Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
Ĉu la sociaj mobiliziĝoj en Francio, en la transporto kaj en la publika funkcio, reekvilibrigos ĝeneralan etoson karakterizatan de ofensivo de la konservativaj fortoj? Ekde la elekto, lastan majon, de s-ro Nicolas Sarkozy [kiel prezidanto de la respubliko], la decidoj de la registaro ne ĉesis favori la plej privilegiajn homojn (imposto) kaj malstabiligi la plej vundeblajn (laborjuro, medicina kovriĝo, enmigrado). Tiu atako renkontis malmulte da rezisto, parte ĉar certaj sindikatoj kaj politikaj partioj ŝajnas ĉefe deziri intertrakti la kondiĉojn de sia malvenko. La precipa opozicia organizo, la Socialista Partio (PS), kiu liveris jam multajn ministrojn kaj membrojn de oficialaj komisionoj al la nova potenco, projektas nun anstataŭi sian malnovan strategion de maldekstra unio per tiu de alianco en la centro kaj proklami pli solene sian subtenon al merkato, al liberalismo, al individuismo, kiel faris la brita laboristpartio kaj la iama itala Komunista Partio. Tia orientiĝo metis en la centron de la franca ideologia debato intelektulon kun ŝrumpinta kredito sed kun trudega ĉeesto en la amaskomunikiloj: Bernard-Henri Lévy.
SINJORO Bernard Arnault okazigis, lastan 17-an de septembro, simpatian akcepton okaze de la 60-jariĝo de Dior. Ĉampano Dom Pérignon, kaviaro, “75 ĉefkelneroj por 25 tabloj”, “14 kuiristoj”, “300 seĝoj ‘médaillon’ faritaj por la vespero”, 4.000 rozoj por la tablocentroj kaj la floraj dekoracioj“, 8.000 majfloroj”, 3.800 elpren-tubetoj por akvumi ilin: oni ne rigardis la elspezon. Sed la 270 kunmanĝantoj estis ankaŭ ne iuj ajn: la ministrino pri justico Rachida Dati, la ministro pri interno Brice Hortefeux “kaj lia edzino, en Dior”, la urbestro de Parizo Bertrand Delanoë, “Claire Chazal, en Dior”, s-roj Hubert Védrine kaj Jean-François Copé, la kantisto Elton John, “Frédéric Mitterrand kaj la baronino Ernest-Antoine Seillière”, “la imperiestrino Farah”, “Christine Ockrent, en Dior, ĉe la tablo de Hélène Arnault”, ktp.*. Ankaŭ ĉeestis la ĉefministro François Fillon, kiu indikis kvar tagojn post la akcepto: “Mi estas ĉekape de ŝtato kiu estas en situacio de bankroto. Tio ne povas daŭri.”
La montriĝema lukso de la miliarduloj ne estas de hieraŭ. Sed la socia atingopovo de tiuj festenoj transiras nun la kadron de la magazinoj. Kun la elekto kiel prezidanto de s-ro Nicolas Sarkozy, ŝajnas instaliĝi nova konfiguraĵo de la potenco kiu finfaras la fuzion de kelkaj partoj de la franca elito: ekonomiaj gvidantoj, opini-farantoj, dekstraj kiel maldekstraj politikaj respondeculoj — kondiĉe ke ili estu liberalaj. Se ili estas riĉegaj, estas ankoraŭ pli bone.
S-ro Arnault, ĉefo de la lukso-grupo LVMH, posedas la plej grandan riĉaĵon de Francio (17,2 miliardojn da eŭroj en 2006). Li estas la persona amiko de la prezidanto de la respubliko, kiu ĉeestis, antaŭ du jaroj, en la edziĝfesto de lia filino Delphine. Tio estis bela edziĝo, al kiu estis invititaj ses membroj de la tiama registaro, inter ili s-ro Copé, la nuna prezidanto de la plimulta grupo en la Nacia Asembleo, kaj s-ro Védrine, eksa socialista ministro pri eksterlandaj aferoj kaj membro de la estraro de LVMH. Longa kamiono ebligis transporti sen faldi ĝin la robon de la novedzino.
