Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

AVIDOJ PRI LA STRATEGIAJ RESURSOJ DE ARKTO

Malvarma milito pri la bankizo

Enpuŝante flagon vertikale sur la Nordan Poluson, la 2-an de aŭgusto, rusa ekspedicio relanĉis la surdan batalon kiu okazas en Arkto. Igante la Altan Nordon pli alirebla, la klimata varmiĝo devus ebligi, relative baldaŭ, novajn ekonomiajn agadojn. Krom Rusio, Usono kaj Kanado, Norvegio kaj Danlando rivalas por pruvi siajn rajtojn pri tiuj maraj fundoj kiuj povus enteni gravegajn rezervojn de hidrokarbaĵoj.

NAŬ HOROJN SUB LA bankizo... La 2-an de aŭgusto 2007, du rusaj submarŝipetoj Mir-1 kaj Mir-2reaperas surface post enpuŝi rusan flagon el nerustebla titano vertikale sur la Nordan Poluson, je 4.261 metroj da profundo. Monda premiero. Sur la Mir-1, s-ro Artur Ĉilingarov, vicprezidanto de la Duma kaj rekonata polus-esploristo, kundividas sian malkovron — “Estas tie flavecaj gruzoj. Oni vidas nenian kreaĵon de profundaĵoj”, antaŭ ol aldoni: “Tuŝi la fundon je tia profundo, tio estas kiel fari la unuan paŝon sur la Luno.” Kiu komprenas, tiu atentas...

Ĝuste. Ĉe la surfaco, kelkaj moviĝoj agitas la nigrajn kaj glacie malvarmajn akvojn. Se, ĉe la rusa flanko, oni ne kaŝas sian ĝojon, ia agaco montriĝas antaŭ tiu politiko de farita fakto. S-ro Peter MacKay, kanada ministro pri eksteraj aferoj, ironias: “Ni ne estas en la 15-a jarcento. Vi ne povas trakuri la mondon enpuŝi flagojn kaj diri: ‘Ni postulas tiun teritorion’.”* Ĉe la usona flanko, la proparolanto de la ŝtatdepartemento, s-ro Tom Casey, aldonas: “Enpuŝi flagon funde de la akvo havas nenian juran signifon.”

* La 2-an de aŭgusto 2007, en la privata televido Canadian Television (CTV).

Arkto estas maro ĉirkaŭata de tero: ia “Norda Mediteraneo”. La magneta kaj geografiaj polusoj troviĝas meze de la maro. Do malfacilas enplantiĝi tie, eĉ se la maro estas permanente glacia. Gvidata de la Rusa Instituto de Esploro pri Arkto kaj Antarkto (AARI) kaj realigita en la kadro de la Internacia Polusa Jaro, kiu komenciĝis en marto, la rusa ekspedicio havis duoblan taskon: observi la ŝanĝojn de temperaturo kaj saleco, la rapidecon de la kurentoj, kaj ĉefe pruvi la kontinuecon de tiuj fundoj kun la rusa kontinenta ebenaĵo.

Scienca gloraĵo

LA NORDA POLUSO, situanta en internaciaj akvoj, apartenas al ĉiuj. Kaj do al neniu. Ĝi estas regata de la Internacia Konvencio pri la Mar-Juro de la Unuiĝinta Naciaro, kiu deklaras la margrundojn situantajn ekster la naciaj jurisdikcioj “komuna heredaĵo de la homaro”. Subskribita en 1982 en Montego Bay (Jamajko) kaj ratifita fine de 1994*, tiu konvencio difinas la suverenecon de lando en surfaco je 12 marmejloj (22,2 kilometroj) kaj ĝian ekskluzivan ekonomian zonon (EEZ), inkluzive de submaraj resursoj, je 200 mejloj (360 kilometroj) ekde ĝiaj marbordoj. Tamen tiu zono etendeblas se la eksteraj limoj de la kontinenta ebenaĵo etendiĝas trans tio. Pro tio, se Moskvo sukcesas pruvi ke la Lomonosov-altaĵo — submara montoĉeno de 2.000 kilometroj kiu streĉiĝas sub la poluso, ligante Siberion al la kanada insulo Ellesmere kaj al Gronlando — estas geologie rusa, ĝi povos ekspluati tiujn fundaĵojn. Krom en la prestiĝo de la scienca kaj teĥnologia gloraĵo, la motivo de la faro troviĝas tie.

* Rusio ratifis ĝin en 1997.

