Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.
Proksimuma verkojaro: 2005-2007
Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”
El ĉiuj ekonomikaj dogmoj, liberkomercismo estas tiu, pri kiu la novliberalistoj estas plej neflekseblaj. Formulita antaŭ preskaŭ du jarcentoj de David Ricardo (Pri principoj de politika ekonomio kaj impostoj), en la teoria kunteksto de senmoveco de la produktofaktoroj (kapitalo kaj laboro) kaj de la internacia labordivido, ĝi plu estas prezentata kiel la pinto de moderneco kaj kiel la recepto por disvolvado kaj kresko. Ĝiaj heroldoj sukcesis la malfacilegan taskon ĝisdaŭrigi ĝin en kunteksto precize mala al tiu de ĝia naskiĝo: hodiaŭ internacia cirkulado de kapitalo havas nenian limon, kaj ankaŭ la laborforto fariĝas pli kaj pli movebla. Kaj la internacia labordivido estas jam de la pasinteco, ĉiam pli kaj pli da entreprenoj instalas pintajn teknologiojn en landoj kun malaltaj salajroj.
Tio jen devus intelekte elkonkursigi la liberkomercismon. Sed tute ne. Male, ĝi estas nun la bazo de Eŭropa Unio (EU), kiu igis la liberan cirkuladon de kapitaloj, varoj kaj servoj tri el la “fundamentaj liberecoj” (la kvara estas tiu de homcirkulado). Je ĝia nomo la Internacia Mon-Fonduso (IMF) kaj la Monda Banko (MB) trudis al la Sudaj Landoj potitikojn, kiuj preskaŭ ĉiufoje montriĝis sociale ruinigaj. Tiomgrade, ke ties iamaj propagandistoj iĝis nun tre silentaj.
La Monda Organizo pri Komerco (MOK) kiu fariĝis la posteulo, en 1994, de la Ĝenerala Interkonsento pri Dogantarifoj kaj Komerco (ĜIDTK, en la angla: GATT) estas taskita difini kaj realigi la principojn de liberkomercismo planedvaste, kaj laŭgrade forigi ĉiajn esceptojn aŭ preferojn, tarifajn kaj netarifajn, pro kiuj kelkaj tre malriĉaj landoj povis profiti. Se oni akceptas la principon ke, por konkuri sur la tutmondaj merkatoj, Usono kaj Germanio havas egalajn ŝancojn kiel Malio kaj Paragvajo, ĉia protektismo estas nepravigebla.
EU nun helpas MOK-n, provante trudi al la 79 AKP-landoj (Afriko, Karibio, Pacifiko) kontraktojn (mis)nomatajn Ekonomiaj Interkonsentoj pri Partnereco (EIP). Devenantaj de la Interkonsentoj de Kotonuo en junio 2000, la EIP anoncas la morton de la “favoraj aranĝoj”, kiujn EU konsentis al la AKP-landoj de 1975 (Konvencio de Lomeo) pro ilia ekonomia malforto. Ekde nun la MOK-reguloj aplikiĝu al ĉiuj, riĉaj aŭ malriĉaj. La eŭropa komisaro pri komerco, s-ro Peter Mandelson, resumis tiel la novan eŭropan sintenon, la 4-an de oktobro 2006: “Se nia ekonomia potenco baziĝas sur komerco, tiam nia prospero estas rekte ligita al malfermiĝo de la merkatoj sur kiuj ni celas vendi”. Inkluzive, kompreneble, la merkatojn de la AKP-landoj.
S-ro Mandelson estus konsternita se li konus la enhavon de la ununura interregistara organizo de ekonomia kunlaborado ne liberkomercisma, la Alternativo Bolivara por Ameriko (ALBA). Kreita en 2004 inter Kubo kaj Venezuelo, ĝi poste plilarĝiĝis al Bolivio kaj Nikaragvo. Ĝi agnoskas la nesimetriojn kaj la kompletigojn interlandajn, kaj mastrumas la komercajn fluojn laŭ aliaj celoj: rajtoj pri nutrado, sano, edukado, laboro, ktp...
