la ekzisto de plejbonaĵo tute ne ŝanĝas ajnon ĉe tiu de la plemalbonaĵo. Nu, do?

* Franca renesanca poetino , Liono, 1520 (aŭ 1522) — 1566.
La subpremo, en si mem, ĉesis esti zorg-objekto

ĜUSTE ĈI-TIE oni komencas vidi la transformiĝon de la diskurso pri viktimiĝemo: oni volas ne tiom produkti pozitivan analizon ol okupi la terenon, distro-trompi, trudi objekton por pli bone forpuŝi aliajn. Plej ofte, tiu diskurso ne kontestas fronte la pravecon de kaŭzo — sendepende de tio, ke temas pri kaŭzoj kiel tiuj pri virinoj, enmigrintoj viktimoj de rasismo, samseksemuloj aŭ pri palestinanoj: ĝi kontentiĝas rimarki la parolojn de certaj el ĝiaj defendantoj kaj indigni kontraŭ ilia troigeco, kiun ĝi juĝas maldeca kaj skandala. Krom tio, ke iom post iom, tiu indigno finforpelas ĉiujn aliajn konsiderojn: de nun, kiam oni elvokas iun dominad- aŭ subpremad-situacion, neniam la dominado aŭ la subpremado mem debatindas kaj konstituas objekton de unuanima maltrankvilo, sed ja la vortaj deglitoj, realaj aŭ supozataj de tiuj, kiuj luktas kontraŭ ili.

Inter ĉiuj tiuj mispaŝoj, la senpripensa invoko de genocido estas, evidente, tiu, kiu plej faciligas tian procedon, ebligante forpuŝi, kiel neniaĵon, la koncernan situacion. Kiam ili mencias la idaron de sklavoj kaj koloniitoj, kiu, imitante la idaron de la deportitoj, postulas agnoskon de tiu pasinteco, Caroline Eliacheff kaj Daniel Soulez Larivière kontentiĝas seke atentigi, ke “estus trouze kompari tion, kio ne estas komparebla”.

Tiu rifuzo kontraŭmetata al la realo disvastiĝis en tia grado, ke ĝi fariĝis kafeja banalaĵo. La anoncisto de kultura televid-elsendo deklaras, ekzemple: “Cent virinoj pojare estas viktimoj de geedza perforto en Francio. Estas evidente terure, sed tute ne eblas, ke pro tio la aktivuloj de tiu kaŭzo aŭdacu kompari ĝin kun genocido*...” La libro de Elisabeth Badinter, kiu turnas sin ekde la unuaj paĝoj al Tento al senkulpiĝo de Bruckner, ludis krucan rolon en la disvastigo de tiu banalaĵo. Okaze de la reklam-prezento de Malĝusta vojo, kiam oni dumintervjue demandis al ŝi “ĉu la koncepto de viktimiĝemo, kiun ŝi aplikas al la virinoj, aplikeblas al la amaskomunika traktado de la palestina-israela konflikto”, ŝi respondis: “Estas vere, ke la palestina popolo estas popolo viktimo. (...) Sed mi estis tre frapita de la diligenteco de la eŭropaj amaskomunikiloj ĉe la ‘sciigado’ pri Jenino. Ĉiuj estis tro kontentaj paroli pri ‘amasbuĉo’*. Kiam la fingro montras la lunon, la nov-filozofo, esperante forgesigi la astron, invitas tutesplori la fingron suspekteme.

* Portrait de Frédéric Taddeï [Portreto de F. T.], Libération, Parizo, 16-a de februaro 2007.
* L’Arche, n-ro 549-550, Parizo, novembro-decembro 2003.