Studaĵo de la usona registara agentejo Geological Survey taksas ke 25% de la mondaj rezervoj de hidrokarbaĵoj situas norde de la polusa cirklo.* Jen nova eldorado kiun la limlandoj — Rusio, Usono, Kanado, Norvegio, Danlando, Finnlando, Svedio kaj Islando-, sub rezervo ke ilia kontinenta ebenaĵo “permesas la etendojn”, povus pretendi ekonomie siaj kaj do ekspluati.

* Tamen konvenas prudento: la sama organismo estis vidinta en la Kaspia Maro novan Kuvajton, antaŭ ol ĝiaj rezervoj montriĝis okoble malpli altaj ol anoncite.

Rusio estis longan tempon la sola kiu provis valorigi siajn rajtojn tie. En decembro 2001, Moskvo formulis jam unuan demandon ĉe la komisiono de la UN pri la limoj de la kontinenta altebenaĵo. Tiu petis komplementajn esploradojn, pro tio do la Mir-1 kaj Mir-2. Ĝis nun, la internacia komunumo apenaŭ vidis ekonomian intereson en tiuj glaciaj vastejoj. Sed, la gas- kaj petrol-resursoj elĉerpiĝas kaj la varmiĝo de la planedo igas la nordan poluson pli... akceptema. Eĉ se ili malsamopinias pri la kaŭzoj de la fenomeno, la sciencistoj estas unuanimaj: Arkto fandiĝas. Laŭ studaĵo de la Arctic Climate Impact Assessment (ACIA) aperinta en 2004*, 988.000 kvadrat-kilometroj da bankizo, do preskaŭ la duoblo de la surfaco de Francio, malaperis en la lastaj tridek jaroj. Post mallonge, la malapero de la bankizo* povus ebligi la ekspluatadon de kuŝejoj de petrolo kaj de mineraloj (diamantoj, oro, arĝento, plumbo, kupro, zinko). Eksterordinara riĉaĵo aperas el la profundo.

* http://amap.no/acia.
* En 2004, la unuaj rezultoj de la internacia misio Arctic Coring Expedition (ACEX: 16 eŭropaj landoj, Usono kaj Japanio) indikis ke la Granda Nordo havis subtropikan klimaton antaŭ 55 milionoj da jaroj. Do, la maro estis libera ĉe la norda poluso, antaŭ ol glaciiĝi.

Jen potencialo tiom pli loga ĉar ĝi situas en geopolitike multe pli stabila zono ol Proksim-Oriento. Arkto tiel donas rimedon por eviti la Organizon de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEP) kaj garantias al la bordaj nacioj ilian propran energian sekurecon, eĉ la eblecon respondi al la kreskanta postulo de sojlolandoj kiel Ĉinio kaj Barato. La zono kiun Moskvo postulas por si formas triangulon de 1,2 milionoj da kvadratkilometroj ligante Murmanskon, Ĉukotkon kaj la nordan poluson. En tiuj akvoprofundoj kuŝas laŭdire pli ol 10 miliardoj da tunoj de hidrokarbaĵoj — la ekvivalento de la rezervoj de la Persa Golfo.

Usono, kiu mem produktos verŝajne nur 30% de sia petrolkonsumado ĝis 2015 — kontraŭ 70% hodiaŭ-, prepariĝas por deponi peton celantan ke estu al ĝi donota la rajton posedi bordan zonon kiu etendiĝos je 600 mejloj (965 kilometroj) je la nivelo de la marbordo de Alasko. Sed sufiĉe granda “glacimonto” baras al ĝi la vojon: ĝi ne ratifis la internacian kontrakton pri marjuro de la UN, sen kio ĉia teritoria peto estas neakceptebla. Jen pro kio la registaro de la prezidanto George W. Bush faras tiun ratifon prioritata.

Intertempe usona ekspedicio survojas al la norda poluso. Alia, usona-norvega, esploras la dorsaĵon Nansen-Gakkel, situantan inter Siberio kaj Gronlando. Danio sendis, la 12-an de aŭgusto, sciencan skipon por provi pruvi ke la dorsaĵo Lomonosov estas etendaĵo de Gronlando. Tiuj operacioj troviĝas ankaŭ en la kadro de la Polusa Jaro, celanta fortigi la sciencan esploradon kaj disvolvi la internacian kunlaboradon. La scienca intereso estas reala. La lasta pintkunveno de la G8 cetere ne trompiĝis en tio, kunmetante en unu saman laborsesion la klimat-ŝanĝojn kaj la uzadon de naturresursoj.