S-ro Arnault posedas ekonomian taggazeton, La Tribune, kiun li ŝatus forcedi por aĉeti alian, pli influhavan, Les Echos. La salajruloj de la du gazetoj kontraŭas la projekton, sed la ŝtatestro apogas sian amikon. En 2006, LVMH atribuis 1.789.359 stock-options, de kiuj 450.000 por la ĉefo de la grupo, do 25,15%.* Fine, la Parlamento voĉdonis por li sukajn impost-avantaĝojn, eble por danki lin pro batali kontraŭ la inflacio per tio ke li restas tiom gardema ĉe la fronto de la salajroj kaj de ĝiaj laboristinoj, kiuj estas ofte minimume* pagataj.
Se la [brita] laboristpartia ĉefministro Gordon Brown petas la konsilojn de s-ro Arnault, tiu, male, vidas sin kiel pario en sia propra lando: “La problemo de la mastroj en Francio, klarigas li, estas ke Francio havas malfacilon rilate la merkat-ekonomion. (...) Mi kredas ke la marksisma influo daŭre ekzistas. De dudeko da jaroj ĝi eĉ disvolviĝis sur la nivelo de la politikaj diskursoj”.*
Ĉu “marksisma influo”? Ni vivas decide ne en la sama lando kiel s-ro Arnault: lia amiko estas la ŝtatestro, la maldekstra opozicio diras siavice, kiel en Britio, voli rehabiliti la liberalismon, la individuon, la meriton, la monon. Fine, kaj tio ne estas nenio, Bernard-Henri Lévy, amiko de la miliarduloj, liberala, por-usona, ruza mastrumanto de sia propra riĉaĵo (grandega) kaj olda rutinisto de la intelekta spektaklo-industrio, estas fariĝanta unu el la plej aŭskultataj pensistoj de la Socialista Partio (PS)...
Li fabrikas en Francio aromon de oligarĥio. La mono estas furora. La registaro favoras la aferistojn; influaj deputitoj, kiel s-ro Copé, afiŝas sian ambicion plenumi sian publikan mision kaj samtempe riĉiĝi private. La borsaj kaj financaj skandaloj, la admirego ĉirkaŭ la miliarduloj, la banaligo de la premgrupoj, ĉio ĉi elvokas la princlandon Monako, ĝiajn stelulojn kaj ĝiajn kazinojn. La edziĝo de socialista deputito, s-ro Henri Weber, fariĝas grandampleksa monduma evento en kiu partoprenas iamaj ekstremdekstruloj kiuj fariĝis, kiel s-ro Kouchner, ministroj sub Sarkozy.* Metita de la prezidanto de la respubliko ĉe la kapon de “komisiono por liberigo de la franca kresko”, la socialisto Jacques Attali konvertiĝas en devotulon de konkurenco kaj en komizon de la hiperbazaroj. La restaŭrado fariĝas senĝena.*
La 13-an de junio 1971, en la kongreso de Epinay, François Mitterrand denuncis sur la tribuno “ĉiujn mon-potencojn, la monon kiu koruptas, la monon kiu aĉetas, la monon kiu mortigas, la monon kiu ruinigas, kaj la monon kiu putrigas homojn ĝis la konscienco”. Hodiaŭ, Bernard-Henri Lévy proponas al la PS “kongreson de refondiĝo, ian anti-Epinay”. En la mono li ne vidas la korupton, la morton, la ruiniĝon, la putriĝon, sed “la virton kiun ĝi havas substitui la komercon al la milito, la malferman landlimon al la fermita universo; la tempon por intertraktado, por transakcio, por kompromiso, kiu postsekvas, danke al ĝi, tiun de la senpacienco, de la perforto, de la varinterŝanĝo, de la rabado, de la ĉio aŭ nenio, de la fanatikismo”.*
Ŝirmo kontraŭ fanatikismo: tiu difino de la — ĝeneraltendence furioza — kapitalo ne ĝenas tro tiujn kiuj posedas ĝin. Nek la mastron de LVMH kaj de Dior supre elvokitan, nek s-ron Arnaud Lagardère, nek s-ron François Pinault — la du lastaj bonaj amikoj de Bernard-Henry Lévy, kiu neniam hezitis direkti siajn gazet-tribunojn laŭ iliaj industriaj interesoj.
