Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
“La krimoj de la komunismo”, titolas la speciala numero de la revuo Historia. Naŭdek jarojn post la sturmo de la Vintropalaco estas kvazaŭ la socia eksperimento tiam lanĉita reduktiĝus al stalinismo kaj gulago. Malproksime de tiu unuflanka vido, la historiisto Moshe Lewin relokas la sovetan komunismon en la historion de Rusio kaj pensas pri la instruoj tireblaj el ĝi. Pri la impeto kaj kadukiĝo de la politikaj sistemoj ĝenerale, kaj aparte pri tiuj kiuj deklaras sin socialismaj.
Oktobro 1917* stampis la historion de la 20-a jarcento. Ĝi vekis multajn polemikojn, pravigojn kaj ideologiajn proklamojn, kliŝojn kaj definitivajn kondamnojn kiuj, por multaj observantoj, ne distingeblas disde la realo. La daŭrigo de tiuj reprezentiĝoj ankritaj en la fonda evento, la sturmo de la Vintra Palaco, kontribuas maski la realon en la menso de multaj homoj. Tiel, en 1917, kio superregis, estis la renverso de ĉiuj gvidaj institucioj (armeo, polico, ŝtataparato, la ekonomiaj rondoj, la opinioj kaj la percepto de la politika vivo) kaj ĥaoso kiu ege gravis por la decidoj de la bolŝevistoj.
Plurfoje cetere, tio kio okazas sur la soveta scenejo ne havas rilatojn kun la dekoracio kaj la diskursoj, kio donas surprizplenan historion, ĉar ĝia kadro estas kun krizoj, kie la diserigaj faktoroj agis kun aparta perforto kaj kie la restrukturaj faktoroj alprenis surprizajn formojn.
Ĉia sistemo, nuna aŭ pasinta, analizendas el la vidpunkto de siaj naturaj energioj, de ĝia kapablo aŭ ne reformiĝi, kaj do trovi novan viglecon forlasante danĝeran orientiĝon. La ideologioj estas ofte blindigaj, ĉar ili praktikas la memcelebradon: ili kondukas la homajn estulojn forgesi ke la reĝimo en kiu ili vivas kaj kiun ili konsideras pli dezirinda komencis funkcii laŭ aliaj reguloj, sub la efiko de dissolvaj ekonomiaj kaj sociaj faktoroj kapablaj senigi ĝin je ĝia substanco kaj lasi de ĝi nur la ŝajnon. Tia situacio kompareblas kun teatro en kiu la dekoracio kaj la ago havas nenion komunan. La dekoracio estas tiu de alia teatraĵo, apartenanta al alia epoko; la ludata ago kondukas tute aliloken.
La krizoj kaj la diseriĝaj fazoj plene partoprenas en la evoluo de la historio. Ofte ili stampas la finon de erao, de sistemo. En iuj kazoj, se certaj fortoj (internaj aŭ eksteraj) ekzistas, malfermiĝas nova paĝo, kelkfoje nomata “revolucio”. Notindas ke granda nombro da aŭtoroj parolas pri la revolucio “efektivigita” de la bolŝevistoj, kio ofte subkomprenigas ke ili “kulpas” pri ĝi.
Tiu interpreto de la eventoj estas tutsimple lamentinda. Ĝi montras totalan nescion de kio okazis en septembro kaj oktobro 1917, kiam jam nenio funkciis en Rusio, la paralizo de la potenco estis totala kaj en la tuta lando estis okazontaj grandskalaj kamparanaj ribeloj, interna milito, mallonge, ĝenerala ĥaoso. La revolucio (ĉar estis okazonta ja tio) estis nur respondo al tiu kreskanta ĥaoso kaj al la perspektivo de simpla malapero de Rusio kiel nacia ŝtato.
MALLONGE, ne la revolucio estigis la krizon: sed profundega krizo estis solvita de la revolucio gvidata de la bolŝevistoj, post kiam la aliaj fortoj, kiuj malespere provis regi la situacion, nur profundigis ĝin. Kontraste al certaj kliŝoj, en tiu momento la oficiala politika reĝimo, simboligita de la provizora registaro starigita post la falo de la carismo, en februaro 1917, estas nur dekoracio — nenio okazas. Ĝi estas “elĉerpita” kaj finita. Ne ekzistas ŝtatpotenco, nur ties ŝajno.