Cetere, la ekzisto de la luno apenaŭ tanĝas la surfacon de lia konscio. La verkaro de Bruckner, kiu faras fajron per ĉia ligno, kiu kunligas senmotivajn asertojn kaj riskajn ekzegezojn kun lingvo kvazaŭ ebriiĝinta el sia propra eleganteco, konsternas pro sia konstanta evitado de la realo.Tiel, en La Tyrannie de la pénitence [Tiraneco de pentopuno], li alpinglas la severajn kvalifikaĵojn, kiujn uzas Giorgio Agamben kaj Enzo Traverso pri la atendeg-zonoj kaj la reten-centroj, vidante en tio plian simptomon de la “okcidenta masoĥismo”; aŭ ankoraŭ, li bedaŭras la fakton, ke la studentoj, kiuj, en 1968, rigardis sin kiel “intelektajn laboristojn”, difinas sin nun kiel “portempajn [laboristojn]” tio estas, laŭ li, kiel viktimojn. Koncerne la scion pri kio “reale” estas atendegzono, kaj ĉu kio tie okazas pravigeblas, aŭ la esploron super la transformiĝoj de la laboro de post 1968, ŝajnus ke temas pri tro vulgaraj demandoj por ke li ilin renkontu.

Tiu blindeco atingas sian plejsupron kiam oni ekpritraktas la palestinan-israelan konflikton, kiu naskas spektindajn logikajn piruetojn. Tiel, se la tutmonda opinio kulpigas la israelajn miskondutojn, tio ne rezultas el tiaj miskondutoj mem (jen hipotezo vere tro fantazia), sed el tio, ke ĝi “havas venĝemon kontraŭ la judoj tial, ke ili ne akordiĝas kun la kliŝo de la viktimo”, kaj kontraŭ Israelo el tio, ke “ĝi fortumas sentime”... Bruckner uzas argumentadon kun varia geometrio: Pascal Boniface estis jam rimarkinta, ke lia pledo por la defendo je la ĉeĉenoj, ekzemple, aplikeblus laŭlitere al la defendo je la palestinanoj*. Kiam li ridaĉas pri la maldekstruloj, kiuj iluziiĝas rigardante la palestinanon kiel “la lastan bonan sovaĝulon”, oni povus kontraŭmeti al li kion li skribis mem dum la balkania konflikto rilate la bosnianojn kaj kroatojn: “Kial oni volus, ke la viktimoj estu senmakulaj kaj senriproĉaj? (...) Oni alportus sian helpon al neniu se oni serĉus ĉe la submetitoj la blankecon de la ŝafido.”

* Pascal Boniface, Vers la quatrième guerre mondiale? [Ĉu direkte al kvara mondmilito?], Armand Colin, Parizo, 2005.

Stariĝas surdul-dialogo inter tiuj, kiuj luktas nome de la virinoj aŭ de la malplimultoj, kaj la malaprobantoj de la “viktimiĝemo”. La due cititaj akuzas la unuajn frakasi la universalismon, ripetante, ke ne estas liaj originoj aŭ lia sekso, kio konsistigas la valoron de individuo — kio ne estas sal-manka, devenante el verkistoj, kiuj, kiel Bruckner, aperas identiĝi siaflanke ĉiam pli strikte kun Okcidento konsiderata laŭ ĝia plej palega kaj aroganta senco. Nu, se la malplimultoj organiziĝas, ili tion faras ĝuste por kontraŭstari la vidmanieron “esencisman” aŭ malkaŝe malamikan, kiun elmontras al ili ilia medio. Priskribante la estiĝon de tiu diskutado, François Cusset rimarkigas, ekzemple, ke la samseksema identeco ĉe aidoso-tempo “ne estas origino, sed konverĝo de situacioj: ĉi-okaze, la malsano, la samseksemec-fobio, kaj la solidareco”* .

* François Cusset, La Décennie. Le grand cauchemar des années 1980 [La jardeko. La inkubsonĝo de la 1980-jaroj], La Découverte, Parizo, 2006.

Por atingi la ekzistadon estiel individuo, ankoraŭ necesas malimplikiĝi el la kaptilkorbo de antaŭjuĝoj, precipe kiam al tio aldoniĝas malforta ekonomia povo. Sed tiujn ĉekomencajn handikapojn niaj aŭtoroj ne vidas, aŭ ilin konstante minimumigas. “La eblo donacata al ĉiu iri loĝi, lerni en Londono, Amsterdamo, Barcelono, Bulonjo, Krakovo, Prago, Budapeŝto, konsistigas eksterordinaran spiritan plivastiĝon, apud kio la ekskluziva rilato al malplimulta identeco aspektas kvazaŭ kortuŝaĉa naniĝo”, tiel vortumas Bruckner en Tiraneco de pentopuno, forgesante, ke tiu eblo, precize, ne estas donacata al ĉiu.

