Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĉu viva heredaĵo de la murdita burkina prezidanto?

Tomaso Sankara aŭ la digneco de Afriko

Murdita dum puĉo la 15-an de oktobro 1987, Tomaso Sankara estas figuro de tutafrikanismo kaj de triamondismo. La penso kaj agado de la burkino-prezidinto, fama pro sia honesteco, anoncas alimondismon. Tial la diversaj memorfestoj, kiuj okazas ĉie en la mondo, spite al kelkaj premoj, substrekas la universalecon de lia politika heredaĵo. Kontraŭimperiisma, Sankara omaĝis al Ernesto Che Guevara, ekzekutita en 1967, kies finfine publikigitaj skribaĵoj klarigas la penson.

“NIA REVOLUCIO havos valoron nur se, rigardante malantaŭ ni, sur niaj flankoj aŭ rigardante antaŭ ni, ni povos diri, ke dank’al ĝi la burkinanoj estas iom pli feliĉaj. Ĉar ili havas puran akvon, ĉar ilia nutraĵo estas abunda kaj sufiĉa, ĉar ili havas belegan sanon, ĉar ili havas edukadon, ĉar ili havas taŭgajn loĝejojn, ĉar ili estas pli bone vestitaj, ĉar ili rajtas libertempon, ĉar ili disponas pli da libereco, pli da demokratio, pli da digno. (...) Revolucio estas feliĉo. Sen feliĉo, ni ne povas paroli pri sukceso*.” Tiel Tomaso Sankara, prezidanto de Burkino, difinis la signifon de sia agado, dek tri tagojn antaŭ la puĉo de la 15-a de oktobro dum kiu li estis murdita.

* Parolado de la 2-a de oktobro 1987 en Tenkodogo..

Tute nekonata ekster la nigra kontinento, Sankara vivas en multaj afrikanaj memoroj. Laŭ multaj, li estis tiu, kiu diras veron, kiu vivas proksime de sia popolo, kiu luktas kontraŭ korupto, kiu redonis esperon ke Afriko retrovos sian digneco. Sed li estis ankoraŭ pli ol tio: politika strategiisto, kreema kaj energia prezidanto, kiu engaĝiĝis ĝis la plej alta ofero, voĉo kiu laŭte portis la postulojn de la Tria Mondo*. Sankara naskiĝis la 21-an de decembro 1949 en tiu lando, kiu tiam nomiĝis Supera Voltalando (Haute Volta), franca kolonio, kiu ricevis sendependecon en 1960. En la lernejo, Sankara apudas la filojn de la kolonianoj kaj malkovras maljustecon. Li estas helppastro, sed rifuzas lastminute eniri la pastran seminarion. Estas, paradokse, en la armea lernejo de Kadiogo ke li malkovros politikon pro marksista instruisto, aktivulo de la Afrika Partio de Sendependiĝo (APS). En la interafrika milita lernejo de Antsirabe, en Madagaskaro, la juna oficiro lernas ankaŭ sociologion, politikan sciencon, politikan ekonomion, la francan, kaj agrikulturajn sciencojn. Sur tiu Granda Insulo, kie li ĉeestas en 1972 la revolucion kontraŭ la novkoloniisma reĝimo de Philibert Tsiranana, ja naskiĝis liaj ideoj pri “demokratia kaj popola revolucio”.

* Vd Michel GalyLe Burkina Faso à l’ombre de Sankara”, Le Monde diplomatique decembro 1996.
Moderniga generacio

EN 1974, dum la milito kontraŭ Malio, li estas rimarkita pro milita heroaĵo. Estante kapitano, li kreas kun aliaj oficiroj sekretan organizon. Li proksimiĝas je ekstremmaldekstraj aktivuloj, multe legas pri multaj temoj, demandadas, kaj ekŝatas profundan politikan debaton. De sia sendependiĝo, Alta Voltao, eta lando sen mar-aliro, en okcidenta Afriko, havas alternajn periodojn de escepto (diktatoreco) kaj parlamenta demokratio. En la regiono, ĝi estas la sola lando, kiu elektas prezidanton post du balotovicoj, la generalon Abubakar Sangule Lamizana, en 1978. Li administras la landon paternalisme. Je maldekstro, nur la partio de la hitoriisto Joseph Ki-Zerbo, la Volta Popola Fronto (VPF), partoprenas la balotadon, foje ankaŭ la registaron, estante samtempe partoprenanta en la sindikatoj.