La ideo ke la bolŝevistoj “prenis la potencon” (de iu) ignoras komplete la realon: neniu havis ian ajn potencon, de kiu li povintus esti forigita. La bolŝevistoj ne nur ne prenas la potencon de iu, sed ili devas krei ĝin. Kiel poste skribis Vladimir Iljiĉ Uljanov Lenin, komence la bolŝevistoj havis nenion, krom sloganojn kiel “socialismo”, “revolucio”, abolo de la privilegioj kaj titoloj (nobelaro, burokrataro). La ŝlosila elemento de ilia sukceso, ni ne forgesu tion, estas la alvoko al la kamparanoj ke ili alproprigu la teron kiun ili kultivas kaj kiun ili konsideru sia. Tia dispono povintus savi la provizoran registaron se ĝi estus ĝin adoptinta, sed tiu postkuris la reprezentantojn de la proprietuloj: ĝi estis konvinkita ke la socialismo ne eblas — erara konkludo el ĝusta konstato.
Certe, la socialismo estis neebla, sed la gvidantoj de la provizora registaro rifuzis kompreni ke burĝa demokratia revolucio estis tute same tia. Jen la dramo de la politikaj partioj engaĝitaj en la koalicioj inter februaro kaj novembro 1917: la ĥaoso etendiĝis kaj ili sukcesis nek kompreni ĝin nek bridi ĝin. Tiuj kiuj ekagas kaj fine venkas, prenas sur sin konsiderindajn riskojn, ne ĉar la Blankuloj (la monarĥistoj) grupigas jam siajn fortojn (kontraŭ la provizora registaro), sed pro la severeco de la krizo kaj la ondego kaŭzita de kompleta renversiĝo de la socio.
La bolŝevistoj estis do venkontaj, sed la venka partio estis en la potenco, komence, nur laŭnome, kvazaŭ simpla ŝildo. Ĝi ne povis teni en la fajrego de la eventoj, fronte al amasa alfluo de novaj membroj kaj la enorma premo de la plenumotaj taskoj, al kiuj nek ĝia antaŭrevolucia sperto nek ĝia karaktero estis ĝin preparintaj. Tiu partio ja ekzistis, kun reala interna demokratio, sed ĝi ne transvivis la tumulton, ne pro la interna milito (la bolŝevistoj finis ĝin venke), sed pro la premo de la sennombraj taskoj de administrado kaj de konstruado de ŝtato. En 1921, ĝuste antaŭ ol lanĉi la Novan Ekonomian Politikon (NEP), paŭza periodo post la “militkomunismo”, Lenino komprenas ke li devas konstrui novan partion: la bolŝevismo, kiu ankoraŭ montris sian kapablon dum la interna milito, estas jam nur fantomo.
Kun la fino de la interna milito (1921), la agado ŝanĝiĝas, eĉ se la dekoracio restas. La bolŝevistoj estas instalitaj en la potenco, sed multaj libroj pri la temo ne komprenas ke daŭre paroli pri “bolŝevistoj” signifas elvoki fantomon. La ludata peco, kaj tio povus esti ĝia titolo, estas la transformo de revolucia partio en klason de administrantoj.
Pli precize, du scenaroj alfrontiĝas en tiu dekoracio: difini la spiriton naskitan de la revolucio, jen la problemo. Mi montris tion en La soveta jarcento*, la alfrontiĝo inter Lenino kaj Jozefo Stalino estas kolizio de du politikaj programoj profunde antagonismaj, kaj ne inter du frakcioj sine de la sama partio. Se ni pensas pri la malapero de la aŭtenta bolŝevismo, la batalo okazas inter Lenino engaĝita en provo difini programon por nova politika tendaro, kiu estu adaptita al la komplete nova situacio estiĝinta de la interna milito, kaj Stalino formulanta sian propran koncepton de kio devas esti la ŝtato (kun li ĉekape), koncepto kiu baziĝas sur premisoj kiuj havas nenion por fari kun la bolŝevismo kaj kiu esprimas ĉefe lian vizion de persona potenco vidata kiel celo per si mem, nutrata de lia percepto de la rusa historio: kion signifis tio en la pasinteco kaj implicas por la nuno. La programoj kiuj rekte alfrontiĝas en 1922-1923, unuavice kun la debato pri la formado de la USSR* ekskludas sin reciproke kaj ne provas kaŝi sian antagonisman karakteron. Tiu batalo finiĝas kun la malsano kaj poste la morto de Lenino en januaro 1924.
