Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Spite al kontraŭeco de bona parto de lia publika opinio, la prezidanto George W. Bush anoncis la daŭrigon de la milita engaĝiĝo en Irako. Kaj, malgraŭ — aŭ pro — la kreskantaj malfaciloj surloke, Usono povus esti tentata de fuĝo antaŭen kaj de perŝtupa akrigo kontraŭ Irano. Tamen, la enŝlimiĝo de ĝia armeo konfirmas la limojn de ĝia potenco. Iuj elvokas eĉ kadukiĝon kiu povus esti stampita de skuiĝoj similaj al tiuj de la fino de la brita imperio.
KATASTROFO! Sine de la usonaj potenco-rondoj la sekvoj de la invado kaj okupado de Irako kaŭzis eĉ pli profundan krizon ol tiu kiun sekvigis la malvenko en Vjetnamio antaŭ tridek jaroj. Pinto de ironio, tiu krizo tuŝas la koalicion de ultranaciistoj kaj de novkonservativuloj kiu formiĝis en la 1970-aj jaroj ĝuste por provi ĉesigi la “Vjetnami-sindromon”, restarigi la usonan potencon kaj revivigi la “venkovolon” de Usono.
Se ne videblis grava amasa kontestado, kiel okazis dum la Vjetnami-milito, tio estas certe pro la ekzisto de armeo konsistanta el volontuloj devenaj esence el malfavorataj medioj; ankaŭ pro la fakto de tiu milito estas financata pli aŭ malpli de eksterlandaj kapitaloj (por kiom da tempo ankoraŭ?). Sed la krizo rompis la establitularon de “nacia sekureco” kiu gvidas la landon ekde la dua mondmilito.
La malkonsento publike esprimita de seso da pensiiĝintaj generaloj pri la gvidado de la milito*, faro senprecedenca, aldoniĝis al la perioda esprimiĝo de malkonsento sine de la sekretaj servoj kaj de la ŝtatdepartemento ekde 2003. Tio montras pli pezan tendencon kiu tuŝas gravajn sektorojn de la elito kaj la precipajn instituciojn de la ŝtato. Ne ĉiuj kritikantoj de la milito estas tiom rektaj kiel la pensiiĝinta generalo William Odom, kiu senlace ripetas ke la invado al Irako estas “la plej grava strategia katastrofo de la historio de Usono”*; aŭ la kolonelo Lawrence Wilkerson, iama ĉefo de la ĉefstabo de s-ro Colin Powell, kiam li denuncas “eraron de historia dimensio” kaj postulas la eksigon de la ŝtatestro*; aŭ la iama direktoro de la Nacia Konsilio pri Sekureco, s-ro Zbigniew Brzezinski, kiu kvalifikis la militon en Irako kaj la okupadon de la lando “historia, strategia kaj morala katastrofo”.*
En sia plimulto, la elitaj kritikoj kiuj leviĝas publike ne iras tiom malproksimen; ili temas ĝenerale pri la maniero en kiu la milito kaj la okupado estis mastrumataj anstataŭ pri la demando de la invado mem. Restas tamen ke la malakordo estas profunda kaj etendita: diversaj ministrejoj kulpigas sin kaj akuzas sin reciproke respondeci pri la “perdo de Irako”.* Private, iamaj altaj respondeculoj montras malvarman koleron, denuncante obskurajn intrigojn kaj malgloras la Blankan Domon. Sen plej eta ironio, iama oficialulo de la Nacia Konsilio pri Sekureco komparas ĝiajn nunajn loĝantojn kun la “familio Corleone”, senmortigita de la filmo La Baptopatro. “Pro la eraro de kliko senkompetenta, aroganta kaj korupta, diras alia altgradulo, ni estas perdantaj nian dominantan pozicion en Proksim-Oriento”; respublikana senatoro, veterano el la Vjetnami-milito, asertas: “La Blanka Domo rompis la terarmeon kaj piedpremis ĝian honoron.”
