Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Duobla malvenko de Fataho kaj Hamaso en Palestino

La minaco de turka interveno kontraŭ la gerilo de la Partio de la Laboristoj de Kurdujo (PKK) rifuĝinta en Irako[1] estas la lasta epizodo de la perŝtupa akriĝo en Proksim-Oriento. De Afganio ĝis Somalio, tra Irako kaj Libano, la “milito kontraŭ la terorismo” lanĉita de la prezidanto George W. Bush transformis la regionon profunde. Sed ne kiel estis revintaj la vaŝingtonaj strategiistoj. Kio karakterizas nun la “Grandan Mez-Orienton”, estas la malfortiĝo de la ŝtatoj, la multiĝo de konfliktoj, la kreskanta enmiksiĝo de la okcidentaj trupoj, la rolo de la armitaj grupoj[2]. Kaj, malgraŭ la preparado de la kunveno de Anapolo (Usono) pri la israela-palestina paco, la sakstrato restas en tiu dosiero, tiom evidentas la partieco de la usona registaro, tiom neŝancelebla la israela malcedemo. Kaj la dividoj inter Fataho kaj Hamaso ne faciligas la serĉadon de solvo.

NENIAM LA PALESTINANOJ estis tiom dividitaj kaj malfortaj ol post la fratmortigaj bataloj de somero 2007 en Gazao. Iliaj internaj konfliktoj subfosas la internacian solidarecon kun ilia afero, reduktas la premon sur la israela okupanto kaj transformas la palestinajn teritoriojn en pulvujon kapablan ĉiumomente eksplodi.

La Hamaso akuzas la Fatahon esti konspirinta kontraŭ ĝia registaro, kelkfoje kun la kompliceco de Israelo. La Fataho denuncas la nekapablon de la islamisma partio regi efike, kaj ĝian “perfortaĵon” de la 15-a de junio 2007 kontraŭ la prezidanto kaj la Konstitucio. La sendependuloj siavice kritikas ambaŭ movadojn pro meti siajn partiajn interesojn super la nacian intereson.

Mallonge post subskribo de la interkonsentoj de Oslo de 1993 mi estis atestanto de reciprokaj akuzoj dum “ronda tablo” pri la estonto de Palestino, en kiu partoprenis certa nombro da gvidantoj kaj aktivuloj de la intifado. Je mia granda surprizo, la spirito de kamaradeco kaj de unueco kiu regis dum la unuaj horoj cedis al parola alfrontiĝo ekde kiam niaj gastigantoj anoncis ke la israelaj soldatoj estas evakuintaj sian bazon kaj ke la elir-malpermeso estas levota la saman vesperon. La respondeculoj de la Fataho minacis kiun ajn kiu obstaklus ilian provon transformi pac-procezon, kies malperfekteco ili koncedis, en procezon de konstruado de ŝtato. La reprezentantoj de la Hamaso siavice esprimis siajn dubojn kaj sian malfidon pri maljusta diplomatia vojo kies estonto estis ekde komenco ne vere promesplena.

Kvankam ĉiuj ĉi argumentoj entenas parton de vero, la Hamaso kaj la Fataho, kiel la resto de la palestina popolo, estis unue kaj ĉefe la viktimoj de interkonsento kiu promesis liberecon kaj unuecon, sed produktis malesperon kaj dividon, enfermante ilin en politikon de nul-sumo: la sukceso de unu partio fariĝis la malsukceso de la alia.

La interkonsentoj de Oslo kreis “hegemonian pacon”* kiu privilegias la israelanojn, diskriminacias la palestinanojn kaj nutras malstabilecon. Tiu situacio devenas el du kontraŭdiraj evoluoj: la Intifado naskita en 1987 konvinkis la plej multajn israelanojn pri la senutileco sorbi aŭ aneksi la okupatajn teritoriojn; la israela-usona triumfismo post la fino de la malvarma milito kaj de la Golf-milito de 1991 demonstris la nekapablon de la Organizo de Liberigo de Palestino (OLP) atingi siajn celojn per alfrontiĝo.

* La koncepto de “hegemonia paco” estis disvolvita de Raymond Aron en Paix et guerre entre les nations [Paco kaj milito inter la nacioj], Calman-Lévy, Parizo, 1962 (reeldono en 2004), poste de Glenn Robinson, “The peace of the powerful”, en Roane Carey (sub dir. de), The New Intifada. Resisting Israel’s Apartheid, Verso, Novjorko, 2001.