La stalinismo* estas bona ekzemplo por tio kion povas signifi la maljuniĝo de sistemo kaj levas eĉ la demandon ĉu, en tiu kazo, ĝia longa vivo ne estis “genetike antaŭdeterminita” de ĝia nekapablo reformiĝi: ĉar la stalinismo ne povis esti io alia ol kio ĝi estis kaj ĉar ĝi estis kondamnita resti, sistemo alte sekureca konstruita por kaj ĉirkaŭ aŭtokrato, kaj pro tio ne reformebla. Tio estis ankaŭ la kaŭzo pro kiu la stalinismo, pro la efiko de la ŝanĝoj okazantaj en la socio kiel sekvo de la ŝtata politiko mem, povis nur fosi sian propran tombon.
Kiam oni pristudas Stalinon, oni komprenas ke lia permanenta batalo kontraŭ la revolucia pasinteco venis de la fakto ke tiu pasinteco donis al li nenian sekurecon — li ne sekvis ĝiajn instruojn, li estis eĉ malamika al ili, kiel montris lia batalo por grandrusa ŝovinisma Sovetunio. Lia serĉado de pasinteco kiu plej taŭgu por li, do ne estas surpriza, ne pli la fakto ke li kunigis la heredaĵon de la aŭtokrateco por difini la grandajn liniojn de tio kio devos esti la Unio de la Socialismaj Sovet-Respublikoj. Nur la carismo donis al li la legitimecon kiun li serĉis, ĉar la potenco sub la caro okazis sen perantoj, prenita kaj ricevita rekte de Dio.
Pli surprize, male, estis lia sistema pruntado de la ideologiaj strukturoj de la cara Ruslando dum la dua mondmilito kaj post la milito. Tio malkaŝas ke Stalino spitis la fakton, tamen bone pruvitan, ke tiu reĝimo estis elĉerpinta ĉiujn siajn eblecojn en la momento de la unua mondmilito. La ĉefo de la Kremlo ŝajnis ne scii ke la modelo kiun li volis adopti estis plena de krizoj kaj mortis pro ili — sen eĉ paroli pri lia preferata modelo, Ivano la Terura*, kiu dronigis la landon en malluman periodon de tumultoj.
La stalina reĝimo estas spertonta similan sorton en la sama momento, en kiu ĝi paradokse aperas, por la tuta mondo, en la pinto de sia gloro, sekve al la venkego super la naziismo. La sistemo tiam ĉesas funkcii kaj eniras fazon de malfortiĝo, dum ĝia ĉefo, gvidanto de venka superpotenco, ĝuas maksimuman prestiĝon. Sed ĝi estas superpotenco kun argilaj piedoj, kaj ĉiuj kompanoj de Stalino scias tion.
Tiu punkto meritas detaligon. La carisma reĝimo ne havis savonton, nenian legitiman kaj kapablan heredanton. La stalina reĝimo siavice havis tian, en la grupo de la proksimaj kompanoj de Stalino, kiuj senpacience atendis la momenton en kiu ili povus eklabori kaj revigligi sistemon kun absurdaj misfunkcioj. En la momento en kiu tiu denuncas la “kosmopolitojn” kiuj “adorkliniĝas antaŭ la Okcidento”, kiam la altaj oficistoj devas vesti sin per uniformo kaj kiam iliaj titoloj venas rekte de la “rangotabelo” starigita de Petro la Granda, kiam la judaj intelektuloj estas likvidataj, kiam altaj respondeculoj estas murdataj (la Leningrada Afero*) kaj kiam komencas la proceso de la Blankkiteloj*, estis malfacile antaŭvidi ke la USSR havis ankoraŭ antaŭ si periodon de impresa disvolviĝo.
Fakte, parto de la proksimaj kompanoj de Stalino, supozataj esti ĝisostaj stalinistoj (iuj estis efektive tiaj!) ekagas por elimini la fuŝaĵojn kaŭzitajn de Stalino. Ili faras tion sufiĉe rapide post lia morto en marto 1953, kaj radikale, per serio de gravaj reformoj kiuj konkretiĝis en la 20-a Kongreso de la Soveta Komunista Partio de 1956.
Plurfoje multaj personoj, kies malamo kontraŭ la USSR respondas al psiĥa bezono kiun mi penas kompreni, estis ŝokitaj kiam mi asertas ke la forigo de la Gulago estis unu el la unuaj disponoj faritaj de la poststalina direkcio. Ŝajnas al mi efektive decide distingi la Gulagon sub Stalino, kiel ekonomian-industrian komplekson, disde la MVD, de la sistemo de la koncentrejoj profunde reformita, kiu restis en la periodo post la morto de Stalino.*
Tiurilate oni povas demandi sin pri tiu fiksiĝo de la Okcidento sur la Gulago, pri la kialoj pro kiuj ĝi akceptis sen la plej eta rezervo la diskurson kiu metas egaleco-signon inter la Gulago kaj la soveta reĝimo, asimilita al la absoluta malbono. Ĝi salutis la reprezentanton de tiu tezo, Aleksandr Solĵenicin, kiel profeton. Nu, tiu defendis paseisman ideologion. Li malamis la socialdemokratojn grupitajn ĉirkaŭ la revuo Novij Mir kaj ties ĉefredaktiston Aleksandr Tvardovski. Li estis ĝisosta malamiko de la okcidenta demokratio. Ĉu eble tiu predikanto de mezepoka ortodokseco estis necesa por plenigi la ideologian malplenon de la malvarma milito?