Apogita de EU pri universaleco de ĝiaj principoj, la MOK tamen ne plu estas ekskluzive regata de la okcidentaj landoj kaj Japanio, kvankam laŭŝajne ĉiuj decidoj estis faritaj unuanime. La grandaj sojlolandoj — Sud-Afriko, Nigerio, Brazilo, Barato, Ĉinio — ĝis nun sukcesis malhelpi ĉiun interkonsenton el la tiel nomata Doho-ciklo, kun EU kaj Usono. Sekvataj de la malpli gravaj landoj, ili nun ne hezitas uzi la proprajn MOK-mekanismojn, ĉefe la Organon por Solvado de Konfliktoj (OSK), por respektigi siajn komercajn rajtojn fronte al la Nordaj Ŝtatoj, kaj foje kondamnigas ilin.
MOK estas la nura internacia institucio, kiu disponas, kun la OSK, pri armita brako, kies decidoj estas plenumendaj. Fronte al la “ĝangalo-leĝo”, Monique Chemillier-Gendreau konsideras ĉi tie, ke tiu jura regulado estas progreso.
NUR multflanka kadro ebligos mastri la tutmondiĝon. Sed tiu kadro, skizita ekde la fino de la dua mondmilito, estas nun malfortigita. La komerca malfermo de la mondo estis trudita per uzo de la “samfavora klaŭzo”. Bazita sur reciprokeco kaj laŭŝajne egaleca, tiu regulo en realo profitigas tiujn, kiuj jam estas en favora pozicio. En la konfuzo de la postmilitaj jaroj, la projekto por organizo de la internacia komerco malsukcesis, kaj la Ĝenerala Interkonsento pri Dogantarifoj kaj Komerco (ĜIDTK) ludis rolon de provizora elsaviĝo. En 1994, Tiu transformiĝis al Monda Organizo pri Komerco (MOK) kaj la liberkomercismo estis konfirmita.
Sed, en situacio de grandaj malegalecoj, la liberkomercismo estas nur masko de la protektismo de la plej fortaj. La monda ekonomia kresko ja modifis la tabelon riĉuloj/malriĉuloj, aparte pro la potenciĝo de kelkaj landoj aziaj. Sed tiu nemastrata tutmondiĝo komencas malriĉigi grandajn homamasojn en la industriaj landoj, malgraŭ la kresko-akceliĝo*. Kaj ni ne forgesu ke komerco estas ligita al la ŝuldo, kiu mem havas ligon al la valuto-prezoj. Tial la monda socio bezonas taŭgajn regulojn, deciditajn de internaciaj kaj demokratiaj instancoj.
Paradokso de tiu situacio venas de tio, ke la MOK, tiom kritikata, tamen prezentas gravan paŝon al la plurflankismo. Ĉiuj ŝtatoj havas unu voĉon — male kiel ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la Internacia Mon-Fonduso (IMF), la Monda Banko (MB), kie la balotproceduroj favoras la riĉajn landojn. La debatoj okazas sub la rigardo de la publika opinio (tiel ne okazis en la tempo de ĜIDTK: funkcianta estas internacia komerco-justico, kiu iom post iom ellaboras jurajn principojn.
La plej malriĉaj landoj vidis en tio eblecon unuiĝi kontraŭ la plej fortaj. Ili uzis ĝin blokante la intertraktadon en Kankuno, paralizante la ciklon de Doho*. Sed la fortorilatoj ne permesos iri transen, kaj tiu blokado favorigas la revenon de la duflankaj aŭ regionaj interkonsentoj. Mankas ja kohera tutmonda projekto, kie la komerca disvolviĝo artikiĝus al la socia kaj media ekvilibro.