Kontraste al paco fondita sur fortrilato (tiu inter Egiptio kaj Israelo ekzemple), aŭ al tiu rezultanta el totala kapitulaco (Japanio fronte al Usono), la israela-palestina paco reflektas la strategian superecon de Israelo kaj ties limojn — ĝian nekapablon trudi sian volon al la palestinanoj.

Anstataŭ ĝeneralan reguladon, Israelo postulis interajn etapojn ebligantajn al ĝi dikti la ritmon de la progresoj laŭ la interkonsentoj subskribitaj en fazoj kaj plenumotaj sinsekve. Kaj ĉiu avanco dependas de la kapablo de la reganta Fataho garantii la sekurecon de Israelo subpremante la “ekstremistojn”, islamistojn kiel laikojn.

La “paco de bravuloj” transformiĝis en pacon de potenculoj kaj malprudentuloj

TIEL LA PALESTINANOJ subskribis sep interkonsentojn de transiro, kiuj, kvankam internacie glorataj, ĉiuj sekvigis reduktadon de ilia teritorio kaj de ilia libereco. La “paco de la bravuloj” transformiĝis en pacon de la potenculoj kaj malprudentuloj.

Oslo kondukis do al malstabila ekvilibro karakterizita de malstabileco kaj perioda perforto inter okupanto kaj okupato. Ĝi sekvigis ankaŭ ennacian malstabilecon samtempe ĉe la hegemonia flanko, Israelo, kaj ĉe la plej malforta flanko, la palestinanoj.

La masakro de la 25-a de februaro 1994 en Hebrono, dum kiu la ekstremista koloniano Baruĥ Goldstein mortigis dudek-naŭ palestinanojn kaj vundis cent dudek-naŭ da ili, kondukis la Hamason fari multenombrajn memmortigajn atencojn* kaj tiel malstabiligis la aŭtoritaton de Jasir Arafat kiel tiun de Ichak Rabin. Tamen, ties rifuzo de alfrontiĝo kontraŭ la kolonianoj ne haltigis, malpli ol du jarojn poste, lian murdonton, s-ron Igal Amir — kaj Israelo, en dek-du jaroj, havis ses registarojn. La legitimeco de Arafat ankaŭ malfortiĝis: liaj provoj ostracii la Hamason malfortigis lian popularecon, kaj lia malinklino rekte kontraŭbatali ĝin ŝancelis lian aŭtoritaton.

* Kp www.counterpunch.org/niva0872003.html.

En ilia libro Lords of the Land*, Idith Zertal kaj Akiva Eldar montras la ligon inter israelaj agoj kaj palestinaj reagoj. Kontraste al la kliŝo, la plej multaj memmortigaj atencoj efektive rebatis murdojn faritajn de la armeo, ofte en periodoj kiam la palestinanoj ŝajnis rezignacii aŭ respektis sinretenon kiun ili mem trudis al si. Ekzemple la 31-an de julio 2001 estis la ekzekuto de du Hamas-gvidantoj de Nabluso kiu ĉesigis noktan elir-malpermeson dekretitan de la movado preskaŭ du monatojn antaŭe kaj kondukis al la terura atenco de la 9-a de aŭgusto kontraŭ picejo de Jerusalemo (dek-kvin mortviktimoj). Same, la 23-an de julio 2002 bombado al superloĝata kvartalo de Gazao mortigas gvidanton de la Hamaso, Salah Ŝehade, kaj kun li dek-kvin civilulojn, de kiuj dek-unu infanojn, kaj tio kelkajn horojn antaŭ unuflanke anoncita batalhalto. Sekvas memmortiga atenco, la 4-an de aŭgusto. Fine la 10-an de junio 2003 unu el la ĉefaj respondeculoj de la Hamas, s-ro Abdelazis Al-Rantissi, estas vundita dum provo murdi lin kiu kostas la vivon al kvar palestinaj civiluloj kaj sekvigas la atencon kontraŭ buso de Jerusalemo, kiu kaŭzis dek-ses mortviktimojn (Al-Rantissi estis fine mortigita en aprilo 2004).

* Idith Zertal kaj Akiva Eldar, Lords of the Land: The War for Israel’s Settlements in the Occupied Territories, 1967-2007, Nation Books, Novjorko, 2007.

