Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Israela politiko ostaĝo de la generaloj

LA FIASKO DE la dua Liban-milito (somero 2006) kaŭzis sensacian falon de prestiĝo de la israela armeo, simila al tiu kiun kaŭzis la milito de oktobro 1973. Antaŭ nelonge fonto de nacia fiero, aŭreolita de siaj heroaĵoj kontraŭ siaj arabaj kontraŭuloj, la armeo fariĝis celo de ĉiaj kritikoj. La malsukceso en Libano de soldatoj kun reputacio esti nevenkeblaj, fronte al kelkmiloj da neregulaj batalantoj de la Hizbolaho, kaŭzis popolan malakcepton de la ĉefkomando. Sekreta raporto, kiu rivelas ke “la loĝantaro kaj la soldatoj havas nenian konfidon en Cahal*, estis publikigita de la taggazeto Maariv, kiu, la 12-an de oktobro 2007, titolis en la ĉefpaĝo: “Konfido-krizo”. Laŭ ĝi, nur 25% de la rezervistoj esprimas sin por la ĉefstabo.

* Tiel nomas Israelo sian armeon. -vl

Tro ofte mobilizitaj por policaj taskoj en la okupataj palestinaj teritorioj, la armeo ne estis preparita por milito, kaj ĝia ĉefo, la generalo Dan Haluc, kiun oni antaŭvidis por la posteno de ĉefministro, estis malagnoskita kaj devis demisii.

Certe, apud la militistoj kiuj faris tiun improvizitan konflikton, deciditan en du horoj da telefona konsultado, troviĝas du civilaj respondeculoj: la ĉefministro Ehud Olmert kaj la defend-ministro Amir Perec. Sed tiuj asertis antaŭ la enket-komisiono, nomata “Vinograd”, ke la esencaj decidoj estis faritaj de la generaloj kaj ke ili kontentiĝis ratifi ilin.

Du la tri unuaj jardekoj de la ekzistado de Israelo, dum la potenco estis en la manoj de la Laborista Partio, la ĉefkomando de la armeo estis dense ligita kun tiu organizo. Post la venko de la naciisma dekstro en 1977, generaloj proksimaj de tiu movado komencis instaliĝi en la altaj sferoj apud oficiroj el la nacia-religia kampo: tre proksimaj ideologie, tiuj du movadoj kunlaboras konkrete al la ampleksigo de la kolonioj en la okupataj teritorioj. La pliiĝo de la religiuloj ene de la armeo ne ĉesas: nun, 40% de la novaj junaj oficiroj portas la judritan ĉapelon.*

* Maariv, Tel-Avivo, 26-a de aŭgusto 2007.

La dekstro trovis aliancanojn en la ĉefstabo kaj regionaj komandoj por Cisjordanio kaj Gazao, kiuj ĝuas totalan liberecon surloke, kie ili estras, precipe koncerne la koloniojn starigitajn en la okupataj palestinaj teritorioj. Jam de jaroj la unuoj viciĝas preskaŭ ĉiam laŭ la vidpunkto de la koloniantoj, fronte al la senposedigitaj palestinanoj.

TIEL LA ARMEO konfiskas arabajn terojn pro “kialoj de sekureco” kaj lasas vastiĝi la koloniojn nomatajn “sovaĝaj”, do konstruitajn sen “permeso” — sed, laŭ la internacia juro, ĉiuj estas kontraŭleĝaj. Certe, dum ĉiu renkontiĝo kun eksterlandaj respondeculoj, israela ministro anoncas ke lia lando mildigos la ŝose-baraĵojn kiuj, en Cisjordanio kaj en la regiono de “Grand-Jerusalemo”*, malebligas la ĉiutagan vivon. Sed raporto de la Unuiĝinta Naciaro malkaŝas ke la nombro da baraĵoj atingis kvincent sepdek du, do altiĝon de 52% kompare kun la tricent sepdek ses baraĵoj kiuj ekzistis en aŭgusto 2005.*

* Kp Philippe Rekacewicz kaj Dominique Vidal, “Kiel Israelo konfiskas Orient-Jerusalemon”, Le Monde diplomatique en Esperanto, februaro 2007 kaj la mapon, konsulteblan rete: http://www.monde-diplomatique.fr/ca....
* Haarec, Tel-Avivo, 21-a de septembro 2007.