Alia problemego, ankaŭ ligita kun la varmiĝo de la planedo: la iom-post-ioma malfermiĝo de novaj komunikaj vojoj. La ŝipireblo en la Nord-Okcidenta Pasejo, laŭlonge de la kanadaj marbordoj, reduktus je 7.000 kilometroj la vojon inter Eŭropo kaj Japanio, kaj je 8.000 kilometroj tiun inter Usono kaj Ĉinio. Ĉiuj rigardoj estas do turnitaj al ĝi.

Sed la Nord-Okcidenta Pasejo estas disputata.* La Eŭropa Unio kaj ĉefe Usono kontestas la suverenecon de Otavo je ĝi. [?Vaŝingtono konsideras tiun ŝanelon, kiu serpentumas inter la kanadaj insuloj kaj ligas la Atlantikan Oceanon kun la Pacifika, internacia marvojo libera por navigado. Otavo argumentas ke ĝi estas parto de ĝiaj internaj akvoj kaj defendas per dentoj kaj per ungoj sian “suverenecon” same kiel la “mediprotektadon”.

* Kromaj malkonsentoj koncernas la insulon Hans (100 metrojn larĝa!), ĉe la enirejo de la Nord-Orienta Pasejo, pri kiu disputas Kanado kaj Danio de pli ol tridek jaroj. Norvegio kaj Rusio alfrontiĝas pri la difino de siaj marlimoj en la Barenca Maro. Moskvo kontestas la usonan-sovetian kontrakton de 1990 koncernantan la Beringan Markolon.

Ne rekte koncernataj de la bankizoj, Ĉinio, Japanio kaj Koreio komencis konstrui ŝipojn kun fortigita ŝelo destinitajn veturi en tiuj glaciregionoj... La prognozoj indikas ke la arkta trafiko pasos de 3 milionoj da tunoj de kargo en 2005 al 14 milionoj en 2015.* Tiun tendencon konfirmas raporto de la usona Arctic Research Commission*: tiu prognozas ke la akvoj ĉe la kanadaj marbordoj povus esti preskaŭ liberaj de glacio en somero ekde 2050, eĉ ekde 2030 por la plej grandaj pesimistoj — aŭ optimistoj, laŭ la vidpunktoj...

* Pri tio vd Claude Comtois kaj Caroline Denis, “Le potentiel de trafic maritime dans l’Arctique canadien”, universitato Laval, Montrealo, 2006.
* [www.arctic.gov/publications.htm].

Vide al tiu perspektivo Otavo ne volas resti ĉe la bordo rigardante la ŝipojn pasi. Formulita en 2006, la Arkta Plano de la ĉefministro Stephen Harper planas la superflugadon de tiu teritorio fare de observantaj senpilotaj flugmaŝinoj kun longa atingopovo, aĉeton de tri superfortaj glacirompuloj kaj la instaladon de profundakva haveno (en Nanisiviko, proksime de la enirejo de la Nord-Okcidenta Pasejo) kaj de militbazo (en la Resolute-Golfo, sur la insulo Cornwallis, kiu ankaŭ troviĝas ĉe la mita pasejo). Dum, post lia parolado, la tri anoncitaj glacirompuloj malaperis el la videbla buĝeto, ili estis anstataŭigitaj, komence de julio 2007, de ekkonstruado de ses ĝis ok patrolŝipoj ekipitaj de kanono.

Voĉetoj aperantaj el la disputbruo

SIAVICE VAŜINGTONO planas aĉeti tri novajn glacirompulojn. Sumo de preskaŭ 17 milionoj da dolaroj por bordogard-ŝipoj estas ankaŭ esplorata de la Kongreso. Ankaŭ la rusoj pretas. Ili disponas jam pri ses glacirompuloj kapablaj patroli la tutan jaron (kontraŭ unu de Usono kaj neniu de Kanado).

Rusio sendube neniam pensis ke ĝia “flagoplantado” certigus al ĝi ian ajn suverenecon. Sed tiu gesto montris ke Moskvo estas unuaranga aganto en la peco ludota por la naturresursoj, la scienco kaj la martransito de la 21-a jarcento. La vasta Nordo ĉiukampe donas pli ol promesplenajn perspektivojn, tamen kun la risko pagi tiun disvolvadon altkoste. Se tiu kresko ne estos klare kaj firme enkadrita, la fakturo estos kolektiva, sed Arkto estas ege plej vundebla.

La aŭtoĥtonaj loĝantaroj de Rusio, Kanado, Usono kaj Gronlando, atestantoj pli pasivaj en la tumulto kiu agitas iliajn ĉasajn kaj fiŝkaptajn teritoriojn, ne havas vere voĉon en la afero. Ili ĉeestas en la Konsilio de Arkto* nur kiel permanentaj partoprenantoj kaj ne kial membroŝtatoj, ĉar ili ne estas nacioj. Norvegio, kiu prezidas la konsilion ekde 2006, tamen tendencas akcenti la naturprotektadon, la disdividon de la ekspluat-produktoj kun la lokaj loĝantaroj, la konservadon de iliaj vivmanieroj kaj la ekologion kaj la daŭrigeblan disvolvadon. Tio estas esperiga. Ĉu tio sufiĉas?

