Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

SPEKULADO PRI NEMOVEBLAĴOJ, EKONOMIA MALRAPIDIĜO

Kiam la financo ostaĝigas la mondon

“Tumulto trabalaas la financajn merkatojn kiu havos preman efikon sur la mondan kreskon”. Tiel kredas John Lipsky, la vic-ĝenerala direktoro de la Internacia Monfonduso (IMF). La registaroj de Usono, Eŭropo kaj Japanio, aliflanke, volas pli urĝe certigi al la publiko (kaj la investantoj) ke la borsa fluktuado nur estas negrava regreso sub alie serena ĉielo. La maltrankvilon ekestigis la disfalo en Usono de merkato de nemoveblaĵoj supersatigita de senzorgeme disdonitaj hipotekaj kreditoj: nur por la segmento de la plej riskaj depruntoj — la tiel nomite depruntoj “subprime” — ekzekucioj povus atingi 1 300 miliardojn da dolaroj; inter unu kaj tri milionoj da usonanoj eble devos vendi siajn hejmojn. Siavice, senbrida financa novigado endanĝerigis la tutan mondan ekonomion kaj daŭrigas la nemoveblaĵan vezikon, la nesufiĉon de loĝejoj kaj spekulacion. Plua malstreĉo de kredito povus iom limigi (aŭ prokrasti) la damaĝon. Sed tio incitus la “frenezajn matematikistojn de Wall Street” ripeti sian misfarojn. Ĉu do la sekvonta krizo jam videblas?

Antaŭ du jarcentoj, Hegel mallaŭdis la kronikan senkapablecon de regnoj lerni lecionojn de la spertoj de la historio. Sed ne nur registaroj neniam lernas. Kapitalo — precipe la kapitalo financa — ankaŭ ŝajne estas kondamnita ripeti la eraron, la ripetiĝantan aberacion kaj la eternan revenon de la financa krizo. Kvankam ĝi levas novajn “demandojn”, la aktuala krizo de la kreditaj merkatoj rivelas ankoraŭfoje la pure distilitajn ingrediencojn de la katastrofo, proponante al tiuj, kiuj volas profiti de ĝi, plian okazon por rekonsideri la “bonaĵojn” de la liberaliĝo de kapitalaj merkatoj.

Oni tamen bezonas neŝanceleblan fidon por daŭre — kaj kontraŭe al ĉiuj indicoj — prihimni “financismigon”*, la dissternanto de prospero por ĉiuj, kaj la kontribuanto al ekonomia stabileco kaj la progreso de la homaro. Sed la financa fido ne facile ŝanceliĝas. Kaj kvankam financismigo fieras pri tio, ke ĝi estas la enkorpiĝo mem de realeco, kaj kvankam ĝi submetas komercajn entreprenojn al strikta “fakta validumado” konsidere pri la kvaronjaraj raportoj (t.e. prezentoj de la kontoj) kaj de la “antecendentoj” (pasintaj rezultoj), ĝi tamen restas obstine senscia pri tio, kion la historio de la lastaj jaroj — ĝia propra historio — instruas al ĝi, malgraŭ tiel kulpige. Efektive, la antecedentoj de financismigo ne estas tre bonfamaj... Oni tamen memoru ke, depost kiam ĝi fariĝis senbrida, apenaŭ estis tri sinsekvaj jaroj sen grava akcidento kiu, preskaŭ ĉiun fojon, enskribiĝis en la libroj de ekonomia historio: 1987, la neforgesebla borsa kraŝo; 1990, kraŝo de la “junk bonds” (obligacioj de spekulacia grado) kaj krizo de la hipotekaj ŝparkasoj de Usono; 1994, kraŝo de usonaj obligacioj; 1997, unua stadio de la internacia financa krizo (Tajlando, Koreio, Honkongo); 1998, dua stadio (Rusio, Brazilo); 2001-2003, kreviĝo de la “veziko” de la interretaj firmaoj...

