Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Malgraŭ la malamikeco de la dekstrularo, de la bankoj, de la amaskomunikilaro, de Usono...

LIBERA VOJO POR TRANSFORMI EKVADORON

Elektante, la 30-an de septembro, konstituciigan asembleon plejparte favoran al la prezidanto, s-ro Rafael Correa [Korrea], la ekvadoranoj enmanigis al li ĉiujn atutojn por modifi la politikajn-ekonomiajn ludregulojn. La dekstrularo, kvankam larĝe venkita balote, batalpretiĝas kontraŭ lian projekton: reguligitan ekonomion, socian redistribuadon, viglan demokration, regionan integriĝon, “21-jarcentan socialismon”... Sed la ŝanĝo-vento trablovas la tutan regionon.

NUN KOMENCAS la defio de la ŝanĝo, eldiras Rocío Peralbo, konata ĵurnalistino kaj aktivulino pri homrajtoj. Ĉiuj kondiĉoj estas favoraj, ni estos la ununuraj kulpuloj se ni malsukcesos.” Neniam la historio de Ekvadoro spertis balotelektan triumfon tiel mirigan. La 30-an de septembro, 70% de la elektintoj favoris per sia fido la kandidatojn de la movado Alianza País [Alianco Lando]*, kiuj apogas la projekton de la prezidanto Rafael Correa. Kun okdek reprezentantoj el cent tridek, ili tenos komfortan majoritaton en la konstituciiga asembleo, danke al kiu la ŝtatestro volas “refondi la respublikon” kaj starigi disvolvo-modelon rompantan kun la novliberalismo*.

* Al kiu aliĝas kelkaj aliancanoj, kiel la Movado Popola Demokratia (MPD) kaj la indiĝena movado Paŝakutik.
* La Partido Sociedad Patriótica [Partio Socio Patriota] (PSP), estrata de la prezidinto Lucio Gutiérrez, eksigita el liaj funkcioj fare de popola mobiliziĝo, apenaŭ superis 7% de la voĉoj. La Partido Renovador Institucional Acción Nacional [Partio Reformisma Institucia Agado Nacia] (PRIAN), de la banan-magnato Álvaro Noboa, akiris 6,5% de la voĉoj. La kvara rango apartenas al la Partido Social-cristiano [Partio Sociala-kristana] (PSC, 3,7%), kiu gvidis la ekvadoran politikon dum du jardekoj.

La Alianco Lando naskiĝis je la fino de 2005. “Ĝi estis ne grupiĝo de viziuloj sed movado nutranta sin per la luktoj kaj klopodoj de multaj sociaj kaj politikaj sektoroj”, eksplikas s-ro Alberto Acosta [Akosta], eksa ministro pri energio kaj minoj kaj prezidonto de la konstituciiga asembleo. El tiu movado devenis la kandidato Correa, ekonomikisto kaj universitata profesoro, venkinto de la prezidanta elekto en novembro-decembro 2006. “Ni estis fakuloj pri protestado. Enpoviĝinte, ni devis komenci konstrui .”

En Kito, en la palaco Carondelet [Karondelet], monumento de kolonia arkitekturo, troviĝas la sidejo de la registaro. En sia sobra oficejo, la prezidanto Correa asertas: “Ni entreprenis ‘civitanan revolucion’, kiu devas konduki nin al radikala, ĝisfunda kaj rapida transformado de la strukturoj de tiu ĉi lando. La ekzistantaj ne funkcias plu.”

Taksiistoj, gazetvendistinoj, botciristoj, oficistoj... Ĉiuj — ĉiuokaze multaj — kredas je la projekto efektivigata de la ŝtatestro. En lando, kiu konis po ok prezidantojn jardeke, ili tute ne fidas al la kongreso, kiun ili rigardas kiel ne kompetentan kaj koruptan. Frapanta rifuzo de la “partiokratio” — tiel nomas s-ro Correa la partiojn, feŭdojn kaj grupojn gvidatajn de demagogoj dominintaj ĝis tiam la politikan scenejon. Je tia grado, ke, dum la elektado, ĉe kiu li venkis por la prezidanteco, lia Movado Alianco Lando prezentis neniun kandidaton por la kongreso, lasante ĝin, do, en la manoj de la opozicio, ludante funde la karton de la konstituciiga asembleo, kiu povus anstataŭi ĝin.