Oni dirus: sed envere “BHL” ne gravas. De tridek jaroj lia aplaŭd-brigado vane vicigas sin kiel ĉe parado, kaj la amaskomunikiloj premiĝas ĉirkaŭ li, neniu ekhavus la ideon akiri iun de liaj verkoj post la gurdado, preskaŭ totalisma, pri la apero de lia lasta produkto.* La titolo de lia membiografio, Komedio, sugestas ke li okaze konsciiĝas pri tio.
En 1979 la filozofo Cornelius Castoriades koncedis sian perpleksecon antaŭ la “fenomeno BHL”: “Sub kiaj sociologiaj kaj antropologiaj kondiĉoj, en lando de malnova kaj granda kulturo, “aŭtoro” povas permesi al si skribi kion ajn, la “kritiko” levi lin ĉielen, la publiko sekvi lin obeeme — kaj tiuj kiuj malkaŝas la trompon, tute sen esti silentigataj aŭ malliberigataj, havi nenian efektivan eĥon?”* Optimisto, Castoriadis aldonas tamen: “Ke tiu fuŝaĵo devas elmodiĝi, tio certas: ĝi havas, kiel ĉiuj nuntempaj produktoj, enkorpigitan dat-limiĝon.” Preskaŭ tridek jarojn poste, la “fuŝaĵo” daŭre vendiĝas.
La reagoj al tio estas tre karakterizaj por la nuntempo. Unuflanke, la ofte insulta senmezureco de la skriboj de Bernard-Henri Lévy kaj de iliaj mil aŭdvidaj versioj jam ne vekas reagojn, kvazaŭ liaj kutimaj celatoj (la “maldekstro de la maldekstro” kaj la intelektuloj malplej ĉeestaj en la komunikiloj) rezignacius. Samtempe la liberalaj kaj por-usonaj ideoj de la eseisto komencas kovriĝi kun tiuj de kreskanta nombro da PS-gvidantoj. Malpli da rezistado ĉe unu flanko, pli da efiko ĉe la alia.
KULTURA SCENEJO — kaj pli amplekse publika debato — kiu alkonformiĝas al tio ke oni afekte akuzas Jacques Derrida, Pierre Bourdieu, Etienne Balibar, Noam Chomsky, Slavoj Zizek ktp. je antisemitismo aŭ ke oni suspektas certajn de ili “treniĝi post” “nazia pensisto” vidu sube: Ĉiuj nazioj!, fartas malbone. Maldekstro siavice, kiu inspiras sin ĉe la analizoj de “BHL”, konfirmas ne valori multe pli ol “dorsen falinta kadavro”*.
La eseisto, al kiu liaj amikoj donas sian kutiman favoron (interparoladoj kun Jean-Pierre Elkabbach kaj Jean-Marie Colombani, tuja adorkliniĝa recenzo en Le Monde, Paris Match, kovrilpaĝo de Le Nouvel Observateur ktp.), ankaŭ rekrutis novajn akcesorulojn, des pli emegaj servi lin, ĉar ili estas pli pimpaj ol la malnovaj. Ĉar kiel reagas la ĵurnalisto (klera) Nicolas Demorand en la radio France Inter aŭ Philippe Val, direktoro (erudicia) de Charlie Hebdo, kiam kelkaj gravaj figuroj de la nuntempa intelekta maldekstro estas traktataj kiel faŝistoj, antisemitoj aŭ nazioj? Estas tre simple: ili rimarkas nenion. Pli bone, post instigi sian gaston “BHL” uzi insulton kaj vulgaraĵon, Demorand lasas lin fini sian eldiron de: “Ni estas la vort-gardantoj en tiu ĉi elsendo.” La kariero de Demorand estos longa.