* Per “financismigo” mi tradukas la terminon “financiarisation”, vorto kiu havas tre diversajn difinojn. En ĉi tiu artikolo ĝi verŝajne signifas la transformadon de ĉiam pli vasta gamo de valoraĵoj — ekzemple, nemoveblaĵoj — en financajn aktivojn kiujn investantoj povas aĉeti. ml

Kaj nun, jen: 2007. La devotuloj estas legantaj “Une mondialisation heureuse mais heurtée” (“Tutmondiĝo feliĉa sed malglata”)*. En Le Monde, Pierre-Antoine Delhommais festas la fortikecon de la besto fronte al tiel multe da gravaj ŝokoj, pri kiuj oni ĉiufoje demandis al si, ĉu la nuna ne estos mortiga; sed ĉiam ĝi ne nur restariĝas, sed ekiras kun renovigita vigleco. Fakte, oni ne povas ne miregi pri li. Eĉ sen mencii, ke la ĵurnalisto forgesas kiom kostas al la dungatoj ĉiun fojon por pagi la kalkulon de financa ebriiĝo. Ĉar, kutime, malhaŭso de la merkatoj frapas bankojn, sekve krediton, tiam investadon, kreskadon... kaj laborpostenojn.

* Pierre-Antoine Delhommais, Le Monde, la 9-an de aŭgusto 2007.

Sendube necesos iom brutala akiro de lia ĵurnalo fare de investfonduso por ke, konkrete spertante “sveltigon”, Delhommais estu instigita kalkuli la koston de la ĉiam pli alta nombro de perditaj kreskopunktoj kaj detruitaj laborpostenoj pro la praktikoj de la financo kaj (eĉ pli) pro ĝiaj krizoj; kaj ke la “malglataĵoj” de tutmondiĝo devos fariĝi por li propre afliktaj por ke li jam ne ilin trovu “feliĉaj”.

La krizo de la kreditaj merkatoj, kiu aktuale frapas la usonan ekonomion, vidigas tamen preskaŭ idealan panoramon de la mortigaj sinsekvoj de senbrida spekulacio. Kvazaŭ en parado, la toksoj de la financo refoje pretermarŝas, ĉiam la samaj kaj laŭ la identa ordo:

1. la “ponziaj” tendencoj de spekulacio; 2. malstrikta riskotaksado en la haŭsa fazo de la konjunkturo; 3. strukturo vundebla de eĉ malgranda ŝanĝigo en la komerca medio kaj la kataliza efiko de loka bankrotiĝo kiu ekigas la regreson; 4. katastrofa reĝustigo de la neta valoro de kompanioj; 5. kromkontaĝo de necerteco en aliaj segmentoj de la merkato; 6. ŝoko al supereksponataj bankoj; 7. minaco de tutsistema akcidento, tio estas de plena disfalo kaj posta ĝenerala regreso pro kreditaj restriktoj, kaj helpokrioj adresitaj al la centraj bankoj fare de ĉiuj ĉi fanatikaj subtenantoj de nekatenita libera entreprenado...

1. La “ponziaj” tendencoj de la merkatoj

Verŝajne neniu ĝis nun priskribis ĉi tiun sinsekvon de la monmerkatoj pli bone ol Hyman Minsky, kiu nomis ĝin “blindeco fronte al katastrofo”*. Minsky aparte atentigas pri la disreviĝoj de Charles Ponzi, spekulisto en la 1920-aj jaroj, kiu malversaciis la ŝparmonon de trompiĝemuloj tentitaj de promesoj de eksterordinara rendimento. Pro tio, ke mankis al li veraj valoraĵoj kiuj kapablus liveri la anoncitajn sumojn, Ponzi ne havis dividendojn por pagi siajn unuajn klientojn kaj anstataŭe uzis la kapitalon investitan de postaj alvenintoj. Tiel, la “daŭrigebleco” de la tuta aranĝo dependis de konstanta enfluo de novaj partoprenantoj!

* Hyman P. Minsky, Stabilizing an Unstable Economy, Yale University Press, New Haven, 1986.

Flankenlasante fraŭdon, ĉiuj “vezikoj” dependas de iom simila mekanismo kiu bezonas, ke konstanta enfluo de mono estu investata por daŭrigi kaj la haŭson kaj la iluzion ke ĉiuj gajnas el ĝi. Spekulacia varbado, jen la sekreto de la veziko kaj, kompreneble, post kiam la unuaj inicitoj foriros, ĉiam pli da ordinaraj investantoj, — ĉiam malpli bone informite, sed ĉiam pli multaj — estos invititaj por konsistigi la plimulton de partoprenantoj.