Neniu el tiuj instituciaj kritikantoj konsidereblas kiel “kolombo”: kiaj ajn estas iliaj politikaj apartenoj aŭ personaj opinioj, tiuj kontestantoj estis aŭ estas ankoraŭ gardantoj de la potenco, gentoj de la “ŝtato de nacia sekureco”, kaj estis kelkfoje agantoj de malfermitaj kaj kovritaj imperiaj intervenoj en triamondaj landoj dum kaj post la malvarma milito. Ili estis aŭ estas ankoraŭ la “sistem-mastrumantoj” de la burokrata aparato de la “nacia sekureco” kiun la sociologo C. Wright Mills la unua diserigis kaj kies funkcio estas produkti kaj reprodukti la potencon.
Sekve, kiel socian grupon, ne eblas distingi tiujn “realistojn” de tiuj kiujn ili kritikas pro ilia volo uzi la forton aŭ pro la senindulgo kiun ili montris en la historio en la strebado al la ŝtataj celoj. Kaj ankaŭ ne eblas atribui la kaŭzon de ilia malŝato al diverĝaj konvinkoj pri etiko, normoj kaj valoroj (kvankam tiaj diferencoj povas motivi certajn individuojn). La malakordo venas de la malvarma, racia konstato, ke la milito en Irako preskaŭ “rompis la usonan armeon”* kaj damaĝis grave, eĉ neripareble, “la mondan legitimecon de Usono”*, do ĝian kapablon modli la mondajn preferojn kaj difini la planedan tagordon. En siaj plej artifikaj esprimoj, kiel ĉe s-ro Brzezinski, tiu malakordo spegulas la komprenon de la fakto ke la povo ne estas nur trudopovo, kaj se la hegemonia legitimeco estas jam perdita, ĝi estas malfacile restarigebla.
La signoj de malfortiĝo de la usona hegemonio videblas ĉie: en Latinameriko, kie la influo de Usono estas plej malalta de jardekoj; en Orient-Azio, kie Vaŝingtono devis, maleme, intertrakti kun Nord-Koreio kaj rekoni en Ĉinio nemalhaveblan aganton de la regiona sekureco; en Eŭropo, kie la usona projekto instali kontraŭmisilajn bateriojn estas kontestata en Germanio kaj aliaj landoj de la Unio; en la Golf-regiono, kie longdataj aliancanoj kiel Saud-Arabio sekvas aŭtonomajn regionajn celojn kiuj nur parte kongruas kun tiuj de Usono; sine de la internaciaj institucioj, ĉu en la Unuiĝinta Naciaro aŭ en la Monda Banko — kie la usonano Paul Wolfowitz, enŝlimiĝinta en aferon de nepotismo, devis forlasi la prezidantecon, la 30-an de junio-, kie Vaŝingtono jam ne kapablas determini la tagordon.
Samtempe montriĝas en la internaciaj opini-sondaĵoj, farataj regule de la vaŝingtona Pew Research Center*, sistema antaŭgardo preskaŭ planednivele kontraŭ la usona ekstera politiko kaj eluziĝo de la soft power, de la logo kiun Usono efikas en la mondo: la “usona revo” dronas en la imago de milita Leviatano kiu havas nur malestimon por la internacia opinio kaj kiu rompas la regulojn kiujn Usono mem starigis.* La monda opinio certe ne haltigas la militojn, sed ĝi pezas per pli subtilaj rimedoj sur la internaciaj rilatoj.
EBLE ONI POVUS parte limigi tiujn damaĝojn sub konduko de aliaj gvidantoj kaj en komplete novaj cirkonstancoj. Tamen malfacilas imagi por la proksima tempo kiel rekrei internan interkonsenton: necesis jaroj por rekonstrui la armeon, akre elprovita post la Vjetnami-milito, repensi la doktrinojn kaj difini novan elitan interkonsenton, aŭ popolan, bazitan sur uzado de la forto. Post Irako ne estos facile mobilizi la naciisman senton por subteni eksterajn aventurojn. Ne pli ol eblas imagi revenon al la antaŭa stato de la monda politiko.
