Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Vilhelmo Lutermano

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Le Monde diplomatique en Esperanto: https://eo.mondediplo.com.

Proksimuma verkojaro: 2005-2007

Ligilo al la origina teksto en “Le Monde diplomatique en Esperanto”

Ĝemelaj traktatoj

SEKVE AL LA franca kaj nederlanda referendumoj de 2005, la traktato pri funkciado de la Eŭropa Unio (TFEU) forlasas la konstitucian leksikon kiu karakterizis la eŭropan konstitucian traktaton (EKT) kaj kiu havis la celon “eternigi” la liberalajn principojn. Krome, simbole, la “libera kaj sendifekta konkurenco” malaperas el la celoj de la Unio. Tamen, trans tiuj modifoj kaj kelkaj aliaj, la TFEU havas la celon akceptigi preskaŭ la tutan enhavon de la EKT. (Vidu “Revivigo de la Eŭropa Konstitucia Traktato”.)

Ĝi reprenas el ĝi nome la instituciajn dispoziciojn: prezidanto de la Eŭropa Konsilio elektota de la membroj de tiu Konsilio por du jaroj kaj duono, renovigebla unu fojon; alta reprezentanto pri eksterlandaj aferoj kaj la komuna sekurec-politiko (nomata ministro pri eksterlandaj aferoj en la EKT), cetere vicprezidanto de la Komisiono; ekde 2014, sistemo de duobla plimulto (55% de la nombro da ŝtatoj reprezentantaj 65% de la loĝantaro de la Unio) por la decidoj bezonantaj la kvalifikitan plimulton, kaj bloka malplimulto de kvar ŝtatoj, kun du transiraj klaŭzoj ĝis 2017; ankaŭ, ekde 2014, reduktado de la nombro da komisaroj al du trionoj de la nombro da ŝtatoj, anstataŭ po unu por ĉiu ŝtato nun; ampleksigo de la nombro da kampoj en kiuj kundecidas la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio; elekto de la prezidanto de la Komisiono fare de la Parlamento.

Kiel en la EKT, la Unio estas dotita je jura personeco. La Ĉarto de la Fundamentaj Rajtoj (iama parto II de la EKT) malaperas el la traktato mem, sed por pli bone reaperi en la deklaro 29, kun la sama deviga forto. Tamen necesas relativigi tiun adjektivon, ĉar tiu dokumento postlamas multajn naciajn leĝarojn kaj “kreas nenian novan kompetenton por la Unio”...

Sama truko kun la “libera kaj sendifekta konkurenco” kiun s-ro Sarkozy flatas sin esti forstrekinta el la celoj de la Unio. Ĝi tamen revenas per la protokolo 6, resendanta al la artikolo 3 (kiu temas precize pri tiuj celoj!) kaj kiu disponas ke “la interna merkato (...) entenas sistemon kiu garantias ke la konkurenco ne estu difektata”.

Alia “avanco” per kiu argumentas la partizanoj de la TFEU: la ebleco por la Eŭropa Unio leĝofari pri la publikaj servoj, nomataj servoj de ĝenerala ekonomia intereso (SĜEI).* Ĝia artikolo 14 efektive elvokas la neceson, por la Unio kaj por la ŝtatoj, certigi la ekonomiajn kaj financajn kondiĉojn por plenumado de iliaj taskoj kaj, tio ne troviĝis en la EKT, ĝi aldonas ke la Eŭropa Parlamento kaj la Konsilio fiksas la kondiĉojn por tio. Sed, ĉar ekzistas ia “sed”, ili restas, kiel en la EKT, submetitaj al la reguloj de la konkurenco per la artikoloj 86 kaj 87. Tio signifas la neadon de ilia ekzistokialo. Pri la eventualaj sendevigoj pri tiu subordigo kompetentas la Komisiono, kiu permanente realigas siajn liberalajn dogmojn.

* La servoj de ne ĝenerala ekonomia intereso, do ne rekte pagataj de la uzanto (edukado ekzemple), disponas tamen por la unua fojo pri jura apogo kiu ebligas al la ŝtatoj liveri ilin: la protokolo 9, artikolo 2. Sed tiuj servoj estas nenie difinitaj.

Neniu trompiĝu: la EKT kaj la TFEU ja estas klonoj. S-ro Valéry Giscard d’Estaing, prezidinto de la Konvencio por la Estonto de Eŭropo, tre ĵaluza pri sia verko, volonte etendas sian patrec-agnoskon de unu traktato al la alia: “La instrumentoj estas precize la samaj. Nur la ordo estas ŝanĝita en la ilkesto.”*

* Le Monde, 27-a de oktobro 2007.

Bernard CASSEN.