Se la politika kampo estas momente paralizita, tamen la jura kampo, malpli amaskomunikila, progresas. Unu el la plej gravaj modifoj de la 1994-reformo estas la kreado de la Organo por Solvado de Konfliktoj (OSK), kies funkcio estas juĝa kaj truda. La evolulandoj ekuzas ĝin. Tial Usono troviĝas pli kaj pli ofte en la situacio de defendanto. Ĝi antaŭ nelonge proponis pli strikte enkadrigi la interpretoregulojn de la juĝistoj. Ĝi tiel montras sian spiton, ke ĝi ne povas regi tiun justicon, tra kiu iom post iom ĝeneralaj principoj trudiĝas al la komerc-rilatoj, kiuj ajn estas la pledantoj.
La jurisprudenco akumulita de pli ol dek jaroj ebligas perspektivrigardon. Pli ol tricent kvindek plendoj estis metitaj. En la unuaj jaroj, la plej multaj pledantoj estis disvolvitaj landoj batalante inter si. Sed evolulandoj, ĉefe tiuj konsiderataj “sojlolandoj”, uzas nun la mekanismon, kiel ekzemple en la afero de kotono, aŭ de sukero, por cedigi la potenculojn*. La proceduro estas interŝtata, kaj la komercaj konfliktoj estas juĝataj surbaze de la kontraktitaj interkonsentoj.
Tamen, malantaŭ la ŝtata fasado troviĝas privataj interesoj, ofte kolosaj. Cetere la “civila” socio, kiu brue invitiĝis al la pintkunveno de Seatlo en 1999, volas ja partopreni la debatojn. La juĝorgano unue konsentis pri la prezento de komunikaĵoj fare de neŝtataj instancoj. Tio ebligas al Neregistaraj Organizoj (NRO-j) esprimi sian vidpunkton, plej ofte por defendi la interesojn de la sudaj landoj. Sed tio ankaŭ favoras la premgrupan agadon de entreprenoj aŭ profesiaj organismoj zorgantaj pri sia komerca bonfarto. Tial la juĝisto-sinteno fariĝis nun pli prudenta, kaj nun la amicii curiae (neŝtataj komunikaĵoj) povas ne esti konsiderataj.
LA CENTRAJ agantoj ja estas la ŝtatoj, kaj la celo de la proceduroj estas faciligi la aliron de la membro-ŝtatoj al la diversaj naciaj merkatoj, en ekvilibraj kondiĉoj koncerne la rajtojn kaj devojn de ĉiu. Juro, ĉi tie kiel aliloke, estas nenio alia ol tiu delikata serĉado de objektiveco, fronte al subjektivaj postuloj, ofte tre disaj. Tiu procezo kontribuas al konstruo de politika komunumo, pro akceptado de komunaj valoroj. Sed ĝin kondiĉigas iuj postuloj. La plej grava estas referenco al antaŭestablitaj komunaj normoj.
Ĉe MOK, temas pri komercaj interkonsentoj, rezultantaj el cikloj de intertraktado, ofte spegulantaj akre la fortorilatojn. Dum la ĜIDTK-periodo, la arbitraciantoj aplikis la juron de tiuj interkonsentoj sen referenci al pli ĝenerala juro, tiel lasante neniun ŝancon al la pli malfortaj. Nun tio ne plu okazas. La nekredebla implikaĵo, kiu rezultas el la akumulitaj interkonsentoj laŭlonge de la diversaj cikloj ĉiumomente prezentas interpreto-malfacilaĵojn. Ekde nun, por antaŭgardi la rajtojn kaj devojn de la membroj konforme al la MOK-interkonsentoj, ne kreskigante nek malkreskigante ilin, la juĝistoj klarigas la vortojn de tiuj interkonsentoj laŭ la interpretreguloj de la publika internacia juro*. Ĝeneralaj juraj principoj, kiel tiuj de la interpartieco kaj de la konvena tempolimo, ebligas nun iom pli da jura sekureco.