Tiu diabla cirklo nutras la akuzon laŭ kiu la Fataho faris la filaboron por Israelo kaj kontribuis al la populareco de la Hamas kiel proparolanto de la marĝenigitoj kaj forgesitoj. Tiom pli ke la senĉesaj ĉikanadoj de la okupanto, la blokadoj kaj la multigo de kolonioj — kies nombro duobliĝis inter 1993 kaj 1999 — pravigis la rifuzon de la pacprocezo kaj senkreditigis la Fatahon.

Certe, dum la pintkunveno de Camp David, en julio 2000, Tel-Avivo kaj Vaŝingtono ne sukcesis trudi al la OLP rezignon pri la rajto de la palestinanoj je sia tero, je Jerusalemo kaj je reveno de la rifuĝintoj, kaj per tio restarigis la legitimecon de Arafat kiel gvidanto kapabla rezisti al la israelaj-usonaj premoj. Sed la punojn kiujn ili poste trudis, post la eksplodo de la dua ribelado, subfosis lian kapablon regi, en kunteksto de subtaksado — de Fataho kiel de Hamaso — de la konsekvencoj de la 11-a de Septembro por la usona politiko en Proksim-Oriento.

La ĉefministro Ehud Barak senkompetentigis la Palestinan Aŭtoritaton prezidatan de Arafat, kiu, laŭ li, “ne estas partnero por la paco”. Lia posteulo, s-ro Ariel Ŝaron, prenis la atencojn de Novjorko kaj Vaŝingtono kiel pretekstojn por sieĝi, dum jaroj, la ĉefstabon de Arafat kaj realigis tion kion la esploristo Baruĥ Kimmerling, antaŭ nelonge mortinta, nomis “politicido”, alivorte sisteman detruadon de la politika kaj sekureca infrastrukturo de la Aŭtoritato.*

* Baruch Kimmerling, Politicide. Les guerres d’Ariel Sharon contre les Palestiniens [Politicodo. La militoj de Ariel Ŝaron kontraŭ la palestinanoj], Agnès Vénot Editions, Parizo, 2003.

Ĉar la situacio fariĝis nekontrolebla, Vaŝingtono devis akcepti la starigon de internacia komisiono gvidata de la eksa senatoro George Mitchell. Tiu konkludis ke la koloniado generas la malstabilecon kaj rekomendis ĝian totalan haltigon — inklude de la fama “natura kresko” postulata de la israelanoj por la ekzistantaj kolonioj.

La foresto de israela kiel usona iniciato kaj la anonco de tutaraba pac-iniciato de printempo 2002, kiu ofertis al Israelo kompletan normaligon interŝanĝe de totala retiriĝo el la okupataj teritorioj, faris kroman premon sur Usono. Tiel naskiĝis la Kvaropo de la Unuiĝinta Naciaro, Usono, la Eŭropa Unio kaj Rusio, strukturo destinita respondi al la internaciaj postuloj.

Fakte, ĝiaj rolo kaj influo limiĝis al antaŭenigi “irleteron” por la paco en Proksim-Oriento ellaborita de la usonanoj. Tiu transformiĝis tuj en novan obstaklon por la paco: la prezidanto George W. Bush konfidis ĝian plenumadon al s-ro Ŝaron, sian amikon, kiu postulis ankoraŭ pli da premo kontraŭ la “teroristoj” sen oferti ion interŝanĝe. Pli ĝenerale, la Kvaropo submetiĝis al la usona gvidado, likvidante la rolon de la Unuiĝinta Naciaro, kiel rekonis ties speciala sendito, s-ro Alvaro de Soto.*

* The Guardian, Londono, 13-a de junio 2007.

Malgraŭ la bankroto kaj la korupto, la Fataho kaj la plej multaj palestinanoj elektis, post la morto de Arafat en novembro 2005, la favoraton de Usono, s-ron Mahmud Abbas, kiel novan gvidanton. Ties humiligo fare de Israelo, indiferenta al la reformoj kaj malfermiĝoj de la nova prezidanto, demonstris cetere ke la obstaklo por la paco estis s-ro Ŝaron kaj ne Arafat.

La aroganteco de la israela ĉefministro igis la palestinanojn, jaron poste, en januaro 2006, doni plimulton al la Hamaso sine de la leĝdona Konsilio. Tuj Israelo kaj Usono komprenigis ke ili ne akceptos la demokratian elekton de la palestina popolo kaj ne agnoskos la novan registaron. La israela sieĝo kaj la okcidentaj sankcioj paralizis la ekonomion kaj akrigis la politikajn tensiojn inter islamisma partio deziranta regi kaj laika organizo kutima je potenco kaj senpacienca reveni al ĝi.