La Patra Moŝto Eŭgenio Arellano, episkopo de Esmeraldas, loĝas de antaŭ pli ol tridek jaroj en Ekvadoro, “ĉiam tre proksima al la popolo”, kio ebligas al li aserti, ke li konas... “90% de ĝiaj loĝantoj”. “Ĉi nova registaro naskis tre grandan esperon sine de la loĝantaro: radikale plibonigi ĝiajn viv-kondiĉojn.” Asertinte, ke la ekvadora eklezio faris sian elekton, li aldiras: “Ni devas apogi, akompani, iĝi disvastigantoj de tiu espero.” Sed, kiel eldirite de populara esprimo, “la vojo estas prisemita per kolubroj”.

Ekvadoro entenas ĉirkaŭ tridek milionojn da loĝantoj. En 2006, laŭ la Nacia Instituto pri Statistiko kaj Popolnombradoj (INEC)*, 12.9% de la civitanoj ne disponas 75 centonojn de eŭro por sin provizi per nutraĵoj kaj estas registritaj en la kategorio de “senhavuloj”. Mezume, 38.33% de la ekvadoranoj vivas en kronika malriĉeco; 60% estas sub-dungataj. Laŭ la sama fonto, 26% de la familioj helpas sin per enŝuldiĝo, en 2006, por fronti kontraŭ san-, nutrad-, edukad-specoj ktp. La cetero de la ekonomiaj donitaĵoj estas tiel sama.

* “La viv-kondiĉoj de la ekvadoranoj”, Instituto nacional de estadística y censos, Kito, 2006; www.inec.gov. Ec/default.asp.

La disvolvad-projektoj de la registaro de s-ro Correa trovas sian tujan financad-fonton en la petrolo, de kiu Ekvadoro estas la kvina produktanto en Latinameriko. La historioj de unu kaj la alia — Ekvadoro kaj petrolo — estas strikte ligitaj.

En 1972, ŝtatrenverso enpovigis “naciismajn militistojn favorajn al la suvereneco de la lando”, rakontas la eksa subadmiralo Gustavo Jarrín, kiu, tiutempe, estis nomumita ministro pri nerenovigeblaj resursoj. La petrola ekspluatado, ĝis tiam en la manoj de usonaj transnaciaj entreprenoj, pasis al la kontrolo de la ŝtato. Pluraj eksterlandaj kompanioj forlasis la landon, la ceteraj akceptis la kondiĉojn de la militistoj, inkluzive la redukton de la daŭro de la ekspluat-kontraktoj, kiu pasis de kvindek al dudek jaroj. En novembro 1973, tial, ĉar Ekvadoro aliĝis la Organizon de Petrol-Eksportantaj Landoj (OPEL), Usono interrompis sian milit-helpon. Sed, de tiam, la ŝtato kolektis 90% de la petrolaj enspezoj anstataŭ ĉirkaŭ 5%, kio donis belajn tagojn al la ekonomio.

S-ro Jarrín rememoras kun pasio, ke en 1978 la demokratia sistemo estis restarigita okaze de la enpoviĝo de kandidato de eta centrisma-maldekstra partio, Jaime Roldós, kiu poste mortis la 24-an de majo 1981 pro aviadila kraŝo rigardata kiel dubinda. Malpli ol tridek jarojn poste, la situacio inversiĝis: denove, 80% de la petrol-profitoj ŝtopis la poŝojn de transnaciaj entreprenoj. “Ĉe certaj okazoj, la terenoj ceditaj al la petrolaj ekspluatistoj inkluzivis eĉ la eklezion kaj la parkon de la vilaĝo!”