La armeo konstruas ankoraŭ kaj ĉie ŝoseojn de apartismo — en laŭvorta senco: ili estas rezervitaj al la israelaj kolonianoj kaj malpermesataj al palestinanoj. La “separ”-muro siavice fajfas pri la decidoj, tamen tre modestaj, de la Israela Supera Kortumo. Dum tiu decidis, post longegaj debatoj, modifi la linion de la muro sude de la Hebron-montaro, la armeo konstruis aldonan mini-muron sur la origina linio rifuzita de la Kortumo. Kiel klarigas s-ro Hagai Alon, konsilisto de la ministro pri defendo: “Cahal agas kontraŭ la politiko de la registaro kaj kondutas kvazaŭ ĝi estus la armeo de la kolonianoj. Tio estis ĉiam la kazo, eĉ kiam la generalo Haluc okupis la postenon de ĉefo de la ĉefstabo.”*

* Haarec, 21-a de majo 2007.

Ĉu ĝisostaj naciistoj aŭ duone liberalaj, la generaloj dividas la volon altigi siajn buĝetojn. Eĉ la generalo Ehud Barak, la nuna ministro pri defendo — kiu esprimis sin antaŭ kelkaj jaroj favore al armeo “malgranda, sed inteligenta”-, rekomendas nun la formadon de du kromaj infanteri-brigadoj. Lia projekto volas respondi al fenomeno kiu maltrankviligas la ĉefstabon: la nombro da junuloj liberigitaj de la deviga militservo, do unu el kvar — de kiuj la duono estas praktikantaj religiuloj kiuj preferas la raben-lernejon al la armeo. Baldaŭ, klarigis s-ro Barak, la israela armeo ne estos plu la armeo de la popolo sed tiu de la duono de la popolo... La novaj brigadoj respondas ankaŭ al nova analizo: la estontaj militoj ne estos bazitaj nur sur teĥnologio, sed ankaŭ sur la ĉeesto surkampe (Irako estas por tio ekzemplo).

La komisiono Brodet, laŭ la nomo de ĝia prezidanto, publikigis en majo 2007 raporton kiu kritikis la sennombrajn malŝparojn de la diversaj branĉoj de la nacia defendo.* Tamen, en siaj konkludoj, ĝi aprobas preskaŭ ĉiujn rekomendojn de la ĉefstabo kiuj proponas... altigon de la elspezoj je 13 miliardoj da eŭroj por dek jaroj. Al kio ĝi aldonas 1,4 miliardojn por kovri la elspezojn de la dua Liban-milito. Kaj la prezidanto George W. Bush anoncis lastan someron altigon de la milita helpo al Israelo — proksimume 21 miliardojn da eŭroj por dek jaroj rekte destinitaj al la defend-buĝeto.

* Kp le ekonomian suplementon de Jediot Aharonot, Tel-Avivo, 1-a de junio 2007.

OFTE GVIDATAJ de iamaj oficiroj, la israelaj armad-industrioj estis longatempe potenca premgrupo, kiu trudis al la politikistoj strategiojn de alianco bazitajn sur armilvendoj, de la Ĉilio de Augusto Pinochet ĝis la diktatora Birmo (vd la artikolon de Renaud Egreteau). La ondo de privatigoj tamen malfortigis tiun sektoron, kun la escepto de la aviadil-industrio, de kiu 80% de la produkto estas eksportata.

Unu el la plej efikaj rimedoj kiun uzas la armea potencularo por dikti sian vidpunkton al la civila potenco konsistas en prezenti “sekretajn informojn”. Ĝi faris tion por trudi la ofensivon kontraŭ Libano en somero 2006 aŭ la bombadon de celo en Sirio en septembro 2007. Dum la krizo de 1967 preskaŭ okazis puĉo kiam la ĉefstabo prezentis ultimaton al la tiama ĉefministro, Levi Eŝkol, por atingi de li “preventan” militon kontraŭ la Egiptio de Gamal Abdel Nasser.*

* Vd la dosieron “Juin 1967. Aux origines des crises proche-orientales [Ĉe la originoj de la proksim-orientaj krizoj]”, Le Monde diplomatique, junio 2007.