La respondo al la palestina sakstrato venis de tie kie oni malplej atendis ĝin: la israelaj prizonoj. Malliberigitaj gvidantoj de la Fataho kaj de la Hamaso, nome s-roj Marwan Barghuti kaj Abdelĥalek Al-Naĉe, interkonsentiĝis pri tio kion oni poste nomis la “dokumento de la kaptitoj” por fondi la kunlaboradon inter la du movadoj. Post multaj hezitoj tiuj ratifis la interkonsentojn de Mekko de majo 2007, kun du celoj: krei la kondiĉojn de koalicia registaro kaj reformi la OLP-on por ke la Hamaso eniru ĝin.

Pro la okcidentaj sankcioj, la registaro de nacia unio ne longe daŭris. Kaj ĝia disfalo kondukis al novaj armitaj alfrontiĝoj, kiuj finiĝis per la potenco-preno de la Hamaso en Gazao. La Fataho ekspluatis la ekscesojn kaj la erarojn de sia rivalo por plifortigi sian regadon en Cisjordanio kaj fortigi la Palestinan Aŭtoritaton kun helpo de Israelo kaj la okcidentaj landoj.

La malespero fronte al tiuj absurdaj fratomurdaj bataloj elvokas komparon kun la perforto en malliberejoj. La du partioj kverelis pri siaj teritorioj sub la ravitaj okuloj de ilia prizongardisto. Israelo opinias efektive ke, politike separitaj, Hamaso kaj Fataho havos pli bonajn ŝancojn por regi siajn prizon-ĉelojn.

La Hamaso, venka, formis sian propran registaron sen liberiĝi de la trudoj de procezo kiun ĝi estis longatempe kontraŭbatalinta. Metante siajn paŝojn en la spuron de la Fataho, ĝi komencis perdi je kredindeco, fariĝante ostaĝo de la sama kontraŭdira diskurso: unuflanke, por plezurigi la internaciajn donacantojn, ĝi invokas la bonan regadon... sub la okupado; aliflanke, por gajni por si la radikalajn amasojn, ĝi reprenas la sloganojn de la tradiciaj kaj islamismaj liberigaj movadoj. Por aldoni la konfuzon al la polariziĝo, la dinamiko de la pac-procezo transformis la sukceson de Hamaso en malbenon kaj la malvenkojn de Fataho en benojn.

Post kiam la Hamaso devigis kolonianojn kaj soldatojn forlasi Gaza-strion, Israelo transformis tiun ege malriĉiĝintan etan teritorion en grandan prizonon. Jaron poste, la islamisma elekto-venko, la 25-an de januaro 2006, sekvigis la plej akrajn internaciajn sankciojn kontraŭ la palestinanoj. La armita alo de la Hamaso sukcesis kapti israelan soldaton: la operacio, kiu devis laŭ la farintoj faciligi la liberigon de virinoj kaj de infanoj malliberigitaj en Israelo, kondukis, male, al aresto de triono de la deputitoj kaj ministroj. Jaron kaj duonon poste, ĉiuj sidas ankoraŭ en la israelaj prizonoj, sen kaŭzi la plej etan internacian proteston.

Plaĉi al la donacantoj, gajni por si la radikalajn amasojn

LA MALVENKO DE la Fataho en la urnoj kaj en la stratoj kaŭzis al ĝi, almenaŭ internacie, laŭdojn kaj subtenon kiel modera forto kies fondusoj kaj kaptitoj estas liberigindaj. Same, Abbas malfortiĝinta, snobe traktata kaj ignorata dum jaroj, estas nun konsiderata kiel kredinda kaj kuraĝa ŝtatisto en Vaŝingtono kaj Tel-Avivo. Li avancis al partnero, preta akcepti la necesajn oferojn, trans tiuj kiujn li estis konsentinta en Oslo.

Se la “pac-konferenco” organizita en Usono en aŭtuno (vidu Dominique Vidal, “En la kulisoj de Anapolo”) kondukas al nova ĝenerala princip-deklaro, ia Oslo II, sub preteksto de “milito kontraŭ la terorismo” kaj en la spirito de la abortinta “irletero”. la foso inter Fataho kaj Hamaso profundiĝos kun gravaj sekvoj por la palestinanoj — la grandaj perdantoj de la afero.

Marwan BISHARA.