Repreno de la petrolaj resursoj

“NEKREDEBLE sed laŭleĝe, konfirmas s-ro Acosta. Estas enskribita en la konstitucio. Kia, la argumento? La libereco por la eksterlandaj investoj.” Dum li estis ministro pri energio kaj minejoj en la unua ministraro de s-ro Correa, kaj antaŭ la neeblo povi ŝanĝi ion ajn kadre de validaj leĝoj — ĉar la kongreso estis daŭre en la manoj de la opozicio-, li abdikis en junio sian funkcion por povi prezentiĝi kiel kandidato por la konstituciiga asembleo. “La petrolo ne garantiis la disvolvadon de Ekvadoro, eĉ se ĝi estas esenca por la ekonomio.” Fakte, la loĝantaroj spertantaj la plej altan indicon pri malriĉeco — kaj kancero! — troviĝas en la petrolaj provincoj. “Oni detruis Amazonion, kaj du indiĝenaj popoloj estingiĝis pro registara digno-manko kaj pro la agadoj de transnaciaj kompanioj, kiuj agis kiel malkonstru-entreprenoj.”

La repreno de la petrolaj resursoj entagordiĝis ekde la kampanjo de s-ro Correa. Same kiel en Venezuelo, kiel en Bolivio, la eksterlandaj investantoj estos bonvenaj se ili adaptiĝas al la naciaj interesoj. “Kaj la ekscesa komerca malfermo ne estos akceptata, precizigas s-ro Acosta. Neniu el la landoj, kiuj tiamaniere malfermiĝis, gajnis per tio je la fino; male, ili treege perdis.”

Alia strategia tasko: la konkero de regiona suvereneco. “Ni devas enterigi tiun vizion de malfermo al la Imperio [Usono] kaj fermo kontraŭ niaj najbaroj. Necesas lukti por la latinamerika integriĝo.” En tiu kampo, eksplikas s-ro Correa, “mi estas plia ‘laboristo’, flanke de la prezidantoj Hugo Chávez kaj Evo Morales. Sen forgesi la ŝtatestrojn de Brazilo kaj Argentino, kiuj ankaŭ agas laŭ tiu spirito.” En aŭgusto, Kito kaj Karakaso subskribis kontrakton pri energia integriĝo kun konstruado de rafinejo en Manabí (Ekvadoro). Tiu instalaĵo evitigos al la lando eksporti sian krudan petrolon (je la prezo de transnaciaj kompanioj) kaj ĝin importi rafinita (je la prezo de la tutmonda merkato). “La integriĝo estas necesa kaj neevitebla, daŭrigas la prezidanto. Eble multaj homoj ne rimarkas tion, sed tiu parto de la mondo spertas eksterordinaran momenton. Ni devas kontribui konstrui la grandan patrion pri kiu revis Simón Bolívar.”

Estas senutile precizigi, ke ĉe konservativaj rondoj tiu nova parolo ne inspiras ĝojsaltojn. Jorge Ortiz, stelula ĵurnalisto pri politikaj elsendaĵoj de la televido Teleamazonas ne havas multe da duboj koncerne la direkton, kiun prenos la projekto de s-ro Correa: “Estas tre verŝajne, ke li elektos la ‘chavezan’ ekonomian modelon; li jam kopiis la koncepton de ‘socialismo de la 21-a jarcento’, kies signifon neniu vere konas.” La proksimeco kun lia venezuela samrangulo estas la argumento plej uzata por ataki la prezidanto Correa. La komparo ŝuldas nenion al hazardo. De antaŭ pluraj jaroj, la granda ekvadora gazetaro gurdas: s-ro Chávez estas “demono”, “frenezulo”, “komunisto”, kiu malriĉigis kaj malkonkordigis sian popolon. Nenian bezonon de strukturaj ŝanĝoj en Ekvadoro, asertas Ortiz. “Kial ne konservi la ekonomian modelon ekzistantan, ĉar ĝi funkciis ĝis nun? Nur necesas ĝin fortikigi.”

