Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Pakistano

La ondoj de malstabiliĝo kaŭzitaj, en Proksim- kaj Mez-Oriento, post la atencoj de la 11-a de septembro, de “milito kontraŭ la internacia terorismo”, ne ĉesas konvulsiigi novajn landojn; lastdate Pakistanon.

Kvindek monatojn post la preno de Bagdado, la regiona geopolitika panoramo aspektas aflikta. Al la milita sakstrato aldoniĝis serio da diplomatiaj katastrofoj — sen ke la terorisma risko, male al la celo difinita de Vaŝingtono — malpliiĝis. Neniu el la konfliktoj — Israelo, Libano, Somalio — solviĝis. En Irako, malgraŭ ĉeesto de proksimume 165.000 usonaj militistoj, la perspektivoj daŭre ŝajnas same malcertaj. La ĉiutaga vivo por la civiluloj restas infero. La mortigaj atencoj sekvas unu la alian. Krome aperis nova tensio ĉe la limo inter la iraka Kurdio kaj Turkio, kie povus alfrontiĝi du aliancanoj de Usono.

Alia paradokso, la usonaj intervenoj havis la efikon senigi Iranon — la “plej fian malamikon de Usono” — je du grandaj kontraŭuloj: la baasisma reĝimo en Irako kaj tiu de la talibanoj en Afganio. Malofte rivalo alportis tiom da bonaĵoj al sia ĉefa malamiko... Tio ebligis al Teherano koncentriĝi sur sia atomprogramo, kaj tiel vekis timegojn. Usono kaj Israelo minacas nun bombi la iranajn atom-instalaĵojn. Tio aldonus ĥaoson al la regiona ĥaoso kaj sekvigus altiĝojn de la petrolprezo, neelteneblajn por multaj ekonomioj.

En Afganio la militfortoj de la NATO estas en defensivo. Disponante surloke pli ol dek-kvin mil homojn, Usono postulas de siaj aliancanoj, interalie Francio, sendi kromajn trupojn. Ĉar la talibanoj reakiris la iniciaton, la memmortigaj atencoj multobliĝas, la kulturado de papavo kaj eksportado de opio eksplodas. La rekonstruado malrapidas kaj la “demokratiaj” institucioj malfortiĝas. La provincoj, regataj de la “milit-sinjoroj”, distanciĝas pli kaj pli de la registaro en Kabulo. “Se ni foriras, koncedas okcidenta diplomato, Hamid Karzai [prezidanto de Afganio] ne tenas dek tagojn.”*

* El País, Madrido, 25-a de oktobro 2007.

Ĝuste en tiu malstabila geopolitika kunteksto unu el la firmaj apogoj de la prezidanto George W. Bush en la regiono ĵus cedis en Pakistano. La proklamo de sieĝostato en Islamabado, la 3-an de novembro, fare de la generalo Pervez Muŝarraf estas efektive grava konfeso de lia malforteco, kiu alarmis Vaŝingtonon.

Puĉinto en 1999, la generalo Muŝarraf estis urĝe rekrutita de Usono, fine de 2001 — kaj sub la minaco, kiel li rakontis mem, vidi sian landon perei en masiva atomatako — en la milito kontraŭ la taliban-reĝimo kaj kontraŭ la afganiaj bazoj de Al-Kajdo. La registaro de s-ro Bush ŝajnigis ne rimarki la kontraŭdiron en la fakto alianciĝi kun diktatoro por “instali la demokration” en Afganio.

De tiu alianco s-ro Muŝarraf akiris ateston de internacia respektindo, kaj ankaŭ proksimume 11 miliardojn da dolaroj por pli bone ekipi sian armeon kaj siajn subprem-fortojn. Pakistano, lando de proksimume 167 milionoj da loĝantoj, estas la sola islama regno kun atomarmiloj kaj kiujn ĝi povas ĵeti 2.500 kilometrojn per longdistancaj raketoj. Tiuj donitaĵoj donas al ĝi strategian gravecon tiom pli enorman ĉar ĝi situas interne de la “perturbo-centro” de la mondo kaj apud la afgana, irana kaj proksim-orientaj krizejoj.

La ektimego, en Vaŝingtono kaj aliaj registaroj, estas ke la pakistanaj islamistoj, aliancanoj de la talibanoj, fine ekregos la ŝtaton kaj metos la manon sur la atomarmilo. La generalo Muŝarraf, abomenata de la jura potenco, ĵus silentigis la ĉefajn komunikilojn kaj atakis la du precipajn partiojn de opozicio, tiun de s-ro Navaz Ŝarif kaj tiun de s-ino Benazir Bhutto. Lia malpopulareco faras lin, malgraŭ la ŝajno, la malforta ĉenero de la politika sistemo. La celo de la usona politiko estas do, je mallonga aŭ mezlonga tempo, anstataŭigi lin. Ne per s-ino Bhutto aŭ s-ro Ŝarif, kiuj, en la plej bona okazo, servus por fari la “demokratian” ŝanĝon. Sed per alia fortulo, eble la generalo Aŝfak Kiani [Ashfaq Kyani], bride tenata de la usonanoj.

Ignacio RAMONET.