Post sia tria sinsekva malvenko en prezidant-elektoj, la PS estas tentata de turniĝo dekstren. Ĝia “realisma” haŭtŝanĝo finiĝis antaŭ kvarona jarcento, la ideo de “rompo kun la kapitalismo” jam respondas al neniu de ĝiaj politikaj praktikoj.* Tamen, komunikiloj kaj mastraro ĉiam postulas de ĝi iri pli tiudirekten, esti ankoraŭ pli liberala. Tiom ke lastan aŭguston la PS-deputito Henri Emmanuelli ribelis: “Kiel oni kuraĝas sen timo ridindiĝi postuli de partio, de kiu devenas la direktoro de la [?Monda Organizo pri Komerco [s-roPascal Lamy ] kaj morgaŭ eble tiu de la Internacia Mon-Fonduso fine akcepti la merkat-ekonomion?”*
En 1986, poste en 1993, poste en 2002, la elekto-malvenkoj de la PS kuntrenis iometan maldekstriĝon de la partio. Ĉar per kia serioza argumento povintus imputi al tro socialismaj politikoj la malvenkojn per la urnoj de la registaroj de s-ro Laurent Fabius (1984-1986), de Pierre Bérégovoy (1992-1993) aŭ de s-ro Lionel Jospin (1997-2002)? Kaj ankaŭ ne estis maldekstra radikalismo kiu karakterizis la elektokampanjo de s-ino Ségolène Royal, en kiu Bernard-Henri Lévy estis dense implikita. En tiuj kondiĉoj kaj konsidere la batal-politikon de s-ro Sarkozy, reveno, eĉ nur kosmetika, al la batalemaj diskursoj de la PS povintus esti konsiderataj.
Ĝuste kontraŭ tia danĝero, eĥante la “blair-ismajn” jukadojn de pluraj socialistaj gvidantoj, Bernard-Henri Lévy volas instali sian komunikilan milit-maŝinon. Li volas dikti al estonta maldekstra registaro la definitivan teoriigon de orientiĝo samtempe liberala kaj antirevolucia. Post subteni en 1986 la privatigon de la aŭdvida sistemo, batali en 1995 kontraŭ la strikantoj de la fervojo SNCF kaj pariza metroo RATP denuncante la “senrespondecon” de publika servo “kuniganta ĉiujn ecojn de tio kion oni iam nomis sovetstila ekonomio”*, vipi la “diabligon de la mono kaj de tiuj kiuj profesias per ĝi”*, li direktas libron al la maldekstro, por senigi ĝin je “ĝiaj venenoj”. Kaj li estas aŭskultata.
La rompo, kiun li proponas, malsamas en tio ne de tiu kiun antaŭenigas s-ro Sarkozy. “Pro kialoj devenaj el sia pasinteco kaj el la historio de sia nacia softvaro [tiel!], la tuta Francio rezistas al liberalismo”, bedaŭras la eseisto, iomete kiel la prezidanto. Li aldonas: “La demando “Ĉu la revolucio eblas?” cedis la lokon al alia, multe pli emocia kaj, ĉefe, pli radikala: “ĉu la revolucio estas dezirinda?” (...) La respondo al tiu demando fariĝis “ne”, klare “ne”, aŭ, ĉiukaze, por malmultaj homoj.” S-ro Pierre Moscovici (proksimulo de s-ro Strauss-Kahn) tuj eĥis al nia verkisto: “Bernard-Heri Lévy finas per alvoko al la “melankolia maldekstro” kontraŭ la “lirika maldekstro”, al maldekstro senigita je la revolucia utopio, tiu “revo kiu fariĝas premsonĝo”. (...) Tiu maldekstro, tiu estas ankaŭ mia.”*
Ĉu Bernard-Henri Lévy estas vere plej taŭga por imagi la “respondon” de la plej granda nombro al la demandoj kiujn li fabrikas? Lia libro preskaŭ neniam pritraktas ekonomion, financon, malegalecojn, delokadojn, profesiajn malsanojn, aĉetpovon. Krom en eta dekpaĝa ĉapitro pri la “antaŭurboj”, la sociala demando ne aperas. Kelkaj ideoj, kiuj ĝenerale resumiĝas per la asimilado de liaj kontraŭuloj al faŝistoj, ŝvebas en azoto, aŭ en formolo, sen ajna ligo kun la sociaj kondiĉoj kiuj antaŭenigus ilin. Tio ebligas al la aŭtoro dediĉi duonan ĉapitron al la Ruĝaj Ĥmeroj por precizigi ke tiuj “odoris kiel la laboroj de [Charles] Bettelheim, Althusser, Lacan”, sed forgesante mencii ke ilia povo estis dekobligita de la usona milito almenaŭ same kiel de tri parizaj intelektuloj...