Dum la intervjuoj de la prezidanto, la estinteco ne ekzistas; ŝajnas kvazaŭ la problemoj de la lando komencintus la 15-an de januaro 2007, lia enoficiĝa tago. La celo de certaj ĵurnalistoj estas, tutevidente, lin embarasi; tiu ĉi ilin senarmigas danke al sia universitata klereco, al sia bonega memoro kaj tial, ke li estas ĉiam bone informita. Li demonstras al ili, ke ili mensogas, ke ili manipulas ciferojn kaj faktojn. Ili, senesperiĝinte, pli intense atakas. Ortiz asertas, ke ili agas kontraŭ li kiel ili agis kontraŭ liaj antaŭuloj. “La diferenco kuŝas en tio, ke la aliaj akceptis la kontraŭdiron, dum li estas ĝisoste netolerema. Li senkreditigas la gazetaron por eviti la kritikojn kaj por tiel detrui la ekzistantan demokratian sistemon.”

Kvankam li ne estas “korreisto”, Rodrigo Santillán, prezidinto de la Nacia Unio de Ĵurnalistoj kaj prezidanto de ties honor-tribunalo, agnoskas, ke ekde la momento kiam s-ro Correa “komencis paroli pri la neceso de ŝanĝoj en la strukturo de la nacio”, li spertis lavangon da atakoj kaj insultoj “devenantaj el la plej influhavaj amaskomunikiloj”. Santillán konfesas, ke li hontas pro la spektaklo donata de la profesio: “Anstataŭ esti kondukitaj antaŭ la honortribunalo, du ĵurnalistoj, kiuj [dum gazetara konferenco] publike insultis la prezidanton, estis konvertitaj al herooj*. La agreso de unu inter ili estis tia, ke la sekur-servo de la ŝtatestro devis lin elpeli.

* Emilio Palacios, ĉe la ĵurnalo El Universal, kaj Alfonso Espinosa de los Monteros, direktoro de la televidaj novaĵelsendoj de la televido Ecuavisa. Tiu lasta rifuzis la postenon de vic-prezidanto, kiun oni al li proponis en la PSC okaze de la elekto de 2006.

En lando, kie ekzistas nenia publika televid- aŭ radio-stacio, s-ro Correa — kiu intencas ripari tiun eksterkutiman situacion — translokiĝas ĉiun sabaton en urbon por surloke fari raporton al la loĝantaro. Ĉiufoje, li invitas du aŭ tri ĵurnalistojn. Rocío Peralbo konstatas, ke, je la unua fojo, tiuj apartenantaj al la alternativaj kaj provincaj amaskomunikiloj povas aŭdigi sian voĉon. “Tio nur kreskigis la ĉagrenon de la amaskomunikilaro kontraŭ la prezidanto.” La respondo de ĉi tiu estis klara kaj neta: “Ni demokratiigas la informadon. Ni decidis ne favori tiujn, kiuj, de ĉiam, estas privilegiataj, per pli da privilegioj.”

Ofte dumjare, en kunordigo kun la precipaj ekvadoraj komunikiloj, kelkaj internaciaj organizoj pri defendo de la esprim-libero, pretervidante tiun koluzion inter komunikiloj kaj financaj povoj, protestis kontraŭ la prezidanta decido ne favori certajn ĵurnalistojn per interparoladoj. Ankaŭ ĉi-foje la ŝtatestro tute ne eŭfemismis: “Se kelkaj insultis min kaj misformis miajn dirojn, mi havas, kiel persono kaj prezidanto, la esprim-liberon diri al ili, ke mi ne partoprenas tian ludaĉon nome de la gazetara libero.”

La eksa ministro Acosta vidas alian motivon de streĉiteco en la fakto, ke, je la unua fojo, registaro “ne havas incestajn rilatojn kun la gazetaro. Ni ne estas la sola lando en la mondo, kie tiaĵo okazas, sed ĉi tie estis normale, ke la proprietuloj de komunikiloj iĝu nomumitaj al honorigaj postenoj sen ajna ligiteco kun la profesio”.