La invado de Irako kaj ĝia okupado ne estas la solaj kaŭzoj de la mondaj tendencoj elvokitaj supre. La milito nur akcentis ilin en momento en kiu la plej vastaj centrifugaj fortoj jam agis: la eluziĝo kaj poste disfalo de la “vaŝingtona interkonsento” kaj la vigla fortiĝo de novaj centroj de ekonomia gravito, nome en Azio, estis jam realoj kiam s-ro George W. Bush faris la katastrofan decidon invadi Irakon. Mallonge, la historio avancas, dum Usono troviĝas engluita en konflikto kiu sorbas ĉiujn energiojn de la lando.
Por la rondoj de la potenco, tiu konfiguraĵo estas profunde zorgiga. Ekde meze de la 20-a jarcento la usonaj gvidantoj opiniis ke ili havas la apartan historian respondecon gvidi kaj regi la internacian sistemon. Tronante sur la firsto de la mondo ekde la 1940-aj jaroj, ili eliris el la principo ke, kiel Britio en la 19-a jarcento, Usono estas destinita agi kiel hegemon, dominanta ŝtato havanta la rimedojn por starigi kaj konservi la internacian ordon kaj certigi la pacon kaj malferman kaj prosperan liberalan mondan ekonomion. Laŭ ilia selekta interpreto de la historio estas la malkapablo de Britio ludi tiun rolon por la daŭro kaj la samtempa malemo de Usono akcepti la respondecon pri tio (la “izoliĝemo”) kiu preparis la liton por la serio mondmilito — depresio — mondmilito dum la unua duono de la 20-a jarcento.
Tiu ideo profunde ankrita en la mensoj kondukas al taŭtologia argumento: ĉar la ordo bezonas dominantan centron, konservi la ordon (aŭ eviti la ĥaoson) neprigas eternigi la hegemonion. Tiu kredo-sistemo, kiun la usonaj esploristoj en la 1970-aj jaroj nomis “teorio de la hegemonia stabileco”, subtenas la usonan eksteran politikon ekde kiam la lando eliris el la dua mondmilito kiel okcidenta koro de la mondsistemo.
La usonaj ekonomiaj kaj politikaj elitoj antaŭvidis ekde 1940 “vastan revolucion en la ekvilibro de la potencoj”: Vaŝingtono estis “fariĝonta la heredanto , la tutheredanto kaj administranto de la ekonomiaj kaj politikaj bonhavoj de la brita imperio (...), la sceptro [pasos] en la manojn de Usono”* Jaron poste, la eldonisto Henry R. Luce anoncis la alvenon de la fama “usona jarcento”: “Tiu ĉi unua jarcento en kiu Usono estis fariĝonta dominanta potenco en la mondo”, skribis li, signifas ke la usona popolo devos “senrezerve akcepti [sian] devon kaj [sian] estonton de la plej potenca kaj plej vigla nacio (...) kaj efektivigi sur la mondon [sian] tutan influon per la rimedoj kiuj ŝajnas [al ĝi] taŭgaj.”* Meze de la 1940-aj jaroj la konturoj de la “usona jarcento” skiziĝis jam klare: ekonomia dominado kune kun strategia supereco kuŝanta sur planedvasta reto de milit-bazoj kiuj etendiĝis de Arkto ĝis la Kabo kaj de Atlantiko ĝis Pacifiko.
La postmilitaj gvidantoj, prezidantaj la konstruadon de la “ŝtato de nacia sekureco”, estis obsedataj, por repreni la esprimon de la historiisto William Appleman Williams, de “vizioj de ĉiopoveco”*: Usono profitis enormajn ekonomiajn avantaĝojn, konsiderindan teĥnologian antaŭecon, kaj havis mallonge la atom-monopolon. La korea sakstrato (1953) kaj la sovetiaj programoj de armiloj kaj atomraketoj ja ŝancelis la konfidon de la usonanoj; sed estis la malvenko en Vjetnamio kaj la sociaj perturboj kiuj akompanis la militon interne kiuj malkaŝis la limojn de la potenco.
