Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

En la kulisoj de la kunveno de Anapolo

“VERE, LA TEMPO venis por starigi palestinan ŝtaton”, deklaris la usona ŝtat-sekretariino Condoleezza Rice la 15-an de oktobro 2007, reveninte el Proksim-Oriento. Se kredi ŝin, la prezidanto George W. Bush vidas en tio “unu el la plej gravaj prioritatoj de sia registaro por la resto de sia mandato”* Pro tio la organizado en aŭtuno de la renkontiĝo de Anapolo, (Marilando).

* Tiu citaĵo kaj la sekvaj estas prenitaj el depeŝoj de la Agence France-Press (AFP), je la dato respektive de la 15-a de oktobro, 16-a de julio, 14-a de oktobro, 22-a de septembro kaj 23-a de septembro 2007.

Kion Vaŝingtono anoncas kiel rapidan disvolvadon al paco povas en realo kaŭzi novajn tensiojn. Pro kvin kialoj:

‣ La unua estas ĝia eco mem. Anoncita en julio kiel “internacia konferenco” (do, en la diplomatia ĵargono, organizita de la Unuiĝinta Naciaro surbaze de ties rezolucioj), ĝi transformiĝis en “kunvenon” “formatitan” nur de Usono;

‣ ĝia tagordo restas ambigua. Por la palestina prezidanto Mahmud Abbas, ĝi devas pritrakti la landlimojn, Jerusalemon, la rifuĝintojn kaj la koloniadon. S-ino Rice siavice ripetas ke “la dokumento ne bezonas esti detaligita por esti serioza”. Kvazaŭ eĥo de la israela ĉefministro Ehud Olmert, laŭ kiu komuna deklaro “neniam konsistigis antaŭkondiĉon por la okazigo de la pintkunveno”;

‣ krome, la ŝtatsekretario ne estas “certa ke ni volos kalendaron”. Ĉu necesas memorigi ke la Blanka Domo planis la naskiĝon de la palestina ŝtato por... 2005?

‣ ĉio fakte dependas de la bona volo de Israelo. Nu, se tiu elvokas la transigon al la Palestina Aŭtoritato arabajn kvartalojn de Jerusalemo, ĝi urĝe konfiskas novajn terojn por ligi la urbon al la koloniego de Maale Adumim. Dum plena intertraktado ĝi deklaras la Gaza-strion “malamika ento” kaj minacas ĝin per totala blokado. Kaj ĝi promesas levi dudek-kvar baraĵojn en Cisjordanio post esti, laŭ la surloka oficejo de la Unuiĝinta Naciaro, aldoninta... kvardekon da ili en du monatoj;

‣ kiel, fine, s-ro Olmert, malfortiĝinta pro sia fiasko en Libano kaj ripetaj skandaloj, povus fari la necesajn “koncedojn”? Kaj la legitimeco de s-ro Abbas, siavice, estas ŝancelita pro la defio de la Hamaso...

Mallonge, tiu Anapola “pac-procezo” havas ĉiujn ŝancojn simili al ĉiuj tiuj, pro kiuj ofte suferis la Proksim-Oriento, manke de decidema engaĝiĝo de la “internacia komunumo” respektigi sian volon: Israelo ne plenumos la svagajn promesojn kiujn ĝi faros tie, kaj Usono ne premos ĝin por ke ĝi respektu ilin.

La usona registaro volas tie antaŭ ĉio sigeli la aliancon de la moderaj sunaistoj kontraŭ la ŝijaisma Irano kiun iuj de ĝi revas ankoraŭ agresi. La nuna diplomatia agitado ne vere antaŭdiras pac-akordon, kiun la nuna israela ĉefo ne vidas antaŭ... “dudek aŭ tridek jaroj”!

Dominique VIDAL.