Tiel, por plilongigi la kreskon de la usona nemoveblaĵo-merkato — eterne, se eble — estis necese, ke ĉiam pli grandaj nombroj de familioj estu pelataj al la merkato de hipotekaj kreditoj. Komence, estis relative facile persvadi ilin, helpe de la usona revo pri domposedado kaj precipe pro tio ke, brogite de la fiasko de akcioj kiam la “veziko” de la interretaj firmaoj trapikiĝis, familioj serĉis aliajn formojn de investoj. Sed post kiam la kontingentoj de “sanaj” depruntintoj rapide elĉerpiĝis ke oni estis devigita nepre plu apogi la merkaton, la makleristoj de hipotekaj kreditoj iris pluen por serĉi novajn rekrutojn... Platpiedo? astmo? osteoporozo? mensa malsano? ne probleme, atestita deĵorkapabla! Kaj kian belan milton ni havos. La densaj vicoj de klientoj marŝis en la merkaton kaj prezoj eksoris.

Eĉ se oni ne povos repagi ĝin (domposedantoj kaj makleristoj diras al si), oni revendos la domon kun kapitala plivaloro por la unuaj kaj makleraĵo por la lastaj. Kaj pro tio, ke per fido al la senfina kresko de la merkato, ĉiuj fine deklaras sin kontentaj, la kranoj de kredito estas larĝe malfermitaj, kaj la spekulacia altiĝo tiel nutrata ŝajnas pravigi ĉiujn. Jen kiel ekaperis la kategorioj, destinitaj eniri la historion, de la “subprime mortgages“, tio estas altriskaj hipotekaj kreditoj kies sukcesaj akirintoj ne povas ricevi krediton de regulaj kreditaj institucioj pro siaj ekstreme dubinda solventeco. Kaj pro tio, ke la raviĝo atingis pinton, ĉiuj limoj transireblas: perfekta ekzemplo estas la kreditoj nomataj “Ninja” (ninĝo), akronimo por “no income, no job or assets”, tio estas: senenspeza, senlabora, sen valoraĵoj (oferindaj kiel garantiaĵo), kaj senpaga ĉampano sendube...

2 (a). Senzorgema takso de riskoj

Sed la financo estas eltrovema kaj, krome, ĉu ĝi ne pretendas esti sperta je la pritraktado de riskoj? Kaj fakte, inventemo ne mankas ĉe ĝi. Ĝia sekreta armilo? “Derivaĵoj”. La problemo pri kredito — precipe kiam ĝi estas riska — estas tio, ke ĝi restas en la bilanco de la pruntedoninto ĝis la fino — ĉu bona, ĉu malbona. La granda eltrovo, kiu fariĝis populara en la fruaj 1990-aj jaroj, konsistas el kunfando de kelke da kreditoj por ilin transformi en linion de negoceblaj valorpaperoj. La granda avantaĝo de ĉi tiu operacio, konvene nomata “valorpaperigo”*, devenas de la fakto, ke la valorpaperoj tiel “fabrikitaj” estas vendeblaj en la merkatoj en la formo de paketoj al la diversaj (instituciaj) investantoj kiuj kore volos ilin aĉeti. Tiel, dubindaj kreditoj estas deprenitaj el la bilanco de la banko kiu, kompreneble, povas asigni ilin kun des pli da senzorgemo ĉar ĝi scias, ke ĝi povas ilin forigi tuj post kiam ili estos valorpaperigitaj.

* ’valorpaperigo’, tio estas ‘titrisation’ franclingve, ‘securitization’ anglalingve: transformi ‘paketojn’ da hipotekaj kreditoj en valorpaperojn revendeblajn al la publiko. ml

Sed kial investantoj volus aĉeti tion, kion la banko volas forigi? Unualoke, ĉar ili prenas ilin pli malgrandakvante, kaj antaŭ ĉio ĉar ĉi tiuj valorpaperoj estas negoceblaj, nome vendeblaj plu. Kaj cetere, ĉar la linio de valorpaperoj derivita de la unua grupo de kreditoj estas efektive distranĉita en tranĉaĵojn de homogenaj riskoj. Surbaze de sia propra politiko kaj malinklino je risko, ĉiu institucia investanto elektos tiun tranĉaĵon kiu konvenas al ĝi, sciante, ke ĉiam estos kelkaj — precipe la “hedge funds” (fondusoj de spekulacia investado) — kiuj deziros iom el la plej riska tranĉaĵo ĉar tiu estas la plej profitiga — kondiĉe, ke ĉio iros bone.