En Ekvadoro ses televid-stacioj el sep apartenas al bankaj grupoj aŭ dependas de financaj klanoj. Ne estas, do, malfacile konfuzi esprim- kaj entrepren-liberon. “La socia klaso formata el cento da familioj, la sama, kiu tenis la kondukilojn de la potenco, asertas la Patra Moŝto Arellano, fabrikis la publikan opinion kaj generis specon de socia filozofio al ĝi favora, ĉar ĝi posedis la plej grandajn informilojn.”

“La demokratio estas bona, precizigas la prezidanto, ĝis la tago, kiam la interesoj de la oligarkio estas minacataj. Ĝis la tago, kiam la registaro intencas redistribui la riĉaĵojn de la nacio. En tiu momento, la agresemo de la gazetaro vekiĝas. Do, eĉ se la grandaj komunikiloj kaj iliaj ĵurnalistoj ne estas respondecaj pri la malbonaĵoj de la lando, ili al ili kontribuas serioze.” Kio koncernas lin, Santillán “scias”, ke la usona ambasadejo en Kito agas, diskrete, sed agas. “Ĝi pli kaj pli intimumas kun la amaskomunikiloj. Kiuj ĝojegas. Ne multe mankas, ke la kampanjo de diabligo kontraŭ la prezidanto iĝu amasa. Estas la unua paŝo al la provo de senstabiligo.”

La aktuala decidemo de la ekvadora registaro enklasiĝas, el vidpunkto de Vaŝingtono, en la kategorion de neobeemo. “Ni esperas, ke Usono, sed ankaŭ la Eŭropa Unio aŭ ajna alia nacio, respektos nin, deklaras kun firmeco s-ro Correa, kaj ke neniu provos dikti al ni la politikojn, kiujn ni devos sekvi, nek faros ajnan specon de interveno.”

Tamen, pli ol usona agado kontraŭ la registaro, la konflikto en Kolombio konsistigas aktuale zorgofonton por Kito. Ĉirkaŭ kvincent mil kolombianoj translokiĝis en Ekvadoron; multaj el ili estas “delokitoj”, kiuj devis forkuri el la bataloj. Ĉiutage kaj centope, personoj serĉas portempan rifuĝon transe de la landlimo. En tiu landlima regiono, la situacio estas iufoje ege streĉa, eĉ se la ekvadora registaro kaj ĝia armeo agas kun prudento kaj humaneco.

S-ro Correa anoncis, ke li ne enmiksiĝos en la internan militon, kiu ruinigas la najbaran landon. Ke li ankaŭ ne kvalifikos la gerilon Revolucia Armeo de Kolombio (FARC)* kiel grupon “terorisman”. Li ripetis, ke lia registaro pretas kontribui al serĉado de politika solvo por la konflikto. Sed li restas kategoria, asertante, ke “la Plano Kolombio, starigita de Bogoto kaj Vaŝingtono, estas milit-incita kaj perfortema; kiu, anstataŭ helpi solvi la dramplenan situacion, ĝin nur plimalbonigas”.

* Fuerzas Armadas Revolucionarias de Colombia. -jh

Ne nur s-ro Correa postulis de sia kolombia samfunkciulo Álvaro Uribe, ke li interrompu la aerajn surŝprucigojn sur la kokao-plantejoj proksimaj al la landlimo, sed li ankaŭ avertis, ke, neces-kaze, li metus ĉi aferon antaŭ la internaciaj tribunaloj. Registaraj kaj sendependaj komisionoj agnoskis la gravajn efikojn de la uzataj kemiaj substancoj al homoj, akvo, animaloj kaj vegetaĵoj. “Nia najbaro estas frata lando, sed ni devas meti limojn al la Plano Kolombio.”

Plia zorgo ekzistas en Kito, aliflanke: la kolombia registaro povus esti la ĉevalo de Trojo de Vaŝingtono ĉe provo malstabiligi la ekvadoran registaron. Plurfoje, ĝi agis tiel kontraŭ Venezuelo.

Se la registaro ne ĝuus amasan apogon, pensas multaj, “jam de longe okazintus provo de ŝtatrenverso”. Tamen, la subadmiralo Jarrín, ĉiam en kontakto kun altrangaj oficiroj, certigas: “Mi ne rimarkis ĉe ili la plej malgrandan intencon partopreni tiaspecan aventuron.”