Ĉar neniu elektas sian naskiĝon, oni komprenas ke la verkisto ne ofte spertis la pezon de la malegalecoj (krom la malpli ĉagrenan fakton esti amiko de riĉuloj kaj potenculoj). Oni pli malbone komprenas ke tiu temo tiom forestas en manifesto adresita “al la maldekstro”. En 1984, estas vere, Bernard-Henri Lévy klarigis al ni pri la estiĝ-kondiĉoj de siaj verkoj: “Mi ne verkas en kafejoj, sed en hoteloj. Tiuj de la tuta mondo. En Parizo, ĉambro de la Pont-Royal, la 812, ĉar ĝi rigardas sur la tegmentojn kaj ĝia teraso dominas la urbon, aŭ tiu de la Georges-V, la 911. (...) Mia perimetro iras de la Jardin du Luxembourg, kie mi loĝas, ĝis la rue des Saints-Pères, kie ni estas, aŭ ĝis la Récamier, kie mi ofte tagmanĝas. Posttagmeze, la Twickenham, aŭ la Flore, la rue Madame*...”
Poste, la “perimetro” de la aŭtoro vojkruciĝis kun aliaj plaĉegaj universoj, kiel la festenoj de la familio Lagardère aŭ la edziĝo de s-ro François-Henri Pinault, dum kiu li faris, en 1996, “tre rimarkitan alvenon alteriĝante per helikoptero sur la razenoj de la kastelo”*. Kiam nia filozofo edziĝis al la aktorino Arielle Dombasle, “necesis aviadilo por konduki la gastojn al La Colombe d’Or, mita hotelo de Saint-Paul-de-Vence. Paris Match havis kontrakton de ekskluziveco pri la evento, raportaĵo inda je princ-edziĝoj, sur ses paĝoj sen kalkuli la titolpaĝon kiu montris Arielle emociitan en blanka robo “el georgette-krepo, nuddorsa, kreita de Karl Lagerfeld por Chanel”, precizigis la semajngazeto”.* En la gasto-listo, s-ino Liliane Bettencourt (tiam la plej riĉa homo de Francio), s-roj Jack Lang, Alain Carrignon, Philippe Tesson, Védrine. Sen forgesi la ĵurnaliston Louis Pauwls kaj la industriiston Jean-Luc Lagardère pri kiu, dek jarojn poste, la verkisto faris la funebran omaĝon.