Sed plej grava estas certe la devigeco de la proceduroj kaj decidoj. Tio eĉ pli reliefiĝas, kiam oni scias, ke aliro al la Internacia Justic-Kortumo de Hago (kreita de la UN) kaj la Internacia Punkortumo estas kondiĉata de la ŝtato-konsento. Ĉe MOK, ŝtatoj ne povas eskapi justicon, kaj devas plenumi ties decidojn, sub minaco de komercaj punaj kontraŭagoj. Usono subskribis la Marakeŝo-intersentojn deklarante, ke ĝi forlasos la sistemon se ĝi estos plurfoje kondamnita. Sed ĝi ankoraŭ membras, malgraŭ ties multnombraj kondamnoj. Tie ja kuŝas novaj eblecoj. Tamen multaj plibonigoj estas dezirindaj, ekzemple devus esti devige apliki en la duflankaj aŭ regionaj interkonsentoj la regulojn de la plurflanka kadro, fajnigitajn de la jurisprudenco.
Kelkaj kriterioj de ĝenerala intereso aperis, por la takso de la reguloj de internacia komerco. Kaj analizo de la nun juĝataj aferoj evidentigas, ke kelkaj bataloj ne estis vanaj*. Inter la simbolaj venkoj, ni menciu ekzemple tiun de Peruo kontraŭ la Eŭropaj Komunumoj la 26-an de septembro 2002*. Eŭropo estis devigita ĉesi uzi la nomojn de sardinoj, (sardina pilĉarda devenanta el Atlantiko, kontraŭ sardinops sagax venanta el Orienta Pacifiko), kio enkondukis en ties regularojn nepravigitan baron al la komerco. Notindas ankaŭ, ke Pakistano kondamnigis Usonon, kiu kontraŭleĝe decidis esceptan protekton kontraŭ importado de fadenoj el kombita kotono, dum tiu decido ne estis proporcia al la damaĝo, kaj kiam tiu efiko ne povis esti imputita nur al Pakistano (8-an de oktobro 2001).
Tre simila estis la afero inter Kostariko kaj Usono pri importado de vestoj kaj subvestaĵoj el kotono kaj artefaritaj fibroj (10-an de februaro 1997). Notinda ankaŭ, ke Usono estis kondamnita rilate la Byrd-amendon, kiu permesis kompensaĵojn pro dumpingo, kaj subvenciojn, ja ŝtatokoalicio sukcesis devigi Usonon konformigi sian leĝaron al la komerca juro (16-an de januaro 2003).
La franca leĝaro malpermesante uzon de asbesto sur la nacia teritorio estis akceptita, pro konsidero al la malutilo de tiu produkto, sekve la plendo de Kanado, kiu argumentis kontraŭ tiu baro al la eniro de ĝia produktaĵo, estis rifuzita, nome de protekto al la publika sano (12 /03/2001). La usonaj subvencioj al la kotona nacia produktado estigas gravan damaĝon, kiun Brazilo prave denuncis (03/03/ 2005). Sama konstato en la afero de kaŝitaj subvencioj donitaj de Usono al siaj eksportaj entreprenoj, tra fiskaj favoraj traktadoj. La Eŭropaj Komunumoj sukcesis cedigi la longdaŭran rezistadon de la plej granda komerce potenca lando (14/01/2002).
LA EŬROPAJ KOMUNUMOJ estis siavice kondamnitaj pro siaj subvencioj en la sukero-afero, laŭ Plendo de Aŭstralio, Brazilo kaj Tajlando (28/04/2005). La protekto-paŝoj tra kiuj Usono provis ŝirmi sian merkaton kontraŭ la alveno de freŝa aŭ frostigita ŝafidaĵo el Nov-Zelando aŭ Aŭstralio estis kondamnitaj (01/05/2001). Estis ankaŭ rifuzitaj la paŝoj tra kiuj Usono volis protekti sin kontraŭ eksportado de certaj ŝtalo-produktoj, en afero kiu mobilizis kontraŭ ĝi la Eŭropajn Komunumojn, Japanion, Brazilon, Koreion, Ĉinion, Svision, Norvegion kaj Nov-Zelandon (01/11/2003).