Evidente, ĉiuj bonoj (financaj fluoj) kaj riskoj (de nerepago) alligitaj al la unuaj kreditoj estas transdonitaj al la posedantoj de la valorpaperoj nomataj “RMBS” (“residential mortgage backed securities”, tio estas: valorpaperoj garantiataj de loĝejaj hipotekoj). Sed la posedantoj de tiuj valorpaperoj estas tiel multenombraj — kaj ŝanĝiĝas tiel ofte — ke la rezulto estas konsiderinda disvastigo de la entuta risko. Antaŭe, la pruntedonanta banko staris sola fronte al nerepago de unu el siaj pruntoj. Nun, la banko ne nur estas tute senŝarĝigita de ĝi, sed ĝiaj sekvaĵoj fragmentiĝas inter miriado da investantoj el kiuj ĉiu prenas sur sin nur unu tre etan parton, kiu estas plu diluita interne de la totala investaro.

2 (b). Riskoj diluitaj... aŭ multobligitaj?

Sed tiuokaze, oni demandos, kial alarmiĝi se, per la universala kuracilo de valorpaperigo, la financo sukcesis kvadratigi la cirklon? Kaj precipe kiam la operacio de valorpaperigo estas ripetota, komence per la RMBS-oj, kies plej aĉaj partoj bezonas specialan retraktadon por ke ili estu pli facile pluvendeblaj. El siaj RMBS-oj, iuj investantoj tiel emisios novan specon de surmerkatigeblaj valorpaperoj, la CDO-oj (collateralised debt obligations); alivorte: valorpaperoj derivitaj de valorpaperoj. La emisiado de CDO-oj rearanĝas la RMBS-parton de la investaro en tranĉaĵoj de diversaj niveloj. La plej alta nivelo, nomata “investa grado”, kvitigas al siaj posedantoj la unuajn 20% aŭ 30% de nerepagoj de unuaj hipotekaj kreditoj. Ĝin sekvas meza nivelo, nomata “inter-etaĝo”, kaj fine malsupra nivelo, tiu trafota de la ŝoko de la unuaj nerepagoj.

Ĉi tiun nivelon iuj pudore nomas “equity” (kvoto de kapitalo), sed la lingvaĵo de la merkatoj nomas aferojn pli malsubtile: “toxic waste”, tio estas “toksa reziduo”, jen la nomo rezervita por ĉi tiuj produktoj kiuj, iusence, portas multoblajn riskojn ĉar ili reprezentas la plej riskan nivelon (de la CDO-oj) derivitan de la plej riska nivelo (de la RMBS-oj) el la investaro de unuaj kreditoj... Sed, kondiĉe ke la merkato de nemoveblaĵoj leviĝos, kaj ke familioj ankoraŭ repagos siajn hipotekojn, ĉiam estos investemuloj, ĉar la tokseco ankoraŭ ne realiĝis. Restas do nenio krom imponaj enspezoj.

Hedge funds”, kiuj povas kolekti monon kontraŭ tre malaltaj interezprocentoj, investas je altriskaj valorpaperoj, tiuj pri kiuj oni kredas ke ili estas laŭvole pluvendeblaj kondiĉe ke la merkato estas haŭsa, kaj kiuj estas proporcie profitigaj — nome, ekstreme. La profitmarĝenoj grandegas, “toksan reziduon” oni rigardas kiel oron, kaj la negocistoj de valorpaperoj festas. La mirigaj profitoj maskas la objektivajn riskojn, kiujn ĉiuj ignoras por pluvivigi la oran anseron kiel eble plej longe. Dume, la makleristoj de nemoveblaĵoj ankoraŭ amase varbas klientojn.

3. De struktura senŝirmeco al elreviga nerepago

La disvastigo de riskoj per multfojaj valorpaperigoj fine kreas la impreson, ke ili jam ne ekzistas. Tio estas iluzio, des pli ĉar ĉi tiu milda ebriiĝo logike estigas ĉe la simplaj partoprenantoj ĉiam pli aventureman konduton. Mi delasos la kreditojn kiujn mi depruntis — eĉ la plej riskajn el ili — , diras la hipoteka debitoro al si; tial estas konsilinde kapti la okazon. Dume, ĉe la alia ekstremo, la spekulaciaj fondusoj demandas al si kial — kondiĉe ke la merkato de derivaĵoj restas solventa — ili ne surprenu la plej riskajn CDO-ojn ĉar tiuj ankaŭ estas la plej sukaj? La riskoj ja estas diluitaj, sed la diluo mem kaŭzis tute nebrideblan kreskon de ilia totala volumo, kaj fine la situacio fariĝas ĉiam pli grava.