S-RO BARAK ESTAS ekzemplo de tiuj sennombraj generaloj kiuj pasis, post sia pensiiĝo, de la armeo al la politiko. La “plej ordenita soldato de la historio de Israelo” kontraŭstaris, kiel ĉefo de la ĉefstabo, al la komencaj interkonsentoj de Oslo (septembro 1993); fariĝinte ministro pri internaj aferoj, li voĉdonis kontraŭ la interkonsentoj de Oslo II (septembro 1995), kiuj entenis la retiriĝon de la israela armeo el la grandaj palestinaj urboj. Li parolas pri paco kun la araboj, sed esprimas samtempe la malestimon kiun ili inspiras al li kaj deklaras ke ilia kulturo baziĝas sur “mensogo”. Israelo, en liaj okuloj, estas “vilao en la ĝangalo”... Li havas historian respondecon en la fiasko de la pintkunveno de Camp David (2000) — tiagrade ke la pacistoj povis kvalifiki lin “pac-krimulo”. Oni scias nun ke la laŭasertaj “larĝanimaj proponoj”, kiujn li laŭdire faris al Jasser Arafat kaj kiujn tiu estis rifuzinta, estis nur trompo.*

* Vd “L’indépendance palestinienne au forceps”, Le Monde diplomatique, septembro 2000; kaj Alain Gresh, “Le vrai visage de M.Ehoud Barak [La vera vizaĝo de s-ro Ehud Barak]”, Le Monde diplomatique, julio 2002.

S-ro Barak estas ankaŭ la homo kiu donis sian konsenton por la provoka vizito de s-ro Ariel Ŝaron sur la esplanado de la Moskeoj en Jerusalemo, fine de septembro 2000, kiu kaŭzis la duan intifadon. Kaj, pri la nunaj intertraktadoj inter s-roj Olmert kaj Mahmud Abbas, li deklaras ke ili estas “senutilaj”, ke ekzistas “nenia ŝanco atingi finaranĝon kun la palestinanoj kaj ke fareblas nenia distingo inter Hamaso kaj Fataho”.*

* Jediot Aharonot, 10-a de aŭgusto 2007.

Ne ĉiuj generaloj estas “malicaj” kaj ne ĉiuj politikistoj estas “afablaj”. Tiel, la admiralo Ami Ajalon, konata “kolombo”, kreis kun s-ro Sari Nusseibeh, prezidanto de la (palestina) universitato Al-Kods, la pacisman movadon La Nacia Inventaro, kiu alvokas la israelanojn kaj la palestinanojn al la ekzisto de du ŝtatoj laŭlonge de la limoj de 1967. Ĉi-jare s-ro Ajalon estis kandidato por la direktejo de la Laborista Partio, sed estis apenaŭ batita de s-ro Barak danke al la voĉoj de la aktivuloj... arabaj. Tiuj estis ja superŝutitaj de promesoj de la generalo Fuad Ben Eliezer, irakdevena judo parolanta la araban, kiu taskis sin akiri por s-ro Barak la voĉon de tutaj vilaĝoj. Tiu sama s-ro Barak, fariĝinta milionulo en kelkaj jaroj, siavice ankaŭ “aĉetis” multajn voĉojn de arabaj elektantoj.*

* Haarec, 5-a de majo 2007.

KELKFOJE LA MILITISTOJ lasas al la civiluloj la zorgon defendi ekstremismajn poziciojn. Tiel, s-ro Avigdor Lieberman, ĉefo de la ruslingva partio Israel Beitenu (“Israelo, nia domo”) kaj ministro pri strategiaj aferoj, kiu konatiĝis minacante Egiption bombi la reten-digon de Asuano*, deklaris antaŭ nelonge: “Dum la venonta alfrontiĝo kun la Hizbolaho necesos detrui Sirion, bombi ties rafinejojn, infrastrukturon, flughavenojn, la prezidantan palacon, la ministrejojn. Necesas rompi ĝian batal-volon, tute kiel Usono faris kun Germanio.”* Kelkfoje la patriotoj kun galonoj emas ŝirmi sin malantaŭ patriotoj sen galonoj.

* Kp www.monde-diplomatique.fr/carnet/20....
* Jediot Aharonot, 17-a de aŭgusto 2007.

Amnon KAPELIOUK.