La handikapo povas sidi ankaŭ en memfid-manko: la virinoj, kiuj travivas geedzan perforton lasas sin persvadi de ilia kunulo, ke pri kio okazas al ili, ili kulpas mem. Por sukcesi esti alie ol viktiminoj, ili unue nepre bezonas esti agnoskitaj kiel tiaj*.

* Legu “Machisme sans frontière (de classes) [Virvirismo sen (klas-) limoj]”, Le Monde diplomatique, mai 2005.
Oni rapide denove renkontas la kutiman rekantaĵon pri lando “senkuraĝiganta la penadon”

PER TIU NAIVA POSTULATO pri ĉekomenca egaleco oni eksplikas, ke kiam virinoj aŭ malplimultoj postulas efektivan egalecon aŭ atingeblecon de rajtoj, kiuj, por ili, nur ekzistas papere, niaj aŭtoroj tiaĵon interpretas kiel despotismon aŭ depostulon de favoraĵo:“La kolektivo ŝuldas al mi ĉion kaj mi al ĝi nenion ŝuldas”, tia estus ilia maksimo, laŭ Eliacheff kaj Soulez Larivière, kiuj, krome, kvalifikas “prefera traktado” la leĝojn kontraŭ la perfortaĵoj suferigataj al la virinoj, voĉdonitaj en Hispanio aŭ aliloke.

La senĝenaĉeco de tiu “sufiĉas” — “sufiĉas, ke oni disvolviĝu kiel individuo”, “sufiĉas, ke oni vojaĝu”, “sufiĉas esti respondeca pri si mem”, kaj, por la batataj virinoj, “sufiĉas paki sian havaĵon”, laŭ Elisabeth Badinter — spegulas sufiĉe grandan socian arogantecon. Ĝi rememorigas la “sufiĉas” celatan al senlaboruloj: oni kvalifikas la sociajn luktojn “viktimiĝemo” same kiel oni alinomas la socialan protektadon “helpumado”. Dum la lasta respublikestra elekto-kampanjo, s-ro Nicolas Sarkozy kunligis, cetere, la du nociojn, kiam li atakis “tiujn, kiuj anstataŭ peni perlabori vivrimedojn, preferas serĉi en la refaldoj de la historio fantazian ŝuldon, kiun Francio estus kontraktinta kontraŭ ili*. La sama skurĝula mensostato regas la du esprimojn. Francio lasas sin domini de “dolorismo de dorlotita infano”, de “pigra senespereco” (Bruckner), sine de Eŭropo siavice karakterizata de “necerteco kaj moleco” — kontraste kun la usonaj fiereco kaj konker-spirito (temas pri — mi rememorigu tion — unu el la malmultaj francaj partizanoj de la invado de Irako). Oni rapide denove renkontas la kutiman rekantaĵon pri lando “senkuraĝiganta la penadon” kaj rifuzanta la reformojn. Eliacheff kaj Soulez Larivière bedaŭras, ke la projekto de eŭropa konstitucio povis esti kompromitita de la ... “eventualaj viktimoj de la pola tubisto*!

* Vd Serge Halimi, “La ideologiaj receptoj de la prezidanto Sarkozy, Le Monde diplomatique en Esperanto, junio 2007].
* En 2005, la figuro de la “pola tubisto”, kiu, danke al la direktivo Bolkestein, povintus konkurenci siajn francajn samulojn laborante sur la teritorio kontraŭ salajro kaj sociala protektado de sia lando, estis supozata — laŭ la partizanoj de la traktato — esti ludinta decidigan rolon en la malakcepto de la eŭropa konstitucio.