Tiuj procesoj levis ŝlosilajn demandojn. Tiu pri subvencio estas kerna. Rezultas el jarraporto de MOK, ke por reprezenta aro de evolulandoj, la rilato subvencioj/malneta interna produkto (MIP) estas 0,6%, dum ĝi estas 1,4% por aro de industriaj landoj. La tiom laŭdata konkurenco estas ja difektita, malfavore al la plej malfortaj. Cetere la paralizo de la internaciaj MOK-traktadoj plej parte ŝuldiĝas al la nefleksebleco de la disvolvitaj landoj pri subvencioj al agrokulturo. Sed tiuj subvencioj igis ilin mastroj de la monda merkato, metante la ceterajn landojn en dependostato rilate nutraĵojn. Denunci tion tamen ne egalas alvoki al ĝenerala konkurenco. Kun aŭ sen difekto, konkurenco povas damaĝi la plej malfortajn sociojn.
Ĉiuj paradoksoj de la tutmondiĝo aperas en la demando pri diskriminacioj. La Eŭropaj Komunumoj konsentas specialajn favorojn al landaro tiel nomata AKP (Afriko, Karibio, Pacifiko). Preskribante plenan malfermon, la MOK ne povas validigi tiun sistemon en la sistemo, aŭ nur provizore. Tamen tiu escepto al ne-diskriminacio profitas al la evolulandoj, kaj la MOK metis ilian intereson en la centron de la Doho-ciklo. Rifuzo de ĉia favorsistemo havus mekanikan konsekvencon: favorigi la duflankajn aŭ regionajn interkonsentojn tra kiuj la evolulandoj provus akiri la necesajn por sia pluvivo avantaĝojn. Tio grave detruus la plurflankan projekton, jam malbonfartan.
Ĉi-rilate, la afero de la kondiĉoj laŭ kiuj doniĝas tarifa favoro al evolulando, levita de Barato (sekvata de 17 aliaj landoj) kontraŭ la Eŭropaj Komunumoj prilumis la kernon de la problemo: kio estas evolulando? Ĉu sistemo de komercaj favoroj povas enkonduki diskriminacion ene de la landoj nomantaj sin mem “evolulandoj”? (7-a de aprilo 2004). Nun tiu eco rezultas el memkvalifiko, kaj cetere la decido doni favoron estas arbitre farata de la favordonanto. Ekzistas neniu objektiva kriterio. La aktuala jurisprudenco ankoraŭ permesas favordonojn, sed baldaŭ ili estos malpermesataj.
Ekde nun la kondamnitaj ŝtatoj devas konformigi sian komercan leĝaron al la decidoj. Post decidita templimo, iliaj kontraŭuloj rajtas decidi punajn kontraŭpaŝojn. Ĉio okazas nun kadre de iom post iom pliboniĝantaj proceduroj, kaj la konformiĝado ne plu estas arbitra.
La juraj antaŭenpaŝoj ne forgesigu la gravajn kritikojn eldiritajn kontraŭ la tutmonda komerco-sistemo. Ĝia logiko restas tiu de dominado, kaj , kvankam iuj decidoj favorigis principo-pozicion, aliaj (aŭ resalto de la unuaj) ŝancelis tion, kio ĵus ŝajnis establiĝi. Tia estis la afero pri importado de iuj salikoketoj. Usono donis al ĝi limigojn, laŭ virta preteksto: la neceso por la eksportantaj landoj malpermesi fiŝkapto-metodojn, kiuj endanĝerigas la martestudojn, specion jam mortminacatan.