Bernard-Henri Lévy opinias ke ni ne scias kion ni ŝuldas al la kapitalismo. “Oni kredas ataki George Soros, avertas li, kaj estas Gavroche kiun oni murdas.” Cetere ne nur Gavroche, ĉar la “liberalismo”, tio estas, laŭ li, ankaŭ “la ŝtataj fabrikoj* de 1848”, “la alvoko al emancipita gazetaro”, “la liberalulo Guizot kiu voĉdonigis, antaŭ ol la Komunumo, la abolon de la infanlaboro en la fabrikoj”. Kelkfoje s-ro Lévy igas pensi, ankaŭ en tiu punkto, pri s-ro Sarkozy. Kiam la dua multobligas la “reformojn” por pli bone lacigi siajn kontraŭulojn, nekapablaj kontraŭataki ĉie samtempe, la unua stakigas la nomojn, proksimumaĵojn aŭ historiajn burleskaĵojn, tiom ke ĝi kaŭzas al liaj kritikantoj altitud-malsanon.
La historiisto Pierre Vidal-Naquel emfazis tion jam en 1979: “Ĉu temas pri biblia historio, ĉu pri greka aŭ nuntempa historio, s-ro Bernard-Henri Lévy afiŝas ĉiukampe la saman konsternan nescion, la saman konsternan tromemfidon.”* Tiam Bernard-Henri Lévy skribis ke Heinrich Himmler, kiu memmortigis sin en majo 1945, ses monatojn poste atestis en la Nurnberga Proceso... Tie li vidas en François Guizot — konservativa kaj liberala pensisto de la Restaŭrado — antaŭulon de la Pariza Komunumo (kies sangan subpremon Guizot kompreneble apogis).
La lasta eseo de Bernard-Henri Lévy estis laŭdata de s-ro Lang — “La reinventota maldekstro devas inspiriĝi el tiu verko, pri kiu mi ŝatas antaŭ ĉio la freŝecon, la junecon, la spiron kiu portas ĝin”*, sed ankaŭ de s-roj Vincent Peillon, Moscovici kaj Manuel Valls, ĉiuj tri kandidatoj por la direktejo de la PS. La laste citita de ili, kiun s-ro Sarkozy invitis partopreni en lian registaron — kio, kvankam tio ne fariĝis (aŭ ankoraŭ ne fariĝis), ne vere atestas pri ekzisto de nesupereblaj disopinioj inter la du homoj-, sinsekve salutis la diskurson pri ĝenerala politiko de s-ro Fillon [esti] “kapabla respondi al la atendoj de la lando”, pretis iri “pecon de vojo kun la plimulto* kondiĉe ke tiu aŭskultu nin” kaj subtenis la ĉesigon de la “specialaj reĝimoj” de certaj salajruloj. Li postulas nun ke lia partio ŝanĝu sian nomon.
En sia libro, Bernard-Henri Lévy omaĝas lin en tiu punkto: “Kvankam multaj socialistoj daŭre alkroĉas sin al sia socialismo kiel maljuna aktoro al rolo de repertuaro, la plej klarvidaj de ili — mi pensas pri la juna deputito de [la departemento] Essonne, Manuel Valls — scias ke ne estos savo por la maldekstro sen ago de rompo kiu igos ĝin tranĉi rekte en la kernon de sia historio, do de sia nomo.” Senprokraste, tiu deputito [Valls] redaktis en Les Echos la recenzon de la “brila pledo” de la eseisto, sed pudore ellasante precizigi ke lia komplimento estis ĝuste la “eĥo” de tiu kiun li estis ricevinta. S-ro Valls distingigis ĝuste jenan teksteron de la libro kiun li laŭdis: “Mi ŝatis tiun ideon laŭ kiu ne estos savo por la maldekstro sen ago de rompo kiu igos ĝin tranĉi rekte en la kernon de sia historio, kaj do de sia nomo”*...
Tiu spegul-ludo daŭris, kiam la deputito de Evry [Valls], kiun iuj liaj kamaradoj suspektas esti iomete dekstra, aldonis: “Tiuj kiuj diros, ke tiu libro estas nur celebrado de liberalismo kaj de dekstra maldekstro, ne volis vidi ke ĝi estas la sincera provo de memanalizado de intelektulo pri kiu ne eblas dubi, eĉ nur momenton, ke li apartenas al la maldekstra familio.” S-ro Valls tamen notis ke, “se estas kampo kiun la filozofo lasas nekultivata, tio estas ja la sociala”. Antaŭ nelonge, deklari sin, kiel “BHL”, “iomete surda pri la sociala demando”*, forigus lin el la “maldekstra familio”. Tia ostracismo estas hodiaŭ perceptata kiel arĥaika — “marksisma”, dirus s-ro Arnault.