Kontentigante sin en la parlamentaj parolbataloj, la politikistoj apartigis sin de la landaj realaĵoj kaj de ties vivfortoj, aparte la urba etburĝaro, tre politikema. Financaj skandaloj malkreditigas la regantajn oficirojn. Ene de la armeo, juna ambicia generacio, kiu deziras modernigon, kontraŭstaras pliaĝajn kadrulojn, kies eduknivelo malpli altas.

Post pluraj sinsekvaj tutlandaj strikoj, unua puĉo ricevis en novembro 1980 apogon de la oficiala opozicio, inter kiu de la VPF. Sed la nova reĝimo, kiu tamen estas sufiĉe populara, komencas subpremi, instigante la sindikatajn respondeculojn vivi kaŝe. Oficiroj implikiĝas en skandaloj. Ŝtatsekretario pri informado, Sankara eksiĝas dum viva televidelsendo, eldirante tiun faman frazon: “malbenitaj estos tiuj kiuj fermas la buŝon de la popolo”

Jen alia frakcio de la armeo troviĝas senkreditita, same kiel la partio de Di-Zerbo. En novembro 1982 okazas dua puĉo. Tiam aperas fendo inter tiuj, kiuj deziras institucian kontinuon kaj la revoluciemaj oficiroj, arigitaj ĉirkaŭ kapitano Sankara. Iĝinte ĉefministro, li kaptas ĉiujn okazojn fokusigi la kontraŭdirojn dum publikaj kunvenoj, kie li denuncas la “malamikojn de la popolo” kaj la “imperiismon”.

La 17-an de majo 1983, dum s-ro Guy Penne, konsilisto pri Afriko de François Mitterrand, aviadile atingas la ĉefurbon Ŭagaduguo, Sankara estas arestita. La sekretaj maldekstraj organizaĵoj (APS) kaj Rekonstruita Unio de Komunistaj Luktoj (R-UKL) manifestacias por lia liberigo. Li sukcesis esti respektata de civilaj organizoj, suspektemaj rilate militistojn, sed ankaŭ de la militistoj, kiuj rekonas en li kolegon, fieran soldaton. Post liberiĝo de Sankara, ĉiuj tiuj fortoj preparas kune la ekregadon.

La sturmtaĉmentoj de Po, sude de la lando, gvidataj de kapitano Blaise Compaoré, atingis la ĉefurbon la 4-an de aŭgusto 1983; la laboristoj de telekomunikado fermis la liniojn; civiluloj atendis la militistojn kaj gvidis ilin en la urbon, kiu facile falis en la manojn de la revolucianoj.

Iĝinte prezidanto, Sankara jene difinas sian ĉefcelon: “rifuzi la staton de nur-vivetado, malstreĉigi la premojn, liberigi nian kamparon el mezepoka senmoveco, aŭ de malprogreso, demokratiigi nian socion, malfermi la mensojn al mondo de kolektivaj respondecoj por kuraĝe inventi estontecon. Rompi kaj rekonstrui la administracion tra nova bildo de ŝtatfunkciulo, mergi nian armeon en la popolon per produktiva laboro kaj ĉiam memorigi al ĝi ke, sen patriota instruado, militisto estas nur potenciala krimulo”*. Grandega estas la tasko, ĉar Supera Voltalando (tiama nomo de la lando) estas tiam unu el la plej malriĉaj el la tuta mondo*; la infanan mortokvanton oni taksas je 180 elmiloj, la vivespero estas nur 40 jaroj, analfabetoj estas ĝis 98%, kaj nur 16% de infanoj vizitadas lernejon, kaj la interna malneta produkto por ĉiu loĝanto estas 53.356 okcidentafrikaj frankoj (XOF), tio estas apenaŭ pli ol 72 eŭroj. Sankara apenaŭ kaŝas siajn marksismajn influojn. Sed tiuj, kiuj ĉirkaŭas lin, ofte tute ne kundividas liajn politikajn referencojn. Li precipe provas altiri al si kompetentulojn kaj motivatajn homojn, kaj arigas en la prezidantejo cent kvindek kunlaborantojn zorge elektitajn, el kiuj kelkaj ideologoj, sed plej multaj estas plej efikaj kadruloj el la lando. Senĉese novaj projektoj, dum li trudas, por la farebleco-pristudoj, templimojn ofte taksatajn... ne realigeblaj.