La malŝato manifestita de la aŭtoroj instigas konsideri kun prudento la argumenton de Hughes laŭ kiu la zorgo pri seksa aŭ “etna” diskriminacio estas subtenata malprofite al la sociala demando: li pravas, sed tiuj, kiuj ĝin utiligas, ne nepre tre prikonsideras la socialan demandon. Bruckner vidis en la priskribo donita de Hughes de Usono, kiel vortigite en sia antaŭparolo, la pruvon, ke “la franca politika mondo pravas daŭre pensi laŭ klas-kriterioj”. Kio al li ne malebligas, en liaj libroj, kolere grumbli kontraŭ tiu ekstrema maldekstro, kiu volus “puni la riĉulojn”, aŭ opinii, ke “nenio ŝoka kuŝas ĉe tio, ke famaj aŭ riĉaj personoj dediĉu parton de sia tempo al la senhavuloj, por tiamaniere danki la fortunon pro la bonfaroj, per kiuj ĝi ilin favoris”. Jen specimeno de “pensado laŭ klaskriterioj”. La temo de “viktimiĝemo” prezentas novan okazon grave demandi sin pri la “ekscesoj” de la demokratio ( se ĉiuj homoj postulas sian sidlokon ĉetable, kio do antaŭdireblas?) kaj pri la ruiniga eraro pri kiu oni kulpas preferante la egalecismon — maloriginalan, mezbonan, kaj, se ĉion diri, kriptokomunistan — al la flamega “libereco”. Pli ol jardeko post esti komencinta malaprobi la viktimiĝemon, Bruckner skoldas tiun radikalan maldekstron, “kiu neniam sukcesis funebri la komunismon” kaj “kies vera pasio ne estas la libereco, sed la servuteco nome de la justeco”. Ĉu estas vere necese miri pri tio?

Mona CHOLLET.

LIBROJ en la franca pri tiu temo

‣ LE TEMPS DES VICTIMES / VIKTIM-EPOKO. — Caroline Eliacheff et Daniel Soulez Larivière, Albin Michel, Parizo, 2007.

‣ LA REPUBLIQUE COMPASSIONNELLE / KOMPATECA RESPUBLIKO. — Michel Richard, Grasset, Parizo, 2006.

‣ LA SOCIETE DES VICTIMES / VIKTIM-SOCIO. — Guillaume Erner, La Découverte, Parizo, 2006.

‣ LA TYRANNIE DE LA PENITENCE / TIRANECO DE PENTO-PUNO. — Pascal Bruckner, Grasset, Parizo, 2006.

‣ FAUSSE ROUTE / MISA VOJO. — Elisabeth Badinter, Odile Jacob, Parizo, 2003.

‣ LA TENTATION DE L’INNOCENCE / TENTO AL SENKULPIĜO. — Pascal Bruckner, Grasset, Parizo, 1995.

‣ LA CULTURE GNANGNAN / PLEND-KULTURO. — Robert Hughes, Oxforf University Press, 1993.

‣ LA CONCURRENCE DES VICTIMES . GENOCIDE, IDENTITE, RECONNAISSANCE / VIKTIM-KONKURENCO. GENOCIDO, IDENTECO, AGNOSKIĜO. Jean-Michel Chaumont, La Découverte, kol. “Poche”, Parizo, 2002. Referenca libro pri “konkurenco de memoroj”.

RETEJOJ

ECOLE NATIONALE DE LA MAGISTRATURE (ENM) / NACIA INSTITUTO DE LA JUĜISTARO. Densa dosiero pri juĝaj aspektoj, pozitivaj kaj negativaj, de la viktimiĝado.

CONSEIL DE L’EUROPE / EUROPA KONSILIO. Pluraj tekstoj por plibonigi la statuson de la viktimoj.

AMNESTY INTERNATIONAL. La asocio publikigas kritikon de la devojiĝoj de viktimiĝemo.

SCIENCES HUMAINES / HOM-SCIENCOJ. La revuo demandas al si pri la malicaj efikoj de la viktimiĝemo.

REPUBLIQUE! — RESPUBLIKO! Teksto pri la konsekvencoj de la viktimiĝemo sur la demokratio.