Subteni la liberalismon kaj vipi la “radikalismon”, la projekto de Bernard-Henri Lévy estas klara. Por s-ro Sarkozy, nun prezidanto de la respubliko, li pretigas la “moralan maldekstron” pri kiu tiu povas nur revi. Tiun de la “grandaj animoj” de la teatro de la indigno. Ĝi ne multe ĝenos registaron kiu klopodas, laŭ la vortoj de iama vicprezidanto de la mastraro, “sisteme malmunti la programon de la Nacia Konsilantaro de la Rezistado”.*
Serge HALIMI.
LA FRANCA IDEOLOGIO estas unu el la eseoj pri kiuj Bernard-Henri Lévy plej fieras. Modesta, li ne ĉesas citi ĝin. En 1981, Raymond Aron analizis la verkon per tiuj vortoj: “Aŭtoro kiu emas uzi la adjektivojn senhonora aŭ obscena por kvalifiki homojn kaj ideojn invitas la recenziston rebati same. Mi rezistos kiom eblas al la tento, kvankam la libro de Bernard-Henri Lévy prezentas kelkajn el la difektoj kiuj plej hirtigas min: la stila bombasto, la pretendo finjuĝi pri la meritoj kaj malmeritoj de vivantoj kaj mortintoj, la ambicio memorigi al senmemora popolo la perditan parton de ĝia pasinteco, la citaĵoj senigitaj je sia kunteksto kaj interpretataj arbitre.”*
Du jarojn antaŭe, okaze de alia produktaĵo de Bernard-Henri Lévy, La testamento de Dio*, la historiisto Pierre Vidal-Naquet opiniis jam: “Sufiĉas ĵeti rapidan rigardon sur tiu libro por konsciiĝi ke, anstataŭ esti grava verko de politika filozofio, ĝi vere svarmigas krudajn erarojn, proksimumaĵojn, falsajn citaĵojn aŭ delirajn asertojn.”*
Post tiam, ŝanĝiĝis nenio.
S. H.
EN SIA LASTA libro, Bernard-Henri Lévy volas starigi “tabelon de la laboratorioj kie fermentas la pleja malbono”* En ĝi troviĝas, en la vico de sia apero:
Hugo Chávez, “pri kiu la latinamerika episkopejo mem notas ke la antiliberala retoriko memorigas tiun “de la reĝimoj de faŝisma aŭ nazia tipo”!”. (p. 200)
Etienne Balibar, Daniel Bensaïd, Pierre Bourdieu, Jacques Derrida, juĝataj respondecaj pri “la remalkovro pruvita kaj eĉ distrumpetata, (...) de teoriisto kies antiliberalismo kondukis al la pleja malbono, do al la naziismo: Carl Schmitt. (...) Carl Schmitt kiu estas al ni prezentata kiel la savanto de drivanta maldekstro kiu jam ne scias kiun sanktulon nek, ĉi-kaze, kiun diablon alpreĝi”. (p. 203-209)
Slavoj Zizek, Peter Sloterdijk (kromaj al la antaŭaj): “Estas tuta parto de la eŭropa intelektularo kiu marŝas kvazaŭ unu sola homo malantaŭ tiu ideo stranga kaj, ju pli oni pensas pri ĝi, halucina laŭ kiu estus la tasko de nazia pensisto [Schmitt] tiri la maldekstron el ĝia sakstrato. Nur iu dio povas savi nin, diris Heidegger. Nur iu nazio povas savi nin, ripetas, eĥe, tiu parto de la maldekstro.” (p. 210)