* Starigita en 1996 en Otavo, la Konsilio de Arkto strebas subteni la daŭrigeblan disvolvadon en ekonomia, socia kaj media kampoj. Ĝi grupigas la ministrojn pri eksterlandaj aferoj de la kvin bordaj landoj, krome de Finnlando, Islando, Svedio kaj diversajn internaciajn neregistarajn instancojn.

Kontraste al Antarkto, en la ekstrema Sudo, Arkto ne ĝuas internacian leĝan kadron kiu garantius al ĝi statuson kaj totalan protekton. Ratifita jam 1961, la Antarkta Kontrakto (vidu ...) destinas tiun kontinenton al paco kaj scienco kaj malpermesas ĉian armean aŭ atoman aktivecon. Komence muta pri la demando de ekspluatado de la riĉaĵoj, tiu kontrakto estis fortigita de la protokolo de Madrido. Tiu, ekvalida en 1998, deklaras la zonon sub la 60-a latitudo “natur-rezervejo” kaj malpermesas ĉian ekspluatadon de minejaj resursoj ĝis 2041, eĉ pli, ĉar tiu malpermeso estas senfine renovigebla kaj nuligeblas nur unuanime.

Nenio tia por la Nordo, dum la kolosaj problemoj troviĝas en kunteksto geopolitike aparte streĉita. La rusaj-usonaj rilatoj estas je plej malalta nivelo ekde la vaŝingtona anonco dismeti sistemon de antimisila defendo en orienta Eŭropo.* Pri Nord-Ameriko, ankaŭ nenio ĝojiga. La rilatoj inter Kanado kaj Usono tute ne estas ĉe la zenito, ĉiu fortigas sian ĉeeston en la sektoro. Aliaj bordaj landoj ankaŭ postulas sian suverenecon, sed iliaj voĉoj apenaŭ aperas el la disputbruo.

* Vd Olivier Zajec, “L’obsession antimissile des Etas-Unis [La antimisila obsedo de Usono]”, Le Monde diplomatique, julio 2007.

Por la Eŭropa Unio la situacio estas pli delikata. Por ĝi estas malfacile kondamni malkaŝe la rusajn pretendojn, aŭ eĉ tiujn, pli diskretajn, de Norvegio. Tiuj du landoj certigas pli ol trionon de ĝiaj energi-bezonoj. Cetere Total, asociita kun la rusa giganto Gazprom, ĵus enpoŝigis la vetaĵon pri ekspluatado, je 25%, de la petrolkuŝejo de Ŝtokman, en la Barenca Maro, malzorge pri ĝentileco al usonanoj kaj norvegoj. Giganta kuŝejo — 3.800 miliardoj da kubaj metroj-, “pli ol tio kiun ni eksportis al Eŭropo dum la lastaj tridek jaroj”*, anoncas s-ro Sergej Kuprianov, proparolanto de la rusa gasproduktanto, kiu tamen ŝajnis decidita esti la sola ĉefo en la afero. Raciigo de la ekspluatado kaj profitigo de la vendoj instigis al malfermiĝo kaj al internacia kunlaborado.

* RIA Novosti, Moskvo, 1-a de aŭgusto 2007.

Kunlaborado okazas jam preskaŭ kvindek jarojn en Antarkto, pionira en tio, kaj kiu pli kaj pli trudiĝas kiel esenca en la polusa kampo, ĉu pri scienco aŭ pri ekspluatado de la resursoj. Ĉiukaze la investoj estas pezaj por la rezultoj kiuj nun mezuriĝas je skalo planeda, eĉ... eksterplaneda.

La suda poluso siavice ne estas mara. Ĝi situas en la koro de la kontinento, ĝuste sub la usona bazo Amundsen-Scott de suda poluso. En 1959 Usono decidis meti sian flagon tie. Sur la rotacia akso de la Tero... La rusoj instalis sian bazon Vostok sur la poluso de nealireblo*, je pli ol 3.000 metroj da alto. Por Francio restis la magneta poluso, proksima de la marbordo, en la Adeli-Tero, kie ĝi konstruis ekde 1955 sian unuan permanentan bazon, Dumont-d’Urville.