La soveta sistemo spertis ankoraŭ alian ciklon de kadukiĝo kun la periodo nomata “stagnado”, kiu komencas fine de la 1960-aj jaroj. Tiu periodo metas novan demandon, tiun de la kontraŭdiraj orientiĝoj sine de la sistemo, produktitaj de la apero de esencaj vektoroj de la ŝanĝo. La urbanizado, la grandskala modernigo de la lando estis fariĝintaj nekontesteblaj fenomenoj. Eĉ se la parto de la loĝantaro vivanta en la kamparo estis grava, nun la plimulto de la civitanoj loĝis en urboj, estis ricevinta edukadon kaj kutimis uzi la novajn teĥnikojn. La statuso de la virinoj spertis ankaŭ gravajn pliboniĝojn. Tiuj konsiderindaj transformiĝoj de la socio havis ankaŭ malrektajn efikojn sur la kampara loĝantaro, kiu, sen iri al la urboj, adoptis ties ĉefajn trajtojn.
Tiu rapida moviĝo naskis relative novan urban socion. Tiu urbaniĝo estis “juna”, dum la burokrateca ŝtato, simila al la cara sistemo, estis “maljuna”. Malgraŭ sia relativa juneco, la sistemo starigita post 1917 estis antaŭtempe maljuniĝinta.
TIO KONDUKAS NIN al la demando de la signoj de vigleco. La soveta ŝtato estas totale burokrateca kaj praktikas rigoran centrismon kun kontrolado dealte. Tamen, la potenco ĉe la pinto fariĝis komplete dependa de la burokrata maŝino, ĉefe tiu de la ministrejoj, kiu sukcesis trudi al la pinto marĉandi kun ĝi; iom post iom ĝi faris tiel ke tiu marĉandado turniĝis al ĝia favoro, kaj fine eĉ ĉesis sekvi la ordonojn. Tiu burokrata maŝino transformiĝis al monstro movata de sia propra logiko kaj kiu trenis la sistemon abismen.
La fundamenta punkto estas ke la centro perdis la potencon kaj sian kapablon regi la eventojn. Ĝi montriĝis nekapabla fari kion la sistemo devis fari se ĝi ne volis malaperi, nome reformiĝi, adaptiĝi al la ŝanĝoj, ŝanĝi sian strategion kaj politikan orientiĝon, gajni novajn aliancanojn kaj batali kontraŭ la ĉefaj obstakloj. La sistemo senpolitikiĝis kaj ne povis trudi ion ajn al iu ajn. Simbole, la lando estis gvidata de Leonid Breĵnev, ĝenerala sekretario agonia, se ne jam morta.
La senpolitikiĝo, en la senco de la perdo de ĉia kapablo fari politikon, ne estas nur simptomo: ĝi signifas ke oni atingis punkton de nereveno. Ĝi konfirmas la ideon ke jam ne ekzistis “gvidanta partio” en la senco de organizo kapabla disvolvi konsekvencan politikan agadon. Tia partio estus evitinta la bedaŭrindan fakton dependi de tiu amaso da altaj respondeculoj de plej diversaj administracioj, sole zorgantaj pri siaj propraj interesoj kaj kiuj estris gigantan armeon de gvidantoj zorgantaj pri “privatigo” de la entreprenoj kiujn ili devis administri.
Analizistoj, planistoj, verkistoj publikigis, avertis, antaŭdiris la katastrofon, sed la pinto estis paralizita. En tiu epoko (de la fino de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj), ĉia moviĝo, en kiu ajn direkto, estis konsiderata kiel fatala. La legendo, larĝe disvastiĝinta, laŭ kiu Sovetunio disfalis pro la neelteneblaj elspezoj kaŭzitaj de la malvarma milito kaj de la vetarmado estas nur, por diri tion kun reteniĝemo, eraro de diagnozo. La interludo de Juri Andropov (ĝenerala sekretario de la Partio inter 1982 kaj 1984) estas tre interesa, sed ĝi estis tro mallonga por esti konvinka. Tiu mallonga periodo prezentis elementojn kiuj povintus kontribui al la repolitikigo de la sistemo kaj mobilizi ĝin por urĝaj reformoj en la ekonomia kaj politika kampo. La sukces-kondiĉoj ekzistis.