En unua fazo estis agnoskite, ke la biologiaj specioj en risko de malapero estas “elĉerpeblaj resursoj” kaj ke interpretado de la MOK-interkonsentoj konsideris ilian konservadon escepto praviganta la limigojn. Sed tiu principo-pozicio ne malhelpis la kondamnon de Usono, kiu ne rajtis fari unuflankajn limigajn decidojn sen internacia interkonsento tion permesanta. Ĝis tiu punkto, ĉio en ordo. Pretekste apliki la MOK-decidon, Usono reviziis sian regularon pri protekto de martestudoj dum salikoko-kaptado, kaj plutenis sian importado-limigon, kvankam neniu internacia interkonsento okazis pri la fiŝkapto-metodoj. Kiam Malajzio remalfermis la konflikton, la OKS faris decidon tre malutilan al la sudaj landoj, akceptante la unuflankajn paŝojn de Usono, konsiderante sufiĉa la faktoron, ke ĝi honeste klopodis intertraktadi cele al plurflanka internacia interkonsento, eĉ se ne okazis interkonsento (22-a de oktobro 2001).
Alia bedaŭrinda ekzemplo, tiu de hormonhava viando, pri kiu la prudento-principo ĝis nun — sed la afero ne finiĝis — cedis antaŭ la komerca logiko. La Eŭropaj Komunumoj estis kondamnitaj ĉar ili fermis sian merkaton al la usonaj produktoj, kies konsumadon oni suspektas danĝera por sano. La argumento estis, ke la Eŭropaj Komunumoj ne prezentis taksadon de la riskoj, laŭ la preskriboj de la interkonsento pri sanitaraj kaj plantosanitaraj paŝoj. Ili do devige konformigu sian regularon. Sed ĉu tiu konformigo devus forigi la limigon kaj denove malfermi la merkaton? Ĉu la konformigo ne prefere estu ellabori novan riskotaksadon, kiu plenumu la postulojn de la internacia interkonsento?
Tia estis la eŭropa vidpunkto. Post kiam sendependa scienca komitato konstatis riskon por la konsumontoj, la Eŭropaj Komunumoj opiniis, ke ili plenumis sian devigon, kaj faris novan regulon malpersantan certajn hormonajn substancojn. Vaŝingtono plutenis siajn punajn kontraŭpaŝojn. La afero estas denove juĝota, ĉar la Eŭropaj Komunumoj postulas forigon de la punpaŝoj.
Necesas ĉi tie substreki la grandegan malekvilibron inter la ŝtatoj, rilate ilian kapablon fari punajn kontraŭpaŝojn. Ekzistas ja speco de “nepuneblo” flanke de la potencaj landoj, ĉar iliaj kontraŭuloj, eĉ venkintaj, ne kapablas fari efikajn kontraŭpaŝojn. Tio evidente veras por etaj landoj, sed eĉ la Eŭropaj Komunumoj gajnintaj kontraŭ Usono en la afero de la favora impost-traktado de la eksterlandaj komercaj societoj (eksportaj kompanioj) penas ekfunciigi kontraŭecidojn egalajn al la suferita damaĝo. La sumoj estas tiom grandaj, ke komercaj punoj samgrandaj detruus ilian komercan ekvilibron.
FINFINE ni notu la eniron de Ĉinio. Ĝi kuniĝis al aliaj por ataki Usonon pri la afero de la usonaj doganimpostoj je ŝtalo; inverse, Usono plurfoje plendis kontraŭ sia ĉefa komerca konkuranto. La ĉefa plendo estas tiu kontraŭ la neleĝaj ĉinaj subvencioj al la ĉina industrio, la plej aktuala plendo rilatas al la intelekta proprieto, kaj al merkataliro de certaj usonaj varoj. Kernaj interesoj por la tutmonda ekvilibro ja renkontiĝas en la juĝejo de la OKS.