* Difinita per la punkto plej malproksima de la marbordo, ĝi situas je 1.700 kilometroj de tiu, je 82° sude, 54° oriente.

La esplorado de la polusaj glaciaj masoj, valoraj por la glaciologoj kaj klimatologoj, interesas ankaŭ la spac-agentejoj. Pro la multaj provadoj de materialo faritaj en Antarkto, la NASA ĵus sendis, la 4-an de aŭgusto, la roboton Phœnix Mars Lander, kies “surteriĝo” sur la ruĝa planedo estas planita por majo 2008 por esplori sub la marsaj polusaj glaciamasoj, la ekzistadon de kondiĉoj favoraj al pasinta aŭ nuna vivo. Laŭ peto de la NASA, la eŭropa spac-agentejo (ESA) partoprenas en la projekto. Ankaŭ tie malfacilas rajdi sole, eĉ por Usono.

La polusaj regionoj, kaj pli ĝuste Antarkto, donas unikajn kondiĉojn por pristudi la fiziologiajn kaj kondutajn meĥanismojn de adaptado al ekstrema medio. La kondiĉoj de izoliteco de la personaroj en la stacioj estas, sur Tero, tiuj kiuj estas plej kompareblaj kun la spac-kondiĉoj: longdaŭra kompleta izoliteco, nokto, ekstrema malvarmo kaj enfermiteco. La franca-itala bazo, instalita sur la Kupolo C, en la koro de la kontinento, ŝajnas esti la plej bona loko en la mondo por fari tiajn esploradojn. ĝia koncepto kaj organizo estas proksimaj de tiu de la stacioj planitaj por Luno aŭ Marso. Multaj esplorkampoj, kiel tiu de la organismoj disvolvantaj strategiojn de transvivado en ekstrema medio, aŭ esplorado de la glaci-amasoj, trovas ankaŭ aplikojn por la spac-esplorado. Antarkto estas kvazaŭ la antaŭĉambro de la spaco, de kiu ĝi estas iel la malantaŭa bazo.

La nacioj plej ĉeestaj en Antarkto estas ankaŭ tiuj kiuj disponas pri la plej gravaj spac-kapablojn: Usono, Rusio, Eŭropo kaj morgaŭ Ĉinio, kiu planas la konstruadon de bazo sur la plej alta kaj plej nealireblaj loko de la kontinento, la Kupolo A, je 4.093 metroj da alto. La ĉeesto ĉe la polusoj malfermas la vojon al la steloj. Al la senfineco de la bankizoj respondas kvazaŭ amplifita eĥo tiu de la spaco. Nu, tiukampe la esplorado tute ne estas nur motivita de sciencaj demandoj aŭ de emoj al triaspecaj renkontiĝoj. En la tirkestoj de la spac-agentejoj atendas projektoj pri la minejaj resursoj de aliaj planedoj, kiel heliumo 3 kiu povus fariĝi superbrulaĵo, la uranio de Marso, la akvo de Luno aŭ la oro de la asteroidoj. La esplorado de la arktaj resursoj estas ja brule aktuala, sed tiu de la spaco estas por morgaŭ.

La internacia spaca platformo (ISS), kiu kunigas la rusajn, usonajn kaj eŭropajn kompetentojn, devus esti finita ĝis 2010. La NASA anoncis sian grandan revenon sur la Luno por 2020 kaj starigo de permanenta luna bazo por 2024. Ĉu de la luna bazo aŭ de la spaca platformo, la esplorado, eĉ la koloniigo de la spaco, povus tiam vere komenci. La trejnado okazos en la polusaj regionoj.

La UN enkadrigas la spacajn agadojn per sia spac-kontrakto, ratifita en 1967. Kiel pri la oceanoj, la eksteratmosfera spaco estas deklarita “komuna heredaĵo de la homaro”, la amasdetruaj armiloj estas tie malpermesitaj; la teritoriaj pretendoj ne konfirmataj. La UN aktive rekomendas la internacian kunlaboradon. Ni vidu ĉu la unuaj alvenintoj havas la deziron dividi...

La batalo por Arktiko antaŭmontras sendube la scenaron por la spaco, ĉu sur scienca, ekonomia aŭ milita kampo. Antarkto, kun sia kontrakto, estas iel esperiga, ĉar ĝi enkorpigas formon de organizado kaj de kunlaborado aktiva de kvindek jaroj. Sed la Nordo devas pro tio ne esti kondamnita pagi la kostojn de la neekspluatado de la ekstremsudaj minej-resursoj, nek esti oferata sur la altaro de la bona monda konscienco kiu pravigas pro ultraprotektata ekstrema Sudo.

Dominique KOPP.