Nun, la strukturo jam fariĝis tiel delikata, ke ĝi estas senŝirma kontraŭ ŝanĝigoj en la medio kiuj antaŭe estis negravaj. La suplementaj kvaronoj de punkto, kiujn la Banko de Rezervoj aldonas al la interezprocento, povus ŝajni nekonsiderindaj. Sed ĉe la alia ekstremo de la kurbo de riskoj, la hipoteka interezo pagenda de s-ino Brimmage* leviĝis de 6,3% en 2005 ĝis 11,25%, kaj ŝiaj monataj repagoj de 414 ĝis 691 dolaroj... Tio pli ol sufiĉas por estigi nerepagon. Kiel ŝi, 14% de “altriskaj” depruntintoj ne faris siajn repagojn en la unua trimestro de 2007.

* Gretchen Morgenson, Mortgage maze may increase foreclosures, The New York Times, la 6-an de aŭgusto 2007. En 2003, Dianne Brimmage konvertis la hipotekan krediton super sia hejmo. Nun, baraktante pro multe pli alta interezprocento kaj estante la objekto de ekzekucio, ŝi volas modifi la kondiĉojn de la deprunto. Dianne akiris sian deprunton pere de makleristo de hipotekaj kreditoj kiu kunigis ŝian hipotekon kun aliaj kaj vendis ĝin al investantoj. Alia firmao traktas ŝiajn repagojn. Tria firmao reprezentas la investantojn. Dianne havis nenian sukceson ĉe iu ajn el ili kaj ŝajne kaptiĝis en ekzekucia limbo, riskante perdi la hejmon en kiu ŝi loĝas de 1998. ml

Malpleje, la levoj de interezprocentoj fare de la centra banko havas duoble perturban efikon. Unuflanke, estas malpli da novaj enirantoj en la merkaton de nemoveblaĵoj, kaj prezoj komencas fali; aliflanke, tiuj, kiuj jam eniris, vidas ke siaj ĉiumonataj repagoj fariĝas nerepageblaj kaj ke ilia “eliro” estas endanĝerigata. Efektive, el la likvidado de ilia valoraĵo rezultas kapitala malplivaloro por ili mem, kaj intensigo de la malhaŭsa premo por ĉiuj aliaj.

Kiel kutime en financaj krizoj, specialistaj entreprenoj suferas nemalgrandan perdon kaj estas ilia disfalo kiu, sonigante alarmon, signalas la grandan retroirigon. En ĉi tiu aparta kazo, du bankrotiĝoj — ĉe kontraŭaj ekstremoj de la ĉeno — efikis sobrige sur la merkatojn. Unue, la investobanko Bear Stearns devis fermi du el siaj “dinamikaj” fondusoj kiuj evidente estis iom tro dinamikaj kaj efektive akcelataj de CDO-oj. Sed American Home Mortgage Investment (AHMI), makleristoj de nemoveblaĵoj, ankaŭ devis tuj meti sin sub la protekto de paragrafo 11A de la leĝo pri bankroto*. Ĝia malfeliĉo estas pli zorgiga ol tiu de la alia kompanio. Ĉar ĉu AHMI ne estas fakuloj pri la sektoro de altriskaj hipotekoj, kaj se ne pri tiu, pri kiu do? ...

* Tiu paragrafo helpas savi firmaojn de bankroto, protektante ilin kontraŭ tro senpaciencaj kreditoroj per moratorio pri la ŝuldoj de la firmaoj. Ĝi ankau liberigas dungantojn de siaj sindevontigoj kaj permesas retrakti salajro-akordojn.
4. Katastrofo estigas revizion de riskotaksado

Jam nun, venteto de paniko senteblas. Toksaj reziduoj jam fetoras kaj iuj ankaŭ komencas diri al si, ke la trioblaj kaj duoblaj A-oj* de la tranĉaĵoj “investa grado” de CDO-oj eble estas kontaminitaj. Sed kiel povas esti, ke tiel grandegaj taksado-eraroj okazu? La objektiva komplekseco de la taksado de derivaĵoj certe neniel rilatas al tio. Kaj, kompreneble, kreditotaksaj agentejoj taksas centojn da tranĉaĵoj de CDO-oj kaj RMBS-oj. Tion dirite, ili nur estas diligentaj laborantoj iom kliniĝintaj sub la amplekso de sia tasko. Iliaj enspezoj venas de la financaj institucioj, la frenezaj emisiantoj de tiuj valorpaperoj kiuj estas taksataj — en 2006, la agentejo Moody’s gajnis 40% de siaj enspezoj el la taksadoj de strukturitaj produktoj ... Sed por ke novaj daŭre sin prezentu por taksado, estas sendube preferinde ke oni estas deklarinta la antaŭajn sanaj ...