Emmanuel Mounier, Jean-Marie Domenach: “Tiu ideo [atribuita al Mounier kaj al Domenach] ke la vera danĝero ne estas la USSR sed Usono, [ne la] komunismo sed la usonismo, oni retrovas ĝin ĉe la ideologoj de la nova dekstro de la 1980-aj jaroj. Poste, en ĉiuj novnaziaj sektoroj jam elvokitaj, de la speco Nova Rezistado. Poste, fine, ĉe la Nacia Fronto*.” (p. 262)
Le Monde diplomatique: “Prenu tiun ĉefartikolon de la Monde diplomatique kiu klarigas kiel Usono (...) trovis la sekretan armilon por “servistigi la animojn” (...) proksimume la vortoj de Drieu la Rochelle (...). Prenu ankoraŭ, en la sama numero de la Monde diplomatique, (...) la nebulajn haladzojn de la denunco de la “kosmopolita potencularo de bankistoj kaj de afer-juristoj” kiu dominas Usonon kaj, do, la mondon. Maurras aŭ, hodiaŭ, Le Pen ne dirus pli bone... Kaj en tiu alia artikolo subskribita de Loïc Wacquant kaj Pierre Bourdieu, (...) kiel ne esti sentema, krome, pri la nebulaj asonancoj kun la alia antiusonismo, la sola, la vera, tiu de Arthur Moeller Van den Bruck, la inventinto de la formulo ”Tria Regno“.” (p. 269-270)
Michael Moore: lia filmo Fahrenheit 8/11 “estis nur variaĵo pri la malnovaj temoj izolismaj, popolismaj, hipernaciismaj kaj ŝovinismaj de Pat Buchanan kaj aliaj usonaj ekstrem-dekstruloj (...)”. (p. 27)
Harold Pinter (kaj, denove, Chomsky kaj Bourdieu): “Oni kredas aŭdi Pinter, Chomsky, Bourdieu aŭ novtrockiston. Sed ne. Tiu spiro, tiu stilo de krimromano, tiu obsedo pri manipuladoj (...), tio kondukas nin tamen, mi timas, al la deliroj de la cara polico kiu fabrikis sian faman falsaĵon por pruvi la dominadon de la mondo fare de la judoj.” (p. 287)
Noam Chomsky, “tiu maniulo de neismo” (p. 295)
Olivier Besancenot, la asocio ATTAC: “Kial ni neniam aŭdis iun diri al ni kion li pensas pri la irana prezidanto Ahmadinejad kiu deklaras, ripete, ke la neniigo de Israelo estas lia revo?” (p. 341)
Parolante pri la skriboj de “BHL”, Cornelius Castoriadis malkovris en ili jam 1979 “bonan specimenaron de la metodoj de la stalina trompado”. La juĝo estas severa, ĉar Bernard-Henri Lévy asertas al ni verki “sen spirito de polemiko” (p. 243), eĉ se “mi simpligas, kompreneble” (p. 251). Li rekomendas al ni eĉ: “Ni prefere vidu la aferojn kalme kaj fridsange” (p. 264). Li estas “formita, mi kredas, por sciemo kaj respekto” (p. 395).
Laŭ tiu respektema tono, oni rimarkigu al “BHL” ke li defendas la usonan industriiston Henry Ford (p. 262). Tiu inspiris Adolfon Hitler. Ke, kiel li notas mem, lia engaĝiĝo en la kaŭzo de Darfuro igis lin “renkonti kreskantan nombron da islamaj, eĉ islamismaj aktivuloj, ligitaj aparte al la Nation of Islam de Farrakhan...”. S-ro Louis Farrakhan estas antisemita predikanto.
Sed prefere ol rimarkigi al li ion ajn, eble pli valoras resendi al li liajn proprajn skribaĵojn: “Kelkfoje, falas al vi la brakoj, la laciĝo venas al vi, aŭ la naŭzo — por kio? ĝis kiam? ĉu eblas reprudentigi tiun kiu ĉiukaze ne volas ion kompreni?” (p. 322)
Efektive.
S. H.