* Parolado ĉe Unuiĝintaj Nacioj, 4-a de oktobro 1984.
* La lando ne multe progresis. Burkino havas la 174-an rangon el 177 laŭ la homdisvolva indico de la Programo de UN por Disvolvo (PUND), 2006.

Li komprenas revolucion kiel konkretan plibonigon de la popolaj vivkondiĉoj. Abruptaj ŝanĝoj en ĉiuj sferoj: transformado de administracio; redistribuo de riĉaĵoj; liberigo de virino; respondecigo kaj mobilizo de la junularo; forigo de la tradicia “estraro” konsiderata respondeca pri la malevoluo de la kamparo-socio; provo igi la kamparanojn revolucia socia klaso; reformo de armeo por ke ĝi servu la popolon, kaj havu ankaŭ produktajn taskojn; centralizado kaj serĉado de rekta demokratio, tra la Komitatoj por Defendo de la Revolucio (KDR), taskitaj surloke realigi ĝin; severa lukto kontraŭ korupto; ktp. La 4-an de aŭgusto 1984 la Altvoltao simbole estas nomita Burkina Faso, “lando de la nekorupteblaj homoj”.

La Nacia Konsilio de la Revolucio (NKR)* lanĉas la Popolan Planon por Disvolvado (PPD): la provincoj decidas siajn ekonomiajn celojn kaj devas akiri la necesajn rimedojn por ilin atingi. Ĝian filozofion Sankara resumas tiel: “La plej grava afero, mi kredas, estas ke ni kondukis la popolon al memfido, al kompreno ke, fine ĝi povas sidi kaj skribi sian disvolvadon; ĝi povas sidi kaj skribi sian feliĉon; ĝi povas diri, kion ĝi deziras. Kaj samtempe senti, kiun prezon oni devos pagi por tiu feliĉo*.”

* La NKR, kiun prezidis Sankara, enhavas en sia unua registaro militistojn, aktivistojn de APS kaj de R-UKL.
* Fratricide au Burkina Faso, Sankara et la Françafrique, dokumentofilmo de Thuy Tien Hi kaj Didier Mauro, produktita de ICTV Solferino.
Antaŭtempa ekologiisto

LA KNR faras memalĝustigojn: ĝi malpliigas la funkciadelspezojn profite al investado, raciigas la atribuadon de rimedoj. Sed la Popola Strebo al Investado (PSI) signifas malaltigon de salajroj je 5 ĝis 12%, kaj kompense, la lupagojn oni nuligas por unu jaro. Industria zono ne plu uzebla en Uagaduguo estas refunkciigata.

La celo estas antaŭenigi ekonomian disvolvadon memcentritan, por ne dependi de ekstera helpo: “Tiuj nutraĵhelpoj (...) kiuj instalas en niaj mensoj (...) tiujn almozrefleksojn, ni vere ilin ne plu volas! Necesas produkti, produkti ankoraŭ pli, ĉar normalas, ke tiu, kiu manĝigas vin ankaŭ ordonas*.”

* Unua Nacia Konferenco de la KDR, 4 aprilo 1986.

Interkonsento ĉirkaŭ la moto: “Ni produktu kaj konsumu burkine”. Importado de fruktoj kaj legomoj estis malpermesataj por instigi la komercistojn iri aĉeti la produktojn de la sudokcidento. Malfacile alirebla, tiu regiono de Burkino estis forlasita, profite al la merkatoj de Eburbordo, kiun bona gudrita vojo ligas al Burkino. Distriburetoj instaliĝas kun la disvolvado de tutnacia vendejo-ĉeno. Krome, tra la KDT la laboristoj povas aĉeti naciajn produktaĵojn sur siaj laborlokoj. La ŝtatfunkciuloj surmetu la Faso dan fani, la tradician veston faritan el mallarĝaj kotonaj bendoj. Rezulte, multaj virinoj komencas teksi en siaj kortoj, kio donas al ili propran enspezon.

Sankara aperas kiel antaŭtempa protektanto de hommedio. Li ne nur montras la homajn respondecojn pri la dezerta antaŭeniro, sed ankaŭ konsekvence agas. Ekde aprilo 1985 la KNR lanĉas la “tri luktojn”: kontraŭ la troa hakado de arboj, kune kun kampanjoj por interesigo pri uzo de gaso; kontraŭ la veprejfajroj; kontraŭ la besto-vagado. Ĉie kamparanoj konstruas akvobarojn, ofte sen iloj, dum la registaro reaktivigas projektojn de baraĵoj. Sankara denuncas la nesufiĉon de la helpo de Francio, kies entreprenoj estas la ĉefaj profitantoj de la kontraktoj por la publikaj grandaj laboroj.