* La kreditotaksoj AAA kaj AA kvalifikas la plej sekurajn valorpaperojn.

Tiel aldoniĝas plia pruvo ke la kreditotaksaj agentejoj neniam vere estis sendependaj de la manietoj de la merkato kiujn ili devus moderigi; plejofte, male, ili vole kunlaboras kun ili. La fakto estas ke, kiam oni estas tiel proksima al la mondo de financo kaj, parenteze, parazitas ĝin, estas malfacile sonigi alarmon kiam ĉiuj aliaj riĉigas sin... Katastrofe sekvante la ciklon kiam ili devus esti kontraŭciklaj, la agentejoj senbridigas la haŭson kaj, trafite de paniko, devas revizii siajn taksojn tuj kiam la retroirigo komenciĝas, tiel helpante transformi ĝin en disfalon.

Kaj la krizo apenaŭ komenciĝis, verŝajne. La fakto estas, ke la estontaj ekzekucioj de hipotekoj silente amasiĝas en la antaŭĉambro de la “teasing rates”, nome tre allogaj interezprocentoj per kiuj makleristoj tentas klientojn laŭ la regulo nomata “2 + 28” — la unuajn du jarojn je tre simpatia interezo, kaj la sekvontajn dudek ok je la dolore plena interezo. Tiel, la merkato ankoraŭ ne estas trafita de la postefikoj de la hipotekoj de 2006, kaj apenaŭ de tiuj de 2005, la plej forta jaro de la nemoveblaĵa veziko kaj kiu sendube disĵetos fajrerojn. Same kiel la admirindaj spekulaciaj fondusoj plenplenaj de derivaĵoj.

Kaj, ĉar tutmondiĝo tutmondigas la financon, kaj kun ĝi la financan stultecon, ĉio ĉi neniel estas limigita interne de la landlimoj de Usono. Konsentite, estas en Usono ke la hipoteka merkato freneziĝas, sed la valorpaperigo de derivaĵoj bele rekomendas sin al ĉiuj spekulaciaj fondusoj sur la planedo! La germanojn, ekzemple, oni delonge rigardis kiel seninteresajn kaj enuigajn, alkroĉiĝantajn al siaj grizaj podetalaj bankoj. Sed je la komenciĝo de la nova jarcento ili decidis “moderniĝi”, kaj poziciigi sin pli aŭdace en la agado de la merkato. La rezulto: post la granda ektimo de 1998 (rusa risko) kaj la batado al interretaj firmaoj (2001), unu banko, IKB, estas tuj bankrotiĝonta pro troa elmetado al altriskaj hipotekoj...

5. Suspektemo kontaĝas

Nun, unu afero sekvas alian tra la tuta mondo kaj la merkatoj. La delikata ekvilibro de derivaĵoj eltenas nur kondiĉe, ke neniu faros postulojn al ili; tio estas, kondiĉe, ke ĉiuj ŝajnigos kredi ke la merkato, en kiu ili estas negocata, restas solventa. Sed tuj post kiam ludantoj tro suferas kaj komencas voli vendi siajn CDO-ojn por retiriĝi, la latenta timo kristaliĝas kaj ĉiuj aĉetantoj malaperas. Kun la forvaporiĝo de solventeco, valoraĵoj, kiuj estas formale negoceblaj, praktike ĉesas esti tiaj kaj eĉ fariĝas jam ne taksebla ĉar iliaj prezoj povus fali preskaŭ al nulo.

Momente ridigas — sed poste plorigas — komunikaĵo de BNP Paribas kiu fermis tri el siaj “dinamikaj” fondusoj: “La malapero de iuj segmentoj de la merkato de valorpaperigo en Usono kondukis al manko de referenca prezo kaj al preskaŭ totala manko de solventeco de valoraĵoj [ĉe la fondusoj], sen konsidero de iliaj kvalito aŭ kreditotakso”*. Tio tamen eĉ ne momente malhelpis, ke Baudoin Prot, la bankestro, deklaru kategorie antaŭ unu semajno ke la solventeco de la tri fondusoj estas certigita. Antaŭ ĉio, tio signifas ke la zorgo multe preterpasas la perimetron de la plej riskaj produktoj, kaj kontaminas la nivelojn kiujn oni juĝis plej sekuraj.

* Komunikaĵo de BNP Paribas, la 9-an de aŭgusto 2007.