LA “REALISMO en erao de defalo”, rekomendata de s-roj Richard Nixon kaj Henry Kissinger, estis nur maniero koncedi maleme ke la speco de tutmonda hegemonio realigata de dudek jaroj ne povis daŭri eterne. Sed Vjetnamio kaj la Nixon-erao signifas pli paradoksan turniĝon. Ili preparis la reagon de la 1980-aj jaroj: la “konservativa revolucion” kaj la interkonsentitajn klopodojn por restarigi kaj renovigi la “ŝtaton de nacia sekureco” kaj la usonan mondpotencon. Kiam Sovetunio disfalis kelkajn jarojn poste, la iluzioj de ĉiopoveco reaperis. La konservativaj “triumfistoj” denove revis pri longdaŭra internacia “unuaeco”. La eksperimento krevis, same kiel la usona ekstera politiko.
La historiaj analogioj estas neniam perfektaj, sed la ekzemplo de Britio kaj de ĝia longa elirado el la imperio povas lumigi la nunan historian momenton. Fine de la 19-a jarcento malmultis la britaj gvidantoj kiuj povis imagi la finon de la imperio. Kiam la diamanta jubileo de la reĝino Viktoria estis festata en 1997, Britio estis ĉekape de transoceana imperio kiu entenis kvaronon de la teritorioj de la mondo kaj 300 milionoj da subuloj — la duoblon se oni enkludas en tiun tutaĵon Ĉinion, virtualan kolonion de 430 milionoj da logantoj. La City de Londono estis la centro de komerca kaj financa imperio ankoraŭ pli vasta, kies teksaĵo kovris la tutan mondon. Estas do neniel mirige ke grava parto de la brita elito pensis, malgraŭ la antaŭtimoj kiujn vekis la usona kaj germana industria konkurenco, ke Britio ricevis “kiel donaco de la Plejpotenculo poreternan kontrakton pri la universo”.
La jubileo fariĝis “la lasta sunradio de senmanka konfido en la gvidkapablo de la britoj”.* La dua buro-milito (1899-1902)*, farita en Sud-Afriko por konservi la vojon al Hindio kaj fortigi la “plej malfortan ĉeneron de la imperia ĉeno”, estis enorma homa kaj financa malŝparego. Ĝi krome montris la abomenindaĵojn de la politiko de bruligita tero al ĉiam malpli obeema angla publika opinio. “La sudafrika milito estis, por la brita imperia potenco, la plej grava elprovaĵo post la hinda ribelo, kaj la plej vasta kaj plej kosta milito farita de Britio inter la malvenko de Napoleono kaj la unua mondmilito.”*
Nur dek-du jarojn poste eksplodis la unua mondmilito kaj sekvigis la bankroton de la eŭropaj ĉefroluloj. La longa agonio de la brita erao estis komencinta. Tamen, ne nur la imperio supervivis la tujan krizon, sed ĝi tenis dum jardekoj trans la dua mondmilito antaŭ ol sperti sengloran finon en Suezo 1956... kun la helpo de la usonanoj. Tamen, jarcenton poste, la nostalgio je la grandeco persistas, kiel videblas en la irakaj misaventuroj de la ĉefministro Anthony Blair. La lastaj briletoj de la imperio ankoraŭ ne estingiĝis.
Por la rondoj de la usona potenco, troni je la firsto de la mondo ekde pli ol duonjarcento ŝajnas nature. La hegemonio, kiel la aero kiun oni spiras, fariĝis estmaniero, vivmaniero, mensostato. La “realismaj” instituciaj kritikoj estas certe pli singardaj ol tiuj kiujn ili kritikas. Sed ili ne disponas pri koncepta kadro en kiu la internaciaj rilatoj estus bazitaj sur io alia ol sur la forto, la alfrontiĝo aŭ la strategia dominado.
La nuna krizo kaj la kreskanta efiko de la mondaj demandoj nesolveblaj sur nacia nivelo generos eble novajn impulsojn pri kunlaborado kaj interdependeco. Necesas ĉiukaze esperi tion. Sed eblas ankaŭ ke la usona politiko restas neantaŭvidebla: kiel montras ĉiuj postkoloniaj spertoj, la fino de la imperio povas esti longa kaj traŭmata proceso.
Philip S. GOLUB.