Proparolanto de la Tria Mondo, Sankara kritikas la internacian ordon. La disvolvitaj temoj eĥas en la hodiaŭa alimondista sfero: la maljustaĵoj de la tutmondiĝo kaj de la internacia financa sistemo, la ĉieeco de la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj de la Monda Banko, la malvirta cirklo de la ŝuldo en la Tria Mondo. Laŭ Sankara, tiu ŝuldo originas en la “allogaj proponoj” de la “teknikaj murdistoj” venintaj de la internaciaj financaj institucioj. Ĝi fariĝis rimedo por “lerte organizata rekonkero de Afriko, por ke ĝia ekonomia kresko kaj disvolviĝo obeu ritmon, normojn, kiuj estas al ni fremdaj*.” Cetere Burkino decidis ne kontrakti pruntojn ĉe IMF, kiu volis trudi siajn kondiĉojn.

* Parolado en la Organizaĵo por Afrika Unueco (OAU), julio 1987.

Kvankam revoluciema, Sankara evoluigas pripenson pri demokratio ĝis konkretigo per mobilizado de ĉiuj sociaj tavoloj. Tio implicas la emancipiĝon de popolaj klasoj kaj de virinoj. “Demokratio estas la popolo kun ĉiuj ties potencialoj kaj fortoj, li diras. Balotilo kaj baloto-organizado ne signifas per si mem ke estas demokratio. Kiuj aranĝas de tempo al tempo balotojn, kaj zorgas pri la popolo nur antaŭ ĉiu baloto ne havas sistemon vere demokratian (...) Oni ne povas koncepti demokration se ĉiuspeca povo ne estas transdonita al la popolo; la ekonomia, politika, militista povo, la sociala kaj kultura povo*.”

* Granma, Havano, aŭgusto 1987.

Kreitaj tre rapide post la ekregado la 4-an de aŭgusto 1983, la KDR estas taskitaj loke regi nome de la popolo. Ili havas multajn respondecojn, krom la publikan sekurecon: politika edukado, purigado de la loĝkvartaloj, disvolvado de produkto kaj konsumado de lokaj produktoj, partopreni la buĝet-kontroladon en la ministerioj, ktp... Ili eĉ rifuzis, post debatoj, plurajn naciajn projektojn, kiel ekzemple tiun de “nova lernejo”, taksatan tro radikala. Sed la KDR ankaŭ faris multajn tumultojn kaj senbridajn elpremojn. Ili estis uzataj kontraŭ la sindikatoj kiujn oni taksis danĝeraj, ĉar regataj de organizaĵoj kiel APS, enirinta la opozicion en aŭgusto 1984, kaj la Revolucia Komunista Partio de Voltao (RKPV). Sankara estas inter tiuj, kiuj denuncas la troigojn kaj malvirtojn de la KDR, kiuj ofte devenas de konfliktoj inter la diversaj organizaĵoj subtenantaj la revolucion*.

* Vd aparte la paroladon faritan en aprilo 1986 ĉe la unua nacia konferenco de KDR.

Tiu novtipa prezidanto, kies patriotismon kaj honestecon, personan engaĝigon kaj sindonemon ĉiuj hodiaŭ laŭdas, fariĝis en 1987 ĝena. Lia pli kaj pli populara batalo kontraŭ la novkoloniismo iĝis minaco por la povo de la aliaj prezidantoj, pli obeemaj, de okcidenta Afriko, kaj ĝenerale por la prestiĝo de Francio sur la nigra kontinento.

La komploto nehaltigeble ekinstaliĝis. Blaise Compaoré, la dua plej grava aŭtoritatulo de la lando, plenumas ĝin, verŝajne kun subteno de Francio, Eburbordo kaj Libio. Laŭ Jeune Afrique (2 junio 1998), semajngazeto heredinta la skribaĵojn de Jacques Foccart*, “tiam vic-reganto de tiu revolucio en kiu li ne plu kredas, pli kaj pli proksima de Houphouet [-Boigny], dank’al kiu li renkontis sian estontan edzinon, la bela Blaise renkontis sian francan kolegon [Jacques Chirac], tiama ĉefministro, tra la eburborda prezidanto kaj Jacques Foccart, kiu prezentis al li la francan dekstrularon, kaj aparte Charles Pasqua”.