Estas vere, ke la registaro estas gajnanta la simpation de la armeanoj danke al disponoj, kiujn ĝi faris profite al ili. Armeanoj kaj policanoj, travivantaj penigajn labor- kaj viv-kondiĉojn, ne estis bone traktitaj de la estinteca povo. Plie, gravaj projektoj pri nacia disvolvado estas komisiitaj al la armea inĝenieraro. Tia iniciato ne estas agrabla al la privataj kaj eksterlandaj entreprenoj, sed la registaro defendas la kapablecon de tiuj profesiuloj kaj rememorigas, ke parto de la mono tiel investita estas, tutlogike, rehavigota de la ŝtato.

Ĝis nun, oni asertas en la palaco Karondelet, “ĉio estis farata laŭ la spekula financa kapitalo, kaj ne laŭ la realaj faktoroj produktantaj riĉaĵon”. En Ekvadoro, oni iufoje atingis tiajn kontraŭdirojn, ke, dum la produkta sektoro kriziĝis, la financa sektoro, kiu ĝin administras, superis ĉiujn profit-rekordojn. “La problemo estas, ke multnombraj entreprenestroj fraŭdas: ili impostevitas, ekspluatas la laboristojn, malrespektas la medion ktp. Tiuj devas, kompreneble, sperti kelkajn timojn al nia projekto de nova ŝtato. Ili preferus vidi la malstabiliĝon de tiu registaro, kiun ili ne povos domini.”

La ĵurnalisto Ortiz vidas la estontecon kun pesimismaj okuloj. “Gravaj konfliktoj estas eksplodontaj, precipe pro tio, ke la prezidanto Correa estas homo provokanta malamon, rivalecojn, malkonkordojn inter ekvadoranoj.” Aliflanke, la Patra Moŝto Arellano proponas alian eksplikon pri la venontaj malfacilaĵoj: “La minoritato de privilegiuloj arde persistas en la ĉesigo de tiu viv-rilata projekto. La ŝoko okazos iliaflanke, ĉar oni estas damaĝonta iliajn senmezurajn privilegiojn. Ili sentas sin kiel la bebo, al kiu oni detiras la mamon, kiu ĝin nutras: ili ploras.”

Hernando CALVO OSPINA.

De prezidanto al prezidanto

‣ 7-an de julio 1996: S-ro Abdala Bucaram estas elekte enpoviĝinta.

‣ 6-an de februaro 1997 Eksigo de s-ron Bucaram fare de la Kongreso. Li estas anstataŭigita de la prezidanto de la Asembleo, Fabián Alarcón. La vicprezidantino Rosalía Arteaga proklamas sin mem ŝtatestrino. La 11-an de februaro, s-ro Alarcón estas agnoskita anstataŭanta prezidanto.

‣ 11-an de julio 1998: Jamil Mahuad, kristan-demokrata, venkas en la prezidant-elekto.

‣ 21-an de januaro 2000: S-ro Majuad estas premdevigita al eksiĝo pro fortegaj indiĝenaj manifestacioj kaj milita ribelo kondukita de la kolonelo Lucio Gutiérrez. Lia vicprezidanto Gustavo Noboa lin anstataŭas.

‣ 24-an de novembro 2002: S-ro Gutiérrez estas elektita prezidanto kun la apogo de la Konfederacio de Indiĝenaj Nacioj de Ekvadoro (Konaie)

‣ 20-an de aprilo 2005: La Kongreso eksigas s-ron Gutiérrez. Li estas anstataŭita de la vicprezidanto Alfredo Palacio.

‣ 20-an de noevmbro 2006: S-ro Correa estas elektita prezidanto.

‣ 15-an de aprilo 2007: “Jes” de la ekvadoranoj en la referendumo pri la kunvoko de konstitucianta asembleo.

‣ 30-an de septembro 2007: Elektado de cent tridek anoj de la konstitucianta asembleo, dominata de la prezidanta movado Alianco Lando.