Sed la kontaĝo ne haltas tie. Ĝi ne nur invadas ĉiujn klasojn de risko en la segmentoj de RMBS-oj kaj derivaĵoj, sed ankaŭ etendiĝas al aliaj merkataj segmentoj kiuj havis nenion komunan kun ĝi. Krom tio, ke ankaŭ ili fordonis sin al la orgio de sendistingaj pruntoj. Tio precipe veras en la sektoro de “private equity” (privata kapitalo), tiuj investfondusoj, steloj de la mondo de financo en lastaj jaroj, kiuj akaparas tutajn kompaniojn kiujn ili juĝas promesplenaj, kaj ilin eksterborsigas, brutale restrukturas kaj, inter du kaj kvar jarojn poste, revendas je konsiderinda profito.

Sed ĉi tiuj fondusoj utiligas malmulton de sia propra kapitalo kaj stimulas masivan ŝuldon — kiun ili pagigas al la akirita firmao! La rento estas simple elstara. Ili atingis tiomajn nivelojn, ke bankoj laŭvorte antaŭenĵetiĝis por financi ĉi tiujn operaciojn. En stato de kvazaŭ-blufiteco, kaj persvadite ke oni gajnas ĉiun fojon, ili permesis al la fondusoj depruntokondiĉojn kiuj vere miregigas. Jen kiel estiĝas la depruntoj nomataj “covenant-lite”, alivorte senŝarĝigitaj de ĉiuj paragrafoj pri la bazaj financaj koeficientoj* al kiuj depruntantoj normale submetiĝas — “faru laŭplaĉe, ni vin subtenos!”...

* Financa koeficiento estas kalkulo pri elektitaj valoroj en la financaj etatoj de iu entrepreno. Analizistoj uzas financajn koeficientojn por kompari la fortojn kaj malfortojn de diversaj firmaoj.

Eĉ pli bonaj estas la depruntoj nomataj “PIK” (nome “payment in kind”, t.e. pago per naturaĵoj) kiuj ankaŭ nomiĝas “IOU” (ŝuldatesto), kies interezon kaj kapitalon oni repagas ne kontantaĵe, sed per suplementa ŝuldo aldonita al la komenca ŝuldo! Tiel, la nerepagitaj depruntoj donitaj al fondusoj de privata kapitalo jam atingis mirigajn volumojn. Sed ĉi tiaj operacioj estas aparte senŝirmaj kiam ili estas “elpakataj” ĉar oni provas revendi valoraĵojn kiuj estas — kiel ĉiuj scias — malfacile realigeblaj: ne blokoj da akcioj sed tutaj kompanioj! Se io misiĝos pri la elpakado — oni ne povas ilin revendi aŭ la vendo estas prokrastita aŭ farita malprofite — tiam venos la vico de la tuta sektoro de privata kapitalo por stari miregigite.

Estas pli malfacile kolekti financon kompare kun la triumfa facileco de antaŭaj monatoj ĉar la bankoj, troindulgemaj kunkulpuloj, subite fariĝis nevolemaj. La fakto estas ke, per akumula efiko kiu tipe karakterizas financajn krizojn, la subita rivelo de la riskoj en unu sektoro levas demandojn en aliaj kie la eŭforio jam preskaŭ sammezure forvaporiĝis. Ĝuste kiel la regresoj en Meksikio en 1994 estigis dubon pri fora Tajlando nur pro tio, ke ĝi apartenis al la kategorio “novaperintaj merkatoj”, ankaŭ ĉi tie la merkato de nemoveblaĵoj efikas sur la privatan kapitalon kiu havas nenian rilaton kun ĝi... krom fari ekscesojn preskaŭ same riproĉindajn.

6. Ŝoko por la bankoj

Malgraŭ tio, ke ili ĉiuj sukcesis malembarasi sin je siaj hipotekaroj per la ludo de valorpaperigo, la bankoj ankoraŭ estas trafitaj de renversiĝo, kaj diversmaniere. Unue, ili lasis ke siaj komunaj investfondusoj respondecu pri derivaĵoj; sekve, forkurigite tra la pordo, la hipoteka risko revenis tra la fenestro. Sed ilin ankaŭ minacas la flanka kontaĝo, estante precipe senŝirma de la direkto de la privata kapitalo.