La fiasko de la soveta sistemo estas riĉa je instruoj pri la sistemoj, iliaj transformiĝoj, iliaj fanfaronadoj, ilia maljuniĝo, iliaj krizoj. Paroli pri maljuniĝo signifas starigi la tezon ke sistemo pasas tra diversaj etapoj dum kiuj reĝimo montras konsiderindan viglecon por poste sperti stagnajn periodojn kaj kadukiĝon, sekvatajn de novaj viglaj fazoj. Tiuj diversaj momentoj rigardeblas kiel eroj de unu sama ĉeno tiom longe kiom la koncerna sistemo identigeblas ankoraŭ kiel tia kaj dum ĝi ne estas nekuracebla.
Tiuj fenomenoj kaj iliaj efikoj kompreneblas pli bone se oni komparas la USSR kaj Ĉinion. Senkonteste oni povas iel kompari la du reĝimojn: tiun de Mao Zedong kiel tiu de Stalino spertis “grandajn saltojn antaŭen”, sekvatajn en ambaŭ landoj de stagnaj kaj malfortiĝaj periodoj, poste de formoj de revigliĝo. Tamen la du reĝimoj spertis tre malsamajn evoluojn.
La soveta sistemo, kvankam multe pli evoluinta, dronis en fazo de stagnado kaj montriĝis nekapabla fari signifajn reformojn kiuj tamen nepris kaj por kiuj la lando estis preta. Male, la ĉina sistemo (de la sama tipo de politika sistemo kiel la soveta) sciis lanĉi impresajn reformojn dum ĝi estis ne tre malsama ol la reĝimo de Stalino; ĝi estis multe pli subprema kaj kontrolis pli severe la socion ol la soveta reĝimo en la sama epoko. Tio montras ke la problemo ne estas tiu de la tiel misfamigataj “komunistaj reĝimoj”, sed ke ĝi dependas de la kapabloj de la direkcioj, en certaj etapoj, transformiĝi.
La karaktero socialisma, aŭ ĉiukaze emancipiga, de la Oktobra Revolucio estas eksterduba. Aliflanke, ĉu eblas paroli pri soveta ŝtato socialisma? Malfacilas subteni tian tezon. La fakto ke ĝi mem nomis sin “socialista”, kun “komunista” partio, havas nur la trafecon de la oficialaj sloganoj kaj afiŝoj. La socialismo estas formo de demokratio kiu preterpasas ĉiujn formojn kiuj povas ekzisti en la kapitalisma mondo. Tio diras al ni nenion pri la ekonomia sistemo kiun tia demokratio povus deziri starigi, ni diru simple ke tiu sistemo devas esti inter la manoj de la socio, sen kapitalistoj nek burokratoj.
Pensi pri tiu ŝtato, kiu proklamis sin forte kaj laŭte socialisma kaj gvidata de komunista partio, povas ebligi proponi elementojn de respondo. Tiuj proklamadoj (laŭ la mitoj kiujn aliaj ŝtatoj provas komprenigi al la mondo) estis nemalhaveblaj por legitimi la sistemon antaŭ ĝia propra popolo kaj antaŭ la internacia opinio. Sed tiuj deklaroj ne eltenis la komparon kun la realo, ne nur ekster Rusio, sed en Rusio mem, kie, post Stalino, ekzistis urba socio, disvolvita, edukita, kun multegaj kadroj spertaj en ĉiuj kampoj, inkluzive pri mastrumado de publikaj aferoj; tiu socio ne povis preni la diskurson pri “socialismo” por realo.
La dramo estas ke la pezo de la historio ne estis kaj ne povis esti eliminita. La profunde instalita burokrata faŭno, kiu floris en la carisma Rusio, eble malaperis per siaj individuoj, sed la fenomeno tutsimple refloris sub formoj adaptitaj al la sovetaj realecoj.
Lamenti servas al nenio. La soveta ŝtato postulas seriozan historian studadon. Unu afero estas ĉiukaze klara, ĝi ne estis socialisma. Aliflanke, tiuj, kiuj faris la Oktobron, jes. La ideoj, kiujn ili kredis kaj kiujn ili praktikis, restas hodiaŭ tiel viglaj kiel ili estis tiam, kiam ili engaĝiĝis, meze de la krakado de disfalanta lando kaj nacio, kaj refaris Rusion historia aganto.
Moshe LEWIN.