Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
DUM, KONTRAŬ la ekonomia hororo, la kritika diskurso — kiun oni iam nomis alimondisma — komplikiĝas kaj fariĝas subite neaŭdebla, instaliĝas nova kapitalismo, ankoraŭ pli brutala kaj konkera. Estas tiu de nova kategorio de vultur-fondusoj, la “private equities”, rabaj investfondusoj kun ogra apetito disponantaj pri kolosaj kapitaloj*.
La nomo de tiuj titanoj — The Carlyle Group, KKR, The Blackstone Group, Colony Capital, Apollo Management, Partners Cerberus, Starwood Capital, Texas Pacific Group, Wendel, Eurazeo, ktp — restas malmulte konataj de la granda publiko. Kaj ŝirmataj de tiu diskreteco, ili nun metas la manon sur la mondan ekonomion. En kvar jaroj, de 2002 ĝis 2006, la sumo de la kapitaloj akiritaj de tiuj investfondusoj, kiuj kolektas la monon de la bankoj, asekuroj, pensio-fondusoj kaj la bonhavojn de riĉegaj privatuloj, pasis de 94 miliardoj da eŭroj al 358 miliardoj! Ilia financa detrupovo estas kolosa, pli ol 1.100 miliardoj da eŭroj! Nenio rezistas al ili. Lastan jaron, en Usono, la precipaj “private equities” investis proksimume 290 miliardojn da eŭroj en aĉeton de entreprenoj, kaj pli ol 220 miliardojn nur dum la unua duonjaro 2007, tiel ekregante 8.000 societojn... Jam, unu usona salajrulo el kvar, kaj proksimume unu franca el dek-du, laboras por tiuj gigantoj.*
Francio cetere fariĝis, post Britio kaj Usono, ilia unua celtabulo. Lastan jaron ili tie akaparis 400 entreprenojn (por sumo de 10 miliardoj da eŭroj) kaj ili mastrumas nun pli ol 1.600. Tre konataj markoj — Picard Surgelés, Dim, la restoracioj Quick, Buffalo Grill, les Pages Jaunes, Allociné aŭ Afflelou — troviĝas nun sub regado de “private equities”, plej ofte anglasaksaj, kiuj celgapas nun al la gigantoj de la CAC 40*.
La fenomeno de tiuj rabofondusoj aperis antaŭ dekkvino da jaroj, sed, stimulate de malkara kredito favore al kreado de pli kaj pli artifikaj financaj instrumentoj, ĝi lastatempe ampleksiĝis zorgige. Ĉar la principo estas simpla: klubo de riĉaj investistoj decidas aĉeti entreprenojn kiujn ili poste mastrumas private, malproksime de la borso kaj de ties trudaj reguloj kaj sen devi raporti al precizemaj akciuloj.* La ideo estas ĉirkaŭiri la principojn mem de la kapitalisma etiko kaj veti nur pri la ĝangalo-leĝo. Konkrete la aferoj, klarigas al ni du specialistoj, okazas tiel: “Por akiri societon kiu valoras 100, la fonduso prenas 30 el sia poŝo (temas pri mezuma elcentaĵo) kaj pruntas 70 de bankoj, profitante de la momente tre malaltaj interezo-kvotoj. Dum tri aŭ kvar jaroj ĝi reorganizas la entreprenon kun la ekzistantaj mastrumantoj, raciigas la produktadon, disvolvas agadojn kaj kaptas ĉion aŭ parton de la profitoj por pagi la interezojn... de sia propra ŝuldo. Post tio ĝi revendas la societon je 200, ofte al alia fonduso kiu faros la samon. Post repago de la pruntitaj 70 restos al ĝi 130 enpoŝe, por investo de 30, do reven-kvoto de investo de pli ol 300% en kvar jaroj. Kiu proponas pli?”*
Dum ili persone gajnas frenezajn riĉaĵojn, la gvidantoj de tiuj fondusoj praktikas nun, senskrupule, la kvar grandajn principojn de la “raciigo” de entreprenoj: redukti la dungitaron, la salajrojn, altigi la laborintenson kaj deloki. Subtenate en tio de la publikaj aŭtoritatoj, kiuj, kiel hodiaŭ en Francio, revas “modernigi” la produkt-aparaton. Kaj tio je granda bedaŭro de la sindikatoj kiuj krias je premsonĝo kaj denuncas la finon de la socia kontrakto.
Iuj pensis ke kun la tutmondiĝo la kapitalismo estas fine satigita. Oni vidas nun ke ĝia voremo ŝajnas senlima. Ĝis kiam?
Ignacio RAMONET.