La internacia komerca justico estas hodiaŭ petata decidi pri transkomercaj interesoj, la NRO-j postulas pliampleksigon de ĝiaj tiutemaj rajtoj. Tamen sano, homa kaj besta vivo, protekto de plantoj kaj, pli ĝenerale la publika moraleco estas menciitaj kiel akcepteblaj esceptoj rilate la komerc-liberaligon*. Kaj la OKS agnoskis, en iuj aferoj, superan intereson. Ĝi tamen devas decidi aplikante la komercajn interkonsentojn, kaj ĝi emas serĉi kompromisojn laŭ ties spirito. La ĝenerala intereso tial estas malpli konsiderata. Cetere, kaj tio estas paradokso, la rigida apliko de mediaj, socialaj kaj sanitaraj normoj povas servi la protektismon de la potencaj landoj.
La zorgo de Usono por la martestudoj ne estas sen aliaj, malpli virtaj, celoj, serve al ilia merkato de salikoketoj. Tiel la kontraŭdiro estas kerna inter la komercaj interesoj de la sudaj landoj kaj la postuloj de plibonigo de la mediaj, socialaj kaj sanitaraj normoj, pri kio tiuj landoj prave havas malbonan famon, ĉar avidas akiri pli da merkatopartoj. Sed ĉu MOK-organo taŭgas por decidi pri tiu problemo? Ĉu ĝi rajtas enkonduki hierarkiojn en la internacian juron, kiam tiu juro mem estas ĉi-rilate tiom malaŭdaca?
Ekzistas kategorio de internacia jurofonto superanta ĉiujn aliajn, la imperativa ĝenerala juro. Tio estas la normoj nomataj “nepre devigaj”, kio signifas ke ĉiu kontraŭa normo devas esti nuligita. Tiu skemo promesplena por la nocio de universala komuna bono restas tamen tre teoria. Por ke ĝi konkretiĝu, necesas ke juĝistoj traktu aferojn kun tiu normo-hierarkio. Sed la internacia ĝenerala justico estas blokita pro la ebleco por ŝtatoj eskapi ĝin.
Ĉar la komerca justico estas deviga, oni postulas ke ĝi plenumu tion, kion la aliaj instancoj ne povas. Estas do kvazaŭ miscelita trafo de la sociaj movadoj, kiuj devus celi la fortikiĝon de la ĝeneralaj justico-proceduroj. Ĉar, se la jurisdikcioj de la Internacia Justico-Kortumo kaj tiu de la Internacia Pun-Kortumo estus devigaj por ĉiuj ŝtatoj, se ekzistus Tutmonda Kortumo pri Homrajtoj, ĉe kiu ĉiuj homoj povus postuli rajtojn, finfine oponeblajn al ĉiuj, la vojo estus malferma por antaŭenpaŝoj al solvo de la veraj problemoj. La nepre devigaj principoj estus difinitaj de tiuj jurisdikcioj kaj la komerca justico havus gvidlinion por forigi la liberkomercismon kiam temas pri la principoj de komuna bono.
Sed tio estus nur unua etapo. Postuli altajn socialajn sanitarajn kaj mediajn normojn en la sudaj landoj povas malfortigi ilian eksportkapablon, do malriĉigi ilin, kio sekve malaltigos la fundamentajn rajtojn. Tiel estas ja kiam, nome de la protektado de martestudoj, oni ruinigas la salikoko-kaptadon, kiu vivtenas la loĝantaron. Nome de respekto al fundamentaj rajtoj, kiuj devus esti oponeblaj, la postulon respekti la normojn, kiuj difinas la vivkvaliton (sano, medio, laborkondiĉoj) devus akompani ampleksaj helpoj nepre celtrafaj. Mutualigi la subvenciojn, sed mutualigi ankaŭ la sankciojn, jen la onta batalo, kiu transiras la nuran kritikon al la MOK.
Monique CHEMILLIER-GENDREAU.