* Jacques Foccart (1913-1997) estis konsilisto de la franca prezidanto pri la afrikaj demandoj de 1960 ĝis 1974. Li fariĝis simbolo de la “malhela” flanko de la franca politiko en Afriko.

François-Xavier Verschave ne havas dubon: “[Muammar] Kadhafi kaj la Francafriko havis multajn komunajn aferojn. Ili estis kunligitaj de kontraŭusoneco. Kaj de gravaj interesoj. La korpa elimino de la burkina prezidanto Tomaso Sankara verŝajne estis la fonda ofero. Foccart kaj la homoj de Kadhafi interkonsentis en 1987 anstataŭigi estron tro honestan kaj sendependan, tiom ke li fariĝis incita, per Blaise Compaoré, multe pli kunlaborema pri iliaj celoj. La eburborda prezidanto Houphouët asociiĝis al la komploto*”.

* François-Xavier Verschave, Noir silence, Les Arênes, Parizo 2000 p.346-347.

La 15-an de oktobro 1987 Sankara estas murdita. S-ro Compaoré anstataŭas lin, kaj fariĝas fidela ekzekutanto de la liberalaj tezoj, kaj posteulo de Félix Houphouët-Boigny kiel plej bona aliancano de Francio en la regiono. Lian strategian rolon en la “Francafriko” ilustras la antaŭnelonga kreado de la Franca Asocio por Amikeco franca-burkina, kies prezidanto estas s-ro Penne. Tie troviĝas s-ro Michel Roussin, eksagento de la sekretaj servoj, membro de la Movado de Franciaj Entreprenoj (france: MEDEF), kaj gravulo numero du de la grupo Bolloré en Afriko. Eksa ministro pri kunlaborado de Edouard Balladur en 1993, li estas tie kun ties posteuloj en tiu posteno: s-ro Jacques Godfrain, antaŭe proksima de Foccart; s-ro Pierre-André Wiltzer, membro de la Unuiĝo por la Franca Demokratio (france: UDF); kaj la socialisto Charles Josselin.

La alveno de s-ro Compaoré ĉe la kapo de Burkino en 1987 havis konsekvencojn preter la landlimoj. La aperanta alianco tra la “francafrikaj” retoj konsistas el politikistoj, militistoj aŭ negocistoj el Eburbordo, Francio, Libio kaj Burkino. Ĝi subtenis s-ron Charles Taylor, respondeculo de la teruraj internaj militoj en Liberio kaj poste en Siera-Leono, fone de eksterleĝa komerco de diamantoj kaj armiloj*. Hodiaŭ, ŝirminte la eburbordajn ribelantajn militistojn, s-ro Compaore prezentiĝas kiel pac-homo, ĉar li patronas la re-akordiĝon de la batalintoj.

* S-ro Taylor estas nun jure persekutata en Hago, ĉe la Speciala Tribunalo por Siera-Leono.

Ĉio estis farita por forviŝi Sankara el la memoro de lia lando. Sed li tamen ĉeestas (deklamaĵoj, diskoj, tradiciaj kantoj, filmoj, dokumentaj filmoj, libroj); Interreto pliampleksigas la fenomenon. Kaj la Internacia Kampanjo Justeco por Tomaso Sankara (IKJTS) postulas oficialan enketon pri lia murdo. La historia rekomendo de la Homrajta Komitato de UN pravigis ĝin en marto 2006, sed la proceduro ne finiĝis, kaj Uagaduguo kalkulas pri la apenaŭ truda karaktero de la internacia juro. La IKJTS daŭre tenas premon per lanĉo de peticio*.

* www.ipetitions.com/petition/Sankara20 kaj admin@grila.org.

Novaj horizontoj povus malfermiĝi. Revolucia sperto fortikiĝas en Latinameriko; Venezuelo sendas multajn signalojn al Afriko kaj reprenas kelkajn erojn de la Sankara-revolucio, sed kun multe pli da rimedoj (petrolo). Espero devas reveni. Ĝi estos des pli fekunda, ke oni estos tirinta la lecionojn el la sukceso de la burkina revolucio, kaj de la malfacilaĵoj kiuj poste ĝin trafis.

Bruno JAFFRÉ.