Sed la prudenta reguligo de la banka sektoro ne estas bagatelaĵo: oni konsilas al la bankoj zorgeme konservi tiel nomitajn “koeficientojn de solventeco” inter sia kapitalo kaj siaj obligacioj. Se malprofitoj, eĉ nur latentaj, montriĝus — kaj estas ĉi tiuj, kiuj verŝajne estos la pli fortaj kiam la kreditotaksaj agentejoj vekiĝos kaj retroklasifikos ĉiujn taksojn — , bankoj devas enskribi (aŭ enkalkuli) la respondajn rezervojn en siajn kontojn kaj, por konservi siajn koeficientojn, ili devas redukti la denominatoron (la kreditoj donitaj) proporcie al la plimalgrandiĝo de la numeratoro (la kapitalo konsumita de la rezervoj).

Entute, kaj kiel kutime, estos la agentoj de la vera ekonomio, firmaoj kaj dungitoj, distancigitaj de la fispekulacio, kiuj trovos la kreditokranojn fermitaj eĉ sen kompreni kion ili faris por meriti tion. Ĉar, por restarigi la bilancojn de bankoj, la kuntiriĝo de kredito trafos ĉiujn, ĉiujn depruntintojn egale.

7. La centraj bankoj alvokitaj al la savo

Kian belan figuron ili prezentas nun, la grandaj herooj de la financo. Modernaj kaj arogantaj kiam merkatoj haŭsis, jen ili, kiel la juĝisto de Brassens antaŭ la gorilo*, “ŝirkrianta por sia panjo, ploreganta ...”, kaj sin ĵetantaj en la sinon de la “dorlotema ŝtato” dum ili vomas kiam la fortuno devigas al ili malfermi la kluzojn de ideologia regurgito. Konsentite, la centra banko, petite veni por helpi ilin eltiriĝi el ilia malfacilaĵo per malaltigo de siaj interezprocentoj por restarigi ĝeneralan likvidecon, ne estas la ŝtato mem, sed ĝi ja estas la publika sektoro, la nemerkata sektoro, abomenata kiam profitoj enfluadas, alpetata kiam la vetero malsereniĝas.

* En la kanto “La gorilo” de Georges Brassens (1923-1981), senkompata juĝisto trafas hororan sorton en la brakoj de gorilo.

Ŝirkriante kaj vestite per mallongamanika ĉemizo, Jim Cramer prezentas programon de financaj konsiloj en la borsa kanalo CNBC sur fono de metalroka muziko, zumiloj kaj supermetitaj taŭroj*. Li furiozadas*, mokante la prezidanton de la usona Banko de Rezervoj Ben Bernanke kun krioj de “cut! cut!”*. Kaj, pro tio ke s-ro Bernanke ŝajne prokrastas, Cramer lanĉas la finfinan insulton: li estas malklerulo, komprenas nenion, ĉar li estas “universitatano”* ...

* La taŭro estas la simbolo de la borsa haŭso.
* CNBC, la 3-an de aŭgusto 2007; http://www.youtube.com/watch?v=GKZg....
* “reduktu! reduktu!” (interezprocentojn).
* Dum multaj jaroj Ben Bernanke instruis ekonomikon ĉe elitaj usonaj universitatoj.

Plene konsentas aliaj pli bone vestitaj — kaj malpli videble krudaj — administrantoj de fondusoj intervjuataj en la sama kanalo. Aj, kiel ili sopiras Alan Greenspan kiu malaltigis interezprocentojn tuj-tuje. Jen vera profesiulo, nekatenita de superflua studado, kaj por kiu estis sufiĉe palpi la pugon de la besto por scii ke oni devas malstreĉi la jungilaron.

La malpli frenezaj, tamen, komencas diri ke ĉi tiu longa mona toleremo pri la ekceso de la financo havas iun rilaton al la estiĝo kaj akumuliĝo de la riskoj kiuj hodiaŭ krevigas tiel multe da vezikoj. Koncerne s-ron Bernanke, ŝajnas ke li intertempe emas lasi, ke la plej neprudentaj negocistoj portu la sekvojn de sia malracieco. Sed ni devas ne esti erarigita. La pozicio de la centra bankisto estas defendebla nur se la nerepagoj restas lokaj. Se ili amasiĝus kaj ekigus “riskon al la tuta sistemo” — tio estas, ĝeneralan disfalon domen-efike, — li havos nenian alternativon ol interveni, kaj masive.

Jen la plej netolerebla malbono de la financo, ĉiam instigata transpasi la limojn ĝis la punkto kie la aŭtoritatuloj jam ne povas ignori ĝian malfeliĉan staton kaj devas enplonĝi por savi ĝin — la perfekta ostaĝiga situacio.

Frédéric LORDON.